*ord/o

*ordo

A.
Regula aranĝo de aferoj, laŭ kiu ili taŭge kaj oportune rilatas inter si:
1.
En spaco: [laŭ] la babilonaj astrologoj […] turniĝis ĉirkaŭ la Tero en la sekva ordo: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno [1]; vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo kaj pureco [2]; li elprenis la belajn blankajn ostojn […] kaj kunmetis laŭ natura ordo [3]; vi devas teni la ĉambron en bona ordo [4]; la pretorianoj, premataj de la amasoj, kun plej granda peno konservas la batalordon [5]; eblas hazardigi la listo-ordon kaj krei sian propran [6].
2.
En tempo aŭ kategoria sinsekvo: mi rakontos ĉion laŭ ordo [7]; la Proverbaro Esperanta estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo PrV ; prezenti ilin en kronologia ordo [8]; pri la ordo en kunmetita vorto „falakvo“ kaj „akvofalo“ ambaŭ estas bonaj (falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado) [9]; la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando [10]; [ili] laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico [11]; iliaj nomoj […] laŭ la ordo de ilia naskiĝo [12]; ordo de Diservo laŭ la preĝlibro [13]; ni traktu en la inversa ordo [14].
3.
En regularo: la amerika havena komisio […] forlasas la ŝipon, trovinte ĉiujn paperojn en ordo [15]; laŭ la nova ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva Komitato, ĉiu homo […] havas la rajton prezenti […] proponojn [16]; la atesto estas en ordo, la inspektoro konfirmas [17]; se viaj personaj aferoj estas en ordo, neniu povas kapti vin [18]; kontraŭa al la jura ordo [19]; meti ordon en la financoj; ordo estas beno por ĉiu entrepreno PrV .
4.
En korpo kaj spirito: la stomako ne estas en ordo, li diris [20]; meti ordon en siaj ideoj; li diris: ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? sed tiu respondis: kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel [21].
5.
En socia vivo: ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? [22]; li estas de granda kresko, tial li staru, pro ordo, sur la ponto [23]; laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo [24]; helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero [25]; la restarigo de la ordo en la urbo tuŝis ankaŭ […] la tieajn trinkejojn [26]; la postmilita ordo [27]; subtenantoj de la „malnova ordo“ [28]; (figure) la ordo de l' mondo [29]; la tradicia ordo estis konfuzita; ordo bezonas ordonon PV (neniu ordo sen estro); sen ordo en afero ne ekzistas prospero PrV .
6.
MATPIV2 =ordo-rilato
Rim.: Ĉi-sence troveblas „ordigo“ en EKV.
7.
MAT Rango de matematika objekto, rilate nefake difinitan hierarĥion aŭ ĝia pozicio en tia klasifiko.
a)
PIV1 (de derivaĵo): la dua derivaĵo de funkcio estas derivaĵo de ordo 2; duaorda diferenciala ekvacio.
b)
(de elemento a en grupo) Tia plej malgranda nenula pozitiva entjero n, ke an egalas al la unuo.
c)
[30] (de finia grupo) Nombro de ĝiaj elementoj: la ordo 7.b de elemento en grupo dividas la ordon de la grupo.
d)
(de polinoma radiko) Obleco.
e)
[31] (de infinitezimo) VD:ĉefinfinitezimo.
f)
(de grafeo) Nombro de ĝiaj verticoj.
B.
Ĉiu el la ĉefaj grupoj, kiujn enhavas klasifiko:
8.
BOTZOO Ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo), inter familio2.a kaj klaso1.c: la ordo de birdoj Kolomboformaj [32]; la zingibracoj estas la plej granda familio de la ordo zingibraloj, al kiu familio apartenas pli ol 1200 specioj de 53 genroj [33]. botanikaj ordoj zoologiaj ordoj
Rim.: La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso „-ul“: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento „-formaj“: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo. Pli esperanteca nomado, proponita ankaŭ de NBN estus per tipa genro kaj -ord: paserordo, paserordano.
TUT:klasoPRT:familio
9.
ARKI Klasifiko de klasika arĥitekturo: la kvin klasikaj ordoj estas la plej grava ordiga sistemo de la antikva kaj pli posta arkitekturo […], la komuna temo da kvin arkitekturaj ordoj estas la rilato de kolonoj al la fundamento kaj la tegmentaj traboj, la transiro de unu konstruero al alia kaj la enplekto en la kompleta koncepto kaj aspekto de la konstruaĵo [34]; laŭ la arkitekturo de antikva Grekio okazas diferencigo laŭ tri klasikaj kolonaj ordoj: la formo je dorika, ionika kaj korinta ordo, al ili aldoniĝis la toskana ordo, tiel nomata „kompozita ordo“ kaj en la renesanca epoko aldoniĝis tiel nomata „moderna ionika ordo“ [35].
1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kalendaroj: ĉu dimanĉo aŭ lundo?
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLVII
