Aldoni tradukojn al ReVo:

*lig/i PV

*ligi

serĉi 'ligi'
[lig.0i]
(tr)
1.
[lig.0i.malhelpimovon]
Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno aŭ alia rimedo, malhelpante liberan movon aŭ disiĝon: [oni] ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn [1]; ni ligis garbojn meze de la kampo [2]; Abraham konstruis tie la altaron […] kaj ligis sian filon Isaak [3]; li ligis ŝin al seka arbo kaj […] komencis melki [4]; estis branĉo, kiun li ligis al seka arbo kaj kiun la vento ĵetadis en ĉiujn flankojn [5]; oni ja povas ligi sakon, eĉ se ĝi ne estas plena [6]; liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandaĝon [7]; ŝi ligis al li la kravaton [8]. VD:alĉenigi, alglui, alteni, interplekti, kateni, kroĉi, najli, nodi
2.
[lig.0i.FIG]
(figure) Limigi ies liberan agadon, ekz-e kreante al li moralajn devojn: li neniigas ŝian promeson, […] per kio ŝi ligis sian animon [9]; la formo ja neniom nin ligas: se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos [10]; min ligas terura ĵuro [11]; la nobeleco ligas al vi la manojn [12]; multaj reguloj de ĉiuj naciaj lingvoj […] rigidiĝis, malelastiĝis kaj tial preskaŭ perforte ligas la penson [13]; en eksteraj rilatoj ni ligas nin al neniu politika koncepto [14]; tio ĉi tute senbezone ligus nin (kreus maloportunajn devigojn) [15]; ne nomu min plu majstro, ĉar per tiu morale tro liganta nomo ni malliberigas nian aferon; [16]; leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas PrV . VD:embarasi, limigi2, malhelpi
3.
[lig.0i.interrilatigi]
(figure) Proksime interrilatigi plurajn aferojn.
a)
[lig.0i.rilatigi]
Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo aŭ kaŭzeco aŭ mensa asocio: ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata [17]; mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis [18]; oni decidis ligi la temojn ne nur al aktualaj demandoj en la Esperanto-Movado, sed ankaŭ al pli vastaj problemoj kun internacia karaktero [19]; [en] niaj unuaj jaroj […] la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado [20]; [lia] morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj [21]; la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo [22]; ĉion, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto [23]; inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco […] [24]; „ke“ estas konjunkcio kaj ligas du propoziciojn [25]; la domoj brilas fabele kaj ligas sciencfikcion kun natura simpleco [26]. VD:asocii2, kombini2, referenci
b)
[lig.0i.amikigi]
Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: amikoj, kiujn ligas la sama ideo [27]; [jen] granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas [28]; tiu melankolio […] eĉ helpis lin ligi kun ŝi amikajn, korajn rilatojn [29]; ambaŭ rajdantoj sentis, kvazaŭ intima komunikiĝo ilin ligus al sia respektiva besto [30]; fari ponton, kiu povus pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn [31]; la plej granda partio de Flandrio […] sukcesis ligi kvaronon de balotantoj al si [32]. VD:arigi, asocii1, kunigi
c)
[lig.0i.lokojn]
Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor [33]; politikistoj havis la absurdan ideon ligi la ĉefstacidomon de Munkeno kaj la flughavenon per magnetŝveba trajno [34]; eta aparato […ebligas] ligi ekranon al la komputilo per ĝia USB-pordo [35]; al ĉiu tekokomputilo eblas ligi ankaŭ normalan muson [36]; alttensiaj lineoj […] ligas landojn kaj regionojn [37]. VD:konekti
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:7
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:9
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 27
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 30:8
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV
11. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉapitro dekunua
12. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, akto unua
13. Ivo Lapenna: Retoriko, unua parto
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
18. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
19. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, tria parto
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aÅ­gusto 1907
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aÅ­gusto 1912
24. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, 5
25. Christian Declerck: Kiun vojon?, Monato, 2000/04, p. 4
26. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aÅ­gusto 1905
29. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 17
30. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 18
31. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
32. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
34. Monato, Stefan Maul: Gigantismo, 2008
35. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
36. Monato, Zoran ĆIRIĆ: Aĉeti tekokomputilon, 2003
37. Monato, Roland Rotsaert: Semajno pri neelĉerpiĝonta energio, 2007
angle:
tie (vt), bind (vt)
beloruse:
зьвязваць, прывязваць
ĉeĥe:
pojit, sjednat, uzavřít, vázat
ĉine:
縢 [téng], 縛 [fù], 缚 [fù], 连接 [liánjiē], 連接 [liánjiē], 捆綁 [kǔnbǎng], 捆绑 [kǔnbǎng], 束 [shù], 綁 [bǎng], 绑 [bǎng], 捆 [kǔn], 綑 [kǔn], 紟 [jīn], 縲 [léi], 缧 [léi]
france:
lier, relier, attacher
germane:
binden 1. anbinden, schnüren, festbinden 3.a verknüpfen 3. verbinden
hispane:
amarrar, enlazar, ligar, atar
hungare:
köt, megköt, összeköt, kötöz, összekötöz
indonezie:
1. mengikat, menjilid 2. membatasi 3. menghubungkan, memperhubungkan, mengoneksikan, memautkan, menyambungkan, menautkan
japane:
結ぶ [むすぶ], 縛る [しばる], つなぐ, 結び合わせる [むすびあわせる], 束縛する [そくばくする], 関係づける [かんけいづける], 団結させる [だんけつさせる]
nederlande:
1. vastmaken, vastbinden 2. binden 3.a verbinden 3.b verbinden 3.c verbinden
pole:
1. wiązać, związywać, powiązać, krępować 2. krępować 3.a wiązać, powiązać, łączyć 3.b wiązać, łączyć 3.c Å‚Ä…czyć, połączyć
portugale:
1. prender, amarrar 2. prender 3.a ligar, unir 3.b ligar, unir 3.c ligar, unir
ruse:
связывать, связать, привязать
slovake:
spojiť, uviazať, zaviazať
tibete:
སྡོམ བསྡམས བསྡམ སྡོམས་
ukraine:
в’язати, зв’язувати, пов’язувати, прив’язувати, єднати, поєднувати, сполучати

