*front/o PV

*fronto

1.
Antaŭa, laŭlarĝa parto de objekto, kontraste al dorso3: la kastela fronto rigardanta la parkon [1]; frontartikolo de gazeto; MET varmfronto, ŝtormfronto, termika frontparametro; floroj en helruĝaj potoj […] gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo [2]; [ŝi] vidas kiel la domaĉoj de la urbo montras sian fronton al ŝi, kiel konatajn vizaĝojn [3]; li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono [4]; ni, studentoj, vigle eliras […] kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj kaj butikistoj malantaŭe [5]; en la fronto de la bando iris grandega laboristo kun torĉo [6]; [li] aranĝis apartan riĉan fotoekspozicion ĉe la fronto de la parlamentejo, laŭ granda bulvardo [7]; ĉiuj konstruaĵoj kaj domfrontoj estis ornamitaj per blindige buntaj flagoj [8]; ornamaj marmorfrontoj de la publikaj palacoj [9]. SUB:aversoVD:antaŭo1, fasado, frontono, vizaĝo4
Rim.: Ne konfuzu kun: frunto.
2.
MIL Antaŭa, laŭlarĝa, linio de armeo, kie okazas la bataloj: aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto [10]; metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, […] ke li estu frapita kaj mortu [11]; mia patro estas tre malsana, kaj dume mi, en la fronto de la armeo devas gardi la dezerton, por ke la sabloj ne forkuru el ĝi [12]; (figure) la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre ĝi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj [13]. VD:falango2
3.
POL Organizaĵo kun difinita, plej ofte ideologia, celo: la Ruĝa Fronto estas malpermesita, sed ĝi vivas Metrop ! li aktivus en la Nacia Fronto (la ekstremdekstra rasista partio) [14]. VD:brigado, partio1.a
afrikanse:
front
albane:
para
amhare:
ፊትለፊት
angle:
front
arabe:
الجبهة
armene:
ճակատ
azerbajĝane:
ön
beloruse:
фронт, пярэдні край, перад
bengale:
সামনে
birme:
ရှေ့
bosne:
prednji
bulgare:
1. предна страна 2. фронт
ĉeĥe:
fronta, průčelí, přední část, čelo
ĉine:
1. 战线 [zhànxiàn], 圉 [yǔ], 跟前 [gēnqián], 前 [qián], 端侧 [duāncè], 前端处理器 [qiánduānchǔlǐqì], 最前部 [zuìqiánbù] 2. 建筑物的外墙 [jiànzhùwùdewàiqiáng], 前敌 [qiándí], 脸面对的方向 [liǎnmiànduìdìfāngxiàng], 前線 [qiánxiàn], 前額 [qiáné], 前部 [qiánbù]
dane:
forside
estone:
ees
eŭske:
aurrean
france:
front (partie antérieure), avant (ligne de front), ligne de front, bloc (parti politique)
galege:
fronte
germane:
Front 1. Stirnseite, Vorderseite termika ~parametro: thermischer Frontparameter. 2. vorderste Gefechtslinie
guĝarate:
સામે
haitie:
devan
haŭse:
gaba
hinde:
सामने
hispane:
frente
hungare:
homlokrész, eleje, front arcvonal, front 2. arcvonal, front
igbe:
n’ihu
irlande:
tosaigh
islande:
framan
japane:
フロント
jave:
ngarep
jide:
פראָנט
jorube:
iwaju
kanare:
ಮುಂದೆ
kartvele:
წინა
kazaĥe:
алдыңғы
kimre:
blaen
kirgize:
алдыңкы
kmere:
ផ្នែកខាងមុខ
koree:
korsike:
fronte,
kose:
phambili
kroate:
prednji
kurde:
pêşde
latine:
ante
latve:
priekšējais
laŭe:
ຫນ້າ
litove:
priekinis
makedone:
пред
malagase:
anoloana
malaje:
hadapan
malajalame:
ഫ്രണ്ട്
malte:
quddiem
maorie:
mua
marate:
समोर
monge:
pem hauv ntej
mongole:
нүүр
nederlande:
front, voorzijde, voorkant front 2. front
nepale:
अगाडि
njanĝe:
kutsogolo
okcidentfrise:
front
panĝabe:
ਸਾਹਮਣੇ
paŝtue:
مخ
pole:
front 1. front, przód, czoło 2. front
portugale:
frente, vanguarda, fachada, fronte, frontispício
ruande:
imbere
ruse:
фронт, передняя сторона
samoe:
o luma
sinde:
مئٽرڪ
sinhale:
ඉදිරිපස
skotgaele:
air beulaibh
slovake:
čelná strana
slovene:
spredaj
somale:
hore
ŝone:
mberi
sote:
pel’a
sunde:
hareup
svahile:
mbele
svede:
front, framsida
taĝike:
пеш
taje:
ด้านหน้า, ข้างหน้า
tamile:
முன்
tatare:
фронт
telugue:
ముందు
ukraine:
передні
urdue:
سامنے
vjetname:
trước
zulue:
phambili