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La abonklubo de Vinilkosmo
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 36:30
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:10
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
14. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
15. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
17. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 37
18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 42
19. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
20. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 9:22
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 9:11
23. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
26. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
27. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
28. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
30. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §309
31. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
32. Vikipedio, Kolomboformaj birdoj
33. Vikipedio, Zingibracoj
34. Vikipedio, Klasikaj ordoj
35. Vikipedio, Kapitelo
afrikanse:
orde
albane:
mënyrë
amhare:
ትዕዛዝ
angle:
order 6. order relation 7.a order (of a derivative) 7.b order (of an element of a group) 7.c order (of a group) 7.e order (of an infinitesimal) 7.f order (of a graph)
arabe:
النظام
armene:
կարգը
beloruse:
1. парадак, упарадкаванасьць 2. парадак, пасьлядоўнасьць 3. парадак, працэдура 4. парадак, лад 5. парадак, лад 6. дачыненьне парадку 7. парадак (мат.) 8. атрад (заал.) 9. ордэр (архітэктурны)
bengale:
যাতে
birme:
အစီအစဉ်
bosne:
kako bi
ĉeĥe:
pořádek
ĉine:
[zhì], 順序 [shùnxù], 顺序 [shùnxù], 次序 [cìxù], 条贯 [tiáoguàn], 條貫 [tiáoguàn], 秩序 [zhìxù]
dane:
ordre
estone:
selleks
eŭske:
ordena
filipine:
pagkakasunud-sunod
france:
 ordre  ordre 6. relation d'ordre 7.a ordre (d'une dérivée) 7.b ordre (d'un élément d'un groupe) 7.c ordre (d'un groupe) 7.e ordre (d'un infiniment petit) 7.f ordre (d'un graphe)
galege:
orde
germane:
1. Ordnung, Anordnung 2. zeitliche Ordnung, Reihenfolge 4. Ordnung, Sinn 5. Ordnung, Organisation 6. Ordnungsrelation 7.a (Ableitungs-)ordnung 7.b Ordnung 7.c Ordnung (einer Gruppe) 7.e Ordnung (der unendlich kleinen Größen) 7.f Ordnung (eines Graphen) 8. Ordnung (Biologie) 9. Säulenordnung
guĝarate:
માટે
haitie:
lòd
haŭse:
domin
hinde:
आदेश
hispane:
orden  orden  orden 1. orden, arreglo 2. orden cronológico, orden temporal 4. orden, armonía 5. orden, organización 6. relación de orden 7.a orden (de una derivada) 7.b orden (de un elemento de un grupo) 7.c orden (de un grupo) 7.e orden (de un infinitesimal) 7.f orden (de un gráfico) 8. orden (biología), familia (biología), clase (biología)
hungare:
rend  rend 6. rendezés 7.a rend (deriválté) 7.b rend (csoportelemé) 7.c rend (csoporté) 7.e rend (infinitezimálisoké) 7.f csúcsszám (gráfé) 8. rend (biológiai osztályozásban)
igbe:
iji
irlande:
ordú
islande:
röð
japane:
オーダー
jave:
supaya
jide:
סדר
jorube:
ibere
kanare:
ಆದೇಶ
kartvele:
იმისათვის,
kazaĥe:
тапсырыс
kimre:
gorchymyn
kirgize:
тартип
kmere:
ការបញ្ជាទិញ
koree:
주문
korsike:
kose:
umyalelo
kroate:
poredak
kurde:
emir
latine:
ut
latinece:
8. ordo
latve:
rīkojums
laŭe:
ຄໍາສັ່ງ
litove:
kad
makedone:
цел
malagase:
mba
malaje:
perintah
malajalame:
ഓർഡർ
malte:
ordni
maorie:
kia
marate:
ऑर्डर
monge:
Yuav
mongole:
зэрэг
nederlande:
orde
nepale:
आदेश
njanĝe:
pofuna
okcidentfrise:
oarder
panĝabe:
ਕ੍ਰਮ
paŝtue:
نظم
pole:
 porządek 1. ład, porządek 2. ład, porządek 4. ład, porządek 5. ład, porządek 6. relacja porządkowa, relacja porządku, porządek (relacja) 7.a rząd (pochodnej, równania różniczkowego) 7.b rząd (elementu grupy) 7.c rząd (grupy) 7.e rząd (nieskończenie małej) 7.f rząd (grafu) 8. rząd
portugale:
ordem
ruande:
gahunda
rumane:
 ordin  ordine 1. comandă, ordine 2. comandă, ordine 4. comandă, ordine 5. comandă, ordine 6. relație de ordine 7.a ordine (derivată, ecuație diferențială) 7.b rând (element de grup) 7.c rând (element de grup) 7.e rând (infinit mic) 7.f rând (de grafic) 8. ordin
ruse:
 порядок 6. отношение порядка 7.a порядок (производной) 7.b порядок (элемента группы) 7.c порядок (группы) 7.e порядок (бесконечно малой) 7.f порядок (графа) 8. отряд (в систематике животных), порядок (в систематике растений и бактерий) 9. ордер (в архитектуре)
samoe:
poloaiga
sinde:
حڪم
sinhale:
නියෝගයක්
skotgaele:
òrdugh
slovene:
da
somale:
si
ŝone:
hurongwa
sote:
e le hore
sunde:
pesenan
svahile:
ili
taĝike:
тартибот
taje:
ลำดับ, ระเบียบ
tamile:
பொருட்டு
tatare:
заказ
telugue:
ఆర్డర్
ukraine:
порядок
urdue:
حکم
uzbeke:
buyurtma
vjetname:
để
zulue:
oda