ligo

serĉi 'ligo'
[lig.0o]
1.
[lig.0o.kioligas]
Tio, kio ligas 2, 3.a aŭ 3.b; la stato de aferoj aŭ personoj tiamaniere ligitaj: nur vi per sorĉa ligo min katenis [38]; [ŝi] per ĵuro metis ligon sur sian animon [39]; multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li [40]; leĝa ligo de edzeco [41]; edziĝa ringo […] rememorigadis […] iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon Marta ; la kamena angulo […] igas la grupojn ĉirkaŭ [ĝi] fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas [42]; nur en harmonia ligo kun la aliaj detaloj, en proporcio kun la tuto, elsaltas [de l' verko] vera arta valoro [43]; la polico tamen serĉis kaj serĉis, ĉu la viktimoj havis ian ligon inter si [44]. VD:asocio2, konekso, konekto, rilato2
2.
[lig.0o.asocio]
La tuto de la personoj ligitaj por komuna celo: la Ligo de Nacioj [45]; la Franca Ligo de Instruado [46]; Skolta Esperantista Ligo [47]. VD:asocio1, societo
3.
[lig.0o.KEM]
KEMFIZ La forto, kiu ligas atomojn ene de molekulo; la maniero, laŭ kiu tiuj atomoj ligiĝas: la grupiĝon de akvaj molekuloj, formitan per ligoj inter la hidrogenaj atomoj, oni nomas clusters, en la angla [48].
angle:
bond (noun, tie) 2. league (noun, group)
beloruse:
1. ÑÑƒÐ²ÑÐ·ÑŒ 2. Ð·ÑŒÐ²ÑÐ·, саюз, ліга 3. ÑÑƒÐ²ÑÐ·ÑŒ (хімічная)
ĉeĥe:
sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání
ĉine:
1. ç´å¸¶ [niǔdài], 纽带 [niǔdài], 瓜葛 [guāgé] 2. è”盟 [liánméng], 聯盟 [liánméng], 加盟 [jiāméng], 同盟 [tóngméng], 盟約 [méngyuē], 盟约 [méngyuē], 竞赛联盟 [jìngsàiliánméng], 競賽聯盟 [jìngsàiliánméng], 联盟参加者 [liánméngcānjiāzhě], 聯盟參加者 [liánméngcānjiāzhě] 3. åŒ–合 [huàhé], 化合物 [huàhéwù], 萜 [tiē], 蒈 [kǎi], 化学键 [huàxuéjiàn], 化學鍵 [huàxuéjiàn]
france:
1. lien (rapport, relation) 2. ligue 3. liaison (chimique)
germane:
1. Verbindung 1. Verbindung, Verbund 2. Verband, Bund, Liga 3. chemische Bindung
hispane:
enlace, lazo 2. liga
hungare:
1. kötés, kötelék 2. szövetség, liga 3. kötés (vegyi)
indonezie:
1. ikatan, jilidan, hubungan, sambungan 2. liga 3. ikatan kimia
japane:
連盟 [れんめい], 結合 [けつごう], タイ [たい], リンク [りんく]
nederlande:
1. verbinding, band 2. bond, liga 3. verbinding
nepale:
टाई
pole:
1. więzy, powiązanie, łącznik 2. liga, związek 3. wiązanie
portugale:
1. ligação, união 2. liga
ruse:
1. ÑÐ²ÑÐ·ÑŒ 2. ÑÐ¾ÑŽÐ·, лига 3. Ñ…имическая связь
slovake:
liga; viazanie, zväz
tibete:
འདོགས བཏགས གདགས ཐོགས་
ukraine:
зв’язок, сполучення, єднання, поєднання, союз, ліґа

