konfronti
- 1.
- Kunvenigi plurajn partiojn por aŭskulti kaj kompari iliajn atestaĵojn aŭ argumentojn: Jia Rong sendis konfrontanton al la tribunalo [1].
- 2.
- (iun aŭ ion) Situigi en defia, problema, malagrabla situacio: Japanio [estas] konfrontita kun memmortigo de lernejanoj, viktimoj de lernejoĉikanado Kon11 ; Masaryk devis konfronti tiun fakton, kaj fari multajn kompromisojn [2]; se vi volas malkaŝe konfronti la realon de la vivo, la libro estas rekomendenda [3]; foresto de kritika analizado de propra komunumo, manko de intelekta opozicio kiu konfrontas la aliancon inter gloravidaj gvidantoj kaj aplaŭdanta plebo [4]. eviti (ion), evitigi (iun) alfronti, defii, kontraŭi1, kontraŭstari, oponi, spiti
1.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 69a, volumo 2a, p.
465a
2. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 2006
3. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
2. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 2006
3. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
- beloruse:
- 1. рабіць вочную стаўку, супрацьпастаўляць 2. сутыкацца
- ĉeĥe:
- konfrontovat
- ĉine:
- 使对质 [shǐduìzhì], 对敌 [duìdí], 对战 [duìzhàn]
- france:
- confronter (devant tribunal)
- germane:
- konfrontieren 1. gegenüberstellen
- hispane:
- confrontar
- japane:
- 対質させる [たいたださせる], 対決させる [たいけつさせる]
- nederlande:
- confronteren (jur.)
- perse:
- رویارو کردن، مواجهه دادن
- pole:
- konfrontować
- portugale:
- confrontar, acarear
- rumane:
- confrunta
- ruse:
- делать очную ставку
- slovake:
- konfrontovať
konfronto
- 1.
- Aranĝita kunveno de pluraj partioj en juĝafero.
- 2.
- Situigo en defia, problema, malagrabla situacio: ĉiuj partoprenantoj multe lernis de tiu ĉi sperto, per la instruado de la trejnistoj, sed ankaŭ per opinioj ĉe konfronto Kon11 ; krei spacon de dialogo kaj konfronto inter diversaj [grupoj] [5]; konvencia militado estas kondukata per konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto [6]; frumarte denove okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj albanomakedonoj en Skopje [7]. fronto, kontraŭatako, konflikto, opozicio
5.
La Ondo de Esperanto, 2001, №12
6. Monato, Lenio Marobin: Minacas nova armado-konkuro, 2014
7. Monato, Bardhyl Selimi: Bruligita la flago, 2013
6. Monato, Lenio Marobin: Minacas nova armado-konkuro, 2014
7. Monato, Bardhyl Selimi: Bruligita la flago, 2013
- beloruse:
- 1. вочная стаўка, навочныя зводзіны 2. канфрантацыя, сутыкненьне
- ĉeĥe:
- konfrontace, porovnání
- ĉine:
- 对抗 [duìkàng], 对峙 [duìzhì]
- france:
- confrontation
- germane:
- Konfrontation 1. Gegenüberstellung
- hispane:
- confrontación
- japane:
- 対質 [たいしつ], 対質尋問 [たいしちじんもん]
- nederlande:
- confrontatie (jur.)
- perse:
- رویارویی، مواجهه
- pole:
- konfrontacja
- rumane:
- confruntare
- ruse:
- очная ставка
- slovake:
- konfrontácia, porovnanie