*ekzemplo
-
Aparta okazo de pli ĝenerala afero:
ekzemplo de kalkulado
[1].
- a)
- Aparta ago aŭ sinteno konsiderata kiel imiteblaĵo: vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj [2]; mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris [3]; jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi [4]; jen malofta ekzemplo de fideleco [5]; ŝia kunestado povas doni danĝeran ekzemplon por niaj laboristinoj Marta ; ekzemplo proponas, sed ne ordonas PrV .
- b)
- Afero prezentata kiel konfirmo por iu aserto aŭ okazo: jen vi havas […] unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo [6]; kiel ekzemplon mi rakontos al vi, kion lia ekscelenco Herhor malkovris en la provinco [7]; kiel argumentoj por sia malĝentila teorio la trezoristo citis la ekzemplon de la ĉefpastro [8]. kazo 2, okazo 2
- c)
- Tekstero, kiun oni citas por konfirmi gramatikan aŭ filologian klarigon: oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn […] kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki [9]; [li] prezentas propran metrikan teorion, kun multaj ekzemploj el poemoj [10].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:37
3. La Nova Testamento, Johano 13:15
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
9. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:37
3. La Nova Testamento, Johano 13:15
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
9. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
- afrikanse:
- byvoorbeeld
- albane:
- shembull
- amhare:
- ለምሳሌ
- angle:
- example
- arabe:
- مثال
- armene:
- օրինակ
- azerbajĝane:
- misal
- beloruse:
- прыклад
- bengale:
- উদাহরণ
- birme:
- နမူနာ
- bosne:
- primjer
- ĉeĥe:
- příklad
- ĉine:
- 表 [biǎo], 範式 [fànshì], 模範 [mófàn], 例題 [lìtí], 例子 [lìzi], 例 [lì], 示例 [shìlì]
- dane:
- eksempel
- estone:
- näiteks
- eŭske:
- adibidez
- filipine:
- halimbawa
- france:
- exemple
- galege:
- exemplo
- germane:
- Beispiel, Muster, Vorbild
- guĝarate:
- ઉદાહરણ
- haitie:
- egzanp
- haŭse:
- misali
- hinde:
- उदाहरण
- hispane:
- ejemplo
- igbe:
- atụ
- indonezie:
- contoh 1.a teladan, suri teladan
- irlande:
- mar shampla
- islande:
- dæmi
- japane:
- 例 [ためし]
- jave:
- tuladha
- jide:
- בייַשפּיל
- jorube:
- apẹẹrẹ
- kanare:
- ಉದಾಹರಣೆಗೆ
- kartvele:
- მაგალითად
- katalune:
- exemple
- kazaĥe:
- мысал
- kimre:
- enghraifft
- kirgize:
- мисал
- kmere:
- ឧទាហរណ៏
- koree:
- 예
- korsike:
- esempiu
- kose:
- umzekelo
- kroate:
- primjer
- kurde:
- mînak
- latine:
- exemplum
- latve:
- piemērs
- laŭe:
- ການຍົກຕົວຢ່າງ
- litove:
- pavyzdys
- makedone:
- пример
- malagase:
- ohatra
- malaje:
- contoh
- malajalame:
- ഉദാഹരണം
- malte:
- eżempju
- maorie:
- tauira
- marate:
- उदाहरण
- monge:
- Piv txwv li
- mongole:
- жишээ нь
- nederlande:
- voorbeeld
- nepale:
- उदाहरणका
- okcidentfrise:
- foarbyld
- panĝabe:
- ਉਦਾਹਰਨ
- paŝtue:
- مثال په توګه
- pole:
- przykład
- portugale:
- exemplo
- ruande:
- urugero
- rumane:
- exemplu
- ruse:
- пример
- samoe:
- faataitaiga
- sinde:
- مثال
- sinhale:
- උදාහරණයක්
- skotgaele:
- mar eisimpleir
- slovene:
- primer
- somale:
- tusaale ahaan
- ŝone:
- muenzaniso
- sote:
- mohlala
- sunde:
- conto
- svahile:
- mfano
- svede:
- exempel
- taĝike:
- мисол
- taje:
- ตัวอย่างเช่น
- tamile:
- உதாரணமாக
- tatare:
- мисал
- telugue:
- ఉదాహరణకు
- tibete:
- དཔེ་
- turke:
- örnek
- ukraine:
- приклад
- urdue:
- مثال کے طور پر
- uzbeke:
- misol
- vjetname:
- ví dụ
- zulue:
- isibonelo
ekzemple
- Jen kiel ekzemplo...: ekzemple jen estis iam bela juna homo […] [11]; ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron [12]; ekzemple, ni povas diri obei al la patro kaj obei la patron [13]; la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon, […] ekzemple: plenumi, kolumo, manumo [14]; mi travivis multon, – ekzemple? li demandis ŝerce [15].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
15. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
15. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
- angle:
- for example
- beloruse:
- напрыклад
- ĉeĥe:
- ad exemplum, ku příkladu, na př., na příklad, zkr. např.