ligiĝi

serĉi 'ligiĝi'
[lig.0igxi]
(ntr)
1.
[lig.0igxi.KOMUNE]
Fiksiĝi per fizika rimedo al io: la proteina toksino ligiĝas al la membrano de ĉeloj en la mezintesto de la larvo, malhelpante ĝian normalan funkciadon [49]; KEM adenozino […] ligiĝas al unu ĝis tri fosfataj grupoj [50].
2.
[lig.0igxi.morale]
Limiĝi en sia libereco per morala devo pro mensa limigo: Marion, kiel mia edzino, estos post dek jaroj […] kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield [51]; vi nur volus rompi la katenojn, per kiuj viaj spiritoj ligiĝis al tro malvastaj konceptoj [52]; kampuloj, kiuj volas leviĝi super sian staton kaj edzoligiĝi kun domo de nobelo [53]; por kio ligiĝi kun ili por longe? kraĉu sur ilin [54]! fianĉiĝis ― por ĉiam ligiĝis PrV .
3.
[lig.0igxi.FIG]
Rilatiĝi, asociiĝi: kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la malfacila, tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano Marta ; se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion [55].
49. Sung Ho CHO: Plibonigo de plantoj per gentekniko, Monato, 1998:5, p. 17a
50. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
51. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
52. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a
53. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, akto unua
54. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
55. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
angle:
bind (vi), associate (vi)
ĉine:
結為 [jiéwéi], 结为 [jiéwéi]
france:
se lier (à)
germane:
sich verbinden, sich binden
indonezie:
1. terikat, terjilid 2. terbatas 3. berhubungan, terhubung, terkoneksi, terpaut, tersambung, tertaut
japane:
結びつく [むすびつく], 結合する [けつごうする]
ukraine:
зв’язуватися, з’єднуватися, установлювати зв’язок, зв’язувати себе (обіцянкою і т.п.), прив’язуватися, почувати прихильність

