Aldoni tradukojn al ReVo:

*mort/i UV

*morti

serĉi 'morti'
[mort.0i]
(ntr)
1.
[mort.0i.ekmalvivi]
Ĉesi vivi, perdi la vivon: lia filo mortis kaj estas nun malviva [1]; morti pro akcidento; mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita PrV ; Sara mortis […] kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi [2]; morti pro akcidento; Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo [3]; Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin [4]; la knabineto ne mortis, sed dormas [5]; la avo mortis je ia nekomprenebla malsano DL ; ili mortos en la dezerto [6]; eble li mortos en la batalo [7]. VD:perei, velki
2.
[mort.0i.FIG]
(figure) Ne plu esti, malestiĝi, ekstermiĝi, forpasi, finiĝi, ne plu funkcii: multaj antikvaj civilizoj mortis; jam mortis la printempo, mia juneco; tiuj promesoj [de liberigo] mortas kaj la energio […] vaporiĝas [8]; ĉu gravas, se lingvoj mortas [9]? latino restas […] mortinta lingvo, tial ke ĝi ne estas uzata en la praktiko [10]; rigardi la baldaŭ mortontan tagon. VD:detruiĝi, droni, elviŝiĝi, estingiĝi, perei, ruiniĝi
afrikanse:
sterf
albane:
vdes
amhare:
መሞት
angle:
die ~inta lingvo: dead language.
arabe:
مات
armene:
Õ´Õ¥Õ¼Õ¶Õ¥Õ¬
azerbajĝane:
ölmək
beloruse:
1. Ð¿Ð°Ð¼ÐµÑ€Ñ†Ñ–, загінуць 2. Ð·ÑŒÐ½Ñ–кнуць, скончыцца
bengale:
মরা
birme:
သေဆုံး
bosne:
umrijeti
ĉeĥe:
dodýchat, dokonat, umírat, umřít, zemřít, zemřít
ĉine:
1. æ­» [sǐ] 2. äº¡ [wáng]
dane:
dø
estone:
surra
eÅ­ske:
hiltzen
filipine:
mamatay
france:
mourir ~inta lingvo: langue mort.
galege:
morrer
germane:
1. sterben 2. vergehen ~inta lingvo: tote Sprache.
guĝarate:
મૃત્યુ પામે છે
haitie:
mouri
haÅ­se:
mutu
hinde:
मरना
hispane:
morir
hungare:
1. meghal 2. elhal
igbe:
anwụ
indonezie:
mati, meninggal (dunia) ~inta lingvo: bahasa mati, bahasa punah.
irlande:
bás
islande:
deyja
itale:
morire, defungere, decedere, trapassare
japane:
死ぬ [しぬ]
jave:
mati
jide:
שטאַרבן
jorube:
kú
kanare:
ಸಾಯುವ
kartvele:
იღუპება
kazaĥe:
өлу
kimre:
marw
kirgize:
өлүү
kmere:
ស្លាប់
koree:
죽다
korsike:
mori
kose:
kufa
kroate:
umrijeti
kurde:
mirin
latine:
mortuus
latve:
nomirt
laÅ­e:
ເສຍຊີວິດ
litove:
mirti
makedone:
умре
malagase:
faty
malaje:
mati
malajalame:
മരിക്കുക
malte:
jmutu
maorie:
mate
marate:
मरतात
monge:
tuag
mongole:
үхэх
nederlande:
sterven
nepale:
मर्न
njanĝe:
afe
okcidentfrise:
stjerre
panĝabe:
ਮਰ
paŝtue:
مري
pole:
umrzeć 1. umrzeć
portugale:
1. morrer, falecer 2. acabar, expirar
ruande:
gupfa
rumane:
muri 1. muri
ruse:
умереть ~inta lingvo: мёртвый язык.
samoe:
oti
sinde:
مرڻ
sinhale:
මිය
skotgaele:
bàsaich
slovake:
skonať, umierať, zomrieť
somale:
dhintaan
ŝone:
kufa
sote:
shoa
sunde:
paeh
svahile:
kufa
svede:
dö
taĝike:
мурдан
taje:
ตาย
tamile:
இறக்க
tatare:
үлә
telugue:
చనిపోయే
tibete:
&t_-a;ཆི་
tokipone:
moli 1. moli
ukraine:
померти
urdue:
مر
uzbeke:
o’lish
vjetname:
chết
zulue:
fa

