Aldoni tradukojn al ReVo:

*zorg/i

*zorgi

serĉi 'zorgi'
[zorg.0i]
(x)
1.
[zorg.0i.pri_ies_bono]
Serioze direkti sian atenton kaj aktivecon al ies bono: mi zorgas pri ŝi tiel kiel mi zorgas pri mi mem [1]; [li] zorgu pri lia kuracado [2]; pri la azeninoj, kiuj perdiĝis […] ne zorgu, ĉar ili estas trovitaj [3]; Li ĉirkaŭis lin, zorgis pri li, ⫽ Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo [4]; li laŭte ploris, homoj eniradis kaj eliradis, […sed] neniu zorgis pri la knabo [5]; [ŝi] kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte [6]; pli zorgas unu patrino pri dek infanoj ol dek infanoj pri unu patrino PrV ; zorgu pri vi kaj nenion pli (vd nazo) PrV . VD:flegi, klopodi, prigardi, varti
2.
[zorg.0i.pri_io_bone]
Apliki sian atenton al io, por certigi ties bonan staton aŭ funkciadon: vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, […] zorgos pri ordo kaj pureco [7]; ŝi konservis ĉiam la samajn esprimojn kaj zorgis ilian precizecon [8]; baldaŭ li estis devigata zorgi pri sia profesio, kaj li forgesadis la birdon [9]; zorgu pri tio, ke vi povu rakonti sufiĉe belan fabelon, ĉar tio estas por miaj gepatroj la plej agrabla tempopasigo [10]; la orfino zorgis pri ĉio por kontentigi sian sinjorinon [11]; por sia vivteno li povis jam mem zorgi [12]; tajloro zorgas pri la vestoj [13]; kiom mi ŝuldas? […] havu la bonecon ne zorgi, li atendos [14]; alia urbestro, kompreneble, zorgus pri siaj profitoj [15]; antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon PrV ; zorgu vian metion, kaj ne miksu vin en alian PrV ; zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian PrV ; faru vian aferon, Dio zorgos ceteron PrV ; la celo de nia gazeto estas zorgi pri la vastigado de la lingvoZ ; zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn Hamlet ; zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj [16]; estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono BdV . VD:atenti, okupiĝi
3.
[zorg.0i.maltrankvili]
Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni konsideras grava: zorgi pri la morgaŭa tago [17]; la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin [18]; vi ja memoras ĉion, kion vi devas paroli? […] ne zorgu, mi bone ludos mian rolon [19]; [nu, vi] foriros, sen zorgi pri ŝia grumblado [20]; riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano PrV ; lingvoj naturaj […] tute ne bezonis zorgi pri facileco [21].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 9:20
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:10
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, AntaÅ­parolo de la tradukinto
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
14. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
15. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aÅ­gusto 1910
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 42:16
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
20. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 16
