akurate
- 1.
- Farante la farotaĵon ĝustatempe, je la interkonsentita tempo: hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria horo DL ; mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon FK ; donadu akurate la medikamenton Marta ; ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi […] akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado Marta ; li promesis reveni al ni akurate je la oka horo [1]; vi akurate venis al la servo Hamlet !
- 2.
- (evitinde) Ekzakte: ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate PrV ; kolekto ne nur ekstreme akurata, sed ankaŭ tre sukcesa [2]. ĝuste2, preciza
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
2. Jorge Camacho: Kanzonoj por interna konsumo, Monato, 2000/07, p. 15
2. Jorge Camacho: Kanzonoj por interna konsumo, Monato, 2000/07, p. 15
- angle:
- 1. punctually, on-time 2. precisely, exactly
- beloruse:
- 1. пунктуальны 2. дакладны, акуратны
- bulgare:
- точен
- ĉeĥe:
- akorátní, dochvilný, pořádný, přesný, řádný
- ĉine:
- 1. 守时 [shǒushí], 守時 [shǒushí], 尖 [jiān], 剡 [yǎn]
- france:
- ponctuel, exact
- germane:
- genau, präzise, exakt, akkurat 1. pünktlich
- hebree:
- מְדוּיָק
- hispane:
- 1. puntual 2. exacto
- japane:
- 時間どおりに [じかんどおりに]
- nederlande:
- accuraat, punctueel, stipt
- perse:
- 1. وقتشناس، خوشقول 2. دقیق
- pole:
- punktualny
- portugale:
- pontual, acurado, exato
- rumane:
- punctual
- ruse:
- пунктуальный
- slovake:
- presný
- ukraine:
- акуратно, точно, акурат