Aldoni tradukojn al ReVo:

*direkt/i PV

*direkti

serĉi 'direkti'
[direkt.0i]
en:
(tr)
1.
[direkt.0i.montri_vojon]
en:
Irigi iun laŭ la ĝusta vojo al difinita celo: direktu la petantojn al la inspektoro; sin direkti alieZ . VD:gvidi, orienti, prezenti, turni
2.
[direkt.0i.stiri]
en:
Turni aŭ igi ion moviĝi laŭ difinita vojo aŭ al difinita celo: direkti ĉaron aŭtomobilon, pafilon, pafon, ŝiponB ; direkti la rigardonZ , la okulojnZ , la paŝojnB , atenton, petonB , demandon, leteron al; direkti sian parolon al iuZ ; direkti siajn klopodojn al io; unua paŝo iron direktasPrV ; fordirekti sian ĉaron; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo [1]; surskriboj direktitaj kontraŭ Italujo [2]; mi ne scias, kien mi devas direkti la suspektonZ ; la princo direktis la interparoladon al alia temo [3]; leĝo direktata kontraŭ la socialistoj; homo projektas, Dio direktasZ . VD:adresi, celi, gvidi, konduki, piloti, stiri
3.
[direkt.0i.ies_konduton]
en:
Gvidi kaj kontroli la konduton de iu: direkti lernantojn, paroĥanojn; ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas PrV . VD:administri, regi.
4.
[direkt.0i.funkciadon_de_io]
en:
Gvidi kaj kontroli la funkciadon de io, ne kiel helpanto sed kiel ordonpova estro: direkti entreprenon, laboron, studojn, mastrumadon, orkestron, diskuton, firmon, gazeton, konsciencon. VD:administri, konduki, regi
angle:
guide
beloruse:
кіраваць, накіроўваць , накіраваць , скіраваць
ĉeĥe:
dirigovat, ovládat, směrovat, usměrňovat, řídit (podnik)
france:
diriger, tourner (qc dans une direction)
germane:
lenken, steuern, wenden (an, zu, nach), leiten, führen
hispane:
dirigir
pole:
kierować, prowadzić, sterować, zarządzać 1. kierować, skierować, naprowadzić 2. kierować, skierować, wystosować 3. kierować, prowadzić
portugale:
dirigir, encaminhar, governar, gerir, guiar
ruse:
1. направить 2. направить 3. управлять 4. управлять, вести
slovake:
ovládať, riadiť, smerovať

sin direkti al

serĉi 'sin direkti al'
[direkt.sin0ial]
en:
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Sin movi al io konkreta: sin direkti al la urbo, al sudoZ , orienten.
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Celi al io abstrakta: ne sukcesinte, mi direktis min al la industrio. SIN:sin turni al
beloruse:
накіроўвацца, кіравацца (кудысьці)
france:
se diriger
germane:
sich wenden an
hispane:
dirigirse a
pole:
kierować się, skierować się
ruse:
направиться, обратиться

direktiĝi al

serĉi 'direktiĝi al'
[direkt.0igxial]
en:
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Esti movata al.
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
(figure) Celi al: la aleo direktiĝas al la urbo; lia penso ĉiam direktiĝadis al tiu problemoZ .
france:
se diriger
pole:
kierować się, wieść (wodzić) , zmierzać
ruse:
направляться, устремляться

*direkto [4]

serĉi 'direkto'
[direkt.0o]
en:
1.
[direkt.0o.kien]
en:
Alcela linio; tio, kion esprimas la kien-tabelvortoj: montri al iu la direkton; laŭ direkto alZ , en la direkto al [5]; multo da provoj estis farita en tiu ĉi direktoZ ; se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton [6]; homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston Marta ; tiu okazaĵo donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadojZ ; vektoron karakterizas ĝiaj absoluta valoro (longo) kaj direkto.
2.
[direkt.0o.instrukcio]
en:
Instrukcio pri la rimedoj, kiuj kondukas al difinita celo: la kongreso difinis direktojn al la plenumanta komitato.
3.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Ago de tiu, kiu direktas: li laboras sub mia direkto.
4.
[direkt.0o.afinaspaco]
en:
MAT (de afina (sub)spaco) La vektora (sub)spaco, kiu operacias super ĝi.
angle:
4. direction (of an affine space)
beloruse:
1. кірунак, напрамак 2. дырэктыва, інструкцыя, указаньне 3. кіраваньне
bulgare:
посока
ĉeĥe:
směr, směr
france:
direction 4. direction (d'un espace affine)
germane:
1. Richtung 4. Richtung
hebree:
כיוון
hispane:
dirección
pole:
1. kierunek 2. dyrektywa, kierunek 3. kierowanie, kierownictwo, prowadzenie, przewodnictwo 4. kierunek
portugale:
1. direção
ruse:
1. направление 2. директива, инструкция, указание 3. управление 4. направляющая (аффинного пространства)
slovake:
smer
tibete:
ཕྱོགས་