ligilo

serĉi 'ligilo'
[lig.0ilo]
1.
[lig.0ilo.fizika]
Ĉio, kio servas por ligi1: kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno, kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn [56]? vi perdus ligilon de ŝuo [57]; kiam mi tranĉis la ligilojn li profunde ekĝemis [58];
2.
[lig.0ilo.FIG]
(figure) Ĉio, kio servas por malhelpe aŭ kunige ligi2 aŭ 3: (figure) Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo [59]; ligiloj de amo [60]; super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco [61]; la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare [62]; ligiloj de solidareco [63]; dank' al la parencaj ligiloj, kiuj nin kunigas, mi povos ŝin oftege vizitadi en intimeco de familio [64]; nia lingvo […] servu kiel ligilo inter la popoloj [65]; ligiloj inter pasinteco kaj estonteco [66].
Rim.: En ĝia figura senco „ligilo“ estas ofte anstataŭata de „ligo“. Oni tamen ĝin uzas por emfazi la forton de la malhelpo, kiun ĝi estigas.
3.
[lig.0ilo.KOMP]
KOMP Rimedo por konekti elementojn en datumstrukturo (ligillisto, hiperteksto), aŭ komandojn aŭ subprogramojn: rekta ligilo (en Unikso, dosierujano indikanta la saman indeksnodon); simbola ligilo; la malnova tarifo […] aperas maldekstre sub la ligilo Kotizoj [67]; vi povis registri multajn vizitojn de via retpaĝaro […] la ligilo de La Ondo estas tiel populara [68]. VD:adreso1.b, montrilo, referenco2
4.
[lig.0ilo.MAT]
MAT En logiko (propozicia kalkulo), simbolo kiu servas por fari unu novan propozicion2.a el unu aŭ pluraj donitaj: ne, kaj, aŭ, se...tiam estas tipaj logikaj ligiloj. semantike al ĉiu logika ligilo respondas logika funkcio (aŭ, alivorte, logika operacio).
Rim.: Memtrudiĝanta analogio estas kompari logikajn ligilojn kun la gramatikaj konjunkcioj; bedaŭrinde, la internacia terminaro matematika rompas la propozician metaforon, kaj tute konfuze atribuas al la vorto „konjunkcio“ specialan sencon de kajo. [Sergio Pokrovskij]
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 39:5
57. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, ĉapitro 13a
58. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, parto 4a
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 20:37
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 11:4
61. La Nova Testamento, Al la Koloseanoj 3:14
62. La Nova Testamento, S. Marko 7:35
63. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
64. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro oka
65. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
66. Stellan Engholm: Al Torento, V.
67. Monato, Ŝparu rekotizante nun!, 2012
68. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
angle:
binding (noun), ligature, lace (noun, string) 3. link rekta ~ilo: hard link. simbola ~ilo: symlink (Unix), shortcut (Windows). 4. connective
beloruse:
сувязь
ĉeĥe:
pojítko, pouto, spojení, vazba
ĉine:
3. è¨Šé€£ç§‘技 [xùnliánkējì], 讯连科技 [xùnliánkējì], 紐帶 [niǔdài], 纽带 [niǔdài], 联通 [liántōng], 聯通 [liántōng], 鏈結 [liànjié], 链结 [liànjié], 鏈路 [liànlù], 链路 [liànlù], 介紹人 [jièshàorén], 介绍人 [jièshàorén], 推荐单位 [tuÄ«jiàndānwèi], 推薦單位 [tuÄ«jiàndānwèi], 證明人 [zhèngmíngrén], 证明人 [zhèngmíngrén], 鏈接 [liànjiē], 链接 [liànjiē]
germane:
1. Fessel, Schnur 2. Bund 3. Link, Referenz, Weblink rekta ~ilo: harte Verknüpfung, harter Link, Hardlink. simbola ~ilo: symbolische Verknüpfung, symbolischer Link, Softlink. 4. Verknüpfung, logische Verknüpfung
hispane:
3. enlace
hungare:
kötél, kötelék, kapocs
indonezie:
jilid, jilidan, pengikat, tali 2. pembatas, penghubung 3. tautan, pranala
japane:
綱 [こう], ひも, ロープ, 絆 [きずな], つながり
nederlande:
vastbinden
pole:
więzy, łącznik simbola ~ilo: dowiązanie symboliczne (Unix), link (Windows).
ruse:
узы, связь rekta ~ilo: жёсткая связь. simbola ~ilo: символическая ссылка. 4. ÑÐ²ÑÐ·ÐºÐ°
slovake:
puto, spojenie, väzba
ukraine:
зав’язка (мотузка і т.п.), те, що зв’язує, з’єднувач, з’єднувальний пристрій

lige kun

serĉi 'lige kun'
[lig.0ekun]
(prepoziciaĵo)
[lig.0ekun.KOMUNE]
En ia rilato kun, okaze de, interdepende kun: necesis rekonsideri la neŭtralecon de UEA kaj lige kun tio la mondkoncepton de la oficiala Esperanto-Movado [69]; la jubilea simbolo (Esperanto-melono) estas alternativa simbolo por Esperanto kreita lige kun ĝia centjariĝo en 1987 [70].
angle:
in connection with
ĉine:
本着 [běnzhe], 本著 [běnzhe], 涉及 [shèjí], 趁 [chèn]
france:
en lien avec
germane:
in Verbindung mit, anlässlich, damit verbunden
indonezie:
sehubungan dgn
japane:
~に関連して [~にかんれんして]