orda

1.
(io) Aranĝita laŭ taŭga ordo: orda ĉambro, tirkesto; orde (regule) elektitaj delegitoj PV ; la adresaro de ĉiuj grupoj homaranaj kun la orda (laŭvica) numero de ĉiu el ili [36]; interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero [37]; la duan fojon […] ŝiaj vortoj estis pli ordaj kaj klaraj [38]; lia vivado estas tre orda kaj tre regula [39]; se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero Hamlet ; ĉu ĉio estis orda kaj trankvila Hamlet ? li estis orda profesoro kaj plenrajta membro de la Akademio [40]. VD:antaŭvidebla, konforma, konvencia, kutima, norma2, regula1, tradicia
2.
(iu)=bonorda2
3.
MATVD:orda aro.
36. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
37. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
38. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
39. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
40. Cyreen Knockaert: Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?, Monato, 2013/05, p. 22
angle:
1. orderly, organized, systematic
beloruse:
парадкавы, упарадкаваны
ĉine:
有系統 [yǒuxìtǒng], 有系统 [yǒuxìtǒng], 有序 [yǒuxù], 整齊 [zhěngqí], 整齐 [zhěngqí], 有秩序 [yǒuzhìxù], 崭齐 [zhǎnqí], 嶄齊 [zhǎnqí]
france:
ordonné
germane:
ordentlich 1. geordnet, ordnungsgemäß
hispane:
ordenado 1. ordenado, organizado, sistemático
hungare:
rendezett 1. rendes 2. rendszerető
japane:
順序の [じゅんじょの], 整理された [せいりされた]
nederlande:
ordelijk
pole:
1. poukładany, uporządkowany 2. poukładany, porządny 3. uporządkowany
portugale:
1. ordenado, organizado
rumane:
1. îngrijit, ordonat 2. îngrijit, ordonat 3. ordonat
ukraine:
упорядкований, доведений до ладу, порядковий

ordi

1.
(ntr)
Esti en bona ordo: do ĉio ordas bone kaj kongrue: nenio nova, krom malnova sperto [41]; „hm ... trankvilon“, pensis la profesoro […] „ĉio ordas“ sin persvadis Kuzmin sentante, ke ĉio malordas, kaj precipe pro tiu birdo [42].
2.
(tr)
Ordigi: tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj [43]; la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon [44].
3.
(tr)
MAT Difini ordo-rilaton sur aro: ordita (t.e. ordohava) vektora spaco.
Rim.: Oni ne konfuzu ĉi tiun sencon kun ordigi1.a: oni povas ordigi nur orditajn (t.e. ordohavajn, posedantajn ordo-rilaton) strukturojn. Cetere, „difini ordon“ kaj „ordohava“ estas pli klaraj kaj preferindaj esprimmanieroj. [Sergio Pokrovskij]
41. N. Nicholas: Balado jarresuma, en: Najlonkorda liro, 2003
42. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 18a
43. L. Einstein: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
angle:
arrange, order, tidy, be in order
beloruse:
1. быць у парадку, быць упарадкаваным 2. парадкаваць 3. вызначаць парадак
germane:
2. ordnen
hispane:
3. ordenar
pole:
1. być poukładanym, być uporządkowanym, być posprzątanym, być w porządku 2. układać, porządkować, sprzątać
rumane:
1. fi pusă în ordine, fi ordonat, curăța, curățenie 2. aranja, conduce, deretica
ruse:
1. быть в порядке 3. упорядочить, определить порядок
taje:
เรียงลำดับ, จัดระเบียบ
ukraine:
упорядковувати, давати лад, доводити до порядку, складати за порядком

