*kiel

*kiel

1.
Ekkria kaj demanda adverbo, signifanta „kiamaniere? kiagrade?“: ha, kiel bele! [1]; kiel bela ŝi estas!; kiel vi fartas?; kiel la virino estas nomata? [2].
2.
Konjunkcio signifanta „sammaniere al, sammaniere ol, samgrade ol, en tia maniero kia, kompare al, same je“ kaj enkondukanta komparon: barakti kiel fiŝo ekster la akvo PrV ; la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio FK ; kiel ponardo en mi penetras ĉiu vorto Hamlet ; nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro FK ; ni staras unu apud alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj [3]; li estas kiel ekzilitaZ ; ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj [4]; ŝi kuris kiel rabia Marta ; ni sentas nin kiel samgentanoj [5]; la estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino [6]; kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi [7]; senti sin tute kiel hejme; li komprenas predikon kiel bovo muzikon PrV .
3.
Identiga konjunkcio signifanta „este“, „estante“, „en sia funkcio de“ ktp: „Mi elektis lin kiel prezidanto“ signifas: „mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto“, aŭ „mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto“ aŭ „mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas“ [8]; „Ŝi estus bona por mi kiel edzino!“ li pensis [9]; elekti la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondoZ ; kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado [10]; proponi sin kiel servistinon [11]; li propagandis kiel unua tiujn ideojnZ ; kiel rekompencon li petis nur glason da vino; tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo; ni rigardis tion kiel nian devon. SIN:estkiel
4.
Nerekte ekkria, demanda aŭ duba konjunkcio kun signifo de maniero aŭ grado: terure, kiel mi volas manĝi [12]; [ŝi faris tion] por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu juna knabino [13]; antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la [...] problemojn FK ; kiel ajn (kvankam tre) malfacila estas nia tasko, ni persistos; kiel ajn (eĉ se tre) malmulte vi pagos, mi estos kontenta; kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatas al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo EE ; kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja ...i [14]; kiel ajn eksterordinare teruraj ŝajnis iaj epizodoj, ili ne povis egali la abomenecon de tio ĉi; venu kiel eble plej baldaŭ (tiel baldaŭ kiel estos eble); mi deziras ĉapelon kiel eble plej malpezan.
5.
Korelativa konjunkcio respondanta al tiel, tia, tiom: mi estas tiel forta (aŭ: same forta) kiel vi; mi obeos tiel, kiel mi promesis; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj [15]; li kuris (tiel), kiel rapide li povis; tiel baldaŭ, kiel ili nur povasZ ; ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo [16]; [tio] estas ja pli profita, tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo Hamlet ; neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia [17]; mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi [18]; la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj FK ; li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estasZ ; [li havas] tiom same da talento kaj kapablo, kiel mi Marta .
Rim. 1: Ĉar post kiel la verbo estas ofte subkomprenata, oni iam hezitas pri la kazo de la sekvanta substantivo. Por forigi ĉiun dubon, oni nur restarigu la subkomprenatan ideon: mi elektis lin kiel prezidanto (ĉar mi estas prezidanto; la prezidanto estas la sama persono kiel la subjekto); mi elektis lin kiel prezidanton (por fari el li prezidanton; la prezidanto estas la sama persono kiel la komplemento); mi faros vian idaron kiel polvo de la tero (tiel multenombra kiel estas). [19]
Rim. 2: Se oni volas akcenti, ke la eco montrita de la komparo estas neefektiva, oni uzu prefere kvazaŭ: ni akceptis lin kiel reĝon (ĉar li estas efektive reĝo); ni akceptis lin kvazaŭ reĝon (kvankam li ne estis efektive reĝo).
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sambuka virineto
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:16
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:1
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 7a, La Revuo, 1907, februaro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
10. N.V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro, 2:8
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. Jean-Baptiste Poquelin Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:16
afrikanse:
soos
albane:
si
amhare:
እንደ
angle:
how, like, as
arabe:
مثل
armene:
նման
azerbajĝane:
kimi
beloruse:
як
bengale:
মত
birme:
ကဲ့သို့
bosne:
kao što
ĉeĥe:
jak, jako, jakožto, kterak
ĉine:
如同 [rútóng], 如何 [rúhé]
dane:
ligesom
estone:
nagu
eŭske:
bezala
filipine:
tulad ng
france:
comment, comme, de quelle façon, de la façon que, de quelle manière, de la manière que, que ~ ajn: de quelque façon que, de quelque manière que, aussi... que.
galege:
como
germane:
wie (Art und Weise)
guĝarate:
જેમ
haitie:
tankou
haŭse:
kamar
hebree:
איך, כיצד, כמה, כ-, כמו, כפי ש-, ככל ש-
hinde:
जैसा
hispane:
cómo, como, de qué forma, de forma que, de qué manera, de manera que ~ ajn: de alguna forma que, de alguna manera que.
hungare:
1. hogyan 2. mint 4. hogyan, mennyire 5. mint
igbe:
dị ka
indonezie:
1. bagaimana, begitu 2. sebagaimana, seperti 3. sebagai
irlande:
cosúil le
islande:
eins
japane:
ような
jave:
kaya
jide:
ווי
jorube:
bi
kanare:
ಹಾಗೆ
kartvele:
როგორიცაა
kazaĥe:
сияқты
kimre:
hoffi
kirgize:
сыяктуу
kmere:
ដូចជា
koree:
같은
korsike:
quantu
kose:
ezifana
kroate:
kao što
kurde:
çawa
latine:
sicut
latve:
piemēram,
laŭe:
ເຊັ່ນ:
litove:
kaip
makedone:
како
malagase:
toy ny
malaje:
seperti
malajalame:
പോലെ
malte:
bħal
maorie:
rite
marate:
जसे
monge:
zoo li
mongole:
шиг
nederlande:
hoe
nepale:
जस्तै
njanĝe:
monga
okcidentfrise:
sei
panĝabe:
ਵਰਗੇ
paŝtue:
په شان
pole:
jak, jako, w jaki sposób, tak jak
ruande:
nka
rumane:
ca, cum, asemenea, în ce fel
ruse:
как
samoe:
pei
sinde:
جهڙو
sinhale:
වැනි
skotgaele:
mar
slovake:
ako
slovene:
kot
somale:
sida
ŝone:
se
sote:
joaloka
sunde:
siga
svahile:
kama
taĝike:
мисли
taje:
1. อย่างไร, วิธีไหน 2. เหมือน, ดั่ง, ราวกับ
tamile:
போன்ற
tatare:
кебек
telugue:
వంటి
tibete:
ནང་བཞིན་
turke:
neden, niçin, nasıl
ukraine:
подібно
urdue:
کی طرح
uzbeke:
kabi
vjetname:
như
volapuke:
äs 1. kibid 2. äslik
zulue:
indlela