alligi

serĉi 'alligi'
[lig.al0i]
(tr)
1.
[lig.al0i.fiksi]
Fiksi ion ligante al io: li alligas al la vinbertrunko sian azenidon [71]; la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: ĉi tiu eliris la unua [72]; zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn [73]; [la] kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj [74].
2.
[lig.al0i.rilatigi]
Kunigi du aferojn per intima rilato: alligi multe da graveco al io (rigardi kiel tre gravan) PV ; avide ni alligas nin al leĝo [75]; al [la urbo] oni alligis apudajn kamparajn komunumojn [76]; al la rusa imperio oni alligis Krimeon nur aprile 1783 [77].
3.
[lig.al0i.persone]
Kunigi du personojn per forta sento: bone, ke Dio ne alligis al mi la koron de Molly [78]; amikeco […] alligis la du amikinojn […] tiel senpere [79]; vane mi esperis, ke mi ŝin al mi alligos [80]; alligiteco al familio. VD:sindonemo, fideleco.
angle:
tie to (vt), bind to (vt)
beloruse:
прывязваць
ĉeĥe:
připoutat, připoutávat, přivázat
ĉine:
捆綁 [kǔnbǎng], 捆绑 [kǔnbǎng], 綁住 [bǎngzhù], 绑住 [bǎngzhù], 絷 [zhí], 縶 [zhí], 掗 [yà], 綁 [bǎng], 绑 [bǎng]
france:
attacher (à) al~iteco: attachement (affectif).
germane:
1. anbinden, festbinden 2. verbinden 3. verbinden, an etwas binden
hispane:
enlazar, amarrar, ligar, atar
hungare:
1. odaköt, ráköt 2. kapcsol (átv.), tulajdonít al~iteco: kötődés.
indonezie:
menghubungkan pd, terikat pd, mengikat pd, terpaut pd, tertaut pd
japane:
つなぐ, 結びつける [むすびつける]
nederlande:
binden, aanbinden binden al~iteco: band.
pole:
1. przywiązywać 2. przywiązywać 3. przywiązywać
ruse:
привязать
slovake:
pripojiť, pripojovať
ukraine:
прив’язувати

amligo

serĉi 'amligo'
[lig.am0o]
[lig.am0o.KOMUNE]
Amrilato: Maslova fumis jam delonge, sed lastatempe, pro sia amligo kun komizo kaj pro tio, ke li forlasis ŝin, ŝi alkutimiĝis drinki [81].
81. L. Tolstoj, trad. V. Sapoĵnikov : Resurekto, 2000
angle:
love affair
ĉine:
情事 [qíngshì], 私情 [sīqíng], 罗曼使 [luómànshǐ], 羅曼使 [luómànshǐ], 風流韻事 [fēngliúyùnshì], 风流韵事 [fēngliúyùnshì]
france:
liaison (amoureuse)
indonezie:
hubungan cinta, hubungan asmara, ikatan cinta, ikatan asmara

ĉirkaŭligi

serĉi 'ĉirkaŭligi'
[lig.cxirkaux0i]
(tr)
Ĉirkaŭvolvi ion per ligilo: ĉirkaŭligi membron per bandaĝo, bandaĝon ĉirkaŭ membro; elstariĝas ia figuro [... kun] ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango [82]; skarlata silka tuko ĉirkaŭligis liajn korvokolorajn harojn [83]; (evitinde) ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon (ĉirkaŭligantan aĵon, ekz-e zonon) [84]?
angle:
wrap (vt), tie round
beloruse:
абвязваць
ĉine:
用城墙围着 [yòngchéngqiángwéizhuó], 用城牆圍著 [yòngchéngqiángwéizhuó], 围 [wéi], 圍 [wéi]
france:
entourer d'un lien
germane:
verbinden (um), umwickeln, umwinden
hungare:
átköt, körbecsavar
indonezie:
membalut, membalutkan, membebat, membebatkan, mengebat, mengebatkan, membarutkan
nederlande:
inbinden
pole:
obwiązywać
ruse:
обвязать

interligi

serĉi 'interligi'
[lig.inter0i]
Reciproke ligi unu kun la alia; ligi du aferojn per io tria inter ili: ĉielarko […] interligas la teron kun la ĉielo [85]; la unua provo pli intime interligi la ambaŭ movadojn donis gravan baton al juna senforta ankoraŭ esperanto [86]; De la edzin’ unua ⫽ La malamo ⫽ La fratojn interligis [87]; pendaj pontoj […] interligis la Templon kun la timiga Fortreso [88]; Sudan Germanion kaj nordan Italion interligas la aŭtoŝoseo „Brenner“ [89]; ili neklare sentis, ke ilin interligas io komuna, io sentata sed ne direbla [90]. SIN:konekti1
angle:
connect
ĉine:
心怀感激 [xīnhuáigǎnjī], 心懷感激 [xīnhuáigǎnjī], 联系着 [liánxìzhuó], 聯繫著 [liánxìzhuó], 絷 [zhí], 縶 [zhí], 相连 [xiānglián], 相連 [xiānglián]
germane:
verbinden
indonezie:
menghubungkan, memperhubungkan, mengoneksikan, menyambungkan

