*turn/i PV

*turni

(tr)
1.
Movi ion ĉirkaŭ ĝia akso: turni radon; turni ŝlosilon en la seruro; ĉe la sono de lia voĉo Stella turnis la kapon [1]; la kamparano […] turnis kaj returnis la paĝojn [2]; la folioj en la arbaro fariĝis flavaj […], la vento ilin forportis kaj turnopelis [3]. VD:kirli, ruli 1
2.
Direkti en iun direkton: turni posten la ĉevalon [4]; ili turnis al Mi la dorson (signo de malestimo, rifuzo, fuĝo...) [5]; returnu vin de viaj malbonaj vojoj [6]; turni la okulojn al la pordo; turni sian rigardon, atenton al io; turni ĉiujn siajn fortojn, klopodojn al iu celo; la randoj de la ĉinaj tegmentoj estas turnitaj supren. VD:adresi, apliki, celi
3.
Meti en novan staton, ŝanĝi: la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro [7]. VD:aliformi, metamorfozi
afrikanse:
beurt
albane:
kthesë
amhare:
መታጠፍ
angle:
turn 2. turn
arabe:
منعطف
armene:
հերթը
azerbajĝane:
çevirmək
beloruse:
круціць, паварочваць, пераварочваць
bengale:
পালা
birme:
အလှည့်
bosne:
red
ĉeĥe:
obrátit, obracet, stočit, točit, vrtět
dane:
tur
estone:
omakorda
eŭske:
txanda
filipine:
pagliko
france:
tourner
galege:
á súa vez,
germane:
verwandeln 1. drehen 2. zuwenden, richten, lenken
guĝarate:
વળાંક
haitie:
vire
haŭse:
nuna
hinde:
बारी
hispane:
girar
hungare:
1. fordít, forgat 2. elfordít, irányít 3. változtat (vmivé)
igbe:
N’aka
indonezie:
1. memutar, memusing 2. membelokkan, mengarahkan 3. mengubah (bentuk, wujud, dsb.)
irlande:
cas
islande:
snúa
japane:
ターン
jave:
siji
jide:
קערן
jorube:
tan
kanare:
ತಿರುವು
kartvele:
თავის მხრივ,
kazaĥe:
бұрылу
kimre:
dro
kirgize:
бурулуш
kmere:
វេន
koree:
회전
korsike:
turnu
kose:
lithuba
kroate:
red
kurde:
zîvir
latine:
vicissim
latve:
kārta
laŭe:
ແລະເຮັດໃຫ້ການ
litove:
posᘻkis
makedone:
возврат
malagase:
indray
malaje:
seterusnya
malajalame:
വളവ്
malte:
dawran
maorie:
tahuri
marate:
वळण
monge:
tig
mongole:
ээлж
nederlande:
draaien
nepale:
फलस्वरूप
njanĝe:
ndiyeno
okcidentfrise:
draaie
panĝabe:
ਵਾਰੀ
paŝtue:
وار
pole:
obracać 1. obracać, kręcić 2. obracać, zakręcać
portugale:
virar, voltar, volver, rodar, voltear, transformar 1. girar, rodar
ruande:
hindukira
ruse:
1. вращать, крутить, вертеть, поворачивать, повернуть, переворачивать, перевернуть, обращать 2. поворачивать, повернуть 3. обращать, обратить
samoe:
liliu
sinde:
موڙ
sinhale:
අනෙක් අතට
skotgaele:
tionndadh
slovake:
rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
slovene:
zavoj
somale:
markooda
ŝone:
chijana
sote:
lehlakoreng le
sunde:
pengkolan
svahile:
upande
svede:
1. vrida 2. vända 3. förvandla
taĝike:
навбати
taje:
เลี้ยว
tamile:
இதையொட்டி
tatare:
борылу
telugue:
మలుపు
ukraine:
поворот
urdue:
باری
uzbeke:
burilish
vjetname:
lần lượt
zulue:
baphendukela

