Aldoni tradukojn al ReVo:

1fiks/i PV

fiksi

serĉi 'fiksi'
[fiks.0i]
(tr)
1.
[fiks.0i.flagon]
Firme senmovigi almetante al io: bluaj ŝtofoj, fiksitaj per […] purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj [1]; li […] fiksis iliajn piedojn en la trabon [2]; la boato ne estis fiksita, kaj […] ĝi forŝoviĝis de la tero [3]; [ŝi] deŝiris unu el la rozoj kaj fiksis ĝin al sia brusto [4]. VD:alforĝi, alglui, alkroĉi, alligi, alteni, firmigi, najli.
2.
[fiks.0i.rigardon]
(figure) Turni, meti en iun direkton aŭ pozicion kaj iom longe teni tiel: fiksi la okulojn sur ion [5]; ili fiksis sur ŝi siajn malbonajn rigardojn, sed ŝi preĝis [6]; kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino Marta .
3.
[fiks.0i.kutimon]
(figure) Definitivigi kutimon, uzmanieron, formon, sencon, strukturon: fiksi prezon, rendevuon; la tago de la edziĝo estis fiksita [7]; ricevi fiksitan oficon [8]; paroladoj, kies formo estas tre precize fiksita aŭ de apartaj reguloj aŭ de la kutimo kaj tradicioj [9]; ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto […] kaj fiksi por ĝi netuŝeblan fundamenton [10]; la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora vortarego [11]. VD:decidi, definitivigi, difini
4.
[fiks.0i.FOT]
FOT Igi fotografaĵon nedifektebla de la lumo: forprenante la inkon de fotokopiiloj […] fiksitan per varmo [12].
5.
[fiks.0i.KEM]
KEM Kapti el gasa aŭ likva medio kaj enpreni en stabilan kombinaĵon: bakterioj fiksas nitrogenon el la aero [13]; pro la simbiozo kun la bakterio [la alno] povas fiksi nitrogenon el la aero [14].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:6
2. La Nova Testamento, La agoj 16:24
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
9. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 13ª.
10. Zamenhof: La parolado en la Guildhall, Londono, la 21an de aÅ­gusto 1907
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 58a, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
12. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
13. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
14. Alnus incana - Vikipedio
angle:
fix (vt, in place) 1. fasten
ĉeĥe:
stanovit, ujednat, upevnit, upírat (zrak), určit, zakotvit
ĉine:
1. å›ºå®š [gùdìng] 2. ç›¯ [dÄ«ng]
france:
fixer (caler, déterminer, phot.) , arrimer, arrêter (fixer), caler, déterminer, figer (fixer)
germane:
1. befestigen, stecken, anheften 2. fixieren, heften (Blick) ~i la okulojn: die Augen auf jemanden heften. 3. fixieren 4. fixieren
hispane:
fijar
hungare:
fixál, rögzít 1. rögzít, fixál, ráerősít 2. rászegez (átv.), megszab, megállapít, leszögez (átv.) 3. rászegez (átv.), megszab, megállapít, leszögez (átv.)
japane:
固定する [こていする], 取りつける [とりつける], 据える [すえる], 定着する [ていちゃくする], 取り決める [とりきめる], 定める [さだめる], 確定する [かくていする]
nederlande:
1. vastmaken, vastzetten 2. fixeren 3. fixeren 4. fixeren
pole:
1. mocować, umocować, przymocować, przytwierdzać 2. ustalać, zafiksować (pot.), upewniać ~i la okulojn: utkwić wzrok. 3. ustalać, zafiksować (pot.), upewniać 4. utrwalać
portugale:
fixar
ruse:
1. Ð¿Ñ€Ð¸ÐºÑ€ÐµÐ¿Ð¸Ñ‚ÑŒ, закрепить, укрепить 2. Ð½Ð°ÑÑ‚авить (нацелить), поставить (о позе), уставить (взгляд и т.п.) 3. ÑƒÑÑ‚ановить, закрепить, зафиксировать 4. Ð·Ð°ÐºÑ€ÐµÐ¿Ð¸Ñ‚ÑŒ, фиксировать 5. ÑƒÑÐ²Ð°Ð¸Ð²Ð°Ñ‚ÑŒ, связывать
slovake:
pripevniť, stanoviť, upevniť, určiť
tibete:
དོགས་
ukraine:
укріплювати, укріпляти, прикріплювати, прикріпляти, закріплювати, закріпляти, фіксувати, фото закріплювати, закріпляти, зосереджувати (погляд, увагу)