*morta

serĉi 'morta'
[mort.0a]
1.
[mort.0a.zamenhofe]
Rilata, konforma, konvena al morto:
a)
[mort.0a.hora]
Rilata al mortado: morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto [11]; la malsanulo fermetis la okulojn, ĉia spiro forkuris el lia brusto kaj morta bluo kovris lian vizaĝon [12]; Jesuo, Maria, Josefo, prizorgu min en la morta horo [13]; morta kanto; skuata de la antaŭmortaj konvulsioj [14]; konfeso antaŭmorta Hamlet ; korprema antaŭmorta kriado [15]; promorta teruro [16]; li zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio“ [17]; tio signifas, ke la okazaĵo ne estis morta [18].
b)
[mort.0a.dangxera]
Kiu kaŭzas aŭ probabligas morton: [Oziriso] sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj [19]; morta veneno; morta dozo de drogo; morta bato de la glav' de Bruto! [20] morta kondamno; KAT morta peko; kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis [21]; franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero! [22]. VD:mortiga
c)
[mort.0a.ekstrema]
Ĝismorta, ekstrema, fatala, kiel eble plej granda aŭ forta: pripensu tamen, antaŭ ol mia tuta tribo fariĝos viaj mortaj malamikoj! [23]; morte enui; Marta kuŝis sur la malmola litaĵo [...] sen ia alia sento krom morta laciĝo Marta ; en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio [24]; ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo [25]; morta silento ekregis en la kunveno [26].
d)
[mort.0a.ema]
(arkaismo) Mortema: la korpo estas morta, la animo estas senmorta [27].
2.
[mort.0a.malviva]
(evitinde) Malviva:
a)
[mort.0a.sxtono]
Malviva1.a: la Morta Maro (t.e. la Malviva Maro); maŝino senanima, peza mekanismo, io absolute morta kaj senviva [28].
Rim.: Uzo nelogika: malviva maŝino, kiu neniam vivis, neniam povis morti; ĝia rilato al morto povas esti nur instrumenta (ekz-e gilotino; kp ankaŭ „morta veneno“).
b)
[mort.0a.mortinta]
Mortinta, malviva1.b: Falinte kuŝas morta cervo, Ĝin tute kovras blanka herbo [29]; enĉerkigi la mortan korpon; la vivaj kaj mortaj lingvoj [30] (zamenhofe: „la vivaj kaj mortintaj lingvoj“); morte naskita (t.e. malvive naskita).
c)
[mort.0a.senefika]
Malviva1.c: skribmaŝinoj kun mortaj klavoj [31] (t.e. kun senpaŝaj klavoj) ; morta kuglo (perdinta la impulsoforton) [32].
Rim.: Nur la signifo morta1 estas fundamenta kaj zamenhofa. Zamenhofo zorge distingadis inter „mortinta“ kaj „morta“, kiun lastan li neniam konfuzis kun „malviva1.a“ (ankaŭ en la Fundamento: Ekzercaro, §31). La malzamenhofa kaj kontraŭfundamenta „morta2“ povis estiĝi kiel eraro de latinidlingvaj komencantoj, pro la supraĵa simileco de la franca „Mer Morte“ → „Morta Maro“ (sen rimarki ke en la zamenhofa Esperanto tio egalas la francan „Mer Mortelle“). Tiun eraron tamen apogis kaj flegis malŝatantoj de la „mal“-vortoj, kiujn ĝenis la tute logika vorto „malviva“. El la lingvostruktura vidpunkto la vorto „morta2“ estas ne derivaĵo, sed ĝena homonimo de la fundamenta „morta1“, paralela prunto el la latinidaj lingvoj, kies semantiko kolizias kun la vortoderivada meĥanismo esperanta. [Sergio Pokrovskij]
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
12. A. Niemojewski, trad. Kabe: En kvieta vespero, Internacia krestomatio, 1907
13. Katolika preĝaro, 1975
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono, 2002
18. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 18a
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21a.
20. Zamenhof, citite laÅ­ G. Waringhien: Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski, Nica Literatura Revuo, 5:4.
21. La Nova Testamento, Apokalipso 13:3
22. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 18a
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 5:11
25. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono , 2002
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.
28. K. Piĉ: Junaĝa verkaro de Privat, Nica Literatura Revuo, 7:2 (n-ro 38).
29. Shi King, trad. K. Kalocsay: Kanzono, Nica Literatura Revuo, 3:6 (n-ro 18), p. 218
30. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
31. J. C. Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26
32. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
angle:
1. mortal, deadly
beloruse:
1.a ÑÑŒÐ¼ÑÑ€Ð¾Ñ‚ны 1.b ÑÑŒÐ¼ÑÑ€Ð¾Ñ‚ны, пагібельны , сьмерцяносны 1.d ÑÑŒÐ¼ÑÑ€Ð¾Ñ‚ны 2. Ð¿Ð°Ð¼ÐµÑ€Ð»Ñ‹, загінуўшы, мёртвы
ĉeĥe:
smrtelný, týkající se smrti, způsobující smrt
france:
1. mortel (adj.) 2. mort (adj.)
germane:
1.a tödlich, Todes-, Sterbe- 1.b tödlich, todbringend 1.c Tod-, tödlich, auf Leben und Tod, Sterbens- 1.d todessehnsüchtig
hispane:
1. mortal (que puede causar la muerte), de muerte, relativo a la muerte 2. muerto
hungare:
~a horo: halálos óra. ~a ofendo: halálos sértés. 1. halálos, holt, halál- 2. halálos, holt, halál-
indonezie:
1.b mematikan
itale:
1. mortale 2. morto (adj.) 2. morto
japane:
死の [しの], 死んだ [しんだ], 致命的な [ちめいてきな], 枯れた [かれた]
nederlande:
1.b dodelijk 1.d dodelijk 2. dood
pole:
1. Å›miertelny 2. umarły
portugale:
1. mortal
rumane:
mortal, mort
ruse:
1.a ÑÐ¼ÐµÑ€Ñ‚ельный, смертный ~a horo: смертный час. 1.b ÑÐ¼ÐµÑ€Ñ‚ельный 1.c ÑÐ¼ÐµÑ€Ñ‚ельный ~a ofendo: смертельное оскорбление.
slovake:
smrteľný, spôsobujúci smrť
svede:
2. död
tokipone:
1. moli 2. moli
ukraine:
смертний, смертельний, мертвий