fronta

1.
Antaŭa, laŭlarĝa parto de objekto, kontraste al dorso3: la kastela fronto rigardanta la parkon [15]; frontartikolo de gazeto; MET varmfronto, ŝtormfronto, termika frontparametro; floroj en helruĝaj potoj […] gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo [16]; [ŝi] vidas kiel la domaĉoj de la urbo montras sian fronton al ŝi, kiel konatajn vizaĝojn [17]; li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono [18]; ni, studentoj, vigle eliras […] kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj kaj butikistoj malantaŭe [19]; en la fronto de la bando iris grandega laboristo kun torĉo [20]; [li] aranĝis apartan riĉan fotoekspozicion ĉe la fronto de la parlamentejo, laŭ granda bulvardo [21]; ĉiuj konstruaĵoj kaj domfrontoj estis ornamitaj per blindige buntaj flagoj [22]; ornamaj marmorfrontoj de la publikaj palacoj [23]. SUB:aversoVD:antaŭo1, fasado, frontono, vizaĝo4
Rim.: Ne konfuzu kun: frunto.
2.
MILPOL Rilata al la fronto23: la deĵoro en tiu ĉi malproksima, malantaŭfronta loko estis facila [24]; vizitantoj en ruĝfrontaj uniformoj Metrop .
beloruse:
1. франтальны, пярэдні 2. франтавы
bulgare:
1. предна страна
germane:
frontal, stirnseitig, vorn gelegen, vorderseitig 1. Stirnseite, Vorderseite termika ~parametro: thermischer Frontparameter.
japane:
正面の [しょうめんの], 前面の [ぜんめんの]
pole:
1. front, przód, czoło

fronte

Sur la fronta flanko; starante kun la ~o kontraŭ: vespere centuriestro fronte de soldatoj alportos mortverdikton [25]; li genuis fronte, antaŭ ligna kruco [26]; kun bone flegita ĝardeneto fronte [27]; [ili] iris tra la stratoj portante afiŝtabulojn fronte kaj dorse [28]; fronte agitis, cetere, la germana registaro kun la sama Schröder en la pinto, kiu postulis eligi eksterlandanojn [29]; la karboj kuŝas en la holdoj fronte de la fajroj [30]; [li] ĵetis ankron fronte de la golfo de Tokio [31]; Mi ne atakas fronte ⫽ Nur iom post iom [32]; ĉefronte la ĉefepiskopo [33].
angle:
in front
beloruse:
сьпераду, на чале
bulgare:
отпред
ĉeĥe:
na čele, čelně
france:
de front, frontalement
germane:
an der Front, an der Vorderseite, stirnseitig, frontal
hispane:
enfrente
hungare:
az elején, az élén
japane:
正面に [まともに], 前面に [ぜんめんに]
nederlande:
aan de voorkant
pole:
z przodu, na froncie, na czele
slovake:
na čelnej strane
svede:
på fronten, på framsidan
ukraine:
лицем, передом, фронтом (до чого-н.)

fronti

(x)
1.
Montri sian frontan flankon al …; situi kun sia fronta flanko ĉe …: mi kredos je eksterteranoj nur, kiam mi frontos unu vizaĝ-al-vizaĝe [34]; li ne plu povus fronti siajn admirantojn [35]; al kiu direkto via domo frontas [36]?
2.
MILPOL Sin turni prezentante fronton kontraŭ io aŭ iu por batali: fronti kontraŭ malamikon, danĝeron, malbonŝancon; [ili] frontas malamikon neatakeblan per normalaj rimedoj [37]; ili frontis revolucian situacion, kiu naskiĝis el la milito [38].
3.
Alfronti malfacilaĵon, riskon, malagrablaĵon: la aŭtoroj frontis la konatajn malfacilaĵojn [39]; estus tempo forlasi vian infanan konduton por fronti al realo [40]; oni devas fronti la finon de ĉio [41]; fronti al polica enketisto [42]; FIFA […] frontas akuzojn de koruptado [43].
angle:
face toward
beloruse:
быць супраць, быць насупраць, стаяць тварам (да чагосьці), процістаяць, супрацьстаяць
ĉeĥe:
být naproti, čelit
france:
faire face (à), être tourné (vers)
germane:
2. eine Front aufmachen (gegen) 3. die Stirn bieten, sich auseinandersetzen (mit)
hispane:
enfrentarse
hungare:
szemben áll, szembefordul
japane:
面している [めんしている], 向かい合う [むかいあう]
nederlande:
het hoofd bieden aan, met de voorzijde staan naar
pole:
stać naprzeciw, patrzeć (w kierunku czegoś)
ruse:
противостоять, стоять лицом к
slovake:
byť naproti, postaviť sa zoči voči
taje:
เผชิญหน้า
ukraine:
ставати лицем, передом, фронтом

