4rezist/i PV

rezisti

(x)
1.
Malcedi, kontraŭstari: vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj [1]; rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi [2]; al Ursus neniu kapablos rezisti [3]; tiu homa inklino rezisti kontraŭ la propra bono [4]; se estas virto rezisti fizike kontraŭ fizikaj atakoj, des pli estas aprobinda la mensa sindefendo [5]; toleremo devas rezisti kontraŭ maltoleremo [6]; mi lin rezistis vizaĝon kontraŭ vizaĝo [7]. VD:elteni, persisti
2.
(p.p. materialo) Havi la econ kontraŭi la efikon de iuj eksteraj influoj: la ŝnureto ne longe rezistis MortulŜip ; oni transiris al la tiam relative nova metalo aluminio, ĉar ĝi pli bone rezistas korodon [8]; japanoj […] scias konstrui eĉ nubskrapulojn tiel, ke ili rezistas al tertremo [9]; kaj pli speciale:
a)
FIZ ne ŝanĝi sian formon sub iuj fortoj;
b)
ELE prezenti nenulan rezistancon al kurento.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 7:13
2. La Nova Testamento, De Jakobo 4:7
3. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
4. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Monato, Marko Naoki Lins: La monstro denove inter ni, 2004
7. La Nova Testamento, Galatoj 2:11
8. Monato, Lode Van de Velde: Feliĉan datrevenon!, 2008
9. Monato, Stefan Maul: Humiligita Usono, 2005
angle:
resist
beloruse:
супраціўляцца
ĉeĥe:
být odolný, odporovat, vzdorovat, vzpírat se, čelit
france:
résister
germane:
widerstehen 1. abwehren
hispane:
resistir
hungare:
ellenáll
japane:
抵抗する [ていこうする], 反抗する [はんこうする], 耐える [たえる], 抵抗を示す [ていこうをしめす], 耐性を示す [たいせいをしめす]
katalune:
resistir
nederlande:
weerstaan
pole:
1. opierać się, stawiać opór 2. stawiać opór
portugale:
resistir
ruse:
сопротивляться, оказывать сопротивление
slovake:
klásť odpor, odolávať, odporovať
svede:
motstå
ukraine:
пручатися, опиратися, чинити опір, протистояти, не піддаватися

rezisto

1:
Ago rezisti 1: en tiuj kontraŭaĵoj, en tiu rezisto […] de Ligia estis, krome, io nekomprenebla por li [10]; kontraŭaj opinioj, esprimataj per aproboj, rezistoj, interrompoj, rimarkoj, krioj [11]; la spirito estas nevenkebla krom se ĝi mem rezignas pri defendo kaj rezisto [12]! oni komprenis la obstinan reziston de la malnovaj loĝantoj al la projekto krei […] larĝan ŝoseon [13].
2:
(de materialo) Kapablo rezisti2, grando ĝin karakterizanta.
a)
FIZPIV2 (de materialo) Konstanto, karakterizanta ĝian kapablon rezisti2.a.
b)
ELE[14](arkaismo) =rezistanco
c)
ELEPIV2 (evitinde) =rezistivo
angle:
resistance 2.a structural robustness
beloruse:
1:  супраціў, адпор, процістаяньне 2:  супраціўленьне
ĉeĥe:
odolnost, odpor, rezistence, vzdor
france:
résistance
germane:
Widerstand 1:  Abwehr 2.a Festigkeit
hispane:
resistencia
japane:
抵抗 [ていこう], 反抗 [はんこう], 抗力 [こうりょく]
nederlande:
weerstand, tegenstand, verzet
pole:
opór
ruse:
сопротивление 2.a прочность
slovake:
nepoddajnosť, odolnosť, odpor, rezistencia
ukraine:
опір, опирання, спротив, протидія, протистояння

rezisteco

PIV1 (arkaismo)
1.
FIZ=rezisto2.a
2.
ELE=rezistivo
angle:
resistance
beloruse:
трываласьць
ĉeĥe:
odolnost
japane:
強さ [つよさ]
pole:
1. opór 2. oporność
slovake:
odolnosť
ukraine:
опір матеріалів, опірність, стійкість, витривалість, питомий опір

rezistema

Kiu rezistas forte, longe, rezolute; eltenema, tenaca: viro ja rezistema, sed ĉiam malsaneta [15]; [tiuj] mikroboj estis rezistemaj al la plej konataj antibiotikoj [16]; por neniigi la raŭpojn oni […] replantos aliajn, pli rezistemajn aleo-arbojn [17]. VD:obstina, spitema
15. T. Mann, trad. K. Schulze: Lotte en Weimar, 2005
16. Monato, Vladimir Lemelev: Eŭropo en la fajro de la epidemio, 2011
17. Monato, Walter Klag/pg: Kribrilo mortiga, 2006
angle:
resistant, resilient
beloruse:
устойлівы, трывалы, непакорны
ĉeĥe:
odbojný, odolný, odporující, vzdorný
france:
résistant (adj.), robuste
germane:
widerständig, trotzig, verbohrt, zäh, standfest, widerstandsfähig, standhaft
japane:
反抗的な [はんこうてきな]
pole:
oporny
slovake:
odolný, schopný odporu

rezistemo

Emo defendi sian intereson, sian opinion, repuŝi eksteran premon, necedemo: la kuba ŝtatestro ankaŭ omaĝis la rezistemon kaj batalemon de la insula popolo [18]; la pligrandiĝinta rezistemo de tuberkulozaj mikobakterioj al multaj medikamentoj vekas grandan maltrankvilon [19].
18. M. Gutierres González: Konfirmas Kubo sian kompromison al la popolo, Radio Havano Kubo, 2014-01-02
19. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 2011
angle:
resistance
beloruse:
устойлівасьць, трываласьць, непакорлівасьць
france:
résilience, ténacité
germane:
Widerständigkeit, Zähigkeit, Standfestigkeit, Widerstandsfähigkeit, Standhafitgkeit
pole:
odporność

rezistilo

ELE Elektra pasiva komponento dupolusa, kiu limigas kurenton per rezistanco: realaj rezistiloj pli aŭ malpli proksimiĝas al la idealo: ili povas havi ankaŭ parazitan kapacitancon, parazitan induktancon kaj mallinearecan karakterizon pri la rilato tensio/kurento [20]; [li] sentis sin varma kiam li metis la manon sur rezistilo [21].
angle:
resistor
france:
résistance (composant)
germane:
Widerstand (elektr. Bauelement)
japane:
抵抗器 [ていこうき]

nerezistebla

Kiun nenio povas rezisti, nenio povas haltigi: oni ekhavas la impreson de nova kredo, de nerezistebla ekardo de mensoj, kiu nun ne plu devus halti [22].
22. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia: la vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
angle:
irresistible
beloruse:
неадольны
ĉeĥe:
neodolný
france:
irrésistible
germane:
unwiderstehlich
hispane:
irresistible
japane:
抵抗できない [ていこうできない], 耐え難い [たえがたい]
pole:
nieodparty
slovake:
neodolný
ukraine:
невідпорний, непереборний, нездоланний

administraj notoj

pri ~o 2.a:
        Tio estas pli-malpli la difino el PIV2, sed kiun
        fizikan grandon ĝi precize celas?? En la sama
        verko rimarkindas la parentezo "pp pri la rezisto
        de la materialoj", kiu uzas "rezisto" kun alia signifo
        (pli-malpli: kapablo rezisti). Cetere mi ne certas,
        ke "rezisto de la materialoj" estas taŭga nomo por
        la koncerna fako.
        [MB]
      
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.