1protekt/i

protekti

(tr)
1.
Helpi iun per sia influo kaj aŭtoritato: kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas PrV ; ni ne estas tiaj homoj, kiuj protektus sian filinon en malbonaj faroj [1]; [ŝi] en neniu afero protektis iun al la filo (la faraono) [2]; (figure) morala sistemo volas protekti la vivon [3]. VD:patroni
2.
Defendi, gardi kontraŭ minaco: unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas PrV ; vundan lokon protektis, alian difektis PrV ; kovraĵeto por protekti ilin kontraŭ la malvarmeco [4]; permane […] protekti sin de l' vid' [5]; protekti trezorojn kontraŭ la detruo; mi suferas, protektu min [6]! pilolo ― kiu ne protektas kontraŭ aidoso [7]; neniu efektive lin protektis, male oni traktis lin […] kvazaŭ li estus pleja krimulo [8]. SIN:ŝirmi 2VD:defendi, flugilo, remparo, ŝildo, teni sub
1. Jean-Baptiste Molière, trad. L. L. Zamenhof : Georgo Dandin
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
3. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 4
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 38:14
7. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
8. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
afrikanse:
beskerm
albane:
mbrojtur
amhare:
ይጠብቁ
angle:
protect
arabe:
حماية
armene:
պաշտպանել
azerbajĝane:
qorumaq
beloruse:
абараняць
bengale:
রক্ষা
birme:
ကာကွယ်
bosne:
štite
ĉeĥe:
chránit, protěžovat, zastávat se
ĉine:
护佑 [hùyòu], 護佑 [hùyòu], 护 [hù], 護 [hù], 保 [bǎo], 卫护 [wèihù], 衛護 [wèihù], 防守 [fángshǒu], 保护 [bǎohù], 保護 [bǎohù]
dane:
beskytte
estone:
kaitsta
eŭske:
babesteko
filipine:
ipagtanggol
france:
protéger
galege:
protexer
germane:
schützen, beschützen
guĝarate:
રક્ષણ
haitie:
pwoteje
haŭse:
kare
hinde:
रक्षा
hispane:
proteger
hungare:
véd, óv 1. támogat, segít, protezsál
igbe:
chebe
irlande:
chosaint
islande:
vernda
japane:
守る [まもる]
jave:
nglindhungi
jide:
באַשיצן
jorube:
dabobo
kanare:
ರಕ್ಷಿಸಲು
kartvele:
დაცვა
kazaĥe:
қорғау
kimre:
amddiffyn
kirgize:
коргоо
kmere:
ការពារ
koree:
보호
korsike:
pruteghje
kose:
khusela
kroate:
zaštititi
kurde:
parastin
latine:
protegat
latve:
aizsargāt
laŭe:
ປົກປັກຮັກສາ
litove:
apsaugoti
makedone:
заштита на
malagase:
miaro
malaje:
melindungi
malajalame:
സംരക്ഷിക്കുക
malte:
jipproteġu
maorie:
te tiaki
marate:
संरक्षण
monge:
tiv thaiv
mongole:
хамгаалах,
nederlande:
beschermen
nepale:
सुरक्षा
njanĝe:
kuteteza
okcidentfrise:
beskermje
panĝabe:
ਦੀ ਰੱਖਿਆ
paŝtue:
ساتنه
pole:
protegować, strzec
portugale:
proteger, patrocinar, salvaguardar, apadrinhar
ruande:
kurinda
ruse:
1. покровительствовать 2. защищать, предохранять
samoe:
puipui
sinde:
جي حفاظت
sinhale:
ආරක්ෂා
skotgaele:
dhìon
slovake:
chrániť, protežovať, zastať
slovene:
zaščito
somale:
ilaaliyaan
ŝone:
chengetedza
sote:
sireletsa
sunde:
ngalindungan
svahile:
kulinda
taĝike:
муҳофизат
taje:
ป้องกัน
tamile:
காப்பாற்று
tatare:
сакла
telugue:
రక్షించేందుకు
tibete:
སྲུང་སྐྱོབ་བྱེད་
ukraine:
захисту
urdue:
حفاظت
uzbeke:
himoya
vjetname:
bảo vệ
zulue:
ukuvikela

protekta

Kiu protektas, helpas kontraŭ danĝeroj kaj minacoj: ŝi diris kun protekta tono [9]; la protekta spirito de la domo [10]; [ŝin] forlasis ĉio, kio […] ĝis nun estis por ŝi amika kaj protekta Marta ; la maŝinindustria parto de la ĉina mediprotekta sektoro teknike ankoraŭ restas sur tre malalta nivelo [11]; Naturprotekta Monda Fondaĵo [12]; la infanprotekta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj [13].
beloruse:
абарончы, ахоўны
ĉine:
保护性 [bǎohùxìng], 保護性 [bǎohùxìng]
france:
protecteur (adj.)
germane:
schützend, Schutz- Natur~a Monda Fondaĵo: WWF. la infan~a organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj: UNICEF, Kinderhilfswerk der Vereinten Nationen.
hispane:
protector
japane:
保護の [ほごの], 保護する [ほごする]
nederlande:
beschermend
pole:
ochronny
ruse:
защитный, предохраняющий, предохранительный, покровительственный
ukraine:
заступницький, опікунський, протекціоністський