ordema

Kutimanta aranĝi aferojn laŭ ordo: li estas ordema ĝis pedanteco; episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, […] [45]; la sola kritiko, kiun mi farus al Galway, estas, ke, kiel ĝenerale en Irlando, la loĝantaro estas malpli ordema ol tiu de aliaj eŭropaj landoj [46].
45. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:2
46. Garbhan MacAoidh: Galway ‐ urbo de triboj, Monato, 2004/01, p. 18
angle:
orderly, methodical, neat, tidy
beloruse:
які сочыць за парадкам, дбайны
ĉine:
整齊 [zhěngqí], 整齐 [zhěngqí], 有序 [yǒuxù]
france:
ordonné
germane:
ordentlich, ordnungsliebend
hungare:
rendszerető
japane:
きちょうめんな, きちんとした
nederlande:
ordelievend
pole:
poukładany, porządny
portugale:
organizado
rumane:
îngrijit, ordonat
ruse:
аккуратный, склонный к порядку
ukraine:
схильний до порядку, охайний, акуратний

ordigi

(tr)
Aranĝi laŭ ordo: kiu rompis la glason, ordigu la kason PrV ; Feniĉka ordigis ankaŭ siajn harojn kaj surmetis novan tukon PatrojFiloj ; rapide li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta [47]; leviĝu, kaj ordigu vian liton [48]; la eldonadon de la „Biblioteko“ ni devas interrompi, […] ĝis ni ordigos la aferon [49]; kaj Josuo […] ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo [50]; ordigi al iu la kapon PrV .
a)
KOMP Aranĝi datumstrukturon laŭ ordo difinita super ties anoj: laŭalfabete ordigita listo de la nomoj kun necesaj informoj [51]; ordigi liston laŭ la aĝo de la listanoj; kunfandi ordigitajn listojn.
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
48. La Nova Testamento, La agoj 9:34
49. Originala Verkaro, p. 211
50. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:10
51. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
angle:
1.a to sort
beloruse:
парадкаваць
ĉine:
整理 [zhěnglǐ], 勒令 [lèlìng], 布置好 [bùzhìhǎo], 有秩序 [yǒuzhìxù], 飭 [chì], 饬 [chì]
france:
ordonner (classer), classer, ranger
germane:
ordnen, anordnen, aufräumen ordigi al iu la kapon: jemandem den Kopf waschen.
hispane:
ordenar
hungare:
rendez, elrendez, rendbe tesz
japane:
整理する [せいりする], 整頓する [せいとんする], 秩序立てる [ちつじょだてる]
nederlande:
ordenen
pole:
układać, porządkować, sprzątać 1.a sortować, uporządkować
portugale:
ordenar
rumane:
aranja, conduce, deretica 1.a aranja
ruse:
упорядочить, привести в порядок 1.a сортировать, упорядочить
taje:
เรียงลำดับ จัดระเบียบ
ukraine:
упорядковувати, давати лад, доводити до порядку, складати за порядком

alordigi

Meti ion al io alia, kun la celo de grupigo aŭ kunordigo: komencante ĉe la konsonanto l li alordigis la kvin vokalojn a, e, i, o kaj u tiele, ke dumpase al plentono oni aliras la venontan vokalon [52]; kelkaj komponaĵoj ne estas klare alordigeblaj [al Bach] [53]. VD:aldifini, atribui, interrilatigi, klasi, ligi3.a
beloruse:
упарадкаваць, прыводзіць у адпаведнасьць
ĉine:
归入 [guīrù], 歸入 [guīrù], 补充编入 [bǔchōngbiānrù], 補充編入 [bǔchōngbiānrù]
germane:
zuordnen
pole:
uporządkować

bonorda

1.
(io) Konvene, bone aranĝita, bone funkcianta, en bona stato: ĉi tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bonorda regno [54]; sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj [55]; la tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde [56]; mia sola plezuro estas post la tagmanĝo kuŝi pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente babili kun la kamaradoj [57]; mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke […] vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan [58]; se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados, kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros: „Kiel la Eternulo vivas“, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li [59].
2.
(iu) Kondutanta laŭ la decreguloj, observanta la socian ordon, deca, konvena, bonmora: Laŭ la aspekto li estis eĉ tute bonorda homo [60]; virino bonorda estas muta kaj surda PrV ; Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis Marta .
3.
MAT[61] (p.p. orda aro) Tia, ke ĝia ordo estas bona ordo: oni ankoraŭ ne sukcesis trovi ordon, kiu igas la aron de reeloj bonorda; grava eco de la aro de naturaj entjeroj estas ĝia bonordeco.
angle:
3. well-ordered (set)
beloruse:
1. у добрым парадку, добраўпарадкаваны 2. добрапрыстойны, прыстойны 3. цалкам упарадкаванае (мноства)
ĉine:
3. 井井有条 [jǐngjǐngyǒutiáo], 井井有條 [jǐngjǐngyǒutiáo]
france:
1. convenable (comme il faut), rangé (convenable), sage, comme il faut 3. (ensemble) bien ordonné
germane:
3. wohlgeordnet (-e Menge)
hungare:
1. rendezett, rendes 3. jólrendezett
japane:
秩序ある [ちつじょある], 整った [ととのった], きちんとした
nederlande:
1. in goede orde
pole:
1. porządny 3. (zbiór) dobrze uporządkowany
rumane:
1. ordonat 3. (set) bine ordonat
ruse:
1. благоустроенный, благополучный, в полном порядке 2. добропорядочный 3. вполне упорядоченное (множество)
ukraine:
порядний, у доброму стані, у належному порядку, упорядкований, упоряджений, благополучний

