ReVo
*di/o UV

*dio

MITREL Estaĵo prezentata kiel supernatura, ordinare senmorta, pli potenca ol homoj: neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo [1]; la Eternulo estos terura por ili, ĉar li ekstermos ĉiujn diojn de la tero [2].
a)
REL Supernatura, eterna, perfekta kaj ĉiopova estulo, kreinto de la universo: kion Dio kreis en la sesa tago? [3]; al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu PrV ; Dio, se ĝi ekzistus, ne povus aliigi pasintaĵon [4]; dio volu, ke... (mi tre deziras, ke...).
b)
FIL Principo de ekzistado, unueco kaj komprenebleco de universo.
Rim. 1: En la sencoj 1.a kaj 1.b, dio estas komuna nomo indikanta nombreblan unikaĵon, kaj laŭ la ĝenerala regulo devus akcepti la difinan artikolon, simile al „la homaro“, „la mondo“ ktp. Ĝuste tiel estas en la greka: καὶ ὁ λόγος ἧν πρὸς „τὸν θεόν“, καὶ „θεὸς“ ἧν ὁ λόγος (laŭvorte: „kaj la vorto estis ĉe la dio, kaj dio estis la vorto“; en la unua apero la dio estas determinita difine kiel la konata unikaĵo; en la dua, dio estas predikativo, kaj tial senartikola, laŭ sia senco; la tradicia traduko [Johano 1:1] tiun alklasigon misprezentas kiel identigon). La okcidentaj lingvoj transprenis la vorton el la senartikola Latino, kaj heredigis tiun malregulaĵon al Esperanto. Ankaŭ la araba Alaho devenas el „la dio“.
Rim. 2: La piuloj skribas kun majuskla D: Dio por la senco 1.a kaj iuj eĉ opinias tiun vorton nomo propra; tio estas malvera en kristanismo, judismo kaj islamo. Eĉ pli malvera tio estas por la senco 1.b (filozofia).
Rim. 3: En la religioj mediteraneaj (judismo, kristanismo, islamo) Dio estas personeca kaj li-genra; en pli abstraktaj sistemoj filozofiaj (panteismo, budaismo) ne estas persona dio, kaj se oni uzas tian vorton, ĝi ofte estas ĝi-genra. Tiel en la titolo de Waringhien-aj eseoj: „Ni kaj Ĝi“ (kie „Ĝi“ rilatas al Dio).
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:11
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
4. Lanti: Naciismo, SAT: Lepsiko, 1930. Antaŭparolo.
angle:
god
beloruse:
бог
ĉeĥe:
Bůh, bůh
ĉine:
上帝 [shàngdì], 天 [tiān], 老天 [lǎotiān], 老天爷 [lǎotiānyé], 上天 [shàngtiān]
france:
dieu
germane:
Gott
hispane:
dios
hungare:
isten, Isten
ide:
deo
indonezie:
1.a Tuhan, ilah dewa
japane:
[かむ]
katalune:
déu
nederlande:
god
okcidentfrise:
god
pole:
bóg
portugale:
deus, divindade, deidade, nume
ruse:
бог
slovake:
Boh, boh
svede:
gud
tibete:
ལྷ་
tokipone:
jan sewi
turke:
Allah, Tanrı
ukraine:
бог, верховне божество
volapuke:
god

dia

1.
De dio: mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj [5]; dia filo [6]; la dia potenco [7]; ĉio dependas de la dia volo [8].
2.
(figure) Perfekta, kvazaŭ ĝi estus de dio: ŝi havis dian voĉon, diajn formojn.
beloruse:
боскі
ĉine:
神一般 [shényìbān], 天神 [tiānshén], 神圣 [shénshèng]
france:
divin
germane:
göttlich
hebree:
יאלוהי
hispane:
divino
hungare:
isteni
ide:
deala
indonezie:
ilahi, ilahiah, ketuhanan (adj.)
japane:
神の [かみの], 神のような [かみのような], この上なくすばらしい [このうえなくすばらしい]
katalune:
diví
nederlande:
goddelijk
okcidentfrise:
godlik
pole:
boski
ruse:
1. божий 2. божественный
svede:
gudomlig
ukraine:
божий, божественний
volapuke:
godik