fiksa

serĉi 'fiksa'
[fiks.0a]
[fiks.0a.fiksita]
Nemovebla, senŝanĝa: kun fiksa rigardo mi ĝin observis [15]; ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon VivZam ; uzanto pagas fiksan sumon ĉiumonate [16]; japanaj junuloj preferas horpagan dungon al fiksa okupo [17]; [ili] eĉ ne havas fiksan loĝadreson [18]; la libera kadro ne konas fiksan tagordon kaj ebligas diversajn interparolojn [19]; estas iom malfacile teni la aparaton fiksa, dum oni puŝas la ekigan butonon [20]; publikaj, fiksaj telefonaparatoj en malfacile alireblaj komunumoj estis instalitaj [21]. VD:firma1, rigida
15. La Nova Testamento, La agoj 11:6
16. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
17. IGARASI Takeo: Junaj liberaj laboristoj, Monato, 2000/12, p. 11
18. Monato, Mu Binghua: Urbiĝo kaj malriĉiĝo, 2007
19. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?, 2004
20. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko, 2008
21. Monato, Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita, 2009
ĉeĥe:
fixní (termínovaný), s pevně určenou lhůtou, s pevně určeným termínem, s pevně určeným dnem
ĉine:
牢牢 [láoláo], 稳固地 [wěngùde], 束住 [shùzhù], 不能移动 [bùnéngyídòng]
france:
fixe, fixé, figé (fixe)
germane:
fest, starr, fixiert, unbeweglich ~a okupo: Festanstellung.
hispane:
fijo
hungare:
fix, szilárd, meghatározott, rögzített
japane:
固定の [こていの], 定着の [ていちゃくの], 定まった [さだまった], 決まった [きまった]
nederlande:
vast ~a okupo: vaste benoeming.
pole:
stały, ustalony, niezmienny, trwały, zafiksowany (pot.)
ruse:
закреплённый, зафиксированный, пристальный (о взгляде)
slovake:
fixný, nepohyblivý, pevný
ukraine:
фіксований, нерухомий, добре прикріплений, пильний (про погляд)

fikseco

serĉi 'fikseco'
[fiks.0eco]
[fiks.0eco.fiksiteco]
Eco de tio, kio estas fiksa: pro sia fikseco kaj stabileco la pelva zono donas al la homo la eblecon sekure stari kaj moviĝi sur la du kruroj [22]; en la kodo de milita etiketo silento kaj fikseco estas formoj de respektindeco [23].
ĉeĥe:
pevnost, stálost
ĉine:
不变性 [bùbiànxìng], 不变 [bùbiàn], 无弹力 [wúdànlì], 坚硬性 [jiānyìngxìng]
france:
fixité
germane:
Starrheit, Unbeweglichkeit
hispane:
fijeza
hungare:
szilárdság, rögzítettség
japane:
固定 [こてい], 不動 [ふどう], 不変性 [ふへんせい]
pole:
trwałość, stałość, niezmienność, zafiksowanie (pot.)
ruse:
закреплённость, зафиксированность
slovake:
pevnosť

fiksiĝi

serĉi 'fiksiĝi'
[fiks.0igxi]
[fiks.0igxi.KOMUNE]
Iĝi fiksita: [la ŝipo] naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis [24]; ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min [25]; (figure) [la] sceno fiksiĝis en la memoro [26].
france:
se fixer
germane:
sich festsetzen, sich befestigen al~iĝis: sich festsetzen, haften bleiben.
hispane:
fijarse
hungare:
rögzül, megszilárdul
japane:
固定する [こていする], 固まる [かたまる], 張りつく [はりつく]
nederlande:
zich vastzetten
pole:
ustalać się, utrwalać się, zafiksować się (pot.)
ruse:
крепиться, закрепиться, зафиксироваться

