suicid/i PIV1

suicidi

(ntr)
Sin mortigi: ŝi timis, ke Siqi suicidos ĉi-nokte post ilia foriro [1]; tanatologoj […] helpas, inter ceteraj taskoj, al suicidinklinaj homoj dece adiaŭi la vivon [2]; [lia] suicidemo devigis lin ludi „rusan ruleton” ĉiujare je certa dato [3].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 74a, p. 567a
2. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
3. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
beloruse:
забіць сябе, зьдзейсьніць самагубства
ĉeĥe:
vzít si život
ĉine:
抹脖子 [mǒbózi], 絕命 [juémìng], 绝命 [juémìng]
france:
se suicider
germane:
suizidieren
hispane:
suicidarse
hungare:
öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz
katalune:
suïcidar-se
perse:
خودکشی کردن
pole:
samobójstwo popełnić
portugale:
suicidar-se
ruse:
покончить с собой
slovake:
vziať si život

suicido

Sinmortigo: laŭ Monda Organizaĵo pri Sano okupas Rusio la unuan lokon pri suicidoj [4]; baltaj landoj rimarkindas pro negativaj indicoj: tie oni konstatas plej grandan kvanton de tuberkuloz-okazoj, mortoj pro kormalsanoj kaj suicidoj [5]; la fanatikuloj […] per suicid-atencoj murdas amase ordinarajn homojn, kiel okazis antaŭ kvin jaroj en Novjorko per avioj detruintaj komercajn turojn [6].
4. Monato, Dimitrij Cibulevskij: Trafiko ambaŭdirekta, 2003
5. Monato, last: In-dicoj, 2005
6. Monato, Stefan Maul: Sukcesa terorismo, 2007
beloruse:
самагубства, самазабойства, суіцыд
ĉeĥe:
sebevražda, suicidium
ĉine:
自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā], 自尽 [zìjìn], 自盡 [zìjìn], 自滅 [zìmiè], 自灭 [zìmiè]
france:
suicide
germane:
Suizid, Selbstmord
hispane:
suicidio
hungare:
öngyilkosság
katalune:
suïcidi
perse:
خودکشی، انتحار
pole:
samobójstwo
portugale:
suicídio
rumane:
suicid
ruse:
суицид, самоубийство
slovake:
sebevražda
ukraine:
юр. самогубство, суїцид

administraj notoj