1lojal/a

lojala

Donanta firman kaj konstantan subtenon kaj fidelecon al alia persono, organizo aŭ celo: lojala konduto, partnero, civitano; solvi ĉiujn kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento [1]; ĉio bona kaj ĉio efektive necesa povas facile esti farata […] per vojo lojala, en harmonio kaj paco [2]; mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro [3]; ŝokite, kaj kiel lojala subulo, mi donis la folion al palaca gvardiano [4]. SIN:asidua, fidela1, fidindaVD:akorda, akurata, honesta, konsenta, konstanta2, obeema, servema
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
4. Monato, Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj, 2015
angle:
loyal
beloruse:
ляяльны, адданы, верны
bretone:
leal
bulgare:
лоялен
ĉeĥe:
loajální, oddaný, věrný vládě
ĉine:
忠义 [zhōngyì], 忠義 [zhōngyì], 忠誠 [zhōngchéng], 忠诚 [zhōngchéng], 有情有义 [yǒuqíngyǒuyì], 有情有義 [yǒuqíngyǒuyì], 正大 [zhèngdà], 忠心 [zhōngxīn], 忠实 [zhōngshí], 忠實 [zhōngshí], 义气 [yìqì], 義氣 [yìqì], 忠貞 [zhōngzhēn], 忠贞 [zhōngzhēn]
france:
droit (loyal), loyal
germane:
loyal, gesetzestreu, rechtschaffen, redlich, aufrichtig
hispane:
leal
hungare:
hűséges, hű, lojális
japane:
忠義な [ちゅうぎな], 忠実な [ちゅうじつな], 誠実な [せいじつな], 公正な [こうせいな]
nederlande:
loyaal, trouw
pole:
lojalny
portugale:
leal
ruse:
лояльный, преданный, верный
slovake:
kladný, nestranný, súhlasný
svede:
lojal
ukraine:
лояльний, відданий (обов’язкові), вірний (обіцянці), благонадійний

lojaleco

Kvalito de homo lojala: ĵuri lojalecon al la ŝtato; esperantista lojaleco kaj unueco [5]; la lojaleco al Esperanto estas tute privata afero [6].
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
6. M. Lavallee: Kune aŭ malkune!, soc.culture.esperanto, 1998-05-09
angle:
loyalty
beloruse:
ляяльнасьць, адданасьць, вернасьць
bretone:
lealded
bulgare:
лоялност
ĉeĥe:
loajalita, loajálnost
ĉine:
忠义 [zhōngyì], 忠義 [zhōngyì], 忠誠 [zhōngchéng], 忠诚 [zhōngchéng], 义气 [yìqì], 義氣 [yìqì]
france:
loyauté
germane:
Loyalität
hispane:
lealtad
hungare:
ĵuri ~econ: hűséget esküszik.
japane:
忠義 [ちゅうぎ], 忠誠 [ちゅうせい], 誠実 [せいじつ], 公正 [こうせい]
nederlande:
loyaliteit, loyauteit
pole:
lojalność
slovake:
lojalita (vernosť vládcovi...)
ukraine:
лояльність, відданість, благонадійність

lojalismo

POL Publika fideleco al elektita aŭ ricevita aŭtoritato, al gvidanto, al institucio: niaj bruĝaj amikoj, unuanime, decidis resti fidelaj al la Zamenhofa Esperanto kaj daŭrigi sian fidon al la Lingva Komitato; ili atestis sian lojalismon en fiera deklaracio, legita dum la ĝenerala kunveno de la Ligo, la 20an de Septembro 1908 [7].
7. Amatus: Esperanto en Bruĝo, Belga Esperantisto, 1910-03 (17)
beloruse:
ляялізм
france:
loyalisme

mallojala, nelojala

Al kiu mankas konstanta fideleco; kiu ne firme subtenas: suspektemo estas […] maljusta kaj mallojala kontraŭ Zalmuna [8]; impresas malagrable kaj mallojale, ke la aŭtoro ne preterlasas okazon por elkraĉi galon sur ĉio, kio rilatas al la kristana doktrino [9]; tio estigis tute nelojalan konkuradon kun la aŭtentikaj produktistoj [10]; ili ĉiam restis sub suspekto de nelojaleco [11]. SIN:perfidaVD:insida, intrigi, kompromiti, korupti
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3a
9. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
10. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
11. Boris Kolker: Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
angle:
disloyal
beloruse:
неляяльны
bretone:
disleal
bulgare:
нелоялен
ĉeĥe:
neloajální
ĉine:
不忠誠 [bùzhōngchéng], 不忠诚 [bùzhōngchéng], 不忠 [bùzhōng], 不忠实 [bùzhōngshí], 不忠實 [bùzhōngshí], 不正当 [bùzhèngdàng], 不正當 [bùzhèngdàng]
france:
déloyal, fourbe, parjure, perfide
germane:
illoyal, untreu, unredlich, unaufrichtig, tückisch, hinterhältig, korrupt
hispane:
desleal
japane:
不忠な [ふただしな], 不実な [ふじつな], ひきょうな, 不正な [ふせいな]
nederlande:
trouweloos, ontrouw, niet loyaal
pole:
nielojalny
slovake:
nelojálny
ukraine:
нелояльний

administraj notoj

~ismo : Mankas dua fontindiko.