-
Kiel3:
li faris ĉi tion estkiel patro
(en sia funkcio de la patro);
ŝi respektis lin estkiel sian patron
(ĉar li estis ŝia patro);
ni rigardis tion estkiel nian devon
(t.e. „ni rigardis tion nia devo“,
ne „ni rigardis tion kvazaŭ nian devon“);
Ĝi estas amuza kaj ĝuebla estkiel beletraĵo, sed ĝi ne estas
valida obĵeto filozofia
[31];
li lasis la tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel
elprovitan reganton
[32];
en kelkaj skribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas
estkiel literojn
[33];
estkiel indicojn oni rajtas uzi ne nur entjerojn
[34];
Aparte ĝojigis min estkiel poeton konstati la realan
ekziston de legantoj de miaj verkoj en la sunleviĝa Japanujo
[35].
Rim.:
PIV kaj PAG proponas por tiu senco strangan vorton
estiel, kiun tamen ne
eblas rigardi kunmetaĵo aŭ derivaĵo (ĉar ĝia senco ne estas
regule derivebla el EST kaj IEL — „iel“ ja neniam
rolas estkiel konjunkcio, kaj la adverbo „este“
egale malkonvenas pro la sama kaŭzo). Malfacilas kompreni,
kial PIV kaj PAG ne konsideris la tute regulan kunmeton
„estkiel“, analogian al la bone atestita
samkiel.
[Sergio Pokrovskij]
Rim.:
La supre citita uzo de tiu kunmetita vorto en la Vikipediaj
artikoloj ŝajnas nekutima kaj senbezona al mi.
Simpla „kiel“, eventuale kun ioma ŝanĝo de la vortordo, tute
sufiĉus por esprimi la ideon.
[Wolfram Diestel]
31.
Voltero, tr. S. Pokrovskij: Kandido, aŭ Optimismo, Sezonoj, 2023. Piednoto 11 de S. Pokrovskij, p. 12.32.
Vikipedio, Granda
Malordo (Rusio)33.
Vikipedio, Usklo34.
Vikipedio, Asocia
tabelo35.
Jorge Camaco: Japanujo kaj mi, „Beletra almanako“, №25 (feb. 2016) p. 96