direkta

serĉi 'direkta'
[direkt.0a]
en:
Direktanta.
beloruse:
кіруючы, кіроўны
ĉeĥe:
bezprostřední, direktní, přímý, směrový
france:
directeur (adj.)
hebree:
בכיוון
pole:
kierunkowy, skierowany
ruse:
направляющий
slovake:
bezprostredný, priamy

direktanto

serĉi 'direktanto'
[direkt.0anto]
en:
1.
[direkt.0anto.KOMUNE]
en:
Iu, kiu direktas.
2.
[direkt.0anto.MAT]
en:
MAT
a)
[direkt.0anto.linio]
en:
PIV1 (de rektara surfaco) Iu linio, sekcata de ĉiuj naskantoj de la koncerna surfaco: direktantoj de konuso, cilindro. SIN:direktrico.
b)
[direkt.0anto.koniko]
en:
[7] (de koniko) Tia rekto, ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la koniko al ĝia fokuso kaj la distanco de la sama punkto al la rekto egalas al la discentreco. SIN:direktrico.
angle:
2. directrix
beloruse:
1. кіраўнік 2.a накіравальная , накіроўваючая 2.b дырэктрыса
ĉeĥe:
směrnice (přímky)
france:
2. directrice
germane:
2.a Direktrix, Leitkurve 2.b Direktrix, Leitlinie
hebree:
מְנַהֵל
pole:
1. kierujący, kierownik 2.a kierująca 2.b kierownica (stożkowej)
ruse:
2.a направляющая 2.b директриса
slovake:
smernica (priamky)

direktado

serĉi 'direktado'
[direkt.0ado]
en:
Direkto 3.
beloruse:
кіраваньне
ĉeĥe:
vedení (činnost ), řízení
germane:
Leitung, Führung
hebree:
הַנהָלָה
pole:
kierowanie, kierownictwo, prowadzenie, przewodnictwo, sterowanie
ruse:
управление
slovake:
riadenie, vedenie

*direktilo

serĉi 'direktilo'
[direkt.0ilo]
en:
1.
[direkt.0ilo.sxipa]
en:
Ilo por direkti ŝipon, veturilon, biciklon: la ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj [8]; forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj [9]; jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas [10]; aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra kamparo. Dum lia maldekstra mano tenas la direktilon, la dekstra ... [11] SIN:stiriloVD:rudro
2.
[direkt.0ilo.POL]
en:
(figure) POL Pozicio aŭ posteno de reganto aŭ administranto (de ŝtato, kompanio ktp): Li ja havas en sia mano la direkttilon de la ŝtata ŝipo [12]; kiu permesus al si ekpreni la direktilon de la ŝtato kun la espero trovi spontanan financministron? [13].
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
9. La Nova Testamento, La agoj 27:40
10. La Nova Testamento, De Jakobo 3:3
11. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6a.
13. G. H. Eriksson, tr. Ferenc Szilágyi: Mi ricevis taglaboriston, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001
beloruse:
руль, штурвал, стырно
ĉeĥe:
kormidlo, řidítka
france:
safran (de gouvernail), guidon, volant (d'automobile)
germane:
Lenker, Steuer, Lenkrad, Steuerrad, Steuerknüppel
hebree:
הֶגֶה
pole:
kierownica, ster, koło sterowe, rumpel, rogatnica, wolant
ruse:
1. руль, штурвал, кормило 2. кормило (власти, правления)
slovake:
kormidlo, volant

direktilisto

serĉi 'direktilisto'
[direkt.0ilisto]
en:
Homo, kiu, manovrante la tiucelan direktilon, irigas ŝipon laŭ la difinita direkto: nur la direktilisto staris apud la direktilo [14].
beloruse:
стырнік, стырнавы, рулявы
ĉeĥe:
kormidelník, lodivod
france:
barreur
germane:
Steuermann
hebree:
מנצח
pole:
sternik
ruse:
рулевой, кормчий
slovake:
kormidelník

ĉirkaŭdirekti

serĉi 'ĉirkaŭdirekti'
[direkt.cxirkaux0i]
en:
(tr)
Direkti ĉiuflanken: li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi, kiaspecaj homoj tie troviĝas [15].
france:
tourner (qc dans toutes les directions)
hebree:
להסתובב
ruse:
обводить

administraj notoj

pri ~o 4.:
      Mi ne trovis auxtoritatan fonton. [MB]
    
pri ~ilo:
     Mi tradukis franclingven laÅ­ la difino en PIV1, kiu estas
     multe pli preciza rilate ŝipon. Indus reverki la difinon
     kaj kontroli la jamajn tradukojn. [MB]
   
pri ~ilo:
     PIV2 havas difinon nur rilate ŝipon (kaj antenon) kaj
     laŭ ĝi neniu direktisto povus ĝin teni,
     ĉar ĝi estas plato fiksita al la posta steveno, do
     tiu parto kiu troviĝas en akvo kaj oni ĝin
     movas uzante aliajn ilojn (laÅ­ PIV2 - stirilojn).
     La PIV2 difino estas sama kiel por rudro.
     [SC]
   
~i: Mankas verkindiko en fonto.
sin ~i al: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi al: Mankas verkindiko en fonto.
~o : Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.