*for UV I.serĉi 'for' [for.0.adverbo] for[for.0] Adverbo signifanta: 1.[for.0.malapero] Malaperon kaj perdiĝon en malproksimo: iru for [1]! for de tie ĉi [2]! dormo kuris for de miaj okuloj [3]; lasu min for [4]; li lasis sian veston ĉe mi kaj forkuris for el la domo [5]; for de miaj okuloj, mi ne volas plu vidi vin [6]; kiam […] ili estas for, li elrampis [7]; ŝi levadis la okulojn for de la laboro Marta ; for kun ĝi [8]! for, for! bojis la hundo [9]; nun ĉiu espero estas for [10]; for de l' okuloj, for de la koro PrV ; pasinta doloro for el memoro PrV . foren 2.[for.0.malproksimeco] Malproksimecon: Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano [11]; Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi Marta ; ĉu ci kredas, ke min ĝenus esti for de la leĝeco [12]? ve al tiu, kiu devas vivi for de la gepatroj kaj de la gefratoj [13]; sur la kampo, for de l' mondo [14]; la bankiero posedas kampodomon post unu kilometro for de la stacidomo [15]; preskaŭ 300 kilometrojn for de ĉi tie [16]; la ejo estis tiom for de la urbocentro [17]; li sendis ilin for en la mondon, ĉiun en apartan malproksiman landon [18]. foremalproksime de 3.[for.0.malcxi] (malofte) Malĉi: du ĉevaloj, tiu ĉi kaj tiu for [19]; kuŝas vestoj de viro tie for, iu viro banas sin tute apude [20]. Rim.: Ne konfuzu ĉi tian for3 kun for1: forpelu de mi ĉi tiun for1, kaj ŝlosu la pordon post ŝi! [21] 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 202. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 263. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:404. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:545. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:156. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:112. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua13. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 917. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La IJK estas la homoj18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI19. Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §54, Rim.V20. Hjalmar Söderberg, tr. Sten Johansson: La bovinoj de la paroĥestro, La Kiso Kaj dek tri aliaj noveloj, 195521. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, 2Sam 13:17 angle: 1. away 2. far beloruse: наводдаль, далей, ня тут, у далечыні ĉeĥe: pryč finne: 1. pois, poissa 2. kaukana, etäällä, kauas kelke da paŝoj ~ de ŝi: muutaman askelen päässä hänestä. france: loin germane: 1. weg, fort 2. entfernt, weit 3. dort hispane: 1. fuera 2. lejos japane: 去れ! [され!] nederlande: weg, uit portugale: 1. longe, fora 2. longe, fora ruse: 1. прочь, вон, долой 2. вдалеке (от чего-л.), вдали (от чего-л.), далеко (от чего-л.) slovake: preč svahile: mbali tibete: ཕར་ ukraine: геть, далеко II.serĉi 'fora' [for.0.vortero] Vortero signifanta malproksimecon aŭ malaperon (kaj eble neniiĝon): fora[for.0a] 1.[for.0a.KOMUNE] Malproksima: la blankaj neĝovastoj etendis sin ĝis la fora horizonto [22]; bela revaĵo kaj tamen pli reala ol ĉio alia, nun paliĝinta kaj fora [23]; en fora estonteco [24]; la religiaj bataloj de tiu fora epoko [25]; loĝantoj de fora planedo [26]; ĉu ni iru al iom pli fora loko [27]? mi preskaŭ nenion memoras pri tia foreco [28]! malproksima, lontana 2.[for.0a.TEK] Pri komputilo aŭ aranĝaĵo atingata per komunika lineo: fora terminalo; fora uzanto; 22. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto23. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo24. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto25. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II26. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 727. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, IV28. Monato, Petro de Smedt: La verde farbita birdo, 2010 angle: 2. remote ~a terminalo: remote terminal. ~a uzanto: remote user. beloruse: далёкі, аддалены, дыстанцыйны ĉeĥe: dálkový, na dálku, vzdálený ĉine: 1. 緬 [miǎn], 远隔 [yuǎngé], 渺 [miǎo], 逴 [chuò], 遐 [xiá], 渺茫 [miǎománg], 辽 [liáo] finne: 1. kaukainen, etäinen 2. etä- france: lointain (adj.), éloigné germane: 1. entfernt, abgelegen, weit weg, weit entfernt 2. entfernt, remote ~a terminalo: Remoteterminal. ~a uzanto: Remotebenutzer. hispane: 1. lejano 2. remoto ~a uzanto: usuario remoto. japane: はるかな, 遠く離れた [とおくはなれた] nederlande: afstands- 1. afgelegen ruse: далёкий, удалённый, отдалённый 2. дистанционный ~a terminalo: удалённый терминал. ~a uzanto: дистанционный пользователь. slovake: dávny, vzdialený svahile: a mbali (kivumishi) tibete: ཐག་རྒྱང་ ukraine: далекий, віддалений fore[for.0e] Malproksime (senambigua formo de for2): fore de la homoj [29]; li sidis senmove kaj fore de ĉio proksima [30]; fore, supre, vidiĝas kruco [31]; li time rerigardis: ŝi jam estis fore [32]; Vojski al gasto brakojn etendis de fore [33]. 29. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo30. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo31. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLVIII32. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.33. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I. beloruse: далёка, наводдаль, у далечыні ĉeĥe: daleko, pryč (kde?), v dálce ĉine: 远离 [yuǎnlí], 僻 [pì] finne: kaukana france: loin, au loin germane: abgelegen, j.w.d., jwd hispane: lejanamente japane: はるかに, 遠くに [とおくに] nederlande: ver ruse: далеко, вдали slovake: v diaľke ukraine: далеко, удалині, віддалік foren[for.0en] Malproksimen (senambigua formo de for1): ni rajdas multe da mejloj foren [34]; li eksopiris foren el sia patrujo [35]; ĝi leviĝis pli kaj pli alten, glitante foren al la senfino kiel silenta revo [36]; [ilia] rigardo iris pli foren en la estontecon [37]; li serĉis iun pretekston por iri pli foren [38]. 34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko36. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo37. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro Lxiv38. Stellan Engholm: Al Torento, II. beloruse: удалеч ĉeĥe: daleko, do daleka finne: kauas, pitkälle france: loin, au loin germane: weg hispane: a lo lejos japane: かなたへ, 遠くへ [とおくへ] nederlande: ver ruse: вдаль slovake: ďaleko foro, foraĵo[for.0o] Io fora, malproksimo: mi rigardis la lumojn de marveturantaj ŝipoj en foro [39]; en la foro flamis la Templo [40]; Kaj ĵus ili finis — en blua foraĵo ⫽ Sin turni komencis la ora sablaĵo [41]; La posta ondego de la antaŭlasta forflosigis min al sufiĉe granda foro [42]; mi apenaŭ distingis kelkajn konstruaĵojn plate malaltajn en la foraĵo [43]. distanco, fono, horizonto 39. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, JES je la plej alta nivelo40. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 241. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto42. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 4743. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104) beloruse: далечыня ĉine: 远国 [yuǎnguó], 遙遠的過去將來 [yáoyuǎndeguòqujiānglái], 遙遠 [yáoyuǎn], 远方 [yuǎnfāng] finne: kaukaisuus, etäinen paikka france: lointain (subst.), horizon (le lointain), arrière-plan germane: Ferne hispane: lejanía japane: 遠景 [えんけい], 遠方 [えんぽう] nederlande: verte ruse: даль ukraine: далечінь, далечина, далеч forigi[for.0igi] Malaperigi, neniigi: forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni [44]; forigi eraron [45]; la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj [46]; forigi la murojn inter la gentoj [47]; tiuj ĉi atakoj devigis min forigi mian kaŝitecon [48]; ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn Marta ; per sia rideto li forigos la doloran rememoron [49]; forigu lin de miaj okuloj [50]! ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn [51]; mi volis forigi ĝin, […] tiam mi fortranĉis la makulon kaj kovris la lokon [52]; malbonon per malbono ni forigos [53]; Forigu mian dubon, ho, certigu, ⫽ Certigu al mi tute la feliĉon [54]; kiom da ĉagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se ĉiuj laboristoj vivus tiel prudente [55]; for! forigu lin PrV ! ekstermi, elpeli, likvidi, forviŝi 44. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3945. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj46. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo47. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 191248. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.49. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua50. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua51. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo52. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto53. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto54. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido55. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto beloruse: выдаляць, зьнішчаць, выпраўляць (памылкі) ĉeĥe: odebrat, odklidit, odložit, odstranit, vymazat, vyndat, vyřadit, zahladit ĉine: 慾刪除 [yùshānchú], 慾移動 [yùyídòng], 远距离 [yuǎnjùlí], 离去 [líqù], 疏远 [shūyuǎn], 移除 [yíchú], 淸除 [qīngchú], 撤 [chè], 除去 [chúqù], 消去 [xiāoqù], 去除 [qùchú], 汰 [tài], 淘 [táo], 轍 [chè] finne: poistaa, ottaa pois france: enlever, éloigner, écarter (éloigner), ôter germane: entfernen, weg machen hispane: suprimir, eliminar, quitar japane: 取り除く [とりのぞく], 遠ざける [とおざける] nederlande: verwijderen, weg doen ruse: удалить, убрать, отстранить, устранить slovake: odstrániť ukraine: забирати, усувати, видаляти, відсторонювати, знищувати foriĝi[for.0igxi] Malaperi, neniiĝi: iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero [56]. la ŝipo foriĝis iom post iom al la maro [57]; mia ĉagreno foriĝis, ĉar mi povus refoje promeni kaj ludi [58]; Mario foriĝis en la profundon de la salono Marta ; ŝiaj fortoj foriĝis […] kaj du jarojn post la morto de Kristoforo ŝi silente endormiĝis [59]; de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro PrV . 56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:357. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIII58. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto59. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto beloruse: выдаляцца, аддаляцца, зьнікаць ĉine: 消失 [xiāoshī] finne: poistua, hävitä france: se retirer, s'éloigner germane: verschwinden hispane: alejarse japane: 消えうせる [きえうせる], 遠ざかる [とおざかる] nederlande: verdwijnen, weg gaan ruse: удалиться ukraine: віддалятися, забиратися, усуватися defora[for.de0a] [for.de0a.TEK] Fora kaj tia, ke la ĉefaganto agas el loko alia ol la koncerna agadejo: defora atingo (uzado de risurcoj de unu komputilo pere de alia komputilo, ekz-e per Telnet); defora stirado; angle: remote de~a atingo: remote access. de~a stirado: remote control. beloruse: дыстанцыйны, аддалены de~a atingo: дыстанцыйны доступ. de~a stirado: дыстанцыйнае кіраваньне. ĉine: 从远方 [cóngyuǎnfāng], 不远万里 [bùyuǎnwànlǐ] finne: kaukaa tapahtuva, etä-, kauko- germane: aus der Ferne, von ferne, von weitem, entfernt de~a stirado: Fernsteuerung. hebree: רחוק hispane: de lejos, remoto de~a atingo: acceso remoto. de~a stirado: control remoto. nederlande: afstands- de~a stirado: afstandsbediening. ruse: дистанционный de~a atingo: удалённый доступ. de~a stirado: дистанционное управление. defore [for.de0e] De fora loko: defore obtuza tondro aŭdiĝis [60]; Wojski Hreczecha, staranta defore, per celtrafa pafo la beston mortigis [61]. 60. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.61. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XII. beloruse: здалёку, дыстанцыйна germane: aus der Ferne antaŭforigi[for.antaux0igi] Eviti, malebligi per antaŭa singardo: antaŭforigi akcidenton. Preskaŭaj sinonimoj: antaŭmalhelpi, antaŭhaltigi. beloruse: папярэджваць, прадухіляць finne: poistaa ennakolta, ehkäistä france: empêcher (prévenir), prévenir (éviter) germane: vorsorglich verhindern hispane: prevenir, evitar nederlande: verhinderen ruse: предотвратить forforejo[for.00ejo] [for.00ejo.KOMUNE] (komune) Tre malproksima, tre izolita, nekonata loko: plikreskantaj kostoj de la benzino […] dolore senteblas speciale en la dezertaj regionoj, forforejoj, kaj eĉ grandurbaj regionoj de Aŭstralio [62]. 62. Z. Wybraniec: Nomadula Vivo 2, 2013-01-10 beloruse: глухмень, закуцьце ĉine: 荒地 [huāngdì] france: diable vauvert germane: weite Ferne, Abgeschiedenheit, entlegener Ort, Einöde hispane: en un lugar muy lejano, (en) el quinto pino (expresión) III.serĉi 'for-' [for.0.prefikso] for-[for.0_] Prefikso havanta la sencojn for1 aŭ for2, sed plej ofte la unuan: forakrigi, foraĉeti, forargumenti, forbeni, forofendi, forfroti; fordanci, forludi, forlabori, forleki, fordirekti; forpafi, forpafiĝi, formalaperi, forveturi, forputri; foreskorti; fordifekti; forfrostiĝi. ĉeĥe: ~eskorti: odeskortovat, odvést eskortou. france: ~eskorti: reconduire (qn chez lui). ~frostiĝi: geler (être abimé par le gel). germane: ~eskorti: weggeleiten. ~frostiĝi: abfrieren. hispane: ~eskorti: guiar. ~difekti: evitar un daño. ~frostiĝi: congelarse (dañarse por hielo). nederlande: ~eskorti: begeleiden. ~frostiĝi: bevriezen (door ijs beschadigen). ruse: ~eskorti: увести, вывести, выпроводить. slovake: ~eskorti: odeskortovať. ukraine: ~eskorti: виводити/відправляти під конвоєм. ~frostiĝi: вимерзати (про рослини і т. п.). administraj notoj de~a: Mankas dua fontindiko. de~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. antaŭ~igi: Mankas dua fontindiko. antaŭ~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~-: Mankas dua fontindiko. ~-: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.