*konstant/a UV *konstanta serĉi 'konstanta' [konsta.0a] 1.[konsta.0a.dauxra] Karakterizas ion, kiu ne ĉesas esti la sama; senŝanĝa, senĉesa, ĉiamdaŭra: liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon (vd ilekso) kaj ĝian malluman konstantan verdaĵon BdV ; vivrimedoj konstantaj estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo [1]; malpacema edzino estas kiel konstanta gutado [2]; ili […] turmentiĝas per konstantaj duboj EE ; konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage [3]; ni havigos al vi konstantan oficon [4]; la imperiestro tuj […] sendis voki lian konstantan kuraciston [5]; ŝi ne havas konstantan restejon [6]; aŭdiĝis konstanta klakado [7]; ili […] turmentiĝas per konstantaj duboj EE ; konstantaj disputoj [8]; konstanta mokado [9]; ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo, la akvo per konstanta tornado donis al ili ĉiuj formon globan [10]; la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn [11]. daŭra, kontinua, egala1.a, nepasa, senhalta 2.[konsta.0a.anima] Karakterizas iun, kiu neniam ŝanĝas siajn sento- aŭ pens-manierojn: ni devas esti atendemaj kaj konstantaj […] kaj ni ne devas perdi la kuraĝon DL . egalanima, kvieta, modera 3.[konsta.0a.MAT] a)[konsta.0a.gxenerale] [12] Ne varianta, dependanta de neniu variablo: la konstanta termo de ekvacio. varianta. b)[konsta.0a.bildigo] [13] (p.p. bildigo) Tia, ke ĝia bildaro enhavas nur unu elementon: la polinoma funkcio `x^2+x` ne estas konstanta, se konsiderata kiel reela funkcio, sed ja estas, se konsiderata kiel funkcio super la korpo de 2-modulaj restoklasoj; konstanta vojo; konstanta vico (kies ĉiuj termoj estas inter si egalaj). c)[konsta.0a.polinomo] (p.p. polinomo) Tia, ke nur ĝia termo kun indico 0 estas eble nenula: nulpolinomo kaj unuopolinomo estas konstantaj. Rim.: Atentu: kvankam polinomo ja estas vico, konstanta polinomo ne estas konstanta vico! La termino transiris al polinomoj pere de la reelaj polinomaj funkcioj. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:302. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:133. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 190610. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj12. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, homogena13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20 angle: constant 3. constant beloruse: нязьменны, пастаянны, сталы ĉeĥe: invariantní, konstantní, neměnný, neproměnný, nepřetržitý, stálý, trvalý, ustavičný ĉine: 3. 不渝 [bùyú], 恆定 [héngdìng] france: 3. constant germane: beständig 1. dauerhaft, unveränderlich 2. beharrlich, ausgeglichen 3. konstant hispane: constante japane: 不変の [ふへんの], 一定の [いっていの], 常置の [じょうちの], 絶え間ない [たえまない], 志操堅固な [こころざしみさおけんごな] nederlande: constant pole: stały 3. stały portugale: 1. constante, permanente, contínuo, aturado 2. constante, permanente, contínuo, aturado rumane: constant ruse: постоянный, неизменный 3. постоянный slovake: konštantný, nemenný, nepretržitý, stály, trvalý *konstante serĉi 'konstante' [konsta.0e] 1.[konsta.0e.dauxre] Senĉese, daŭre: ne sama la vento blovas konstante PrV ; la akvo konstante malpliiĝadis ĝis la deka monato [14]; ili rigardas kaj konstante rigardas [15]; mi staris konstante sur mia observejo [16]; lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, […] kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados FK . kontinua 2.[konsta.0e.ripete] Senĉese, ripete: li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj FK ; kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas PrV ; guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan PrV ; konstante al mi venas novaj demandoj DL . regula2 3.[konsta.0e.anime] Neniam ŝanĝante siajn sentojn: ĉu estas viro, kiu amas konstante? kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo [17]? fidinda, lojala, persistema 14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:515. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:1716. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 21:817. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara beloruse: пастаянна, нязьменна, стала ĉeĥe: konstantně, stále, ustavičně ĉine: 3. 时时 [shíshí] germane: 1. dauernd, ständig, konstant 2. dauernd, ständig, wiederkehrend, unaufhörlich 3. beharrlich, beständig japane: 絶えず [たえず], いつも, しきりに, 志操堅固に [こころざしみさおけんごに] nederlande: onophoudelijk pole: stale, na stałe ruse: постоянно, неизменно slovake: konštantne, stále, ustavične konstantoserĉi 'konstanto' [konsta.0o] 1.[konsta.0a.io] Io kio ne ŝanĝiĝas: en la usona ekonomio de la lastaj 65 jaroj rimarkindas unu konstanto: la forta kunligo inter militaj invadoj kaj kresko de la landa ekonomio [18]. 2.[konsta.0o.FIZ] Fizika grando, kiu ne varias laŭ la tempo: gravita konstanto; konstanto de Avogadro; C estante konstanto arbitra FK . 3.[konsta.0o.MAT] (fakula ĵargono)[19] Io konstanta 3: la derivaĵo de lineara funkcio estas konstanto; la konstanto π [20]; variigo de konstantoj (ilia anstataŭigo per funkcioj). variablo. 18. Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 200619. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 2320. Monato, Roberto Pigro: 3-14-15: la jarcenta pi-tago estis celebrita, 2015 angle: 3. constant variigo de ~oj: variation of constants. beloruse: пастаянная (велічыня), нязьменная (велічыня), сталая (велічыня), канстанта ĉeĥe: konstanta, stálá veličina ĉine: 一貫 [yīguàn], 不变 [bùbiàn], 常数 [chángshù], 絕對項 [juéduìxiàng] france: 3. constante variigo de ~oj: variation des constantes. germane: Konstante variigo de ~oj: Variation des Konstanten. japane: 定数 [ていすう] pole: stała variigo de ~oj: wariacja stałych. ruse: константа, постоянная (величина) variigo de ~oj: вариация постоянных. slovake: konštanta, stála veličina malkonstantaserĉi 'malkonstanta' [konsta.mal0a] [konsta.mal0a.KOMUNE] Ŝanĝiĝema; efemera, pasema: en la Plena Ilustrita Vortaro oni priskribas la komunuzan sencon de „papilia (neserioza kaj malkonstanta) amo“ [21]; en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj […] Litovio […] strebas iĝi malkonstanta ano [22]; mi miras, ke lingvo kun tia absurda literumado kiel la angla sukcesis iĝi kvazaŭa mondolingvo […] speciale se oni rigardas ĝian malkonstantan prononcon kaj abundajn dialektojn [23]. 21. Bob: Papiliaj Pensoj, Inter Ni, 1999-1022. Laimius Stražnickas/pg: Fluga vizito, Monato, 2000/12, p. 723. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, 2013 angle: temporary beloruse: нясталы, зьменлівы, часовы ĉine: 一时 [yīshí], 反复无常 [fǎnfùwúcháng], 暂时 [zànshí], 浮 [fú], 临时 [línshí], 过渡性 [guòdùxìng] france: inconstant germane: unbeständig, vorübergehend, veränderlich, flatterhaft japane: 変わりやすい [かわりやすい], 移り気な [うつりぎな], 無節操な [むせっそうな] pole: niestały administraj notoj