turniĝi, sin turni

1.
Moviĝi ĉirkaŭ sia akso: la rado turniĝis, la siteloj ĉerpis la akvon el la lageto [8]; pordo turniĝas sur sia hoko [9]; (figure) senĉese turniĝis en lia kapo […] la samaj pensoj [10]; junaj fraŭlinoj turniĝadis en gaja danco [11]; la neĝo turniĝadis [12]; (figure) ĉio turniĝas ĉirkaŭ mi! tio venas de tio, ke mi eltrinkis la botelon [13]; la reĝo sin turnis kaj turnadis antaŭ la spegulo [14]; li sin turnis sur la kalkano Marta ; turniĝadi kiel serpento (rapide ĉiuflanken tordi sian korpon) PrV . VD:kirliĝi, ruliĝi1.a, tordi
2.
Ŝanĝi sian direkton: tie la karavano sin turnis al la sudo; sin turni kontraŭ la malamikon; la fortuno povas […] forlasi nin, eĉ sin turni kontraŭ ni [15]; (figure) kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo. VD:dekliniĝi, konvertiĝi
3.
Ekdirekti sian atenton, sian agadon, sian penson aŭ konsideron al...: kien ajn li sin turnos, li sukcesos [16]; sin turni al iu kun peto por helpo; por ĉiuj informoj turnu vin al Sinjoro Ajnulo; ne turnu vin al idoloj [17]; mia voĉo sin turnas al la homoj [18]; lia atento baldaŭ sin turnis al ni.
4.
Iĝi en novan staton: lia amo turniĝis en malamon; Aleksandro mortis […kaj] turniĝis en polvon [19].
angle:
turn, turn around
beloruse:
паварочвацца, пераварочвацца, зьвяртацца
ĉeĥe:
obracet, stočit, točit, vrtět
france:
se retourner, se tourner, tourner en ~iĝadi kiel serpento: se tordre comme un vers.
germane:
1. sich umdrehen ~iĝadi kiel serpento: sich wie eine Schlange winden. 2. umkehren
hispane:
1. dar vueltas, girarse 2. volverse 4. convertirse, volverse
hungare:
1. forog, pörög, kering 2. fordul, irányul 4. változik (vmivé)
indonezie:
1. berputar, berpusing 2. berbelok 4. berubah (bentuk, wujud, dsb.)
japane:
回る [みる], 回転する [かいてんする], ふり向く [ふりむく], 向きを変える [むきをかえる], 変わる [かわる]
pole:
1. obracać się, kręcić się 2. obracać się, zwracać się 4. obracać się
ruse:
1. вращаться, крутиться, поворачиваться, повернуться 2. поворачиваться, повернуться, оборачиваться, обернуться 4. оборачиваться, обратиться
slovake:
rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
svede:
1. rotera, vridas 2. vändas, vända sig 4. förvandlas
tibete:
མདོང་མོ་
ukraine:
обертатися, повертатися, вертітися, кружляти, перетворюватися, обертатися

deturni, forturni

(tr)
Ŝanĝi la kutiman aŭ normalan direkton de: deturni la fluon de rivero; deturni iun de la vojo; timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono [20]; Sed baldaŭ ŝi forturnas la vizaĝon, kvazaŭ ŝi ne konus lin [21]. VD:deadmoni, deklini, delogi, devojigi, elreligi
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:7
21. S. Engholm: Al Torento, 1930
angle:
avert, lead astray, turn away, ward off, detour
beloruse:
адварочваць
ĉeĥe:
odklonit, odvracet, odvrátit
france:
détourner
germane:
abwenden
hispane:
desviar
hungare:
elfordít
indonezie:
mengalihkan, memalingkan
japane:
身を引かせる [みをひかせる]
nederlande:
ronddraaien
pole:
odwracać
ruse:
отворачиваться, отвернуться
slovake:
odbočiť, odkloniť sa
svede:
vända bort
ukraine:
відвертати