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
afrikanse:
sorg
albane:
kujdes
amhare:
እንክብካቤ
angle:
care (vi, vt) 2. care for, look after 3. worry (vi, vt)
arabe:
الرعاية
armene:
խնամք
azerbajĝane:
qayğı
beloruse:
1. ÐºÐ»Ð°Ð¿Ð°Ñ†Ñ–цца, апекавацца 2. Ð´Ð°Ð³Ð»ÑÐ´Ð°Ñ†ÑŒ, дбаць 3. Ñ‚урбавацца, маркоціцца
bengale:
যত্ন
birme:
ပြုစုစောင့်ရှောက်မှု
bosne:
njegu
ĉeĥe:
dbát o něčí dobro (o někoho), hájit, obávat se, pečovat, starat se
dane:
pleje
estone:
hooldus
eÅ­ske:
zainketa
filipine:
pag-aalaga
france:
s'occuper de 3. se soucier de, se faire du souci
galege:
coidados
germane:
sich kümmern
guĝarate:
સંભાળ
haitie:
swen
haÅ­se:
kula
hebree:
לדאוג
hinde:
देखभाल
hispane:
preocuparse
hungare:
1. gondoskodik, törődik ~u pri vi kaj nenion pli: törődj a magad dolgával. 2. gondoskodik (intézkedik), intézkedik antaÅ­ ĉio ~u oficon, plezuro atendos sian vicon: először a munka, utána a szórakozás. ~u vian metion, kaj ne miksu vin en alian: suszter, maradj a kaptafánál. ~u vivon vian kaj lasu vivi alian: élni és élni hagyni. faru vian aferon, Dio ~os ceteron: segíts magadon, Isten is megsegít. 3. aggódik riĉa ~as pri ĉampano, malriĉa pri pano: gazdag akkor eszik, mikor akarja, szegény, mikor kaphatja.
igbe:
nlekọta
indonezie:
1. mengasuh, menjaga, memelihara, merawat, mengurus 2. acuh, mengacuhkan, memperhatikan, menghiraukan, mengindahkan, peduli, memedulikan, menaruh perhatian 3. cemas akan, mencemaskan, khawatir akan, mengkhawatirkan, gelisah akan, menggelisahkan, resah akan, meresahkan, risau akan, merisaukan, memikirkan
irlande:
cúram
islande:
umönnun
itale:
badare, occuparsi, curare (aver cura), preoccuparsi
japane:
介護 [かいご]
jide:
זאָרגן
jorube:
itọju
kanare:
ಆರೈಕೆ
kartvele:
ჰიგიენის
kazaĥe:
қамқорлық
kimre:
gofal
kirgize:
камкордук
kmere:
ការថែរក្សា
koree:
주의
korsike:
skin
kose:
inkathalo
kroate:
briga
kurde:
bibalî
latine:
cura
latve:
kopšana
laÅ­e:
ການດູແລ
litove:
priežiᘻra
makedone:
грижа
malagase:
fikarakarana
malaje:
penjagaan
malajalame:
സംരക്ഷണം
malte:
kura
maorie:
tiaki
marate:
काळजी
monge:
kev saib xyuas
mongole:
тусламж
nederlande:
zorgen, zich bekommeren, bezorgd zijn
nepale:
हेरचाह
njanĝe:
kusamalira
okcidentfrise:
soarch
panĝabe:
ਦੀ ਦੇਖਭਾਲ
paŝtue:
د پاملرنې
pole:
1. dbać, troszczyć się, martwić się 2. dbać, pielęgnować, starać się 3. troszczyć się, martwić się
portugale:
1. cuidar, preocupar-se, zelar 2. cuidar, preocupar-se 3. preocupar-se
ruande:
ubwitonzi
ruse:
1. Ð·Ð°Ð±Ð¾Ñ‚иться, ухаживать, опекать 2. Ð·Ð°Ð±Ð¾Ñ‚иться, уделять внимание 3. Ð±ÐµÑÐ¿Ð¾ÐºÐ¾Ð¸Ñ‚ься , заботиться
samoe:
tausiga
sinde:
خيال
sinhale:
සත්කාර
skotgaele:
cùram
slovake:
starať sa
slovene:
nega
somale:
daryeelka
ŝone:
kutarisira
sote:
tlhokomelo ya
sunde:
perawatan
svahile:
huduma
taĝike:
нигоњубини
taje:
ดูแล
tamile:
பாதுகாப்பு
tatare:
кайгырту
telugue:
సంరక్షణ
tibete:
སེམས་ཁྲལ་བྱེད་
ukraine:
догляд
urdue:
دیکھ بھال
uzbeke:
g’amxo’rlik
vjetname:
chăm sóc
zulue:
ukunakekelwa