kunordigi

1.
Aranĝi laŭ difinitaj rilatoj diversajn partojn por formi harmonian tuton: kunordigi la partojn de sistemo; Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj planas konferencon por kunordigi agadon kontraŭ tia „infano-komerco“ [62]; unueca enciklopedie kunordigita verko [63]; kunordigi rilatojn de la ŝtato al unuopaj religiaj organizaĵoj [64]. SUB:harmoniigi, akordigi
2.
GRA Kunordigi du samfunkciajn propoziciojn (ambaŭ ĉefajn aŭ ambaŭ same dependajn) por ilin ligi aŭ kontrastigi: la konjunkcioj kaj, sed, nek servas por kunordigi la propoziciojn.
62. Christian Fabossou: Sklavoj -- kvinjaraĝaj, Monato, 2000/08, p. 14
63. Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, Monato, 2005/06, p. 24
64. Vinko Ošlak: Ĉu satanisto povas administri ekleziojn?, Monato, 2010/01, p. 7
angle:
coordinate
beloruse:
1. узгадняць (адно з адным), каардынаваць 2. злучаць (сынтаксычна, граматычна)
ĉine:
协调 [xiétiáo], 協調 [xiétiáo], 調協 [tiáoxié], 调协 [tiáoxié]
france:
coordonner
germane:
1. koordinieren, abstimmen
hispane:
coordinar
hungare:
koordinál, összerendez, összehangol
japane:
調整する [ちょうせいする], 組み合わせる [くみあわせる], 等位関係に置く [とういかんけいにおく]
nederlande:
1. bijeenschikken
pole:
1. koordynować
portugale:
coordenar
rumane:
1. coordona
ruse:
1. согласовать, координировать 2. сочинять (синтаксически)
tibete:
གྲིགས་ཐབས་བྱེད་
ukraine:
компонувати, координувати, узгоджувати

kunordigilo

GRA Gramatika vorto, kiu kunigas samfunkciajn elementojn, kiel ekzemple „kaj“, „sed“, „aŭ“; kunordiga konjunkcio.
angle:
coordinating conjunction
beloruse:
злучальны злучнік
france:
conjonction de coordination
hispane:
conjunción coordinativa
hungare:
mellérendelő kötőszó
japane:
等位関係詞 [とういかんけいし]
nederlande:
nevenschikkend voegwoord, nevenschikkende zin
pole:
spójnik współrzędny
portugale:
conjunção coordenada
rumane:
coordonate coroborat
ruse:
сочинительный союз
slovake:
priraďovacia spojka

kunordiĝi

(ntr)
Trovi komunan ordon kun aliaj aferoj: ĉiu aparta travivaĵo […] kunordiĝis kun la aliaj [65]; la registaroj de la membro-ŝtatoj tial substrekis la konverĝon kaj kunordiĝon de la makro-ekonomio [66].
65. C. Piron: Tien, 1997
66. Vikipedio, Merkosudo
angle:
coordinate
beloruse:
узгадняцца, каардынавацца
france:
se coordonner
pole:
koordynować
rumane:
coordona

malordo

Manko de ordo: jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion faras, ĉiuj aferoj estas en granda malordo [67]; ili faras malbonon, trovas plezuron en la malordo de la malboneco [68]; diversaj malordoj englitis en mian kortegon [69]; ni […] ataku ilin, profitante ilian malordon [70]; kun haroj disligitaj en malordo Hamlet .
VD:neglekto
angle:
confusion, disorder, mess, chaos, disarray
beloruse:
беспарадак, непарадак, бязладзьдзе
ĉine:
混乱 [hùnluàn], 混亂 [hùnluàn], 杂乱 [záluàn], 雜亂 [záluàn], 紊乱 [wěnluàn], 紊亂 [wěnluàn], 凌乱 [língluàn], 凌亂 [língluàn]
france:
désordre
germane:
Unordnung, Durcheinander
hungare:
rendetlenség
japane:
無秩序 [むちつじょ], 混乱 [こんらん], ごちゃごちゃ
nederlande:
wanorde
pole:
nieład, nieporządek, bałagan, burdel (pot.)
portugale:
desordem
rumane:
dezordine, confuzie, deranj, bordel (col.)
ruse:
беспорядок
ukraine:
безладдя, безлад, нелад

