1patron/o JED patronoserĉi 'patrono' [patron.0o] 1.[patron.0o.protektanto] Eminenta persono protektanta alian personon aŭ institucion: por la projekto oni invitas patronojn kaj subtenantojn [1]; multekostaj dekoracioj montris, ke la reĝoj estis riĉaj patronoj de la artoj [2]; Honora Patrono estis la ŝtatprezidanto de l' Pola Respubliko [3]; li mem estas patrono por sia persono PrV . mecenato, protektanto 2.[patron.0o.KRI] Sanktulo, anĝelo aŭ alia supernatura estaĵo protektanta urbon, preĝejon aŭ tiujn, kiuj ricevis ĉe bapto ties nomon: kiel signon de via favoro […] volu doni oferon al la dio Ptah, kiu estas nia patrono [4]; hodiaŭ estas la 22-a de junio, la tago de mia patrono [5]; la 14an de februaro soleniĝas la festo de sankta Valenteno, patrono de amantoj, kiuj tiutage interŝanĝas festkartojn [6]. baptopatro, domdio, gardanĝelo 3.[patron.0o.HIS] Ĉe la antikvaj romanoj, riĉa potenculo, kies protekton petis plebanoj: aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanantaj siajn patronojn [7]. kliento 1. John G. Champlin: Kiel pentri demokration?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 20a2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Memore je la pereintoj, 20064. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XV6. Máire McKay: Pri libroj... kaj pri braceletoj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 10a7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII angle: patron, sponsor beloruse: патрон, апякун, заступнік, абаронца bulgare: 2. патрон, светец покровител ĉeĥe: ochránce, patron ĉine: 贊助人 [zànzhùrén], 赞助人 [zànzhùrén], 主保圣人 [zhǔbǎoshèngrén], 主保聖人 [zhǔbǎoshèngrén] france: patron (protecteur) 1. protecteur 2. saint patron germane: Patron, Schutzherr, Schirmherr 1. Patron, Schutzherr 2. Patron, Schutzheiliger 3. Patron (Römer) hungare: patrónus, védő, oltalmazó 1. védnök, pártfogó, patrónus 2. védőszent, patrónus japane: 後援者 [こうえんしゃ], 保護者 [ほごしゃ], パトロン, 守護聖人 [しゅごせいじん] katalune: patró, protector nederlande: patroon, beschermheer, beschermheilige pole: opiekun, patron, pryncypał portugale: 1. patrono rumane: supraveghetor, hram, șef ruse: 1. покровитель, патрон 2. ангел-хранитель, заступник 3. патрон slovake: ochranca, patrón ukraine: патрон, заступник, опікун, покровитель patroniserĉi 'patroni' [patron.0i] (tr) Protekti kiel patrono: la organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon […] insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco [8]; la unuan „Ligon de Kolombiaj Esperantistoj“ patronis en 1911 la Prezidento de la Respubliko [9]; la iniciaton patronas la edzino de la prezidanto [10]. mecenati, subteni2, tegmenti 8. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 149. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto10. Zofia Banet-Fornalowa: Malklariga mallongigo, Monato, 2000/10, p. 4 angle: be patron to, sponsor, patronize (be a patron), patronise (be a patron) beloruse: апекаваць, заступацца ĉeĥe: chránit, ochraňovat, patronovat (hovor.) france: patronner, soutenir (patronner) germane: protektionieren hungare: patronál, pártfogol japane: 後援する [こうえんする], 保護する [ほごする], 守護する [しゅごする] katalune: patrocinar, emparar nederlande: beschermen pole: przewodzić rumane: conduce ruse: покровительствовать, шефствовать slovake: chrániť, ochraňovať ukraine: заступатися, опікуватися patronadoserĉi 'patronado' [patron.0ado] Protektado, publika subteno de eminentulo al institucio aŭ homgrupo: tiuj tagoj de universala patronado de la Kinematografo [11]; De Beaufront […] – kreante la sistemon de patronado – ornamis sian Societon per la nomoj de eminentuloj [12]; la aŭtoro ne limigas sin je SEJM, sed rakontas ankaŭ pri la altruda „patronado“ (fakte kontrolado kaj premado) de la movado fare de burokratecaj kaj sekurecaj organoj en Sovet-Unio [13]; artistoj transprenis patronadojn por tiuj bestoj [14]; helpi la tibetajn infanojn kaj rifuĝintojn en Hindio pere de patronado kaj donacado [15]. egido2 11. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 212. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto13. Boris Kolker: Libro leg-enda pri tempo legend-a, Monato, 2000/12, p. 2614. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 200615. Robert Roze: Verkistino ‐ orientalistino ‐ esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a angle: sponsorship, patronage beloruse: апекаваньне, заступаньне ĉeĥe: chránění, ochrana, patronace, patronance, patronát, záštita france: patronnage germane: Schirmherrschaft hungare: védnökség, pártfogás, patronálás japane: 後援 [こうえん], 保護 [ほご], 守護 [しゅご] katalune: protectorat nederlande: bescherming, auspiciën pole: auspicja rumane: auspică ruse: покровительство, шефство slovake: patronát, záštita ukraine: патронат, опіка, опікування patronecoserĉi 'patroneco' [patron.0eco] 1.[patron.0eco.eco] Patrona rolo, publika protekta funkcio rilate al institucio aŭ homgrupo: ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso [16]. mecenateco 2.[patron.0eco.ado] (evitinde) Patronado: tiu ĉi festivalo […] okazis sub la patroneco de Unuiĝo Internacia de Marionetistoj [17]; sub la patroneco de la Pakto pri Stabileco en Sudorienta Eŭropo, ok Balkan-landoj subskribis interkonsenton pri regiona komerca liberigo [18]. 16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 190917. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto18. Evgeni Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 13a angle: sponsorship, patronage beloruse: апека, заступніцтва ĉeĥe: chránění, ochrana, patronace, patronance, patronát, záštita france: auspices (patronnage), protection (patronnage) germane: Schirmherrschaft hungare: védnökség japane: 後援者・保護者・守護者の役割 [こうえんしゃ・ほごしゃ・しゅごしゃのやくわり] katalune: patronat, patrocini nederlande: beschermheerschap pole: opieka rumane: custodie ruse: покровительство, шефство slovake: patronát, záštita ukraine: заступництво, опікунство administraj notoj