alfronti

(tr)
Konflikti, konfrontiĝi kun; kontraŭbatali: tiun riskon oni povas alfronti tuj [44]; ŝi, kaj sole ŝi, povis alfronti sian problemon [45]; vi alfrontas ĉi-foje entreprenon, kiu murdon organizas por klientoj, kontraŭpage [46]; lin alfrontis surpriza ŝanco en 1888, kiam Amerika Filozofia Societo, kondamninte Volapük, ofertis submeti Esperanton al internacia kongreso [47]; ne ekzistas organizaĵo, kiu ne povus alfronti tiun minimuman elspezon [48]; Intel alfrontas konkurencon [49]; alfronti sian vantecon [50]. VD:elporti2, elteni, kontraŭstari, rezisti1
angle:
confront
beloruse:
быць супраць, процістаяць, супрацьстаяць
bulgare:
изправям се срещу
ĉeĥe:
čelit
ĉine:
相反 [xiāngfǎn], 咈 [fú]
france:
affronter, faire face (à), se mesurer (à)
germane:
sich konfrontieren mit, sich aussetzen, ins Auge sehen, (etwas/jmd.) entgegentreten, (jmd.) gegenübertreten, sich (etwas/jmd.) entgegenstellen
hebree:
לקדם, לעמוד מול
hispane:
enfrentar, afrontar
hungare:
szembeszáll, felveszi a harcot, szembesül
japane:
直面する [ちょくめんする], 立ち向かう [たちむかう]
nederlande:
confronteren met
pole:
stawać naprzeciw, stawiać czoła
ruse:
противостоять
slovake:
čeliť
svede:
konfrontera
taje:
เผชิญหน้า
ukraine:
зіставляти, зіткнутися

frontalfronte

Duope, sin frontante, rigardante unu al la alia: ili staris front-al-fronte kaj lia rigardo laŭiris esplore ĉiujn partojn de ŝia korpo [51]; li mortigus front-al-fronte: ponarde, pafe, lukte [52]. SIN:vizaĝalvizaĝeANT:dorsaldorseVD:flankalflanke
beloruse:
насупраць, твар у твар
ĉeĥe:
na čele, čelně
france:
affronté (adv.), face à face (adv.)
slovake:
na čelnej strane

fronte al

(prepoziciaĵo)
1.
Kontraŭ, kun sia fronto rigardanta al: lia kolego ne sentis sin tute hejme fronte al la policano [53]; nekapabla subpremi ridon fronte al la komika vizaĝo [54]; fronte al mi, sur la hamaka deklivo, mi apogis la kajeran taglibron [55]; [li] faris streĉajn ceremoniajn gestojn al la duoncirklo fronte al si Sol .
2.
(figure) Kontraŭ, reagante al la ĉeesto de: mia febla percepto fronte al la minacita mortkondamno [56]. la konduto de la homo de Neandertalo fronte al la morto [57]; objektiva informado fronte al la vipura ĵurnalismo [58]; fronte al tiaj fanatikaj frapfrazoj kaj tuta amaso da misinformoj, oni rajtas demandi sin, kiu ĉi-rilate vere stultumas [59]. VD:konfronti
angle:
1. facing
beloruse:
супраць, насупраць, тварам (да чагосьці)
ĉeĥe:
čelem k
france:
face à 1. en face de
germane:
1. frontal, frontseitig, stirnseitig
hungare:
1. szemben, átellenben, vizaví
japane:
~に面して [にめんして]
nederlande:
1. tegenover
pole:
1. naprzeciwko, twarzą do, frontem do 2. naprzeciwko, przeciw
ruse:
перед лицом (чего-л.) 1. лицом к
slovake:
čelom k

administraj notoj

pri ~o:
     Neceses eventuale korekti kelkajn tradukojn post apartigo de snc flanko|MIL|POL.