zorgo

serĉi 'zorgo'
[zorg.0o]
1.
[zorg.0o.peno]
Atenta penado certigi bonon aÅ­ prosperon de iu aÅ­ io (vd prizorgi): lia unua zorgo estis igi senriska la ekzistadon de lia filo [22]; al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj aÅ­toritaton pri la lingvo VivZam ; neniu romanisto en la irlanda lingvo hodiaÅ­ verkas kun kompareblaj zorgo, precizeco kaj klareco [23].
2.
[zorg.0o.premsento]
Premsento pro respondeco kaj rilataj malagrablaĵoj: pezaj zorgoj premas mian bruston Ifigenio ; se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo FK ; manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj [24]; [ŝi] pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj kaj malĝojo Marta ; de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj PrV ; malpli da havo, malpli da zorgoj PrV ; rusto manĝas la feron kaj zorgo la homon PrV ; ĉiu morgaŭ havas sian zorgon PrV . SIN:klopodo2
angle:
1. care (noun) 2. worry (noun)
beloruse:
1. ÐºÐ»Ð¾Ð¿Ð°Ñ‚, дагляд, апека 2. Ñ‚урбота, маркота, хваляваньне
ĉeĥe:
péče, starost
france:
1. soin 2. souci
germane:
Sorge 1. Pflege, Versorgung
hebree:
דאגה 1. ×˜×™×¤×•×œ
hispane:
1. preocupación
hungare:
1. gondoskodás, törődés 2. gond, aggodalom malpli da havo, malpli da ~oj: kisebb vagyon, kisebb gond. rusto manĝas la feron kaj ~o la homon: vasat rozsda marja, szívet a bánat. ĉiu morgaÅ­ havas sian ~on: minden napnak megvan a maga baja.
indonezie:
1. perhatian, penjagaan, kepedulian, pemeliharaan, perawatan, pengurusan 2. kecemasan, kegelisahan, kekhawatiran, keresahan, kerisauan
itale:
1. attenzione, conto (attenzione), cura (attenzioni), riguardo (attenzioni), sollecitudine (attenzioni), premura (attenzioni) 2. pena (fatica), grattacapo, preoccupazione
japane:
配慮 [はいりょ], 世話 [せわ], 心配 [しんぱい], 気づかい [きづかい]
nederlande:
zorg
pole:
troska 1. opieka
portugale:
1. atenção, cuidado, zelo 2. preocupação
ruse:
забота
slovake:
1. starostlivosÅ¥ 2. starosÅ¥
ukraine:
турбота

zorga

serĉi 'zorga'
[zorg.0a]
[zorg.0a.PSI]
Kun zorgo, plena de zorgo: sub la zorga okulo de l' pastroj [25]; blanka rajdmantelo […] enkovris liajn graciajn membrojn [kaj…] montris plej zorgan drapiradon RBa ; li iĝis ege nerva, fumas trioble pli, havas zorgan mienon ChB ; zorgaj pensoj de la patrino HsT ; Aleksandro faris fundamente zorgajn banojn por sia korpo KKr ; fari plej zorgan nekropsian ekzamenon de lia korpo ChV ; lia frunto elmontris zorgan pripensadon ChR . VD:asidua, konscienca, skrupula
angle:
careful (adj)
beloruse:
клапатлівы, уважлівы, беражлівы
ĉeĥe:
pečlivý, starostlivý
france:
soigneux
germane:
sorgfältig, sorgsam, sorgenvoll
hungare:
gondos
indonezie:
awas, cermat, teliti, saksama
itale:
scrupoloso, attento, accurato, vigile
japane:
注意深い [ちゅういぶかい], 用心の [ようじんの], 慎重な [しんちょうな]
nederlande:
zorgzaam, zorgvuldig
pole:
troskliwy, staranny
portugale:
cuidadoso, zeloso
ruse:
заботливый, бережный
slovake:
pozorný, starostlivý
tibete:
གཟབ་གཟབ་བྱེད་
ukraine:
турботливий, дбайливий, бережний

zorgema

serĉi 'zorgema'
[zorg.0ema]
[zorg.0ema.KOMUNE]
Daŭre zorganta, akuratema, eventuale maltrankvila pri estonta stato de aferoj: ĉio estis pura kaj bonorda kaj sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino FK ; ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco [26]; la antaŭzorgemo malkovros al vi la malsanon kaj la sperto montrus la rimedon [27]; sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino [28]; ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila, malkvieta Metrop .
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:18
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a
28. A. Edelmann, tradukis I. Kaminski: La forgesita pipo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
angle:
careful (adj, characteristic)
beloruse:
клапатлівы, уважлівы, беражлівы
ĉeĥe:
pečlivý, starostlivý
france:
inquiet
germane:
sorgfältig, sorgsam
hungare:
gondoskodó
indonezie:
hati-hati, berhati-hati, penuh perhatian
itale:
scrupoloso, attento, accurato, solerte, sollecito, vigile
japane:
世話好きな [せわずきな], 注意深い [ちゅういぶかい], 入念な [にゅうねんな]
nederlande:
zorgzaam, zorgvuldig
pole:
troskliwy, staranny, dbały
portugale:
cuidadoso, zeloso
ruse:
заботливый, бережный
slovake:
pozorný, starostlivý
taje:
ใส่ใจ
ukraine:
турботливий, дбайливий, бережний