diaĵo

Supernatura estaĵo konsiderata range malpli alta ol dio: Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj [9]; Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj [10]; la finon de la procesio formis dua aro da akolitoj, portantaj statuetojn de malsuperaj diaĵoj [11]; (figure) mia animo ne havas spacon por du diaĵoj [12]. VD:dajmono, elfo, feo, faŭno, genio3, spirito3
angle:
deity
beloruse:
боства
ĉine:
神性 [shénxìng], 神灵 [shénlíng], 神祇 [shénchí], 庄严 [zhuāngyán]
france:
déité
germane:
Gottwesen, göttliches Wesen, Gottheit
indonezie:
dewa
japane:
[かむ], ご神体 [ごしんたい], あがめられる人 [あがめられるじん]

diino

Inseksa dio: la diino de venko […] tenis la kondukilojn [13]; Venero, diino el la tempo idolana, en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle [14]; (figure) ŝi nun estis jam tute laca de tiu ĉi adorado, ŝi estis laca esti diino de balo FK .
angle:
godess
beloruse:
багіня
ĉine:
絕代美女 [juédàiměinǚ], 受崇拜的女性 [shòuchóngbàidenǚxìng], 帝女 [dìnǚ], 女神 [nǚshén]
france:
déesse
germane:
Göttin
hebree:
אלה
hispane:
diosa
ide:
deino
indonezie:
dewi
japane:
女神 [おみながみ]
katalune:
deessa
nederlande:
godin
okcidentfrise:
godin
pole:
bogini
ruse:
богиня
svede:
gudinna
tibete:
ལྷ་མོ་
tokipone:
meli sewi
ukraine:
богиня
volapuke:
jigod

diismo

FIL Deismo: la Franca Revolucio portis ateismon kaj kontraŭklerikalan diismon ekster la salonoj kaj en la publikan sferon [15].
angle:
deism
beloruse:
дэізм
ĉeĥe:
deizmus
ĉine:
自然神論 [zìránshénlùn]
france:
déisme, théisme
germane:
Deismus, Gottglaube
hebree:
אלוהות
hispane:
deísmo
hungare:
deizmus
indonezie:
deisme
japane:
理神論 [りしんろん]
katalune:
deisme
nederlande:
theïsme
pole:
deizm
ruse:
деизм
slovake:
deizmus
ukraine:
деїзм

sendia

REL Ne kredanta je la ekzisto de dioj aŭ Dio: la sendia sorĉistino mizere pereis [16]; kiaj sendiaj agoj! la diablo, ŝajnas, inspiris vin [17]! li estis homo plej sovaĝa, profana kaj sendia [18].
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
18. A. Conan Doyle trad. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, p.15
beloruse:
бязбожны, атэістычны
ĉine:
[diāo]
france:
athée
germane:
gottlos
indonezie:
ateistis
japane:
, 無信仰の [むしんこうの]
nederlande:
goddeloos
ukraine:
безбожний

sendieco, sendiismo

REL Ateismo: la sendieco trapasis la mezuron, kaj proksimiĝas la horo de l' juĝo [19]; ni deklaras nin por la kreskado internacia de la sendieco, kiu estas la sola bazo de la vera homaranismo [20].
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
20. franca federacio de la Libera Penso: Alvoko al monda kongreso de la Libera Penso, 2004-07-10
beloruse:
атэізм
ĉine:
无神论, tr. 無神論 [wúshénlùn]
france:
athéisme, impiété
germane:
Gottlosigkeit
hispane:
ateismo
hungare:
ateizmus
indonezie:
ateisme
japane:
無神論 [むしんろん]
katalune:
ateisme
nederlande:
atheïsme
pole:
ateizm, bezbożność
ruse:
атеизм
slovake:
ateizmus
svede:
ateism