interligo

serĉi 'interligo'
[lig.inter0o]
1.
[lig.inter0o.rilato]
Reciproka ligo aŭ rilato de diversaj aferoj: malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon Marta ; neŭronoj [havas] astronomie grandan nombron da interligoj [91]; li parolas sen senco kaj sen interligo PrV .
2.
[lig.inter0o.POL]
POL Ä´ura aÅ­ kontrakta interkonsento pri reciproka helpado, komuna defendo de pluraj regnoj, grupoj, homoj; alianco, kartelo, koalicio, konzerno: interligo de apartaj korporacioj [92].
3.
[lig.inter0o.BIB]
BIB Kontrakto inter Dio kaj lia popolo, en kiu Dio faras promesojn kaj postulas certan konduton de la popolo: kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj [93]; (figure) ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero [94]? VD:testamento
91. Diversaj aÅ­toroj: Kontakto 2011-2019, Scienco
92. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
93. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:7.
94. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto kvina
angle:
1. connection 2. covenant, contract (noun, business) 3. covenant (noun, religion)
beloruse:
1. ÑƒÐ·Ð°ÐµÐ¼Ð°ÑÑƒÐ²ÑÐ·ÑŒ 3. Ð·Ð°Ð¿Ð°Ð²ÐµÑ‚
ĉeĥe:
sjednání, uzavření (právního aktu), vazba, vázání
ĉine:
盟約 [méngyuē], 盟约 [méngyuē], 同盟 [tóngméng], 联盟 [liánméng], 聯盟 [liánméng]
france:
alliance
germane:
1. Zusammenhang 2. Verband 3. Bund
hungare:
1. kölcsönös kapcsolat, összefüggés 3. szövetség
indonezie:
1. koneksi 2. akad, perjanjian, kontrak 3. perjanjian
japane:
相互の結びつき [そうごのむすびつき]
pole:
1. powiązanie, połączenie
ruse:
1. Ð²Ð·Ð°Ð¸Ð¼Ð¾ÑÐ²ÑÐ·ÑŒ 3. Ð·Ð°Ð²ÐµÑ‚
slovake:
vzájomná väzba
ukraine:
взаємозв’язок

korligo

serĉi 'korligo'
[lig.kor0o]
[lig.kor0o.PSI]
Ligo, rilato, kiu enhavas bonvolan, koran senton: ŝi havis al li rilaton multe pli korligan ol de simpla onklino al nevo [95].
95. J. Valano [C. Piron]: Ĉu rakonti novele?, 1986
angle:
heart-to-heart connection
ĉine:
情意 [qíngyì], 情愛 [qíngài], 情爱 [qíngài]
france:
affection
indonezie:
afeksi, rasa kasih sayang, hubungan (atas rasa kasih sayang)

korligita

serĉi 'korligita'
[lig.kor0ita]
[lig.kor0ita.PSI]
Ligata3.b per kora, favora rilato: agrikulturistoj tre korligitaj al sia tero [96].
96. G. Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, Monato, 2014:12, p. 18a
angle:
attached (adj, feeling)
ĉine:
繾 [qiǎn], 缱 [qiǎn]
france:
attaché par de l'affection
indonezie:
terhubung (atas rasa kasih sayang)

kunligi

serĉi 'kunligi'
[lig.kun0i]
(tr)
[lig.kun0i.KOMUNE]
Kunigi ligante: la papero […] venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron [97]; kunligi […] la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta kongreso estus tre malprudenta [98]; [li] formetis per sia mano la ŝnuron, kiu kunligis la belajn manojn de la maŭrino [99]; li adiaŭis lin, kunligis siajn armilojn sur mulon, kaj tuj li eliris [100]; ilin kunligas nur ilia laboro [101]; lia penso kaj fantazio kunligis la disajn epizodojn [102]; li […] je la nomo de la leĝo, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj [103]; intimaj interparoloj kunligis la korojn de la du viroj [104]; tiu doloro […] samtempe disigis kaj kunligis ilin [105].
angle:
tie together, bind together
beloruse:
зьвязваць, злучаць
ĉeĥe:
spojit mezi sebou, svázat
ĉine:
心怀感激 [xīnhuáigǎnjī], 心懷感激 [xīnhuáigǎnjī], 联系着 [liánxìzhuó], 聯繫著 [liánxìzhuó], 縢 [téng]
france:
assembler (lier ensemble)
germane:
verbinden
hispane:
enlazar, amarrar, ligar, atar
hungare:
össeköt, összekapcsol
japane:
一括する [いっかつする], くくる, 連結する [れんけつする]
nederlande:
samenbinden
pole:
wiązać, związywać, łączyć
ruse:
связать
slovake:
spojiť medzi sebou, zviazať
tibete:
སྦྱར་