protekto

Subteno, helpo kontraŭ danĝeroj kaj eblaj misoj: al protekto kaj forto helpas la sorto PrV ; la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton [14]; [li] donis al ŝi protekton kaj ŝirmon ĝis ŝia morto [15]; [li] sin rekomendis al ilia protekto [16]; protekto de la limoj [17]; protekto kontraŭ bankroto [18]; protekto kontraŭ atakoj [19].
beloruse:
абарона
ĉeĥe:
hájení, ochrana
ĉine:
保护 [bǎohù], 保護 [bǎohù], 掩护物 [yǎnhùwù], 掩護物 [yǎnhùwù], 保护继电器 [bǎohùjìdiànqì], 保護繼電器 [bǎohùjìdiànqì], 保险机 [bǎoxiǎnjī], 保險機 [bǎoxiǎnjī], 閘門 [zhámén], 闸门 [zhámén]
france:
protection
germane:
Schutz
hispane:
protección
hungare:
támogatás, védelem
japane:
保護 [ほご], 庇護 [ひご], 擁護 [おうご], 守護 [しゅご], 防護 [ぼうご], 後援 [こうえん], 後ろ盾 [うしろだて]
nederlande:
bescherming
pole:
auspicja, egida
ruse:
защита, покровительство, протекция
slovake:
ochrana, protekcia, záštita
ukraine:
заступництво, охорона, опіка, протекція, блат

protektado

Daŭra protekto, helpado: ne rifuzu al ni vian protektadon [20]; la protektado al la malfortuloj estas la devo de ĉiu vera homo; ŝi estas nepre necesa hejme […] oni ne povas lasi […] la infanojn sen protektado IK ; komplezu al li per via protektado, anstataŭ patro al la orfo [21]; (frazaĵo) la plej respektan dankon [al] la alta protektado de nia kvara kongreso (vd egido 2) [22].
20. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 7a
21. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
beloruse:
абарона, ахова, заступніцтва, пратэкцыя
ĉeĥe:
hájení, ochrana alta ~ado: vysoká ochrana.
ĉine:
保护 [bǎohù], 保護 [bǎohù]
france:
protection alta ~ado: égide.
germane:
Schutz alta ~ado: Schirmherrschaft.
hispane:
protección
hungare:
alta ~ado: védnökség, égisz.
japane:
保護 [ほご]
nederlande:
bescherming alta ~ado: hoge bescherming.
pole:
protektorat
ruse:
защита, покровительство, протекция alta ~ado: покровительство, эгида.
slovake:
ochrana, protekcia, záštita alta ~ado: vysoká ochrana.
ukraine:
заступництво, охорона, опіка, протекція, блат

protektanto

Iu, kiu protektas, ofte ofice: la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj [23]; proksime troviĝas amiko, protektanto, kiu ilin protektas kaj komprenas [24]; per kio ni meritis la koleron de nia sinjoro kaj protektanto [25]? (frazaĵo) dankon al nia alta protektanto [26]; sinceran dankon al lia Reĝa Moŝto la Reĝo Alberto por la granda honoro, kiun li faris al nia afero, prenante sur sin la protektantecon super nia kongreso [27].
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:13
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
26. Zamenhof: La parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista, Antverpeno, la 21an de aŭgusto 1911
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
beloruse:
абаронца, заступнік, патрон
ĉine:
保护者 [bǎohùzhě], 保護者 [bǎohùzhě], 女保护人 [nǚbǎohùrén], 女保護人 [nǚbǎohùrén], 女保鏢 [nǚbǎobiāo], 女保镖 [nǚbǎobiāo], 女护卫 [nǚhùwèi], 女護衛 [nǚhùwèi], 子弹壳 [zǐdànké], 子彈殼 [zǐdànké], 监护人 [jiānhùrén], 監護人 [jiānhùrén]
france:
~anteco: égide.
germane:
Patron, Beschützer alta ~anto: Schirmherr.
hungare:
~anteco: védnökség, égisz.
japane:
保護者 [ほごしゃ], 擁護者 [ようごしゃ], 後援者 [こうえんしゃ]
nederlande:
alta ~anto: beschermheer. ~anteco: beschermheerschap.
pole:
poplecznik
ruse:
~anteco: покровительство, эгида.
tibete:
ཆོས་སྐྱོང་
ukraine:
захисник, заступник, опікун, покровитель, протектор