deturniĝi, forturniĝi

(ntr)
Ekiri al alia direkto, turni sin, sian vizaĝon, rigardon aŭ penson al io alia: kiam li sentis, ke lia pensado tro koncentriĝas al ŝi, li haste deturniĝis, timante plian suferon [22].
22. M. Proust, trad. J.-L. Tortel: Unu amo de Swann, 2019
angle:
get distracted, go astray, turn away, detour
beloruse:
адварочвацца
france:
se détourner
germane:
sich abwenden
indonezie:
beralih, berpaling
japane:
そっぽを向く [そっぽをむく]

elturniĝi

(figure) Eliri el malfacila situacio per sia lerto: sen la angla ne eblas elturniĝi en la mondo kaj en la estonta profesio [23]; elturniĝi el la pagado de impostoj [24].
angle:
wangle, contrive, maneuver, manage, get away, get along, turn out
beloruse:
выкручвацца
france:
se débrouiller, se tirer d'affaire
germane:
sich herauswinden, sich herausreden
hispane:
evadirse
hungare:
kivágja magát
japane:
身をかわす [みをかわす], 切り抜ける [きりぬける]
katalune:
arreglar-s'ho, arreglar-se
nederlande:
zich eruit redden
okcitane:
s'adobar
pole:
wykręcić się, wykaraskać się
ruse:
вывернуться, извернуться, выкрутиться
svede:
vrida sig ur, ta sig ur

elturniĝo

Ago elturniĝi; tiucela rimedo: diru al mi sen elturniĝo, kio okazis hieraŭ vespere [25]; – Mi ne povas juĝi pri li – [aĥ], tio estas simple elturniĝo [26]; la respondo […] estis tute trafa kaj ĝusta respondo, ne nur momenta elturniĝo [27]; la diversaj teknikaj elturniĝoj por la transkodigo de la ĉapelitaj literoj tute ne estas kontraŭ-Fundamentaj [28]. VD:elirejo2, eskapo, evito, mensogo, preteksto, provizoro, solvo
angle:
makeshift, expedient, workaround
beloruse:
выкручваньне
germane:
Ausflucht, Vorwand, Ausrede, Notlösung, Notbehelf, Behelfslösung
japane:
切り抜けること [きりぬけること], 回避 [かいひ], 逃げ道 [にげみち], 言い逃れ [いいのがれ]

elturnaĵo

Elturniĝa rimedo: preskaŭ neebla elturnaĵo [29].
angle:
expedient, makeshift, workaround
beloruse:
выкрут, хітрасьць
france:
expédient, système D
germane:
Notbehelf
hungare:
kisegítő megoldás, átmeneti megoldás
japane:
厄介事を切り抜ける方策 [やっかいことをきりぬけるほうさく]
nederlande:
redmiddel
pole:
wyjście z sytuacji
ruse:
уловка, увёртка
svede:
flyktmedel

returne

1.
Laŭ kontraŭa direkto; malantaŭen irante; revenante al la deira punkto: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun [30]; li prenis ilin [la galoŝojn] returne [31]; ni ricevas returne nian homan formon [32]; rigardi returnen; flamo movata de vento tien kaj returnenB ; meti ion returne en ĝian lokon.
2.
(figure) Kompense: doni returne; kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne [33].
angle:
back, backwards
beloruse:
1. назад, у процілеглы бок, адваротна 2. наўзамен
ĉeĥe:
nazpátek, nazpět (adv.), zpátky
france:
en retour
germane:
zurück 2. wieder (zurück)
hispane:
de vuelta
hungare:
viszonzásul 1. vissza, visszafelé
indonezie:
1. terbalik, berbalik 2. sebagai ganti
japane:
後向きに [うしろむきに], 元の方へ [げんのほうへ], 元に戻って [げんにもどって], お返しに [おかえしに]
nederlande:
terug
pole:
1. odwrotnie, wstecz, z powrotem, nazad (pot. rzadkie), w tył 2. w zamian, zwrotnie
ruse:
назад
slovake:
späť
svede:
tillbaka
ukraine:
назад

returnite

Laŭ inversa maniero: mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem mortu, mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite [34].
angle:
backwards, inside out
beloruse:
задам наперад
france:
inversement
germane:
umgekehrt, verkehrt herum
hungare:
fordítva
japane:
後向きになって [うしろむきになって], 裏返しに [うらがえしに]
nederlande:
omgedraaid
pole:
odwrotnie, tył na przód (pot.)
ruse:
задом наперёд
slovake:
naopak, obrátene, opačne