*morto

serĉi 'morto'
[mort.0o]
1.
[mort.0o.ekmalvivo]
Perdo de la vivo: trofrua morto; kondamni al morto; ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto FK ; oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitaĵon, tio ĉi estas signo de lia proksima morto FK ; en kompanio eĉ morto faciliĝas PrV ; kio al unu donas forton, al alia donas morton PrV ; senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon PrV ; pro morto de malpli evoluintaj plantoj kaj vivaĵoj rompiĝis la nutroĉeno kaj estas minacataj fiŝnutraj specioj [33].
2.
[mort.0o.personigita]
Simbola estaĵo, personigo de la morto: la morto ne distingas, ĉiujn egale atingas PrV ; ŝi estis pala kiel la morto FK ; mi edzigos vin mem kun la morto FK ; la Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via malgranda infano, li […] neniam li alportas returne tion, kion li prenis [34]; la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas PrV .
3.
[mort.0o.FIG]
(figure) Ekstermiĝo, detruiĝo, ruiniĝo, malapero: morto de Kartago; morto de l' arto; ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto [35]; al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — morala FK ; por homo, kiu ŝatas la riĉan diversecon de la homa kulturo, la formorto de aliaj lingvoj estus plej granda katastrofo [36]; ĉerko simboligas la morton de la klerigado en Aŭstrio [37]; de tempo al tempo iu deklaras „la morton de romano” aŭ eĉ, en la epoko de inform-teknologioj, „la morton de libro” [38].
afrikanse:
dood
albane:
vdekja
amhare:
ሞት
angle:
death
arabe:
الموت
armene:
Õ´Õ¡Õ°Õ¾Õ¡Õ¶
azerbajĝane:
ölüm
beloruse:
сьмерць
bengale:
মৃত্যুর
birme:
သေဆုံးခြင်း
bosne:
smrt
ĉeĥe:
smrt, smrtka, smrťák (symb. bytost)
ĉine:
死命 [sǐmìng], 死亡 [sǐwáng], 圆寂 [yuánjì], 圓寂 [yuánjì], 故去 [gùqù], 无禄 [wúlù], 無祿 [wúlù]
dane:
død
estone:
surm
eÅ­ske:
heriotza
filipine:
kamatayan
france:
mort (subst.)
galege:
morte
germane:
1. Tod, Exitus (med.) 2. Tod, Gevatter Tod 3. Dahingehen, Verschwinden, Aussterben
guĝarate:
મૃત્યુ
haitie:
lanmò
haÅ­se:
mutuwa
hinde:
मौत
hispane:
muerte
hungare:
halál
igbe:
ọnwụ
indonezie:
maut, kematian
irlande:
bás
islande:
dauða
itale:
morte 2. Morte, Falciatrice
japane:
死 [し]
jave:
pati
jide:
טויט
jorube:
iku
kanare:
ಸಾವು
kartvele:
სიკვდილი
kazaĥe:
өлім
kimre:
marwolaeth
kirgize:
өлүм
kmere:
ការស្លាប់
koree:
죽음
korsike:
a morte
kose:
ukufa
kroate:
smrt
kurde:
mirin
latine:
mortem
latve:
nāve
laÅ­e:
ການເສຍຊີວິດ
litove:
mirtis
makedone:
смрт
malagase:
fahafatesana
malaje:
kematian
malajalame:
മരണം
malte:
mewt
maorie:
te mate
marate:
मृत्यू
monge:
tuag
mongole:
үхэл
nederlande:
dood (z.nw.)
nepale:
मृत्यु
njanĝe:
imfa
okcidentfrise:
dea
panĝabe:
ਦੀ ਮੌਤ
paŝtue:
د مرګ
pole:
śmierć, zgon
portugale:
1. morte, falecimento, óbito 2. morte (entidade imaginária) 3. desaparecimento (f.)
ruande:
urupfu
rumane:
moarte
ruse:
смерть
samoe:
oti
sinde:
موت
sinhale:
මරණය
skotgaele:
bhàis
slovake:
smrť, úmrtie
slovene:
smrt
somale:
dhimasho
ŝone:
rufu
sote:
lefu
sunde:
tilar dunya
svahile:
kifo
svede:
död
taĝike:
марг
taje:
ความตาย
tamile:
மரணம்
tatare:
үлем
telugue:
మరణం
tibete:
འཆི་བ་
tokipone:
moli
ukraine:
смерть
urdue:
موت
uzbeke:
o’lim
vjetname:
chết
zulue:
ukufa

mortaĉi

serĉi 'mortaĉi'
[mort.0acxi]
(ntr)
[mort.0acxi.KOMUNE]
Mizere, malnoble morti: mortaĉu li, antaŭ kiam mi venos [39]; mortaĉis pli ol cent homoj en plej moderna rusa submarŝipo „Kursk“, kiu eksplodis cent metrojn sub la surfaco Monato ; ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa [40].
beloruse:
падыха́ць, здыхаць
ĉine:
身亡 [shēnwáng], 丧生 [sàngshēng], 喪生 [sàngshēng], 歿 [mò], 殁 [mò], 殒 [yǔn], 殞 [yǔn]
france:
clamser, crever (mourir)
germane:
krepieren
indonezie:
tewas
itale:
crepare, schiattare
pole:
zdechnąć, zdychać
rumane:
muri

mortado

serĉi 'mortado'
[mort.0ado]
1.
[mort.0ado.ago]
La ago morti: mortado de knaboj en la aĝoj suĉula kaj infana FK ; ekzistas malgranda kruca imuneco al diversaj variaĵoj de la sama subtipo de gripaj virusoj, kio almenaŭ iomete retenas la disvastiĝon de la nuntempa pandemio kaj mortado pro ĝi [41]; ĉi leter' estis plej granda doloro kaj plej granda ĝem', sed en la mortado ĉiu devas esti sola, solega ĝis ekstrem' [42]
2.
[mort.0ado.kvanto]
Mortokvanto: granda mortado de suĉinfanoj; la juda loĝantaro […] en la varsovia geto […] estis destinita al amasa formortado pro malsato kaj malsanoj [43].
41. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo
42. J. Wolker, trad. J. Kořinek: La mortanto, Nica literatura revuo, 1:1
43. Monato, Zofia Banet-fornalowa: Listo de Sendler
angle:
dying
beloruse:
1. Ð¿Ð°Ð¼Ñ–раньне 2. ÑÑŒÐ¼ÑÑ€Ð¾Ñ‚насьць
ĉeĥe:
umírání
france:
mortalité
germane:
1. Sterben 2. Sterberate
hungare:
1. haldoklás 2. halandóság
indonezie:
2. mortalitas
itale:
1. morire (il m.) 2. mortalità, moria
japane:
多数の死 [たすうのし]
nederlande:
sterfte
pole:
1. umieranie 2. Å›miertelność
portugale:
1. matança 2. taxa de mortalidade, taxa de mortalidade
rumane:
moarte, mortalitate
ruse:
1. ÑƒÐ¼Ð¸Ñ€Ð°Ð½Ð¸Ðµ 2. ÑÐ¼ÐµÑ€Ñ‚ность
slovake:
umieranie
ukraine:
умирання

mortema

serĉi 'mortema'
[mort.0ema]
[mort.0ema.KOMUNE]
Pli-malpli frue mortonta pro sia propra naturo; religia epiteto karakterizanta la homan kondiĉon: la religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema [44]; kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo? [45]; ni ricevos malavaran rekompencon, superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo [46]; […]estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ la reĝ' furioza […] [47]. SIN:morta1.d
44. Zamenhof: Dua Libro de l' lingvo internacia, Varsovio, 1888. III:11
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 51:12
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
47. trad. A. Kofman: El Iliado, Fundamenta Krestomatio
angle:
mortal
beloruse:
сьмяротны
ĉeĥe:
smrtelný
ĉine:
会死 [huìsǐ], 會死 [huìsǐ], 不免一死 [bùmiǎnyīsǐ]
france:
mortel (adj.)
germane:
sterblich
hispane:
mortal (que puede morir)
hungare:
halandó
itale:
mortale
japane:
やがて死ぬ [やがてしぬ], 死ぬべき [しぬべき]
nederlande:
sterfelijk
pole:
śmiertelny
portugale:
mortal (sujeito à morte; adj.)
rumane:
muritor
ruse:
смертный
slovake:
smrteľný
ukraine:
смертний