fiksilo

serĉi 'fiksilo'
[fiks.0ilo]
1.
[fiks.0ilo.TEK]
TEK Meĥanika aranĝaĵo por fiksi ion en dezirata pozicio: agrafo, krampo, najlo ktp. SUP:junto
2.
[fiks.0ilo.FOT]
FOT Ĥemiaĵo por fiksi,4 fotografaĵojn.
angle:
fixer
ĉeĥe:
vázání (na lyžích)
ĉine:
2. å®šè‰²æ–™ [dìngsèliào], 定色剂 [dìngsèjì]
france:
1. fixation (méca.) 2. fixatif (subst.)
germane:
1. Befestigung, Befestigungsstift, Fixierung 2. Fixierer, Fixiermittel
hispane:
1. fijador, cierre 2. fijador
hungare:
1. rögzítő, rögzítőelem 2. rögzítőszer, fixálószer, fixírsó
japane:
留め具 [とめぐ], 定着液 [ていちゃくえき]
nederlande:
2. fixeer
pole:
1. mocowanie 2. utrwalacz
ruse:
1. ÑÐºÑ€ÐµÐ¿Ð°, фиксатор, крепление 2. Ñ„иксаж
slovake:
aretačné zariadenie
ukraine:
фіксатив, фіксатор, кріплення (у лижах)

antaÅ­fiksi

serĉi 'antaŭfiksi'
[fiks.antaux0i]
(tr)
[fiks.antaux0i.KOMUNE]
Anticipe fiksi: [la edzo] ne revenis je la antaŭfiksita tempo [27]; versoj […] sen antaŭfiksita ritmo [28].
ĉine:
先定 [xiāndìng]
france:
fixer d'avance, convenir à l'avance
germane:
vorbestimmen, im Vorhinein festlegen
hispane:
prefijar
pole:
ustalać zawczasu, określać zawczasu
ruse:
заранее определённый, заранее согласованный

ĉirkaŭfiksiĝi

serĉi 'ĉirkaŭfiksiĝi'
[fiks.cxirkaux0igxi]
[fiks.cxirkaux0igxi.KOMUNE]
Fiksiĝi sur la ĉirkaŭo: la plumaj kovroj firme ĉirkaŭfiksiĝis sur ili, tiel ke ili baldaŭ leviĝis de la tero en la formo de du blankaj cignoj [29].
france:
se fixer (sur le pourtour)
germane:
miteinander verwachsen, sich fest miteinander verbinden
hispane:
establecerse (sobre el perímetro)

fikspunkta, fikskoma

serĉi 'fikspunkta'
serĉi 'fikskoma'
[fiks.0koma]
KOMP
Rilata al la poziciaj frakcioj (praktike, dekumaj aŭ duumaj frakcioj) kiuj havas sian onpunkton (resp. onkomon) en iu antaŭdifinita, fiksita pozicio: la monsumoj $5.97 ktp estas fikspunktaj (la punkto apartigas la cendojn, „centonojn“); fikspunkta nombroprezento, aritmetiko. TUT:reelojVD:glitpunkta, glitkoma
angle:
fixed-point
ĉeĥe:
s pevnou desetinou čárkou
france:
en virgule fixe
germane:
Festkomma
hispane:
punto decimal
hungare:
fixpontos
japane:
固定小数点の [こていしょうすうてんの]
pole:
stałoprzecinkowy
ruse:
с фиксированной точкой (или запятой)
slovake:
s pevnou desatinnou čiarkou
ukraine:
з фіксованою комою

administraj notoj

~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~punkta, ~koma: Mankas dua fontindiko.
~punkta, ~koma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.