protektejo

Loko, tereno por protekti iujn aŭ ion de malfavoraj cirkonstancoj: la ŝtato Ohio decidis estigi parkon apud la bestprotektejoj [28]; la nombro de orfoj kaj judaj kaj germanaj en Ĉeĥoslovakio estis giganta, Do ankaŭ germanaj infanoj trovis rifuĝon en la protektejo-edukejo [29]; la germana registaro ĵus realigis la planon, fari el la iama mortiga zono naturprotektejon kun pli ol 120 000 hektaroj [30]. VD:azilejo, naturrezervejo, rifuĝejo, ŝirmejo
28. Monato, John Goodhand: Nekutima feriejo, 2005
29. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 2006
30. Monato, Stefan Maul: Unika biotopo, 2006
angle:
reservation
beloruse:
запаведнік, рэзэрват
ĉine:
保护区 [bǎohùqū], 保護區 [bǎohùqū], 属地 [shǔdì], 屬地 [shǔdì], 附属地 [fùshǔdì], 附屬地 [fùshǔdì], 附属物 [fùshǔwù], 附屬物 [fùshǔwù], 宿舍 [sùshè]
germane:
Schutzgebiet, Reservat, Wohnheim, Wohnstift
pole:
schronienie

protektismo

EKON Ekonomia doktrino aŭ politiko, metanta altajn doganojn sur importaĵojn por protekti la enlandan industrion aŭ komercon: konflikto inter libera komerco de industriaj varoj kaj servoj kun reteno de protektismo sur farmsubvencioj al hejma agrikultura sektoro [31]; la japana registaro planis uzi [la sistemon] por personaj komputiloj en japanaj lernejoj, sed devis nuligi la planojn, ĉar Usono minacis sankciojn pro protektismo [32]; protektismaj rimedoj [33]. ANT:liberalismo 2
31. Vikipedio, Monda Organizaĵo pri Komerco
32. Vikipedio, Projekto TRON
33. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
beloruse:
пратэкцыянізм
ĉeĥe:
ochranářství, systém ochranných cel
ĉine:
貿易保護主義 [màoyìbǎohùzhǔyì], 贸易保护主义 [màoyìbǎohùzhǔyì]
france:
protectionnisme
germane:
Protektionismus
hispane:
proteccionismo
hungare:
protekcionizmus
japane:
保護貿易主義 [ほごぼうえきしゅぎ]
nederlande:
protectionisme
pole:
protekcjonizm
ruse:
протекционизм
slovake:
protekcionizmus, systém ochranných ciel
ukraine:
протекціонізм

mediprotekto

EKOL Naturprotekto: Ĉinio mobilizas ĉiujn civitanojn kaj familiojn fari siajn kontribuojn al energiŝparo kaj mediprotekto [34]; mediprotekta industrio havas esperigan estonton [35].
34. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio atingis komencan sukceson, 2007-10-12
35. MU Binghua: Mediprotekta industrio havas esperigan estonton, Monato, 2001/02, p. 10
beloruse:
ахова прыроды, ахова навакольнага асяродзьдзя
ĉine:
环保组织 [huánbǎozǔzhī], 環保組織 [huánbǎozǔzhī], 保护环境 [bǎohùhuánjìng], 保護環境 [bǎohùhuánjìng], 污染防治 [wūrǎnfángzhì], 环保工作 [huánbǎogōngzuò], 環保工作 [huánbǎogōngzuò], 环境保护 [huánjìngbǎohù], 環境保護 [huánjìngbǎohù], 生态保护 [shēngtàibǎohù], 生態保護 [shēngtàibǎohù], 环保 [huánbǎo], 環保 [huánbǎo]
germane:
Umweltschutz
hispane:
protección medioambiental
nederlande:
milieubescherming
pole:
ochrona środowiska

naturprotekto

EKOL Agado por konservi la naturon sendifekta, senpolua: komunaj normoj ĉe produktokvalito kaj naturprotekto [36]; vintre la marĉego estis tre danĝera, ĉar la taga akvonivelo de la apuda lago Erio ofte ŝanĝiĝis ― nun la marĉego estas plejparte sekigita, […] centoj da hektaroj de ties areo troviĝas sub naturprotekto [37]; Asocio pri Naturprotekto [38]; muzeo de naturprotektado [39].
36. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo
37. Monato, John Goodhand: Nekutima feriejo
38. Monato, Walter, Renate, Irene, Stefan Klag: Birdo de la jaro
39. -: Grotoj, 2005
beloruse:
ахова прыроды, ахова навакольнага асяродзьдзя
ĉine:
自然保护 [zìránbǎohù], 自然保護 [zìránbǎohù]
france:
protection de la nature
germane:
Naturschutz Asocio pri Natur~o: Naturschutzbund.
hispane:
protección de la naturaleza
japane:
自然保護 [しぜんほご]
nederlande:
natuurbescherming
pole:
ochrona przyrody

administraj notoj