*zorgato

serĉi 'zorgato'
[zorg.0ato]
[zorg.0ato.KOMUNE]
Persono pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa infano: mi estas la zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato DL ; Ijob estis irinta al Padar, por bonvenigi la malnovan amikon kaj liajn zorgatojn, alvenontajn per la granda karavano [29]; [la doktoro] ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato BdV .
29. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a, paca Betraĥ
angle:
ward (noun, a person)
beloruse:
падапечны
ĉeĥe:
chovanec, poručenec, svěřenec
france:
protégé (subst.), pupille
germane:
Pflegeperson, Pflegling, Zögling
hungare:
gondozott, gyámfiú
itale:
pupillo
japane:
被保護者 [ひほごしゃ], 被後見人 [ひこうけんにん]
nederlande:
pupil (leerling)
pole:
wychowanek, pupil (daw.)
portugale:
pupilo
ruse:
подопечный, опекаемый
slovake:
chovanec, zverenec
ukraine:
опікуваний

*zorganto, prizorganto

serĉi 'zorganto'
serĉi 'prizorganto'
[zorg.0anto]
[zorg.0anto.KOMUNE]
Persono, kiu zorgas pri iu, precipe pri neplenaĝa orfo: li estis prizorganto de […] filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon [30]; la juna reĝo venigis sian patron kaj zorganton kaj superŝutis ilin per trezoroj [31]. VD:kuratoro 1
angle:
caretaker, janitor
beloruse:
апякун, апекавальнік
ĉeĥe:
pečovatel, poručník, pěstoun
france:
protecteur (subst.), tuteur
germane:
Pfleger, Pflegerin, Versorger
hungare:
gondozó, gyám
indonezie:
pengasuh, penjaga, pemelihara, perawat, pengurus, wali
itale:
tutore
japane:
世話人 [せわにん], 世話役 [せわやく]
pole:
opiekun
portugale:
tutor
ruse:
опекун
slovake:
opatrovateľ, poručník
taje:
ผู้ดูแล
ukraine:
опікун, піклувальник, дбайливець

zorgigi

serĉi 'zorgigi'
[zorg.0igi]
(tr)
[zorg.0igi.KOMUNE]
Fari, ke iu zorgu: trankvila estas ĉiu, kiun nenio ekscitas, indignigas aŭ zorgigas [32]; kiuj estas la viroj, kiuj tiom vin zorgigas Ifigenio ? tiom da adiciiĝantaj bonŝancoj iomete zorgigis min [33].
32. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
33. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 147a
angle:
make worry (vt)
beloruse:
заклапочваць
france:
préoccuper
indonezie:
mencemaskan, mengkhawatirkan, menggelisahkan, meresahkan, merisaukan
japane:
心配させる [しんぱいさせる]

antaÅ­zorgi

serĉi 'antaŭzorgi'
[zorg.antaux0i]
(tr)
[zorg.antaux0i.KOMUNE]
Zorgi pri io, kio ankoraŭ ne estas, ankoraŭ ne okazis, precipe por eviti aŭ malhelpi iun malbonon: se oni ne antaŭzorgos, la ruiniĝo de la energia sistemo certe okazos [34]; okaze de malsaniĝo aŭ bezono de antaŭzorga helpo ili ofte ne kontaktas kuracistojn, timante ekstradicion [35]; en tiu ĉi vintro ni devis kelkfoje salumi la ŝtuparon pro vizitantoj, poŝtistoj kaj propra antaŭzorgo [36]. VD:antaŭtimi, antaŭmalhelpi, antaŭvidema, preventi
34. Monato, Evgeni Georgiev: Temperaturleviĝo en Tirolo, 2008
35. Monato, Betty Chatterjee: Senrajtulaj sanrajtoj, 2011
36. Monato, Franz-Georg Rössler: Ŝtupoj al malplenaj poŝoj, 2010
angle:
take care (vt, be cautious)
beloruse:
перасьцерагчыся
france:
prévenir (empêcher) antaŭ~a: prévoyant.
germane:
vorsorgen, Vorsorge treffen antaŭ~a: vorsorglich, präventiv.
hungare:
előre gondoskodik antaŭ~a: előrelátó.
indonezie:
berawas-awas, berhati-hati, mencegah
itale:
cautelarsi, premunirsi
nederlande:
voorzorgsmaatregelen treffen
pole:
martwić się na zapas
portugale:
precaver-se, prevenir-se
ruse:
предостеречься, позаботиться заранее
ukraine:
передбачати, завчасно подбати

