3Jesu/o

Jesuo

1.
PERS Juda profeto, pri kiu rakontas la evangelioj, kiun la kristanoj opinias Kristo, fondinto de ilia religio, kaj ĝenerale filo de Dio aŭ eĉ Dio mem, krucumita en Jerusalemo dum la regado de imperiestro Tiberio kaj prokuratoro Poncio Pilato.
2.
KRI La dua persono (la Vorto) de la sankta Triunuo, kiu por elaĉeto de la homaro enkarniĝis, mortis sur kruco, kaj releviĝis je la tria tago: laŭ la ortodoksa kristanismo, Jesuo havas unu hipostazon, du naturojn kaj estas samesenca kun la Patro.
angle:
Jesus
beloruse:
Езус
bretone:
Jezuz
ĉeĥe:
Ježíš
ĉine:
耶稣 [Yēsū], 基督 [Jīdū], 耶稣基督 [YēsūJīdū], 耶稣基督 [yēsūjīdū], 耶稣 [yēsū]
france:
Jésus
germane:
Jesus
hebree:
ישו, ישוע
hispane:
Jesús
hungare:
Jézus
itale:
Gesù
japane:
イエス
nederlande:
Jesus
perse:
عیسی
portugale:
Jesus
ruse:
Иисус
slovake:
Ježiš
svede:
Jesus
ukraine:
Ісус

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.