kunligo

serĉi 'kunligo'
[lig.kun0o]
1.
[lig.kun0o.KOMUNE]
Ago kunligi kaj tiel estiĝanta rilato: [neniu] povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj [106]; la filo estis al li ia kunligo kun la estonto [107]; strange […] mi sentas, ke ekzistas kunligo inter ni kaj ĉiuj homoj de la mondo [108]; al ili mankis kunligo kun la ĉiutaga kaj reala vivo [109]; tiu viro ne suspektu la kunligon faritan inter ni [110]; kriojn aŭ interjekciojn, en kunligo kun la gestoj, pluraj filozofoj kaj lingvistoj prezentis kiel la fontojn de la lingvo [111]; nudaj ekzercaj frazoj sen ia reciproka kunligo [112].
2.
[lig.kun0o.MAT]
MATMatVort Operacio, kiu ĵetas du objektojn al ilia kunligaĵo 2; la kunligaĵo mem: la kunligo de bildigoj ne estas komuteca.
angle:
1. connection (noun, action) 2. composition (of applications or relations)
beloruse:
1. ÑÑƒÐ²ÑÐ·ÑŒ
ĉine:
1. è”结 [liánjié], 聯結 [liánjié], 瓜葛 [guāgé], 拼接 [pÄ«njiē]
france:
1. interrelation, liaison 2. composition (d'applications, de correspondances)
germane:
1. Verbindung, Zusammenhang 2. Hintereinanderausführung (von Abbildungen oder Relationen), Verkettung (von Abbildungen oder Relationen)
hungare:
1. Ã¶sszekötés, összekapcsolás 2. egyesítés
pole:
1. wiązanie, związywanie, łączenie 2. składanie (funkcji lub relacji), superpozycja (funkcji lub relacji)
ruse:
1. ÑÐ²ÑÐ·ÑŒ 2. ÑÑƒÐ¿ÐµÑ€Ð¿Ð¾Ð·Ð¸Ñ†Ð¸Ñ, композиция (отображений или отношений)
slovake:
spoj (let., žel., námor.), spoj (let.| žel.| námor.)
ukraine:
зв’язок, взаємозв’язок

kunligaĵo

serĉi 'kunligaĵo'
[lig.kun0ajxo]
1.
[lig.kun0ajxo.KOMUNE]
Io kunligita: kunligaĵo de deŝiritaj floroj [113]. VD:bukedo, fasko, garbo
2.
[lig.kun0ajxo.MAT]
MAT
a)
[lig.kun0ajxo.rilatoj]
MatVort (de du rilatoj `bb R sub bb E xx bb F` kaj `bb S sub bb F xx bb G`) Rilato `bb R sub bb E xx bb G`, konsistanta el ĉiuj tiaj elementoj `(a,c)`, ke ekzistas almenaŭ unu tia elemento `b in bb F`, ke `(a,b)in bb R` kaj `(b,c)in bb S`: la kunligaĵon de rilatoj `bb R` kaj `bb S` oni signas per `bb S circ bb R` (legu so post ro); la kunligaĵo de rilato `bb R` kun idento-rilato egalas al `bb R` (`bb R circ "id"_(bb E)="id_(bb F)circ bb R=bb R`); la kunligaĵo de du bildigoj mem estas bildigo; la kunligaĵo de bildigo kun ĝia inverso egalas al idento-rilato (`f circ f^-1 = "id"_(bb F)`).
b)
[lig.kun0ajxo.vojoj]
(de du tiaj vojoj `phi` kaj `psi`, ke la fina punkto de `phi` egalas al la komenca de `psi`) Tia vojo `omega`, ke `omega(t)=phi(2t)` por ajna `t le 1//2`, kaj `omega(t)=psi(2t-1)` por ajna `t gt 1//2`.
angle:
1. bundle (noun, if tied together) 2.a product mapping, relative product, composition product (of mapping, relations) 2.b product path
ĉine:
1. æ† [kǔn], 扎 [zhá], 捆扎 [kǔnzā], 捆紮 [kǔnzā], 捆 [kǔn], 綑 [kǔn]
france:
2.a application composée, relation composée, composée (d'applications, de relations) 2.b chemin composé
germane:
1. Verbund (Bündel), Bund, Bündel, Büschel 2.a Produktabbildung, Produktrelation, Produkt (von Abbildungen, Relationen) 2.b Produktweg
hispane:
2.a composición (de funciones)
hungare:
1. kötés 2.a kompozíció 2.b egyesítés
pole:
1. związek, połączenie 2.a funkcja złożona, złożenie (funkcji lub relacji) 2.b droga złożona, iloczyn dróg
ruse:
1. ÑÐ²ÑÐ·ÐºÐ° 2.a ÑÐ»Ð¾Ð¶Ð½Ð¾Ðµ отображение, произведение (отображений, отношений) 2.b ÑÐ»Ð¾Ð¶Ð½Ñ‹Ð¹ путь

