hirta
- 1.
- Rekte staranta (p.p. haroj aŭ similaĵoj): la hirtaj pikiloj de atakata histriko; kolero denove komencis hirtigi la harojn sur lia kapo [1]; mi vagpense rigardadis la kandelon dum duonminuto, kaj je subita konstato mia hararo hirtiĝis, la ŝvito gutiĝis sur mia frunto [2]; Wells sentis la harojn hirtiĝi sur lia nuko [3]. anserhaŭto
- 2.
- Konfuze malordigita, malglata: maljuna rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon kaj brovojn [4]; hirta pavianino [5]; mizera, hirta hundaĉo, kiu pli similis eluzitan skraptapiŝon [6]; hararo hirta, taŭza [7]; mi razis min, mian hirtan hararon tondis la elektra ĉapelo, miaj pedikoj estis ekstermitaj [8]; hirta herbo, vipata de la vento, kovras abunde la tutan tombejon [9]; kie ili lasis la honton? […] homoj ili ne plu estis, nur griza, malseka, hirta amaso kun apenaŭa meĉo de la konscio [10]. vila
1.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.
3. Monato, Espero, 2003
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
6. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro, 2006
7. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 11
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
10. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.

- angle:
- bristly, bushy
- beloruse:
- ускудлачаны, ускалмачаны, натапыраны
- ĉeĥe:
- ježatý, kostrbatý, zježený, čnějící
- france:
- ébouriffé, hérissé, hirsute
- germane:
- 1. gesträubt, borstig 2. struppig
- hispane:
- 1. erizado, hirsuto, híspido
- hungare:
- 1. felálló, borzas
- itale:
- 1. irto, ritto 2. ispido, arruffato
- japane:
- 逆立った [ぎゃくたった], 乱れた [みだれた]
- nederlande:
- 1. rechtopstaand 2. ruig, verward
- portugale:
- hirto, eriçado, hirsuto
- ruse:
- взъерошенный, всклокоченный, встопорщенный
- slovake:
- naježený, strapatý
- ukraine:
- наїжачений, наїжений, настовбурчений, скуйовджений, кошлатий, розпатланий, патлатий
hirtigi
Igi ion hirta:
- 1:
- la birdo […] elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo [11]; teruro denove hirtigis la harojn sur lia kapo [12]. rektigi1, starigi1
- 2:
- la kampon hirtigis milda vento [13]; la vento hirtigis liajn maldensajn harojn [14]; (figure) la libro […] estas hirtigita je obskuraj ideoj aŭ esprimoj, kaj strangaj parolturnoj [15]. malordigi, taŭzi1.a
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
14. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
15. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?, 2012

- tousle, bristle
- beloruse:
- ускудлаціць, ускалмаціць, натапырыць
- ĉeĥe:
- naježit, zježit, čepýřit
- france:
- hérisser, ébouriffer
- germane:
- verstrubbeln 1: sträuben
- hispane:
- erizar
- hungare:
- felborzol, összekócol
- itale:
- 1: rizzare 2: arruffare
- japane:
- 逆立てる [さかだてる], 乱す [みだす]
- nederlande:
- 1: rechtop zetten 2: overhoop halen
- portugale:
- 1: eriçar
- ruse:
- взъерошить, встопорщить
- slovake:
- naježiť, zježiť
- ukraine:
- наїжачувати, піднімати сторч, стовбурчити, настовбурчувати, куйовдити, розпатлати