mortemulo

serĉi 'mortemulo'
[mort.0emulo]
(ekster la religia kuntesto, kutime iom ironia)
[mort.0emulo.homo]
homo kontraste al senmortaj dioj: kiu estas la feliĉa mortemulo, kiun vi nomas sinjoro? [48]; la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas ‐ laŭ la ekzemplo ‐ mortigeblaj [49]; ho, li estas nun granda estro! […] li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Metrop ; mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi […] volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto [50].
angle:
mortal
beloruse:
сьмяротны (наз.)
ĉine:
凡人 [fánrén], 凡夫 [fánfū]
france:
mortel (subst.)
germane:
Sterblicher
hispane:
mortal (persona que puede morir)
hungare:
halandó ember
itale:
mortale (subst.), comune mortale (iron.)
nederlande:
sterveling
pole:
śmiertelnik
portugale:
mortal (o homem; subst.)
rumane:
muritor
ruse:
смертный (в знач. сущ.)
ukraine:
смертний (ім.), смертна істота

mortiga

serĉi 'mortiga'
[mort.0iga]
[mort.0iga.KOMUNE]
Kapabla malvivigi; letala: la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj [51]; ĉar amo, kiam vi ne deziras ĝin aŭ ne povas utiligi ĝin, estas mortiga [52]; la mortiga povo de arbaleto estas pli granda ol tiu de pararko.
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
52. J. Wain, trad. M. Boulton: Sinjoreto Rikardo, Nica literatura revuo, 7:4
angle:
deadly, lethal, fatal
beloruse:
забойчы, забойны, сьмяртэльны
ĉeĥe:
smrtící, vražedný
ĉine:
致命 [zhìmìng], 致死性 [zhìsǐxìng]
france:
létal, mortel (qui tue), meurtrier
germane:
todbringend, tödlich
hispane:
mortal (que mata), mortífero, letal
hungare:
gyilkos
indonezie:
mematikan, letal, fatal
itale:
letale
nederlande:
dodelijk
pole:
zabójczy
rumane:
criminal
ruse:
убийственный, убойный
slovake:
smrtiaci, vražedný
ukraine:
згубний, смертельний

*mortigi [53]

serĉi 'mortigi'
[mort.0igi]
(tr)
1.
[mort.0igi.malvivigi]
Senigi iun je vivo, kaŭzi morton de: mortigi bovon; mortiga veneno; Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin [54]; lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo [55]; per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita [56]; la boligo mortigis la bakteriojn [57]; mortigi la frugilegojn kaj ilin manĝocele prepari [58]; por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas PrV . SUB:buĉi, murdiVD:falĉi
2.
[mort.0igi.FIG]
(figure) Ekstermi, forigi: la esperantistoj ne volas mortigi la naciajn lingvojn; ili volis tiun ideon tute mortigi [59]. VD:detrui, pereigi, ruinigi
53. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ig'
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:26
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:13
57. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
58. Monato, Laimius Stražnickas: Frua frugilega tradicio
59. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
afrikanse:
dood te maak
albane:
vrasin
amhare:
መግደል
angle:
kill, slay
arabe:
قتل
armene:
Õ½ÕºÕ¡Õ¶Õ¥Õ¬
azerbajĝane:
öldürmək
beloruse:
1. Ð·Ð°Ð±Ñ–ваць 2. Ð²Ñ‹Ð½Ñ–шчаць
bengale:
হত্যা
birme:
သတ်ဖြတ်
bosne:
ubiti
ĉeĥe:
připravit o život, skolit, umořit, umořovat, usmrcovat, usmrtit, zabít, zahubit, zničit
ĉine:
打死 [dǎsǐ], 杀死 [shāsǐ], 殺死 [shāsǐ], 戮 [lù], 杀掉 [shādiào], 殺掉 [shādiào], 杀 [shā], 殺 [shā], 击毙 [jībì], 擊斃 [jībì], 杀人 [shārén], 殺人 [shārén], 杸 [shū], 戕 [qiāng], 戡 [kān]
dane:
dræbe
estone:
tappa
eÅ­ske:
hiltzeko
filipine:
pumatay
france:
tuer ~iga: mortel (qui tue).
galege:
matar
germane:
töten
guĝarate:
મારી
haitie:
touye
haÅ­se:
kashe
hinde:
हत्या
hispane:
matar
hungare:
megöl, meggyilkol ~iga: gyilkos.
igbe:
igbu
indonezie:
membunuh
irlande:
mharú
islande:
drepa
itale:
uccidere
japane:
殺す [ころす]
jave:
matèni
jide:
טייטן
jorube:
pa
kanare:
ಕೊಲ್ಲಲು
kartvele:
მოკვლა
kazaĥe:
өлтіру
kimre:
lladd
kirgize:
өлтүрүү
kmere:
សម្លាប់
koree:
죽
korsike:
caccialli
kose:
bulala
kroate:
ubiti
kurde:
kûştin
latine:
occides
latve:
nogalināt
laÅ­e:
ຂ້າ
litove:
nužudyti
makedone:
убие
malagase:
mamono
malaje:
membunuh
malajalame:
കൊല്ലുക
malte:
joqtlu
maorie:
te whakamate
marate:
मारणे
monge:
tua
mongole:
алах
nederlande:
doden ~iga: dodelijk.
nepale:
मार्न
njanĝe:
kupha
okcidentfrise:
fermoardzje
panĝabe:
ਨੂੰ ਮਾਰਨ
paŝtue:
وژني
pole:
uśmiercić, zabić, zamordować
portugale:
matar
ruande:
kwica
rumane:
omorî, ucide
ruse:
убить
samoe:
fasioti
sinde:
قتل
sinhale:
මරා
skotgaele:
mharbhadh
slovake:
usmrtiť, zabiť, zničiť
slovene:
ubiti
somale:
dilaan
ŝone:
kuuraya
sote:
bolaea
sunde:
maehan
svahile:
kuua
svede:
döda
taĝike:
куштан
taje:
ฆ่า
tamile:
கொலை
tatare:
үтерү
telugue:
చంపడానికి
tibete:
གསོད བསད གསད སོད་
tokipone:
moli
ukraine:
вбити
urdue:
قتل
uzbeke:
o’ldirish
vjetname:
giết
zulue:
babulale