kunligano

serĉi 'kunligano'
[lig.kun0ano]
[lig.kun0ano.POL]
Ano de la sama ligo2, aliancano: ili ribeligis kontraÅ­ ni niajn kunliganojn [114].
114. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
angle:
ally (noun)
ĉine:
盟友 [méngyǒu], 同盟者 [tóngméngzhě], 盟员 [méngyuán], 盟員 [méngyuán]
france:
allié
germane:
Verbündeter, Genosse

malligi, disligi

serĉi 'malligi'
serĉi 'disligi'
[lig.mal0i]
(tr)
[lig.mal0i.KOMUNE]
Liberigi el ligiloj: subite, li disligas la ŝtonon fiksitan sur lia ĉapo kaj, sin klinante al Rozlilio, etendas al ŝi neatendite en siaj kroĉaj fingroj la grandegan diamanton [115]; ŝi levis unu el la staploj […] kaj penseme malliginte ĝin, eklegis la leteron el la supra koverto [116].
115. E. Boirac: Perdita kaj Retrovita, 1904
116. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
untie, unbind
beloruse:
разьвязваць, адвязваць
ĉeĥe:
rozvázat
ĉine:
解决 [jiějué], 解決 [jiějué], 松脱 [sōngtuō], 鬆脫 [sōngtuō], 松开 [sōngkāi], 鬆開 [sōngkāi]
france:
délier
germane:
lösen
hispane:
desamarrar, desenlazar, desligar, desatar, soltar
hungare:
eloldoz, kibont (kötelékből)
indonezie:
memutus (hubungan), melepas (ikatan)
japane:
ほどく, 解く [ほどく], 解放する [かいほうする]
pole:
rozwiązywać, odwiązywać
ruse:
развязать, отвязать
slovake:
odpojiť, odviazať, rozviazať
tibete:
གྲོལ་
ukraine:
розв’язати

malligiĝi, disligiĝi

serĉi 'malligiĝi'
serĉi 'disligiĝi'
[lig.mal0igxi]
(ntr)
1.
[lig.mal0igxi.KOMUNE]
Seniĝi, liberiĝi je ligoj, je embaraso: ŝia harligo malligiĝis PatrojFiloj ; mi replenigadis sufiĉe lian glason, por ke lia lango malligiĝu [117]; tie malligiĝas tia sukero- kaj kafosako tute per si mem, kaj la tuta enhavo ŝutiĝas en vian dorsosakon [118].
2.
[lig.mal0igxi.FIG]
Ĉesigi dependon, rilaton: la registaro penas malligiĝi de Usono [119].
angle:
detach (vi), disassociate (vi)
france:
se détacher, se délier
germane:
sich lösen
indonezie:
terputus (hubungannya), terlepas (ikatannya)
japane:
ほどける, 解ける [とける], 解放される [かいほうされる]

piedligi

serĉi 'piedligi'
[lig.pied0i]
(tr)
[lig.pied0i.RAJ]
Interligi ĉe la piedoj por malebligi forkuron: la rajdantoj haltis, senseligis tri ĉevalojn kaj piedligis ilin [120].
120. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
angle:
hobble (vt)
france:
entraver
germane:
hobbeln
indonezie:
membelenggu kaki, mengikat kaki, memasung, menyengkela

ligverbo

serĉi 'ligverbo'
[lig.0verbo]
LIN Verbo, kies propra leksika valoro estas tre abstrakta aŭ eĉ nenia, kaj kiu servas precipe kiel gramatikilo liganta la subjekton kun predikativo: la verbo „esti“ servas kiel la ĉefa ligverbo en Esperanto; ankaŭ „(far)iĝi“, „resti“, „ŝajni“, „aspekti“, „ aperi“ ktp. povas aperi en la funkcio de ligverbo.
Rim.: La predikativo ne alprenas la finaĵon -n de la akuzativo, do ĝi konservas la nominativon.
angle:
copula, link verb
beloruse:
зьвязка, дзеяслоў-зьвязка
france:
verbe d'état, verbe attributif
germane:
Kopula, Satzband, Bindeverb
indonezie:
kata pemeri, kata kerja penghubung
ruse:
связка, глагол-связка

administraj notoj

~verbo: Mankas dua fontindiko.
~verbo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.