1agraf/o

agrafo

Ileto por provizore kunfiksi (agrafi) diversajn objektojn, tiel ke eblu facile kaj sendifekte malfiksi ilin (malagrafi).
a)
Metalhoketo, kiu eniĝas en ringeton (agrafingo) por fiksi la randojn de vestaĵo aŭ tuko: jam mi pretis disigi la agrafon de mia kitelo – kiam Ŝi subite alpaŝis [1]. VD:buko, butono1.a, fibulo

paroj de mezepokaj agrafoj kun ringoj, muzeo de Ariège
CC BY-SA 4.0  [2]
b)
Fiksilo por fermteni la kovrilpaĝojn de libro, la ekstremojn de koliero aŭ braceleto: li ordonis al ili senprokraste alporti la plej belan ĉirkaŭkolon el oro, la plej belajn agrafojn el diamanto, kiujn ili povus trovi [3]; koleginoj ĉion elprovis, inkluzive […] diversajn surkolajn agrafojn, kiujn ili portas por preventi iun negativan influon [4].

libro kun du agrafoj
CC0  [5]
c)
Premfiksilo por kunteni plurajn paperfoliojn, la randojn de vundo ktp: pliaj tri tavoloj estas nur gluitaj unu al la alia, dum la gluado, kiu celis regule glui ĉiujn tavolojn, oni uzis ĉirkaŭ 700 000 agrafojn [6]; SIN:krampo2
angle:
1.a fastener 1.b binding 1.b binding, clasp 1.c clamp
beloruse:
засьцежка, зашпілька, сашчэпка, замок
ĉeĥe:
agrafa, přezka, spona, spínadlo
france:
1.a agrafe (de vêtement)
germane:
1.a Spange 1.b Schließe 1.c Klammer, Clip
hebree:
סיכות (מהדק)
hispane:
corchete, broche
hungare:
1.a ruhakapocs 1.b könyvkapocs 1.c iratcsipesz, sebkapocs
itale:
1.a fermaglio, chiusura (con ganci) 1.b fermaglio, gancio 1.c graffa, graffetta
japane:
ホック, 留め金 [とめがね]
katalune:
1.a gafet 1.b tancador 1.c grapa
nederlande:
1.a haakje
portugale:
1.a colchete
ruse:
1.a застёжка 1.b застёжка, замок 1.c зажим, скрепка, прищепка
slovake:
pracka, spona, spínadlo
svede:
1.a spänne
turke:
1.a kopça, kenet
ukraine:
застібка, гачок, гаплик, пряжка, скріпка

agrafi

(tr)
Kunigi, fermi per agrafo: agrafi robon, kolieronPIV1 ; la robon falintan ronde […] mi pasigis ĝin super la kapon de la knabino, kaj klopodis agrafi ĝin [7]; Senmone ĝojon li rezignas […] ⫽ En robon velas sin rifuĝe, ⫽ Agrafas, ruktas, gratas, krias [8]. SUB:buki, butonumi
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Vidvohomo Meditas
angle:
clamp together
beloruse:
зашпіліць, сашчапіць, змацаваць (напр., сашчэпкай)
ĉeĥe:
sepnout přezkou, sepnout sponkou
france:
agrafer (un vêtement)
hebree:
להדק בסיכות
hispane:
cerrar con corchetes, abrochar
hungare:
összekapcsol, összecsíptet
itale:
agganciare (chiudere con ganci), pinzare (tenere assieme con graffe)
japane:
ホックでとめる
katalune:
engafetar, engrapar
portugale:
acolchetear, abrochar
ruse:
застегнуть, расшить
slovake:
zapnúť sponu, zopnúť
turke:
kopçalamak
ukraine:
застібати (на гачок, пряжку)

malagrafi

(tr)
Malfermi agrafon kaj disigi, malfiksi objektojn antaŭe agrafitajn: malagrafi sian jupon PIV1 ; ili malagrafas la ĉarnirojn de siaj flugiloj [9].
angle:
unclamp
beloruse:
расшпіліць, размацаваць
ĉeĥe:
rozepnout sponu
france:
dégrafer
hispane:
desabrochar
hungare:
szétkapcsol, kinyit (csíptetőt)
itale:
slacciare (aprire, sganciare), sganciare (aprire, slacciare), sgraffettare, togliere le graffette, aprire (togliere le graffette, gancio ecc..)
katalune:
desengafetar, desfermar
ruse:
расстегнуть, разомкнуть, открепить
slovake:
rozopnúť, rozopnúť sponu
turke:
kopçalarını çözmek
ukraine:
розстібати

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.