mortigo

serĉi 'mortigo'
[mort.0igo]
[mort.0igo.KOMUNE]
Malvivigo: kiel strange, diras mi, ke mortigo pro la devo ĝis nun ne estas rigardata kiel krimo Metrop ; Spirito: venĝu por mortigo lia! – Hamleto: mortigo? FK la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj [60]; pri viaj bruligmortigoj [mi] aŭdis tre multajn rakonti [61]; kiaj estas tiuj du pekoj? ‐ patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua [62]; pereu, kaŝmortigisto ‐ li trapikas lin per la tranĉilo [63].
Rim.: Ankaŭ se la viktimo estas homo, la vorto „mortigo“ simple rilatas al faro mem kaj al okazo, kaj do tio povas esti aŭ intenca aŭ senintenca: (pro)kulpa mortigo ItEsp [Antonio Codazzi]
SUB:murdo
angle:
killing, slaying
beloruse:
забойства
ĉeĥe:
vraždění
ĉine:
杀死杀害 [shāsǐshāhài], 殺死殺害 [shāsǐshāhài], 一般杀人罪 [yìbānshārénzuì], 一般殺人罪 [yìbānshārénzuì], 杀人 [shārén], 殺人 [shārén], 沒有預謀的殺人 [méiyǒuyùmóudeshārén], 没有预谋的杀人 [méiyǒuyùmóudeshārén]
france:
meurtre
germane:
Tötung kaŝ~igisto: Meuchelmörder.
indonezie:
pembunuhan
itale:
uccisione, assassinio (homo)
japane:
殺害 [さつがい], 殺人 [さつじん]
pole:
mord, zabicie, zabójstwo
rumane:
omor, asasinat, crimă
ruse:
убийство
slovake:
vraždenie
ukraine:
убивство, умертвіння

mortigilo

serĉi 'mortigilo'
[mort.0igilo]
[mort.0igilo.ARM]
Rimedo por mortigi: kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj [64]; ili uzas ne nur ungojn kaj dentojn, kiel faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi alitribanojn [65]; mi ne trovis inter ili la opinion de flegistino, kiu ricevis ordonon prepari mortigilon [66]; ĉi-foje estis juna sinjoro, nome kortservisto de la pensiono „Marbordo“, kiu estis murdata, kaj la mortigilo estis denove la mistera ponardo [67].
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:13
65. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 1981
66. J. Drahotova: De flegistina vidpunkto...Monato
67. K. Lindqvist: Ferio kun la morto, 1948
beloruse:
сродак забойства
ĉeĥe:
smrtící nástroj, vražedný nástroj
germane:
Tötungswerkzeug, Mordwerkzeug
hispane:
arma
indonezie:
alat pembunuhan, senjata pembunuh
itale:
strumento di morte, arma del delitto
pole:
narzędzie zbrodni
rumane:
armă a crimei
ruse:
орудие убийства
slovake:
smrtiaci nástroj

*mortiĝi

serĉi 'mortiĝi'
[mort.0igxi]
(ntr)
[mort.0igxi.malvivigxi]
(arkaismo) Akcidente morti, perei: mia onklo ne mortis per natura morto, [li] estis mortigita de neniu [sed] li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis [68]; la tuta domo forbrulis kaj la juna pasero mortiĝis [69]; ŝi drinkmortiĝis [70]; la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis, la patrino estis mortigita de ŝia propra servantino DL .
Rim.: „Mortiĝi“ ne signifas „agonii“, kiel iuj opinias surbaze de la franca „se mourir“, ĝia etimo estas la rusa „убиться“, kiel oni povas vidi en la ekzemplo el la „Fundamenta ekzercaro“. Tamen ambaŭ signifoj estas malevidentaj, nesistemaj, kaj tial evitindaj en la moderna lingvo. [Sergio Pokrovskij]
angle:
get killed
beloruse:
забіцца
ĉine:
遇难 [yùnàn], 遇難 [yùnàn], 殒 [yǔn], 殞 [yǔn], 被浪費掉 [bèilàngfèidiào], 被浪费掉 [bèilàngfèidiào], 斃命 [bìmìng], 毙命 [bìmìng], 送命 [sòngmìng]
france:
venir à mourir, trouver la mort, périr
germane:
umkommen
hispane:
morirse, perecer
hungare:
meghal, elhal
indonezie:
terbunuh
itale:
morire
japane:
死んでいく [しんでいく]
nederlande:
sterven
pole:
zabić się
portugale:
morrer, perecer
rumane:
sinucide
ruse:
убиться
tokipone:
moli

mortinto

serĉi 'mortinto'
[mort.0into]
[mort.0into.KOMUNE]
Mortinta homo: mortintoj kun kantado estis enterigataj DL ; ĝi helpos kiel hirud' al mortinto PrV ; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon [71].
Rim.: Malsame ol pri la ĝi-genra kadavro, parolante pri mortintoj oni uzas la genrojn same, kiel pri vivuloj: la fermoplaton oni metas super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro [72].
angle:
dead person
beloruse:
мярцьвяк, нябожчык
ĉeĥe:
nebožtík, zemřelý čl.
ĉine:
死人 [sǐrén], 亡者 [wángzhě]
germane:
Verstorbener, Gestorbener
hispane:
muerto (persona que murió)
indonezie:
orang mati
japane:
死者 [ししゃ], 死亡者 [しぼうしゃ]
pole:
nieboszczyk, umarły
rumane:
leș, mort
ruse:
мертвец, покойник
slovake:
nebožtík
ukraine:
мрець, мертвець, мертвяк, покійник, небіжчик

mortintaĵo

serĉi 'mortintaĵo'
[mort.0intajxo]
[mort.0intajxo.KOMUNE]
Io mortinta; kadavro kaj ceteraj: la homo kultura […] en efektivo nutras sin per mortintaĵo [73]; la ibisoj kaj cikonioj purigas de la mortintaĵo niajn kampojn [74]; la ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis […] pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi nokto BdV .
angle:
dead thing, corpse, cadaver
beloruse:
труп
ĉine:
尸体 [shītǐ], 屍體 [shītǐ], 尸 [shī], 屍 [shī], 尸首 [shīshou], 屍首 [shīshou], 死尸 [sǐshī], 死屍 [sǐshī]
france:
charogne
germane:
Aas, Gestorbenes, Abgestorbenes, Leiche, Kadaver
hispane:
cadáver, fiambre
hungare:
hulla
indonezie:
jenazah, mayat, bangkai
itale:
cadavere
japane:
死骸 [しがい]
nederlande:
lijk
pole:
zwłoki {pl}
portugale:
cadáver, resto mortal
rumane:
cadavru
ruse:
падаль
ukraine:
мертвечина, мертвеччина, мертвота, падло, стерво, труп