malordaĵo

Io kontraŭa al la ordo: la nuntempaj malordaĵoj malstabiligas eĉ la enajn strukturojn de tiu ĉi civilizacio [71]; ofte estas publikigataj artikoloj pri malordaĵoj (ekz. korupto) en ĉiuj sferoj de la publika vivo [72]. ANT:ĥaoso
angle:
disorder, chaos, disarray
beloruse:
беспарадак, блытаніна, хаос
ĉine:
混乱 [hùnluàn], 混亂 [hùnluàn], 紊乱 [wěnluàn], 紊亂 [wěnluàn], 乱象 [luànxiàng], 亂象 [luànxiàng], 脫序 [tuōxù], 脱序 [tuōxù]
hispane:
desorden
hungare:
rendetlen dolog, rendezetlen dolog
pole:
nieład, nieporządek, bałagan, chaos
rumane:
dezordine, confuzie, deranj, haos
ruse:
беспорядок, хаос

malordigi

(tr)
Konfuzi, detrui la bonan aranĝon de aferoj: ŝi frotis Elizon per suko de juglando […] kaj malordigis ŝiajn belajn harojn [73]; mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion malordigas [74]; tio kondukas al malordigo de ĉio, kion multaj miloj da personoj atingis [75].
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
74. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tri oraj haroj de la diablo
75. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
disarrange, throw into disorder, upset
beloruse:
учыняць беспарадак, дэзарганізоўваць, куламесіць, бунтаваць
ĉine:
[rǎo], 擾 [rǎo], 搅 [jiǎo], 攪 [jiǎo], 搅乱 [jiǎoluàn], 攪亂 [jiǎoluàn]
france:
déranger, désorganiser
germane:
durcheinander bringen
hispane:
desordenar, desorganizar
hungare:
összekuszál, felforgat
japane:
混乱させる [こんらんさせる]
pole:
bałaganić, mieszać, dezorganizować, wprowadzać nieład, wprowadzać bałagan, wprowadzać zamieszanie, wprowadzać chaos
rumane:
se copilari, încurca, amesteca, dezorganiza
ruse:
привести в беспорядок, дезорганизовать
ukraine:
приводити в безладдя, спричиняти безлад

publika ordo

POL Laŭleĝa paca stato de ĉiutaga vivo: kaŝobservi kaj kontroli politikajn grupojn […], kiujn oni kredis esti minacoj por la publika ordo [76]; mi mem feriadis ĉi-somere en Velipojë kaj foriris de tie tre kontenta pro la pura, virga plaĝo, bona provizado kaj publika ordo [77].
76. Kurisu Kei: Nova vivo en maljunulejo, en: Vivprotokoloj, 2009
77. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, Monato, 2003/01, p. 21
angle:
public order
beloruse:
грамадзкі парадак
ĉine:
治安 [zhìān]
france:
ordre public
germane:
öffentliche Ordnung
hispane:
orden público
nederlande:
openbare orde
pole:
porządek publiczny
rumane:
ordine publică

reordigi

(tr)
Aranĝi denove laŭ antaŭa ordo: la diplomatoj penas reordigi la rilatojn inter la popoloj [78]; la virineto de maro […] reordigis liajn malsekajn harojn [79].
angle:
put back in order, rearrange
beloruse:
пераўпарадкаваць, аднаўляць парадак
ĉine:
重排 [chóngpái]
france:
réordonner
germane:
neuordnen
hispane:
reordenar
hungare:
újrarendez, visszarendez
japane:
秩序を回復する [ちつじょをかいふくする], 整頓しなおす [せいとんしなおす]
nederlande:
herschikken
pole:
reorganizować
portugale:
reordenar
rumane:
reorganiza
ruse:
переупорядочить, привести в порядок, восстановить порядок

senorda, malorda

Sen ordo, konfuzita: malantaŭ feraj kradoj montriĝas homo kadavre pala, kun longa senorda barbo [80]; kia senorda miksaĵo [81]! nun li […] povis iom kolekti siajn senordajn pensojn [82]; senorda svingado de l' manoj [83]; la raporto estis tiel enuiga kaj senorda, ke […] la princo ordonis interrompi la legadon [84]; la senordaj amasoj komencis formi vicojn [85]; la rivero […] iĝis larĝa kaj iom malorda [86]; ŝi tiam rifuzis ordigi siajn malordajn pensojn [87]; en lia malorda barbo kaj en la krispa hararo apenaŭ tie kaj ie trabrilis griza fadeno [88]; [li] karesis la senordajn buklojn [89]. VD:ĥaosa2, hirta2, implikita, konfuza1, vila
beloruse:
беспарадачны, неўпарадкаваны
ĉine:
乱蓬蓬 [luànpéngpéng], 亂蓬蓬 [luànpéngpéng], 胡花 [húhuā], 襶 [dài]
germane:
unordentlich
japane:
無秩序な [むちつじょな], 混乱した [こんらんした]
pole:
bezładny, nieporządny, chaotyczny