- ĉine:
- 試舉一例 [shìjǔyīlì], 譬如 [pìrú], 比如說 [bǐrúshuō], 如 [rú], 例如 [lìrú]
- france:
- par exemple
- germane:
- zum Beispiel, beispielsweise
- hebree:
- לדוגמה
- hispane:
- por ejemplo
- indonezie:
- contohnya, misalnya
- japane:
- 例えば [たとえば]
- katalune:
- per exemple
- nederlande:
- bijvoorbeeld
- pole:
- na przykład
- ruse:
- например
- slovake:
- na príklad
- svede:
- till exempel
- turke:
- meselâ, örneğin
- ukraine:
- наприклад, приміром
ekzempligi
(tr)
- Prezenti ekzemplojn pri io: por klarigi mi menciis al li la kutimajn ordenojn […] kaj poste mi ekzempligis ankaŭ la poŝtmark-kolektadon [16]; bele ekzempligas ĉi-lastan trajton la tabelvorta sistemo [17]; li ekzempligas ĉi tiun argumenton per personaj spertoj pri siaj propraj verkoj [18]; tion povas ekzempligi la manio, ĉi-foje ĉefe renkontata ĉe germanlingvanoj [19]; la urbo Dundee havas apartan parolmanieron kiun oni ekzempligas per la langotordanta frazo: „Fehv pehs an an ingin yin an aa“ [20].
16.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
17. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
18. Monato, Donald Broadribb: Du paroladoj de Ivo Lapenna, 2004
19. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
20. E. Robertson: La Lingvoj de Skotlando, 2005
17. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
18. Monato, Donald Broadribb: Du paroladoj de Ivo Lapenna, 2004
19. Claude Piron: La bona lingvo, 4. Emo Difini, Emo Elvoki
20. E. Robertson: La Lingvoj de Skotlando, 2005
- angle:
- exemplify
- beloruse:
- даваць прыклад, паказваць прыклад
- ĉeĥe:
- dávat příklad, dávat za příklad
- france:
- exemplifier, illustrer (par un exemple)
- germane:
- mit Beispielen illustrieren, an Hand von Beispielen erläutern, beispielhaft ausführen
- indonezie:
- mencontohkan
- katalune:
- exemplificar
- pole:
- podawać przykład, przytaczać przykład
- slovake:
- dávať príklad
kontraŭekzemplo
- 1.
- Ekzemplo de la kontraŭo de tio, kion iu asertas aŭ povus kredi. la lasta trajto estas frapa kontraŭekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema „baza leksiko“ [21]; kontraŭekzemplon prezentas la Historio „Romia“ de Amiano Marcelino: kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki ĝin Latine [22].
- 2.
- (de predikato `P`) Tia objekto `x`, ke por ĝi la propozicio `P(x)` estas falsa: kontraŭekzemplojn oni ofte uzas por pruvi la falsecon de asertoj de la tipo „por ĉiu `x` veras `P(x)`“.
21.
S. Pokrovskij: Slavonaj Skriboj
(4a parto), La Ondo de Esperanto, 1999:3
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
- angle:
- counterexample
- beloruse:
- контарпрыклад
- france:
- 1. contre-exemple 2. contre-exemple
- germane:
- Gegenbeispiel
- hebree:
- דוגמא נגדית
- indonezie:
- 2. contoh tandingan, contoh penyangkal
- katalune:
- contraexemple
- nederlande:
- 2. tegenvoorbeeld
- pole:
- kontrargument
- ruse:
- контрпример, противоречащий пример
senekzempla
- Neniam antaŭe farita aŭ okazinta, senkompara, senegala: jen senekzempla konfuzo [23]! ĉi tiu senekzempla patrina egoismo, ĉi tiu malamo, ĉi tiu postulemo Metrop ; senekzempla noveco de ideoj [24]; oni konstruis kun senekzempla rapideco grandegajn lignajn amfiteatrojn [25]; kazo iom pli malofta, sed ne senekzempla [26]; historie senekzempla katastrofo [27].
23.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
25. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LII
26. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
27. Monato, Jomo Ipfelkofer: Historie senekzempla katastrofo, 2013
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
25. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LII
26. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
27. Monato, Jomo Ipfelkofer: Historie senekzempla katastrofo, 2013
- angle:
- unprecedented
- beloruse:
- бяспрыкладны, беспрэцэдэнтны
- ĉeĥe:
- bezpříkladný, neslýchaný
- ĉine:
- 无先例 [wúxiānlì], 无敌 [wúdí], 无比 [wúbǐ], 史无前例 [shǐwúqiánlì]
- france:
- inouï, sans exemple, sans précédent
- germane:
- beispiellos
- hebree:
- שֶׁאֵין כָּמוֹהוּ
- japane:
- 例のない [れいのない], 前代未聞の [ぜんだいみもんの]
- katalune:
- inaudit, sense precedents
- nederlande:
- zonder weerga
- pole:
- bezprzykładny
- ruse:
- беспримерный, беспрецедентный
- slovake:
- bezpríkladný
- ukraine:
- безприкладний, нечуваний, небувалий