akvoturno

1.
MAR Loko de akvejo, kie akvo turniĝas kun ensuĉa forto: ili haltigas aŭ turnas la ŝipon, por eviti danĝerajn akvoturnojn [35]; (figure) la mondo […] estas grandega akvoturno, en kiu la homoj estas ĵetataj [36]. SUP:vorticoSIN:akvokirlo
2.
Trombo1: la uragano kriegis, kvazaŭ aro de satanoj, rabiaj akvoturnoj batis la ĉielon, kaj la ventego balais la fundon FdO .
angle:
1. whirlpool, eddy, vortex
beloruse:
1. вір 2. сьмерч (вадзяны)
france:
1. tourbillon (d'eau)
germane:
1. Strudel (Wasserwirbel) 2. Wasserhose
hispane:
1. remolino
indonezie:
pusaran (air), kisaran (air), olak (air)
pole:
1. wir wodny
svede:
1. strömvirvel

kapturno

MED Sento pri nefirmeco en la spaco, pri manko de sampezo, pro kiu ŝajnas turniĝi la objektoj ĉirkaŭe: la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis kaŭzi kapturnon [37]; li eksentis fortan kapturnon [38]; sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo [39]; en kapturna alto [40]; (figure) li estis belulo kaj turnis la kapojn al la virinoj (malsaĝigis ilin) B . SIN:vertiĝo
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Fabelo en sep rakontoj
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 17a
39. V. Devjatnin: Arturo, en: Fundamenta Krestomatio, 1904
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
angle:
vertigo, dizziness
beloruse:
замарака, заварот галавы, галавакружэньне
ĉeĥe:
otočení hlavy
france:
vertige
germane:
Schwindel
hispane:
mareo
hungare:
szédülés
indonezie:
jangar, pening, pusing, puyeng, sakit kepala, vertigo
japane:
めまい
nederlande:
duizeling
pole:
zawrót głowy
ruse:
головокружение
slovake:
točenie hlavy, závrat
svede:
svindel, yrsel

kapturniĝo

(malofte)
MED Kapturno: li ricevis kapturniĝon, kiam li ekpensis pri tio [41]; Stevens, sentante iom da kapturniĝo, [esperis], ke ĉiuj atingos la malsupron sen ia katastrofo [42].
angle:
vertigo, dizziness
beloruse:
замарака, заварот галавы, галавакружэньне
france:
vertige
germane:
Schwindel(gefühl), Taumel
hungare:
szédülés
indonezie:
jangar, pening, pusing, puyeng, sakit kepala, vertigo
japane:
めまい
nederlande:
duizeling
pole:
zawrót głowy
ruse:
головокружение
svede:
svindel, yrsel
ukraine:
запаморочення (голови), головокружіння

parolturno

LIN Dirmaniero: freŝaj, surprizaj parolturnoj [43]; Petronius esprimis dubon pri trafeco de iu parolturno [44]; multo el tiuj formoj estas klarigebla per senkonscia traduko esperanten de formoj kaj parolturnoj nacilingvaj [45]. VD:proverbo
43. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Dramoj en esperanto
44. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LI
45. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof stilisto kaj kreinto de lingvoformoj
angle:
turn of phrase
beloruse:
зварот моўны
ĉeĥe:
slovní obrat
france:
expression, tournure (de phrase)
germane:
Redewendung, fester Ausdruck, Redensart, stehende Redensart
hispane:
locución, giro
hungare:
szófordulat, mondás, szólás
japane:
言回し [いいまわし], 表現法 [ひょうげんほう]
nederlande:
zegswijze
pole:
zwrot językowy, powiedzenie
ruse:
оборот речи
slovake:
slovný zvrat
ukraine:
мовний зворот

administraj notoj

re~e: Mankas verkindiko en fonto.
kap~o: Mankas verkindiko en fonto.