malzorgi

serĉi 'malzorgi'
[zorg.mal0i]
(tr)
[zorg.mal0i.KOMUNE]
Malatenti ion aŭ iun, kiun oni devas zorgi: mi scias […], kiuj oficiroj drinkas aŭ malzorgas la servadon, kaj kiuj honeste plenumas sian devon [37]; li […] ĝoje ekmigris en la mondon malzorgante nenion, kio dikigas la homon kaj maldikigas la monujon (t.e. diboĉis) [38]; gento de mensoguloj! ekkriis la tajloro, unu same sendia kaj malzorga, kiel alia [39]! la partiaj kaj sindikataj gvidantoj malzorgas la interesojn de la proletaro, ne okupiĝante pri solvo al la mondlingva problemo [40]. VD:neglekti, preterlasi
angle:
neglect (vt)
beloruse:
занядбаць, не зьвярнуць увагі
ĉeĥe:
opomíjet, zanedbávat
france:
négliger
germane:
vernachlässigen, verkommen lassen, verwahrlosen lassen
hebree:
להזניח
hungare:
elhanyagol, nem törődik vele
indonezie:
mengabaikan, mengalpakan, membengkalaikan, membiarkan, melalaikan, melengahkan, melupakan, menyia-nyiakan, menelantarkan, meneledorkan
itale:
abbandonare (trascurare), trascurare
japane:
おろそかにする, おざなりにする
nederlande:
verwaarlozen
pole:
zaniedbywać
portugale:
negligenciar
ruse:
пренебрегать, пренебречь, не обратить внимания
slovake:
nedbať, nestarať sa
ukraine:
не піклуватися, залишати без уваги, нехтувати

malzorgo

serĉi 'malzorgo'
[zorg.mal0o]
[zorg.mal0o.KOMUNE]
Malatento, maldiligento pri aferoj, kiun oni devas zorgi: [ili] opinias, ke la tradicioj rapide malaperas kaj ke la malzorgo, kun kiu oni komunikas ilin, malhelpas longan daÅ­radon [41].
france:
négligence
indonezie:
pengabaian, pengalpaan, pembengkalaian, pembiaran, kelalaian, kelengahan, kelupaan, kesia-siaan, penelantaran, keteledoran

nezorgema

serĉi 'nezorgema'
[zorg.ne0ema]
[zorg.ne0ema.KOMUNE]
Kiu ne volas zorgi, atenti, sin gardi aŭ gardi aliajn: li estis obstinaĉe nezorgema pri sia sano kaj subite, ho ve, li mortis pro febro [42]. VD:maldiligenta
42. I. Kellerman: A Complete Grammar of Esperanto, 1910
angle:
careless (adj, characteristic)
beloruse:
нядбалы, нядбайны
france:
insoucieux, négligent
indonezie:
abai, cabar, ceroboh, gegabah, lalai, lengah, sembrono, teledor

