Aldoni tradukojn al ReVo:

konfront/i SPV

konfronti

serĉi 'konfronti'
[konfront.0i]
1.
[konfront.0i.JUR]
JUR Kunvenigi plurajn partiojn por aŭskulti kaj kompari iliajn atestaĵojn aŭ argumentojn: Jia Rong sendis konfrontanton al la tribunalo [1].
2.
[konfront.0i.defii]
(iun aŭ ion) Situigi en defia, problema, malagrabla situacio: Japanio [estas] konfrontita kun memmortigo de lernejanoj, viktimoj de lernejoĉikanado Kon11 ; Masaryk devis konfronti tiun fakton, kaj fari multajn kompromisojn [2]; se vi volas malkaŝe konfronti la realon de la vivo, la libro estas rekomendenda [3]; foresto de kritika analizado de propra komunumo, manko de intelekta opozicio kiu konfrontas la aliancon inter gloravidaj gvidantoj kaj aplaŭdanta plebo [4]. ANT:eviti (ion), evitigi (iun) VD:alfronti, defii, kontraŭi1, kontraŭstari, oponi, spiti
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 69a, volumo 2a, p. 465a
2. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 2006
3. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
beloruse:
1. рабіць вочную стаўку, супрацьпастаўляць 2. сутыкацца
ĉeĥe:
konfrontovat
ĉine:
使对质 [shǐduìzhì], 对敌 [duìdí], 对战 [duìzhàn]
france:
confronter (devant tribunal)
germane:
konfrontieren 1. gegenüberstellen
hispane:
confrontar
japane:
対質させる [たいたださせる], 対決させる [たいけつさせる]
nederlande:
confronteren (jur.)
perse:
رویارو کردن، مواجهه دادن
pole:
konfrontować
portugale:
confrontar, acarear
rumane:
confrunta
ruse:
делать очную ставку
slovake:
konfrontovať

konfronto

serĉi 'konfronto'
[konfront.0o]
1.
[konfront.0o.JUR]
JUR Aranĝita kunveno de pluraj partioj en juĝafero.
2.
[konfront.0i.defio]
Situigo en defia, problema, malagrabla situacio: ĉiuj partoprenantoj multe lernis de tiu ĉi sperto, per la instruado de la trejnistoj, sed ankaŭ per opinioj ĉe konfronto Kon11 ; krei spacon de dialogo kaj konfronto inter diversaj [grupoj] [5]; konvencia militado estas kondukata per konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto [6]; frumarte denove okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj albanomakedonoj en Skopje [7]. VD:fronto, kontraŭatako, konflikto, opozicio
5. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
6. Monato, Lenio Marobin: Minacas nova armado-konkuro, 2014
7. Monato, Bardhyl Selimi: Bruligita la flago, 2013
beloruse:
1. вочная стаўка, навочныя зводзіны 2. канфрантацыя, сутыкненьне
ĉeĥe:
konfrontace, porovnání
ĉine:
对抗 [duìkàng], 对峙 [duìzhì]
france:
confrontation
germane:
Konfrontation 1. Gegenüberstellung
hispane:
confrontación
japane:
対質 [たいしつ], 対質尋問 [たいしちじんもん]
nederlande:
confrontatie (jur.)
perse:
رویارویی، مواجهه
pole:
konfrontacja
rumane:
confruntare
ruse:
очная ставка
slovake:
konfrontácia, porovnanie

administraj notoj