senordo

Malordo: la ŝtonĵetistoj, dissemitaj sur la montetoj, duobligis la fervoron, kaj dume sen rapido, sed ankaŭ sen senordo, sin starigis kontraŭ la Libianoj [90]; pli facile estas decidiĝi en la batalo, ol en la senordo, kiu ekregis Egipton [91]; se li diras, ke tie estas senordo, do tie efektive estas senordo Metrop !
angle:
disorder
beloruse:
беспарадак, бязладзьдзе
ĉine:
失調 [shītiáo], 失调 [shītiáo], 紊乱 [wěnluàn], 紊亂 [wěnluàn]
france:
désordre
germane:
Unordnung
hispane:
desorden
hungare:
rendetlenség
nederlande:
wanorde
pole:
nieład, nieporządek, bałagan, chaos, burdel (pot.)
portugale:
desordem
rumane:
dezordine, confuzie, deranj, haos
ruse:
беспорядок

sociordo, socia ordo

POL Ĝenerala aranĝo de la socio same en ĝiaj politikaj institucioj, kiel en komunaj kaj privataj moroj: forigi la maljustan sociordon [92]; la brita filozofo Thomas Hobbes opiniis, ke vivo sen socia ordo kaj hierarkio mallongas kaj brutalas [93].
92. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
93. Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj, Monato, 2012/11, p. 23
angle:
social order
beloruse:
грамадзкі парадак
france:
ordre social
germane:
soziale Ordnung, Gesellschaftsordnung
hispane:
orden social
pole:
porządek społeczny
rumane:
ordine socială

subordigi

1.
Igi iun aŭ ion sub ies aŭtoritato: la tribunaloj estas subordigitaj unuj al aliaj; tiu aŭtoritato, suverena aŭ subordigita; komisiono por religiaj aferoj, subordigita […] la regantan Ligon de Komunistoj [94]; nacia tabaka korporacio, subordigita al la ŝtata tabaka monopolo [95].
2.
GRA Kunigi du propoziciojn, kies unu dependas de alia: la konjunkcioj ke, kiam, se kaj ceteraj servas por subordigi la propoziciojn; stilo […] tre simila al la kelta: verbo komence de frazo, inversio de vortordo, simplaj frazoj sen subordigitaj propozicioj ktp [96].
94. Vinko Ošlak: Ĉu satanisto povas administri ekleziojn?, Monato, 2010/01, p. 7
95. Alice Liu: Premio alfrontas premon, Monato, 2012/07, p. 14
96. Garbhan MacAoidh: Leĝoj landon prosperigas, Monato, 2004/07, p. 27
angle:
subordinate
beloruse:
падпарадкаваць
ĉine:
属下 [shǔxià], 屬下 [shǔxià]
france:
subordonner
germane:
unterordnen 1. unterordnen
hispane:
1. subordinar, supeditar 2. subordinar
hungare:
alárendel
japane:
従属させる [じゅうぞくさせる], 下位に置く [かいにおく], 従位関係に置く [じゅういかんけいにおく]
nederlande:
ondergeschikt maken
pole:
podporządkowywać 1. podporządkowywać (kogoś/coś komuś/czemuś)
portugale:
subordinar
rumane:
subjuga 1. subjuga
ruse:
подчинять
ukraine:
підпорядковувати, робити залежним

subordigilo

GRA Gramatika vorto, kiu dependigas propozicion de alia, kiel ekzemple „ke“, „kvankam“, „se“, „antaŭ ke“, „antaŭ ol“; subordiga konjunkcio, subjunkcio: kelkaj prepozicioj, kiel „dum“, „ĝis“, estas ankaŭ subordigiloj.
angle:
subordinating conjunction
beloruse:
падпарадкавальны злучнік
ĉeĥe:
spojka podřadící
france:
conjonction de subordination, subjonction
germane:
unterordnende Konjunktion, unterordnendes Bindewort
hispane:
conjunción subordinante, subjunción
hungare:
alárendelő kötőszó
japane:
従位関係詞 [じゅういかんけいし]
nederlande:
ondergeschikte zin, onderschikkend voegwoord
pole:
spójnik podrzędny
portugale:
conjunção subordinada
rumane:
coroborat subordonat
ruse:
подчинительный союз
slovake:
spojka podraďovacia
ukraine:
підрядний сполучник