prizorgi

serĉi 'prizorgi'
[zorg.pri0i]
(tr)
[zorg.pri0i.KOMUNE]
Zorgi pri: mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni Marta ; ŝi kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis ŝin pro ŝia tuta prizorgado kaj amo, kiun ĉi tiu havigis al ŝi en la tagoj de la mizero [43]; jen vi prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi [44]? Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min [45]; se vi povus ricevi lin kiel edzon, tiam vi estus bone prizorgita [46]; viro mortis, kaj post lia morto neniu prizorgis lian nigran hundon [47].
angle:
take care of, look after
beloruse:
даглядаць
ĉeĥe:
dbát o něčí dobro (o někoho), hájit, obávat se, pečovat, starat se
france:
entretenir, soigner
germane:
umsorgen, pflegen, versorgen
hebree:
לטפל ב-
hungare:
gondoz, ellát (tevékenységet)
indonezie:
acuh, mengacuhkan, memperhatikan, menghiraukan, mengindahkan, peduli, menaruh perhatian
itale:
accudire, badare, occuparsi di
japane:
気を配る [きをくばる], 世話をする [せわをする], 介護する [かいごする]
nederlande:
verzorgen
pole:
opiekować się, doglądać
portugale:
atender, tratar, zelar
ruse:
ухаживать
slovake:
obstarať, postarať sa, pozháňať, starať sa, ujať sa, vybaviť, zadovážiť, zaobstarať, zaopatriť
taje:
ดูแล
tibete:
བདག་གཉིར་བྱེད་པ་
ukraine:
доглядати, опікувати

senzorga

serĉi 'senzorga'
[zorg.sen0a]
[zorg.sen0a.ne]
Ne maltrankvila pro zorgoj: Johano povis dormi tute senzorge, kaj tion li efektive faris [48]; jaroj de […] senzorga kaj feliĉa vivo Marta ; estas ja tiel bele, se oni en la maljuneco povas vivi senzorge [49]; li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj […] Marta ; li deziregis denove foriri en la drinkejon, por diboĉi kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj [50]. VD:luma, sennuba, serena
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
50. A. Edelmann, tradukis I. Kaminski: La forgesita pipo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
angle:
carefree (adj)
beloruse:
бесклапотны, бестурботны
ĉeĥe:
bezstarostný
france:
insouciant, sans souci
germane:
sorglos, unbesorgt, unbeschwert
hebree:
שאנן
hungare:
gondtalan
indonezie:
bebas, tanpa beban
itale:
disattento (incurante), incurante, spensierato
japane:
無頓着な [むとんちゃくな], 不用心な [ふようこころな], のんきな, 気楽な [きらくな]
nederlande:
onbezorgd
pole:
beztroski, niedbały, niefrasobliwy
portugale:
despreocupado
ruse:
беззаботный
slovake:
bezstarostný
tibete:
སེམས་གུ་ཡངས་པོ་
ukraine:
безтурботний, безпечний

domzorgisto

serĉi 'domzorgisto'
[zorg.dom0isto]
[zorg.dom0isto.KOMUNE]
Homo komisiita per zorgado pri la bonstato de domo, t.e. hejtado, purigado, riparoj k.s.: la domon posedis la firmo, kie li laboris, kaj li estis domzorgisto [51]; li laboris kiel gazetportisto, ĝardena kaj mueleja laboristo, purigisto kaj domzorgisto [52]. VD:ekonomo, kortisto, pordisto
angle:
caretaker
beloruse:
аканом, ахмістар
france:
concierge
germane:
Hausmeister
indonezie:
ART, asisten rumah tangga, pengasuh rumah, babu, pembantu, pembantu rumah tangga, PRT, penata laksana rumah tangga

zorge de

serĉi 'zorge de'
[zorg.0ede]
(prepoziciaĵo)
[zorg.0ede.KOMUNE]
De, kun la helpo de, plenumate de: oni surscenigas […] altnivelajn spektaklojn, zorge de la Torina Manifestacia Instanco [53]; oni intencas baldaŭ [la tekston] publikigi, kune kun centoj da aliaj tiaj tekstoj, en papera kaj cifereca versioj, zorge de la eldonejo Edistudio [54]. VD:danke al, fare de, flanke de, egido
53. Turisma skabenejo de la urbo Torino: Torino, 1984
54. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
angle:
in the care of
beloruse:
дзякуючы (чымсьці высілкам, клопату)
france:
par les soins de
germane:
unter Leitung von, unter Aufsicht von, betreut von, durch
hungare:
gondozásában
itale:
a cura di
pole:
pod opieką
ruse:
благодаря усилиям

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~o: Mankas dua fontindiko.
ne~ema : Mankas dua fontindiko.