kiela

(malofte) (emfaze)
Kia: antaŭ ĉio demandu, kielaj Danoj loĝas en Parizo, de kia speco Hamlet .
angle:
what sort of
beloruse:
які, які ж
ĉeĥe:
jaký
france:
quel, quelle sorte de
hispane:
cuál, qué clase de
hungare:
milyen, mifajta, miféle
japane:
の強調形 [のきょうちょうかた]
pole:
co za
rumane:
ce favoare
ruse:
какой, какой же
slovake:
aký

kiele

(emfaze)
Kiel1: kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora urbo [20]; kiele noble li kun vi agadis Ifigenio ; nu, kiele mi ĝin forlasis, mi ne scias, malsana kaj mizera mi estis en la lastaj jaroj [21].
angle:
(indeed, just) how
beloruse:
як, як жа
ĉeĥe:
jak
france:
comment, de quelle façon, de quelle manière
hispane:
cómo, de qué forma, de qué manera
hungare:
mi módon
japane:
の強調形 [のきょうちょうかた]
pole:
jak
rumane:
cum
ruse:
как, как же
slovake:
akože

kielo

Metodo1maniero1.a, per kiu oni faras ion: li volis nepre ekscii detalojn pri la kielo kaj kialo de la vizito [22]; ili estas iel kunligitaj, kvankam la kielo ne estas evidenta (oni ne scias kiel ili estas kunligitaj) [23]; se la leganto ne konas la siglon, por kompreni la tekston, tiu devas serĉi kielon deĉifri ĝin kaj ofte la klopodoj povas esti vanaj [24].
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
23. Monato, Donald Broadribb: Nova Maigret-romano, 2008
24. Monato, Dimitar Haĝiev: Pri la sigloj, 2006
angle:
manner, way
beloruse:
спосаб
ĉeĥe:
způsob
france:
façon, truc (procédé)
hispane:
forma
pole:
sposób
rumane:
mod
slovake:
spôsob
turke:
biçim, hal, tarz, tavır, görünüş