sendiulo

REL Neanto de la ekzisto de Dio aŭ dioj: en okcidento, la sendiuloj […] ĝenerale ne apartenas al specifaj asocioj [21]; jen historia dokumento pri la mitoj, ritoj kaj militoj de nomada popolo, same interesa por sendiuloj kiel por malateistoj [22].
21. B. Cadei: Ateistoj kaj kredantoj interparolis..., Espero Katolika, 1984, numero 9a
22. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
angle:
atheist
beloruse:
атэіст
ĉeĥe:
ateista
ĉine:
无神论者 [wúshénlùnzhě]
france:
athée (subst.)
germane:
Atheist, Gottloser
hispane:
ateo
hungare:
ateista, istentagadó
indonezie:
ateis
katalune:
ateu
nederlande:
atheïst
pole:
ateista, bezbożnik
ruse:
атеист
slovake:
ateista, neznaboh
svede:
ateist
ukraine:
безбожник, атеїст, нечестивець

domdio

REL Iu el la protektaj dioj en domo aŭ domoparto, kiujn oni kultas ĉe hejma altaro: por ni, plibone estas vivi meze de la prapatraj domdioj kaj konservi en kvieta paco niajn virtojn en nia propra hejmo [23].
23. J. B. Gresset, trad. C. Rousseau: Ver-vert, Esperantista Centra Librejo, [1914?]
beloruse:
дамавік
france:
dieu du foyer, lare (dieu du foyer)
germane:
Hausgott
katalune:
lar, déu domèstic
pole:
bóstwo opiekuńcze domu

duondio

1.
(en mitologio) Estaĵo laŭ statuso iel inter dio kaj homo; ofte ido de gepatroj, kies unu estis dio – la alia homo, heroo3: vidiĝis grandaj ŝtonaj tabuloj kun […] skulptitaj bildoj […] de la nacia heroo kaj duondio Gilgameŝ [24]; ili rakontas pri Heraklo (duondio en la helena mitologio), kiu proponis al la riĉega helena reĝo Aŭgio purigi liajn stalojn dum nur unu tago [25]; legantoj […] sendube rekonas Proteon kiel duondio, kiu, en la greka mitologio, povis alpreni ĉiajn formojn [26].
2.
(figure) Homo adorata, altigita al simila statuso: la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito Marta ; inter tiuj rektliniaj marmoroj devus vivi iaj duondioj, liberaj de zorgoj, lulataj de trankvilo kaj feliĉaj [27]; Vin, nobla sinjoro, mi ne nomas duondio, ĉar vi estas kompleta dio kaj ne forgesos ankaŭ plue pri via servisto, malriĉa, sed fidela [28].
angle:
demigod
beloruse:
паўбог, кумір
france:
demi-dieu
germane:
Halbgott

dipatrino

KRI Maria, patrino de Jesuo: la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano [29]; tie, ho ĝojo, estis ore ornamita ikono de la Dipatrino [30]; Reĝino de l' Ĉielo, protektema Dipatrino, forportu nin de ĉi tie! [31].
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
30. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 18a
31. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Post la Kristnasko, La Ondo de Esperanto, 2002:1
beloruse:
Багародзіца , Маці боска
france:
Mère de Dieu
germane:
Gottesmutter
greke:
Θεομήτωρ, Θεοτόκος
hispane:
Madre de Dios
hungare:
Isten anyja, istenanya, Szűz Mária
katalune:
Mare de Déu, nostra Senyora, Maria
latinece:
Mater Dei, Deipara
nederlande:
Moeder Gods
pole:
Matka Boska, Bogurodzica (przest.)
ruse:
богородица, богоматерь

plurdiismo

RELFIL Religio kredanta je ekzisto de multaj dioj: arĥeologio indikis, ke popoloj parolantaj variajn semidajn lingvojn kaj kun similaj plurdiismaj religioj loĝis en Kanaan kaj la ĉirkaŭaĵo jam dum la 3-a jarmilo a.K. [32]. SIN:politeismo
beloruse:
мнагабожжа, політэізм
france:
polythéisme
germane:
Polytheismus
indonezie:
politeisme
japane:
多神教 [たしんきょう]
katalune:
politeisme
pole:
politeizm, wielobóstwo

administraj notoj