patrono
- 1.
- Eminenta persono protektanta alian personon aŭ institucion: por la projekto oni invitas patronojn kaj subtenantojn [1]; multekostaj dekoracioj montris, ke la reĝoj estis riĉaj patronoj de la artoj [2]; Honora Patrono estis la ŝtatprezidanto de l' Pola Respubliko [3]; li mem estas patrono por sia persono PrV . mecenato, protektanto
- 2.
- Sanktulo, anĝelo aŭ alia supernatura estaĵo protektanta urbon, preĝejon aŭ tiujn, kiuj ricevis ĉe bapto ties nomon: kiel signon de via favoro […] volu doni oferon al la dio Ptah, kiu estas nia patrono [4]; hodiaŭ estas la 22-a de junio, la tago de mia patrono [5]; la 14an de februaro soleniĝas la festo de sankta Valenteno, patrono de amantoj, kiuj tiutage interŝanĝas festkartojn [6]. baptopatro, domdio, gardanĝelo
- 3.
- Ĉe la antikvaj romanoj, riĉa potenculo, kies protekton petis plebanoj: aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanantaj siajn patronojn [7]. kliento
1.
John G. Champlin: Kiel pentri demokration?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 20a
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Memore je la pereintoj, 2006
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XV
6. Máire McKay: Pri libroj... kaj pri braceletoj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 10a
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Memore je la pereintoj, 2006
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XV
6. Máire McKay: Pri libroj... kaj pri braceletoj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 10a
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
- angle:
- patron, sponsor
- beloruse:
- патрон, апякун, заступнік, абаронца
- bulgare:
- 2. патрон, светец покровител
- ĉeĥe:
- ochránce, patron
- ĉine:
- 贊助人 [zànzhùrén], 赞助人 [zànzhùrén], 主保圣人 [zhǔbǎoshèngrén], 主保聖人 [zhǔbǎoshèngrén]
- france:
- patron (protecteur) 1. protecteur 2. saint patron
- germane:
- Patron, Schutzherr, Schirmherr 1. Patron, Schutzherr 2. Patron, Schutzheiliger 3. Patron (Römer)
- hungare:
- patrónus, védő, oltalmazó 1. védnök, pártfogó, patrónus 2. védőszent, patrónus
- japane:
- 後援者 [こうえんしゃ], 保護者 [ほごしゃ], パトロン, 守護聖人 [しゅごせいじん]
- katalune:
- patró, protector
- nederlande:
- patroon, beschermheer, beschermheilige
- pole:
- opiekun, patron, pryncypał
- portugale:
- 1. patrono
- rumane:
- supraveghetor, hram, șef
- ruse:
- 1. покровитель, патрон 2. ангел-хранитель, заступник 3. патрон
- slovake:
- ochranca, patrón
- ukraine:
- патрон, заступник, опікун, покровитель
patroni
(tr)
- Protekti kiel patrono: la organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon […] insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco [8]; la unuan „Ligon de Kolombiaj Esperantistoj“ patronis en 1911 la Prezidento de la Respubliko [9]; la iniciaton patronas la edzino de la prezidanto [10]. mecenati, subteni2, tegmenti
8.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 14
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Zofia Banet-Fornalowa: Malklariga mallongigo, Monato, 2000/10, p. 4
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Zofia Banet-Fornalowa: Malklariga mallongigo, Monato, 2000/10, p. 4
- angle:
- be patron to, sponsor, patronize (be a patron), patronise (be a patron)
- beloruse:
- апекаваць, заступацца
- ĉeĥe:
- chránit, ochraňovat, patronovat (hovor.)
- france:
- patronner, soutenir (patronner)
- germane:
- protektionieren
- hungare:
- patronál, pártfogol
- japane:
- 後援する [こうえんする], 保護する [ほごする], 守護する [しゅごする]
- katalune:
- patrocinar, emparar
- nederlande:
- beschermen
- pole:
- przewodzić
- rumane:
- conduce
- ruse:
- покровительствовать, шефствовать
- slovake:
- chrániť, ochraňovať
- ukraine:
- заступатися, опікуватися
patronado
- Protektado, publika subteno de eminentulo al institucio aŭ homgrupo: tiuj tagoj de universala patronado de la Kinematografo [11]; De Beaufront […] – kreante la sistemon de patronado – ornamis sian Societon per la nomoj de eminentuloj [12]; la aŭtoro ne limigas sin je SEJM, sed rakontas ankaŭ pri la altruda „patronado“ (fakte kontrolado kaj premado) de la movado fare de burokratecaj kaj sekurecaj organoj en Sovet-Unio [13]; artistoj transprenis patronadojn por tiuj bestoj [14]; helpi la tibetajn infanojn kaj rifuĝintojn en Hindio pere de patronado kaj donacado [15]. egido2
11.
John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 2
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
13. Boris Kolker: Libro leg-enda pri tempo legend-a, Monato, 2000/12, p. 26
14. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 2006
15. Robert Roze: Verkistino ‐ orientalistino ‐ esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
13. Boris Kolker: Libro leg-enda pri tempo legend-a, Monato, 2000/12, p. 26
14. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 2006
15. Robert Roze: Verkistino ‐ orientalistino ‐ esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a
- angle:
- sponsorship, patronage
- beloruse:
- апекаваньне, заступаньне
- ĉeĥe:
- chránění, ochrana, patronace, patronance, patronát, záštita
- france:
- patronnage
- germane:
- Schirmherrschaft
- hungare:
- védnökség, pártfogás, patronálás
- japane:
- 後援 [こうえん], 保護 [ほご], 守護 [しゅご]
- katalune:
- protectorat
- nederlande:
- bescherming, auspiciën
- pole:
- auspicja
- rumane:
- auspică
- ruse:
- покровительство, шефство
- slovake:
- patronát, záštita
- ukraine:
- патронат, опіка, опікування
patroneco
- 1.
- Patrona rolo, publika protekta funkcio rilate al institucio aŭ homgrupo: ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso [16]. mecenateco
- 2.
- (evitinde) Patronado: tiu ĉi festivalo […] okazis sub la patroneco de Unuiĝo Internacia de Marionetistoj [17]; sub la patroneco de la Pakto pri Stabileco en Sudorienta Eŭropo, ok Balkan-landoj subskribis interkonsenton pri regiona komerca liberigo [18].
16.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro
1909
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
18. Evgeni Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 13a
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
18. Evgeni Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 13a
- angle:
- sponsorship, patronage
- beloruse:
- апека, заступніцтва
- ĉeĥe:
- chránění, ochrana, patronace, patronance, patronát, záštita
- france:
- auspices (patronnage), protection (patronnage)
- germane:
- Schirmherrschaft
- hungare:
- védnökség
- japane:
- 後援者・保護者・守護者の役割 [こうえんしゃ・ほごしゃ・しゅごしゃのやくわり]
- katalune:
- patronat, patrocini
- nederlande:
- beschermheerschap
- pole:
- opieka
- rumane:
- custodie
- ruse:
- покровительство, шефство
- slovake:
- patronát, záštita
- ukraine:
- заступництво, опікунство