tagordo

Listo de taskoj, farindaĵoj, sinsekvaj okupoj por la tago aŭ por difinita tempo: li iom post iom alkutimiĝis al la soleco; lia tagordo estis preciza kaj neniu maltrankviligis lin [97].
a)
Listo de la demandoj pritraktotaj en iu kunveno; programo: meti (enskribi) ion en la tagordon; super la okazintaj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo [98]; (forpuŝi proponon por reveni al la anoncita tagordo); ĉar la kunveno deflankiĝis de la tagordo, mi fermas ĝin Metrop !
b)
MIL Instrukcioj por la hodiaŭa tago sciigataj al soldatoj.
VD:agendo
97. J. Modest: Sinjoro Dukov kaj la pupo, 2017
98. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
agenda, order of the day
beloruse:
парадак дня
ĉine:
議程 [yìchéng], 议程 [yìchéng], 議事日程 [yìshìrìchéng], 议事日程 [yìshìrìchéng]
france:
agenda, ordre du jour
germane:
Tagesordnung, Agenda, Tagesbefehl 1.a Tagesordnung
hispane:
1.a agenda, orden del día 1.b orden del día
hungare:
napiparancs 1.a napirend
japane:
日程 [にってい], 議事日程 [ぎじにってい]
nederlande:
dagorder 1.a agenda
pole:
1.a porządek dnia, rozkład dnia, dzienny rozkład zajęć, agenda 1.b porządek dnia, rozkład dnia
rumane:
1.a agendă parlamentară, rutină zilnică, orarul zilnic, agendă 1.b agendă parlamentară, rutină zilnică
ruse:
1.a повестка дня 1.b распорядок дня
ukraine:
порядок денний, режим дня

vortordo

GRALIN Elektita ordo, vicigo de vortoj en diraĵo: libera vortordo [99]; la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto [100]; en la ĝenerala lingvistiko ĉefrolas demandoj pri la influo de certaj sintaksaj, semantikaj kaj pragmatikaj funkcioj sur la vortordon, kiun parolanto fine elektas en sia diraĵo [101].
URL:AdE: Oficialaj informoj / Numero 35: 2021/07/14
99. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
100. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
101. W. Jansen: Naturaj vortordoj en Esperanto, 2008
angle:
word order
beloruse:
парадак слоў
ĉine:
詞序 [cíxù], 词序 [cíxù], 語序 [yǔxù], 语序 [yǔxù]
france:
ordre des mots
germane:
Wortreihenfolge
japane:
語順 [ごじゅん]
nederlande:
woordorde
pole:
szyk wyrazów
rumane:
topică, ordinea cuvântului
ruse:
порядок слов

bona ordo

1.
Bone aranĝita: en bona ordo tra la pordo PrV ; vi devas teni la ĉambron en bona ordo [102]; kie estas bona ordo, tie venas en la domon ĉiam pli granda bonstato [103].
2.
MAT Tia ordo-rilato, ke laŭ ĝi ĉiu subaro akceptas minimumon: laŭ aksiomo fare de Zermelo por ĉiu aro eblas trovi bonan ordon. VD:bonorda.
angle:
well-ordering
beloruse:
поўны парадак
ĉine:
良序关系 [liángxùguānxi], 良序關係 [liángxùguānxi]
france:
bon ordre (math.)
germane:
Wohlordnung
hungare:
jólrendezés
pole:
dobry porządek
rumane:
bună ordonare
ruse:
полный порядок

en ordo!

(frazaĵo)
Konsentite, tio bonas, taŭgas, ĝustas: ĉu ĉio estas en ordo? [104]; la trinkado estis en ordo, neniu devigis [105]; ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo [106]; mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn [107]; laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo [108]; ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo [109].
104. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 9:11
105. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:8
106. La Nova Testamento, Luko 1:3
107. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
108. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków en la 11a de aŭgusto 1912
109. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
angle:
OK, okay, fine, agreed
beloruse:
у парадку!, добра!
ĉine:
美好 [měihǎo], 好啦 [hǎola], 好吧 [hǎoba], 好吗 [hǎoma], 好嗎 [hǎoma], 不差 [bùchà]
france:
d'accord!, OK!
germane:
in Ordnung!, einverstanden!, OK!, okay!
hungare:
rendben!, oké!
nederlande:
in orde!
pole:
w porządku!, dobra!, OK!, zgoda!
portugale:
tudo bem!, o.k.
rumane:
în regulă!, O.K., de acord!
ruse:
всё в порядке!, ладно!, хорошо!
tokipone:
pona

administraj notoj

pri ~o 7.:
      Mi ne trovis apogon por "~o de radiko", "~o de elemento en
      grupo", "~o de grafeo" sed MatVort konas: ~o de kurbo/surfaco,
      ~o de cifero (en pozicia frakcio), ~o de subdeterminanto, ~o de
      kontakto. [MB]
    
pri ~o 7.:
      Laŭ mi, ĉi tiu senco ne apartenas al la ĉefa subdrv, sed pli
      proksimas al la klasifika subdrv (aŭ estas tute aparta).
      [Sergio]
    
pri ~i 3.:
      Cxi tiu matematika senco bedauxrinde ne koheras kun la uzo
      en aliaj partoj de REVO. Mi uzis nur "orda", do nek "ordita"
      nek "ordohava".
      [MB]
    
pri bona ~o:
    Mi ne trovis aŭtoritatan fonton, sed la formo bon~a nerekte
    pravigas ĉi tiun terminon. [MB]
  
kun~igilo: Mankas fontindiko.
kun~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~igilo: Mankas fontindiko.
sub~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.