elfo
-
Supernatura homforma estaĵo
- a)
- Aerfeo: la malgranda elfo el la rozo ... flugis el unu floro al alia [1]; bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn BdV . silfo
- b)
- Homsimila fikcia estaĵo havanta pintajn orelojn, kutime belaspekta kaj kun forta ligo al magio aŭ la naturo, kiu aperas en multaj fantastaj verkoj ekde la 20-a jarcento: la amo de la elfoj al sia lando kaj siaj verkoj estas pli profunda ol la profundaĵoj de l' Maro [2]; Mez-tero, kies loĝantoj konsistis el diversaj rasoj: homoj, hobitoj, elfoj, gnomoj, orkoj, entoj, fantomoj, duonhomoj, malicaj spiritoj, ktp, ĉiuj parolantaj siajn proprajn lingvojn [3].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, elfo de la rozo
2. J.R.R. Tolkien trad. William Auld: La Mastro de l' Ringoj: La Kunularo de l' Ringo, libro 2a. ĉapitro 7a
3. Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo, Monato, 2002:9, p. 17a
2. J.R.R. Tolkien trad. William Auld: La Mastro de l' Ringoj: La Kunularo de l' Ringo, libro 2a. ĉapitro 7a
3. Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo, Monato, 2002:9, p. 17a
- angle:
- elf
- beloruse:
- эльф
- ĉeĥe:
- elf, skandinávský skřítek
- ĉine:
- 魉 [liǎng]
- france:
- elfe
- germane:
- Elf [skand], Elfe [skand], Elb [germ], Elbe [germ]
- hispane:
- elfo
- ide:
- elfo
- itale:
- elfo
- japane:
- エルフ [えるふ]
- nederlande:
- elf, elfje
- pole:
- elf
- portugale:
- elfo
- ruse:
- эльф
- slovake:
- elf, škriatok
- ukraine:
- ельф