formorti

serĉi 'formorti'
[mort.for0i]
(ntr)
[mort.for0i.KOMUNE]
Malaperi sekve de mortado aŭ ekstermado (precipe pri iu grupo, familio, specio, metio...): sed tiu brueto baldaŭ formortis; la dinosaŭroj formortis; kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kade-Barnea […] estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo [75]; mi ĝojas, ke nia kredo ankoraŭ ne formortis [76].
angle:
die out, die off, become extinct, die off, die away, go extinct
beloruse:
выміраць
ĉeĥe:
odumírat, odumřít, pomřít, vymírat
ĉine:
死絕 [sǐjué], 死绝 [sǐjué], 寂滅 [jìmiè], 寂灭 [jìmiè], 熄滅 [xīmiè], 熄灭 [xīmiè], 滅絕 [mièjué], 灭绝 [mièjué], 絕種 [juézhǒng], 绝种 [juézhǒng], 夷滅 [yímiè], 夷灭 [yímiè], 泯滅 [mǐnmiè], 泯灭 [mǐnmiè]
france:
disparaitre (espèce, groupe), s'éteindre (espèce, groupe)
germane:
aussterben
hispane:
extinguirse, desaparecer (dejar de existir/vivir)
hungare:
kihal
indonezie:
punah
itale:
estinguersi
japane:
死滅する [しめつする], 消滅する [しょうめつする]
nederlande:
afsterven
pole:
wymrzeć
portugale:
desaparecer ao morrer
rumane:
dispărea
ruse:
вымереть, вымирать
slovake:
pomrieť, vyhynúť, vymrieť
ukraine:
вимирати

formortigi

serĉi 'formortigi'
[mort.for0igi]
(tr)
[mort.for0igi.KOMUNE]
Malaperigi per mortigo (precipe grupon, familion, specion, metion...), ekstermi: terura, kiel reĝon formortigi Hamlet ; li atentigas, ke la kromanjonuloj anatomie ne estas distingeblaj de siaj antaŭulaj modernaj homoj […] ili eĉ ne estas nova raso aŭ tribo, kiu disvastiĝis kaj formortigis siajn malpli kapablajn parencojn [77].
angle:
exterminate, kill off
beloruse:
вынішчаць
ĉine:
殪 [yì], 滅絕 [mièjué], 灭绝 [mièjué], 扑灭 [pūmiè], 撲滅 [pūmiè], 杀灭 [shāmiè], 殺滅 [shāmiè], 杀绝 [shājué], 殺絕 [shājué], 剪除 [jiǎnchú], 殄 [tiǎn], 誅滅 [zhūmiè], 诛灭 [zhūmiè]
france:
exterminer
germane:
ausrotten
hispane:
extinguir, exterminar
indonezie:
membasmi, memberantas, memusnahkan
itale:
estinguere, sterminare
pole:
wyniszczać, eksterminować
rumane:
distruge, extermina
ruse:
истребить, выморить

ĝismorta

serĉi 'ĝismorta'
[mort.gxis0a]
[mort.gxis0a.KOMUNE]
Kiu finiĝas per morto: li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon Marta ; ĉiutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis por ĝismorta batalo [78].
78. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
until death (adj.), lifelong, lifetime
beloruse:
насьмерць, да сьмерці
ĉine:
至死 [zhìsǐ], 毕生 [bìshēng], 畢生 [bìshēng]
france:
à mort, mortel (à mort)
germane:
ewig (bis zum Tode), bis zum Tode
hispane:
a muerte, hasta la muerte (adj.)
indonezie:
sampai mati, seumur hidup
japane:
死ぬまでの [しぬまでの], 終生の [しゅうせいの]
pole:
bezterminowy, dozgonny, dożywotni
rumane:
pe tot parcursul vieții, nedefinit, viață
ruse:
смертельный, на смерть, насмерть
ukraine:
довічний, смертельний

postmorta

serĉi 'postmorta'
[mort.post0a]
[mort.post0a.KOMUNE]
Okazanta post ies morto, rilata al tempo, kiu sekvas la morton: li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi [79]; en la postmorta kapelo ni metas […] vazojn kaj instrumentojn, kiujn amis la mortinto [80]; la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas [la amatajn objektojn] en sia postmorta domo [81].
angle:
posthumous, after death
beloruse:
пасьмяротны
ĉine:
死后 [sǐhòu], 死後 [sǐhòu], 身后 [shēnhòu], 身後 [shēnhòu]
france:
d'après la mort, posthume, post-mortem
germane:
postmortem, nach dem Tode, Grab-
hispane:
póstumo, póstuma, post mórtem
indonezie:
setelah mati, pascakematian
itale:
postumo
japane:
死後の [しごの]
nederlande:
postuum
pole:
pośmiertny, pogrobowy
portugale:
póstumo
rumane:
postum
slovake:
posmrtný
ukraine:
посмертний

