3hirt/a JED hirtaserĉi 'hirta' [hirt.0a] 1.[hirt.0a.rekte] Rekte staranta (p.p. haroj aŭ similaĵoj): la hirtaj pikiloj de atakata histriko; kolero denove komencis hirtigi la harojn sur lia kapo [1]; mi vagpense rigardadis la kandelon dum duonminuto, kaj je subita konstato mia hararo hirtiĝis, la ŝvito gutiĝis sur mia frunto [2]; Wells sentis la harojn hirtiĝi sur lia nuko [3]. anserhaŭto 2.[hirt.0a.konfuze] Konfuze malordigita, malglata: maljuna rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon kaj brovojn [4]; hirta pavianino [5]; mizera, hirta hundaĉo, kiu pli similis eluzitan skraptapiŝon [6]; hararo hirta, taŭza [7]; mi razis min, mian hirtan hararon tondis la elektra ĉapelo, miaj pedikoj estis ekstermitaj [8]; hirta herbo, vipata de la vento, kovras abunde la tutan tombejon [9]; kie ili lasis la honton? […] homoj ili ne plu estis, nur griza, malseka, hirta amaso kun apenaŭa meĉo de la konscio [10]. vila 1. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.3. Monato, Espero, 20034. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino5. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj6. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro, 20067. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 118. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj10. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II. angle: bristly, bushy beloruse: ускудлачаны, ускалмачаны, натапыраны ĉeĥe: ježatý, kostrbatý, zježený, čnějící france: ébouriffé, hérissé, hirsute germane: 1. gesträubt, borstig 2. struppig hispane: 1. erizado, hirsuto, híspido hungare: 1. felálló, borzas itale: 1. irto, ritto 2. ispido, arruffato japane: 逆立った [ぎゃくたった], 乱れた [みだれた] nederlande: 1. rechtopstaand 2. ruig, verward portugale: hirto, eriçado, hirsuto ruse: взъерошенный, всклокоченный, встопорщенный slovake: naježený, strapatý ukraine: наїжачений, наїжений, настовбурчений, скуйовджений, кошлатий, розпатланий, патлатий hirtigiserĉi 'hirtigi' [hirt.0igi] Igi ion hirta: 1: [Mankas mrk por aldoni tradukojn] la birdo […] elpinĉas el ĝi plumon, hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo [11]; teruro denove hirtigis la harojn sur lia kapo [12]. rektigi1, starigi1 2: [Mankas mrk por aldoni tradukojn] la kampon hirtigis milda vento [13]; la vento hirtigis liajn maldensajn harojn [14]; (figure) la libro […] estas hirtigita je obskuraj ideoj aŭ esprimoj, kaj strangaj parolturnoj [15]. malordigi, taŭzi1.a 11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro14. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo15. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?, 2012 angle: tousle, bristle beloruse: ускудлаціць, ускалмаціць, натапырыць ĉeĥe: naježit, zježit, čepýřit france: hérisser, ébouriffer germane: verstrubbeln 1: sträuben hispane: erizar hungare: felborzol, összekócol itale: 1: rizzare 2: arruffare japane: 逆立てる [さかだてる], 乱す [みだす] nederlande: 1: rechtop zetten 2: overhoop halen portugale: 1: eriçar ruse: взъерошить, встопорщить slovake: naježiť, zježiť ukraine: наїжачувати, піднімати сторч, стовбурчити, настовбурчувати, куйовдити, розпатлати administraj notoj