*bird/o

*birdo

ZOO Iu el la klaso birdoj: tiu ĉi ĝardeno estas amata loko de birdoj DL ; ĉiuj birdoj kantis FK ; multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn [1]; kolombo estas birdo [2]; pigo aŭ ia alia birdo [3]; tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco FK ; li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas PrV ; tute libera, kiel birdo aera PrV ; la homo donis nomojn […] al la birdoj de la ĉielo [4]; traflugis super li noktaj birdoj kaj grandaj vespertoj [5]; ili enportis kun si la simplan kampan birdon, […] alaŭdon [6]; (figure) ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento (neefektivigita revo) PrV ; (figure) bela birdo (dando)PrV .
afrikanse:
voël
albane:
zog
amhare:
ወፍ
angle:
bird
arabe:
طائر
armene:
թռչուն
azerbajĝane:
quş
beloruse:
птушка
bengale:
পাখি
birme:
ငှက်
bosne:
ptica
bretone:
evn, labous
bulgare:
птица
ĉeĥe:
pták
ĉine:
[niǎo]
dane:
fugl
estone:
lind
eŭske:
txori
filipine:
ibon
france:
oiseau bela birdo: gandin.
galege:
paxaro
germane:
Vogel
guĝarate:
પક્ષી
haitie:
zwazo
haŭse:
tsuntsu
hebree:
ציפור, עוף
hinde:
पक्षी
hispane:
pájaro, ave bela birdo: pájaro.
hungare:
madár bela birdo: piperkőc.
igbe:
nnụnụ
indonezie:
Aves, burung
irlande:
éan
islande:
fugl
itale:
uccello
japane:
[とり]
jave:
manuk
jide:
פויגל
jorube:
eye
kanare:
ಹಕ್ಕಿ
kartvele:
ფრინველი
katalune:
ocell, pardal
kazaĥe:
құс
kimre:
adar
kirgize:
чымчык
kmere:
បក្សី
koree:
조류
korsike:
acellu
kose:
intaka
kroate:
ptica
kurde:
teyr
latine:
avem
latve:
putns
laŭe:
ນົກຊະນິດ
litove:
paukštis
makedone:
птици
malagase:
vorona
malaje:
burung
malajalame:
പക്ഷി
malte:
għasfur
maorie:
manu
marate:
पक्षी
monge:
noog
mongole:
шувуу
nederlande:
vogel
nepale:
चरा
njanĝe:
mbalame
norvege:
fugl
okcidentfrise:
fûgel
okcitane:
aucèl
panĝabe:
ਪੰਛੀ
paŝtue:
د مرغانو د
pole:
ptak bela birdo: ptak, ptaszek, goguś.
portugale:
ave, pássaro
ruande:
inyoni
rumane:
pasăre
ruse:
птица
samoe:
manu
sinde:
پکي
sinhale:
පක්ෂි
skotgaele:
eun
slovake:
vták
slovene:
ptica
somale:
shimbir
ŝone:
shiri
sote:
nonyana
sunde:
manuk
svahile:
ndege
taĝike:
парранда
taje:
นก
tamile:
பறவை
tatare:
кош
telugue:
పక్షి
tibete:
བྱ་
tokipone:
waso
turke:
kuş
ukraine:
птах
urdue:
برڈ
uzbeke:
qush
vjetname:
chim
zulue:
nyoni

birdoj

ZOO Bestoj kovritaj de plumoj, kun du piedoj, flugiloj, naskantaj ovojn, el klaso de vertebruloj (Aves), solaj plu vivantaj dinosaŭroj: Birdoj estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 ĝis 10 mil vivantaj specioj [7].
angle:
birds
beloruse:
птушкі (кляс жывёлаў)
ĉine:
鳥綱 [niǎogāng]
france:
oiseaux
germane:
Vögel
hispane:
aves
hungare:
madarak (osztálya)
indonezie:
burung
japane:
鳥類 [ちょうるい]
latinece:
Aves
norvege:
fugler
pole:
ptaki
ruse:
птицы (класс)
turke:
kuşlar
ukraine:
птахи

birdaro

Aro da birdoj kunaj en iu loko: tutaj birdaroj forflugis de ĉiu parto de la arbaro kun laŭtaj krioj [8]; konfuzita birdaro ekflugis al-alte [9]; farmodoma korto plena da kortbirdaro manĝetadanta en sterko [10].
angle:
flock of birds
beloruse:
чарада (птушак), вырай (чарада)
germane:
Vogelschar