*senmorta

serĉi 'senmorta'
[mort.sen0a]
[mort.sen0a.KOMUNE]
Neniam mortonta: la korpo estas morta, la animo estas senmorta [82]; pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis, kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo [83]; (figure) la senmortaj (neniam forgesotaj) verkoj de Homero; granda senmorta poeto [84]; egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn [85]; la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen, al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco [86]; ĉiuj senmortaj same trankvile rigardas la aferojn, kiuj pasas [87]; vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon [88].
angle:
immortal (adj.)
beloruse:
неўміручы, бесьсьмяротны
ĉeĥe:
nehynoucí, nesmrtelný
ĉine:
佺 [quán], 仙 [xiān], 僊 [xiān], 不朽 [bùxiǔ], 不死 [bùsǐ], 永存 [yǒngcún], 不朽的 [bùxiǔde]
france:
immortel (adj.)
germane:
unsterblich sen~eco: Unsterblichkeit.
hispane:
inmortal (adj.)
hungare:
halhatatlan
indonezie:
abadi, kekal, baka
itale:
immortale
japane:
不死の [ふしの], 不滅の [ふめつの]
nederlande:
onsterfbaar
pole:
nieśmiertelny
portugale:
imortal
rumane:
nemuritor, imortal
ruse:
бессмертный
slovake:
nesmrteľný
ukraine:
безсмертний

senmortulo

serĉi 'senmortulo'
[mort.sen0ulo]
[mort.sen0ulo.KOMUNE]
Tiu, kiu neniam mortas, spirito, dio: la senmortuloj amas la homojn Ifigenio ; mi ne scias ĉu mi iam ajn kredis al la Urbo de la Senmortuloj; mi pensas, ke tiam sufiĉis por mi, la tasko ĝin serĉi [89].
89. J. L. Borges, trad. M. Giorgini: La senmortulo, [2009?]
angle:
immortal (person)
beloruse:
неўміручы (наз.), бесьсьмяротны (наз.)
ĉine:
仙 [xiān], 仙人 [xiānrén]
france:
immortel (subst.)
germane:
Unsterblicher, Untoter, Zombie
hispane:
inmortal (persona)
pole:
nieśmiertelny (osobnik)
rumane:
nemuritor (individual)

transmorta

serĉi 'transmorta'
[mort.trans0a]
[mort.trans0a.KOMUNE]
Kiu koncernas la staton de vivulo post la morto: vi ne dubas ja pri transmorta vivo? demandis la juna edzino [90]; li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj VivZam ; en tiu vizio, mi vidas la vivon daÅ­ri transmorte [91]. VD:postmorta
Rim.: Transmorta signifas ian staton de homo post la morto. Postmorta signas pli ĝenerale al tio, kio okazas post ies morto, ankaŭ inter postvivantoj. [ĵv]
angle:
[mort.trans0a.RIM_SNC]
afterlife
beloruse:
пасьля сьмерці
ĉine:
來世 [láishì], 来世 [láishì]
france:
au-delà de la mort
germane:
ewig (über den Tod hinaus), über den Tod hinaus
japane:
死後の [しごの]
pole:
poza śmiercią
rumane:
dincolo de moarte
ukraine:
загробний, потойбічний

hommortigo

serĉi 'hommortigo'
[mort.hom0igo]
[mort.hom0igo.ago]
Mortigo de homo: en la posttagmezo antaŭ […] la okazinta hommortigo [92]. VD:murdo
Rim.: Kvankam hommortigo estas kunmetita el fundamentaj vortoj, ĝi estas malofte uzata. Preferataj estas „mortigo“ (kiu estas ĝenerala), „murdo“ (kiu estas krimo). [Antonio Codazzi]
angle:
homicide, murder, manslaughter, kill (a human)
beloruse:
чалавеказабойства
ĉeĥe:
vražda, zabití člověka
ĉine:
杀人犯 [shārénfàn], 殺人犯 [shārénfàn], 謀殺 [móushā], 谋杀 [móushā], 命案 [mìngàn], 杀人 [shārén], 殺人 [shārén], 杀人案 [shārénàn], 殺人案 [shārénàn], 他杀 [tāshā], 他殺 [tāshā]
france:
assassinat, homicide
germane:
Homizid
hispane:
homicidio, asesinato
indonezie:
pembunuhan
itale:
omicidio
pole:
zabójstwo człowieka
rumane:
uciderea unui om
ruse:
человекоубийство
slovake:
vražda

malsatmortigi

serĉi 'malsatmortigi'
[mort.malsat0igi]
(tr)
[mort.malsat0igi.KOMUNE]
Mortigi per malsato, donante ne sufiĉan manĝon: tie oni malsatmortigos vin [93]; mi agitis kontraŭ la elverŝo de la manĝaĵo por malsatmortigi ilin [94].
angle:
starve (someone to death)
beloruse:
замарыць голадам (да сьмерці)
france:
affamer (à mort)
germane:
aushungern
hispane:
matar de hambre
indonezie:
mati kelaparan
pole:
zagłodzić na śmierć
rumane:
muri de foame

memmortigi

serĉi 'memmortigi'
[mort.mem0igi]
(ntr)
[mort.mem0igi.KOMUNE]
Mortigi la propran eston, kaŭzi la propran morton: ŝia patrino memmortigis sin [95]; antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis [96]; terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas [97]; en la plimulto de la okazoj la memmortigintoj estas junuloj, enkarcerigitaj pro krimoj ne gravaj [98].
angle:
commit suicide, kill oneself
beloruse:
забіць сябе, выканаць самазабойства
ĉeĥe:
spáchat sebevraždu
ĉine:
輕生 [qīngshēng], 轻生 [qīngshēng], 自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā]
france:
se tuer
germane:
Selbstmord begehen mem~iganto: Selbstmörder.
hispane:
suicidarse
hungare:
öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz
indonezie:
membunuh diri
itale:
suicidarsi
japane:
自殺する [じさつする]
pole:
zamordowywać się, popełnić samobójstwo
portugale:
suicidar-se
rumane:
sinucide, ucide-te pe sine
ruse:
убить себя
slovake:
spáchať samovraždu

memmortigo

serĉi 'memmortigo'
[mort.mem0igo]
[mort.mem0igo.KOMUNE]
Morto pro propra konduto: mia malfeliĉa patro finis la vivon per memmortigo [99]; Ĉinio estas la unusola lando en la mondo, kie virinaj memmortigoj superas virajn [100].
angle:
suicide
beloruse:
самазабойства, суіцыд
ĉeĥe:
sebevražda
ĉine:
自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā], 自尽 [zìjìn], 自盡 [zìjìn]
france:
suicide (volontaire ou non)
germane:
Selbstmord
hispane:
suicidio
hungare:
öngyilkosság
indonezie:
bunuh diri
itale:
suicidio (fig.)
japane:
自殺 [じさつ]
nederlande:
zelfmoord
pole:
samozagłada, samobójstwo
portugale:
suicídio
rumane:
suicid, autodistrugere, sinucidere
ruse:
самоубийство
slovake:
samovražda
svede:
självmord
ukraine:
самогубство, самовбивство