malkiel

En kontraŭa maniero ol: la […] opinio, ke viroj sentas kaj kondutas malkiel virinoj [25]; malkiel kelkaj teranaj religiuloj, ili ne timas la morton, kaj kiam iu el ili forpasas, neniu funebras [26]; malkiel en Esperanto, la italaj verboj estas konjugataj kun apartaj finaĵoj laŭ la persono, kiu estas la subjekto [27].
25. Christian Declerck: Aŭdace honesta romano (Eli Urbanová, Hetajro dancas), Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a
26. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
27. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, 2014
angle:
unlike
beloruse:
у адрозьненьне, у процілегласьць
ĉeĥe:
opačně než
ĉine:
不比 [bùbǐ]
france:
à la différence de, au rebours de
hispane:
a diferencia de, al contrario de
japane:
~と違って [とちがって]
pole:
przeciwnie do, odwrotnie jak
rumane:
contrar, contrariul
ruse:
в отличие от, в противоположность
slovake:
opačne než

samkiel, same kiel, tiel same kiel

En maniero sama, tute komparebla kun tio ke...: samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj […], same okazos pri la naciaj lingvoj [28]; samkiel tigroj al regalo la malsatantoj el la kaĝo sin premas [29]; li jam ne sentas la kutimajn zorgojn same kiel oni ne sentas la normalan premon de la atmosfero LGA ; por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio BdV .
VD:kiel se, kvazaŭ1, kvazaŭ se, simile kiel
28. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Neŭtralismo ‐ Neŭtraluloj
29. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
angle:
just like
beloruse:
так сама як
ĉeĥe:
tak jako tak, taktéž
ĉine:
正是 [zhèngshì]
france:
à l'instar de, de même que, tout comme
hispane:
al igual que, a semejanza de
japane:
~と同様に [とどうように]
pole:
tak samo jak
rumane:
cum ar fi
ruse:
так же, как
slovake:
tak ako tak, taktiež
turke:
aynı, tıpkı

simile kiel

En maniero parte sama, iel komparebla kun tio ke...: Simile kiel fajro kontraŭ akvo || Batale sin defendas kaj muĝante || Ekstermi penas sian malamikon, || Tiele nun batalas la kolero || En mia brusto kontraŭ viaj vorto Ifigenio .
VD:kiel se, kvazaŭ1, kvazaŭ se, same kiel
angle:
in a similar manner to
beloruse:
падобна таму, як
france:
de même manière que

kiel se

Simile al la okazo ke: estis al ŝi kiel se ŝi paŝus sur akrajn tranĉilojn [30]; mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn DL ; li eksaltis, kiel se oni lin pikus. SIN:kvazaŭ1
angle:
as if
beloruse:
як бы
ĉine:
似的 [shìde], 犹如 [yóurú]
france:
comme si
hispane:
como si
pole:
jakby
rumane:
ca
ruse:
как если бы
turke:
sanki

estkiel

Kiel3: li faris ĉi tion estkiel patro (en sia funkcio de la patro); ŝi respektis lin estkiel sian patron (ĉar li estis ŝia patro); ni rigardis tion estkiel nian devon (t.e. „ni rigardis tion nia devo“, ne „ni rigardis tion kvazaŭ nian devon“); li lasis la tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel elprovitan reganton [31]; en kelkaj skribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas estkiel literojn [32]; estkiel indicojn oni rajtas uzi ne nur entjerojn [33]; Aparte ĝojigis min estkiel poeton konstati la realan ekziston de legantoj de miaj verkoj en la sunleviĝa Japanujo [34].
Rim.: PIV kaj PAG proponas por tiu senco strangan vorton estiel, kiun tamen ne eblas rigardi kunmetaĵo aŭ derivaĵo (ĉar ĝia senco ne estas regule derivebla el EST kaj IEL — „iel“ ja neniam rolas estkiel konjunkcio, kaj la adverbo „este“ egale malkonvenas pro la sama kaŭzo). Malfacilas kompreni, kial PIV kaj PAG ne konsideris la tute regulan kunmeton „estkiel“, analogian al la bone atestita samkiel. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: La supre citita uzo de tiu kunmetita vorto en la Vikipediaj artikoloj ŝajnas nekutima kaj senbezona al mi. Simpla „kiel“, eventuale kun ioma ŝanĝo de la vortordo, tute sufiĉus por esprimi la ideon. [Wolfram Diestel]
31. Vikipedio, Granda Malordo (Rusio)
32. Vikipedio, Usklo
33. Vikipedio, Asocia tabelo
34. Jorge Camaco: Japanujo kaj mi, „Beletra almanako“, №25 (feb. 2016) p. 96
angle:
as if (it were), in the function of
beloruse:
як, у якасьці
hispane:
como tal, tal como
pole:
takie jak
rumane:
ca atare
ruse:
как, в качестве, будучи

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
simile ~: Mankas dua fontindiko.