pafmortigi

serĉi 'pafmortigi'
[mort.paf0igi]
(tr)
[mort.paf0igi.KOMUNE]
Mortigi per pafo; mortpafi: per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita [101]; se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon [102].
angle:
kill by shooting
beloruse:
застрэліць
ĉeĥe:
odstřelit, zastřelit
ĉine:
枪杀 [qiāngshā], 槍殺 [qiāngshā], 击毙 [jíbì], 擊斃 [jíbì], 子弹打死 [zǐdàndǎsǐ], 子彈打死 [zǐdàndǎsǐ], 枪毙 [qiāngbì], 槍斃 [qiāngbì], 枪决 [qiāngjué], 槍決 [qiāngjué], 用枪自杀 [yòngqiāngzìshā], 用槍自殺 [yòngqiāngzìshā]
france:
abattre (tuer qn), flinguer, fusiller
germane:
totschießen, niederschießen, erschießen
hungare:
agyonlő
indonezie:
menembak mati
japane:
射殺する [しゃさつする]
nederlande:
neerschieten, doodschieten, fusilleren
pole:
ubić, zastrzelić, rozstrzelać
portugale:
fuzilar, matar com tiro
rumane:
omorî, împușca, trage
ruse:
застрелить, расстрелять (кого-л.)
slovake:
odstreliť, zastreliť
ukraine:
застрелити, розстріляти

premmortigi

serĉi 'premmortigi'
[mort.prem0igi]
(tr)
[mort.prem0igi.KOMUNE]
Mortigi per forta premo, kiu haltigas vivnecesajn funkciojn: Aperadis ĉiam pli kaj pli […], la musoj preskaŭ premmortigis unuj la aliajn [103]; [ŝi] kisis la kornikon tiel fortege, ke ŝi preskaŭ premmortigis ĝin [104]. VD:sufoki
angle:
squeeze to death
beloruse:
задавіць, задушыць
ĉeĥe:
umačkat
france:
étouffer (trans.)
germane:
erdrücken, zerquetschen
hungare:
agyonnyom
itale:
soffocare
japane:
圧し殺す [おしころす], 圧死させる [あっしさせる]
nederlande:
verstikken
pole:
udusić
rumane:
sugruma
ruse:
удавить
slovake:
ušliapať
ukraine:
задушити

sin mortigi

serĉi 'sin mortigi'
[mort.sin0igi]
(ntr)
[mort.sin0igi.KOMUNE]
Vole, konscie mortigi sin mem; suicidi: la Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni [105]; fine jena terura novaĝo diskoniĝis: Uzibitum, la granda ĉefpastro, sin mortigis! [106]; la junulino preferis sin mortigi ol esti forkondukita kiel sklavino de la turkoj [107].
105. La Nova Testamento, S. Johano 8:22
106. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a
107. E. Georgiev: Fantastaj rok-formitaĵoj ĉe BelogradĉikMonato
angle:
commit suicide, kill oneself
beloruse:
забіць сябе, выканаць самазабойства
ĉine:
自尽 [zìjìn], 自盡 [zìjìn], 自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā], 輕生 [qīngshēng], 轻生 [qīngshēng], 抹脖子 [mǒbózi], 絕命 [juémìng], 绝命 [juémìng]
france:
se suicider
germane:
Selbstmord begehen
hispane:
suicidarse
hungare:
öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz
indonezie:
membunuh diri
itale:
suicidarsi
nederlande:
zelfmoord plegen
pole:
popełnić samobójstwo
portugale:
suicidar-se
rumane:
sinucide
ruse:
совершить самоубийство, наложить на себя руки, покончить с собой

sinmortigo

serĉi 'sinmortigo'
[mort.sin0igo]
[mort.sin0igo.KOMUNE]
Memmortigo: li konsideris la ideon fini ĉion per sinmortigo [108]; post la 90aj jaroj saltis la nombro de sinmortigoj, certe pro ekonomiaj problemoj [109]; ĝi enhavas personajn tragediojn: sinmortigojn, disŝiritajn familiojn, perdon de talentoj [110]. SIN:suicido
108. Hans Weinhengst: Tur-Strato 4, Fadedpage
109. Monato, Hori Yasuo: Forpaso-forumo
110. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
angle:
suicide
beloruse:
самазабойства, суіцыд
ĉeĥe:
sebevražda
ĉine:
自尽 [zìjìn], 自盡 [zìjìn], 自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā]
france:
suicide
germane:
Selbstmord
hungare:
öngyilkosság
indonezie:
bunuh diri
itale:
suicidio
japane:
自殺 [じさつ]
nederlande:
zelfmoord
pole:
samobójstwo
portugale:
suicídio
rumane:
sinucidere
ruse:
самоубийство
slovake:
samovražda
ukraine:
самогубство, самовбивство

mortomerita

serĉi 'mortomerita'
[mort.0omerita]
(Krimo, peko, misfaro) meritanta mortigon: mortomerita peko [111] [112].
angle:
deserving death
beloruse:
які заслугоўвае сьмерці
france:
mortel (qui mérite la mort)
germane:
den Tod verdienend
hungare:
halálos
indonezie:
pantas mati
nederlande:
dood-
pole:
zasługujący na śmierć
rumane:
meritând să moară
ruse:
смертный, расстрельный (по расстрельной статье)

ŝtonmortigi

serĉi 'ŝtonmortigi'
[mort.sxton0igi]
(tr)
[mort.sxton0igi.KOMUNE]
Mortigi per ŝtonĵetado: la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj [113]; ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo [114]; ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio [115]. VD:ŝtonumi
angle:
stone (to death)
beloruse:
пабіць камянямі (пакараньне)
ĉine:
乱石砸死 [luànshízásǐ], 亂石砸死 [luànshízásǐ]
france:
lapider
germane:
steinigen
hispane:
lapidar
hungare:
megkövez
indonezie:
merajam
itale:
lapidare
japane:
石を投げつけて殺す [いしをなげつけてころす]
nederlande:
stenigen
pole:
ukamienować
portugale:
lapidar (matar)
rumane:
lapidați
ruse:
побить камнями (казнить)
svede:
stena till döds
ukraine:
закидати камінням, каменувати

administraj notoj

pri ~ado 2.:
      La ekzemploj eble ne tro taŭgas por fundamenti la sencon. Verŝajne
      ĝi
      estus ekzemple uzata en sciencaj statistikaj studoj pri
      populacioj.
      [WD]