*birdido

Ido1 de birdo: birdido — nematura birdo [11]; Se vi trovos neston de birdo kaj la patrino sidas sur la birdidoj aŭ sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj [12].
angle:
nestling, fledgeling, chick
beloruse:
птушаня, птушанё
indonezie:
anak burung
japane:
ひな鳥 [ひなどり]
ruse:
птенец

kortobirdo, kortbirdo

AGR Birdo bredata en birdokorto pro siaj viando aŭ ovoj: anaso, koko kaj meleagro estas kortobirdoj; sklavinoj […] komencis disporti kukojn, rostitajn kortbirdojn kaj ĉasaĵon [13]; la viruson kunportas la migrantaj birdoj, kaj ili infektas bredejajn kortobirdojn [14].
angle:
farm bird, domestic fowl
beloruse:
свойская птушка
ĉine:
家禽 [jiāqín], 家禽的肉 [jiāqínderòu], 野禽 [yěqín], 禽 [qín]
france:
oiseau de basse-cour, volaille
germane:
Geflügel
hispane:
ave de corral
hungare:
baromfi
indonezie:
unggas
japane:
家禽 [かきん]
pole:
drób
ruse:
домашняя птица

muŝbirdo

(malofte)
ZOO Kolibro: Nel estis ravita precipe pro la vido de paradizaj muŝbirdetoj [15]; la muŝbirdo sidis sur la flugiloj de la aglo, kaj tiamaniere flugis pii alten ol ĉiuj [16].
15. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, 1978
16. Giovanni Balconi: 2a Paska Dimanĉo
angle:
humming bird
beloruse:
калібры
bulgare:
колибри
ĉine:
蜂雀 [fēngquè]
france:
colibri, oiseau-mouche
germane:
Kolibri
hispane:
colibrí
hungare:
kolibri
indonezie:
kolibri
katalune:
colibrí
nederlande:
kolibrie
pole:
koliber
ruse:
колибри
turke:
sinekkuşu
ukraine:
колібрі

naĝobirdo, naĝbirdo

(komune)
ZOO Birdo havanta naĝokapablon: anaso, cigno, mevo estas naĝobirdoj; mara naĝbirdo kun blanka plumaro [17].
17. S. Grenkamp: Oficiala Vortaro de Esperanto, mevo
angle:
waterfowl
beloruse:
вадаплаўная птушка
bretone:
evn palvezek
ĉine:
水鳥 [shuǐniǎo], 水禽 [shuǐqín]
france:
oiseau d'eau
germane:
Schwimmvogel, Wasservogel
hispane:
ave acuática
hungare:
úszómadár
indonezie:
burung air, unggas air
japane:
水鳥 [みずとり]
nederlande:
zwemvogel
ruse:
водоплавающая птица
turke:
su kuşu

paradizbirdo

1.
ZOO Nov-Gvinea birdo kun plenkolora plumaro, genro el familio paradizeedoj (Paradisaea): kantantaj paradizbirdoj enflugis [18]; niaj svedaj fraŭlinoj [...] estas nur paseroj kompare kun tiuj ĉi paradizbirdoj kaj kolibroj [19]. SIN:paradizeo
2.
Fenikso: ho vi paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta [20].
18. Franjo Modrijan, trad. John Lundgren: Fabeloj, ĉapitro 6a
19. Oscar Levertin, trad. John Lundgren: Uzino 2, La fremdlanda vojaĝo de Mathias Waldius
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
beloruse:
райская птушка
france:
paradisier, oiseau de paradis
indonezie:
cenderawasih
japane:
フウチョウ, ゴクラクチョウ
latinece:
1. Paradisaea
ukraine:
райський птах

rabobirdoj, rabbirdoj

ZOO Birdoj kun akra beko kaj ungegoj, tage ĉasantaj el la ordoj Accipitriformes kaj Falconiformes, foje ankaŭ la nokte ĉasantaj el la ordo Strigiformes: la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn [21]; rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj [22]; la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn [23]; rabobirdoj elektas la altan konstruaĵon kiel gvatejon kaj manĝejon [24]; turfalko estas la plej ofta rabobirdo en Aŭstrio [25].
angle:
birds of prey
beloruse:
сокалападобныя (атрад)
bretone:
evned-preizh, laboused-preizh
bulgare:
хищна птица, граблива птица
ĉine:
猛禽 [měngqín], 隼形目 [zhǔnxíngmù]
france:
oiseaux de proie, rapaces (oiseaux)
germane:
Taggreife, Greifvögel, Raubvögel
hebree:
עוף דורס
hispane:
rapaces, aves de presa, rapaz (ave)
hungare:
sólyomalakúak, ragadózómadarak
indonezie:
burung pemangsa
latinece:
Accipitriformes Falconiformes Strigiformes
pole:
ptaki drapieżne
ruse:
хищные птицы (отряд), дневные хищные птицы (отряд)
ukraine:
хижі птахи, соколоподібні

vadbirdoj, vadobirdoj

ZOO Birdoj kun plej ofte longaj kruroj kaj bekoj, kiuj ofte vadas en akvo, ordo el la klaso birdoj (Ciconiiformes): la longaj piedfingroj de vadbirdoj estas formitaj por piediri sur marĉoj kaj flosantaj plantoj [26].
angle:
wading birds
beloruse:
буслападобныя (атрад)
bretone:
hirc'hareged
ĉeĥe:
brodiví, brodivý pták
ĉine:
鸛形目 [guànxíngmù]
france:
échassiers
germane:
Schreitvögel
hispane:
aves limícolas
hungare:
gólyaalakúak, gázlómadarak
japane:
渉禽類 [しょうきんるい]
latinece:
Ciconiiformes
pole:
ptaki wędrowne
rumane:
păsări limicole
ruse:
аистообразные (отряд), голенастые (отряд)
slovake:
brodivé vtáky
turke:
uzun bacaklı kuşlar
ukraine:
голінасті

administraj notoj

~oj: Mankas dua fontindiko.
naĝo~o, naĝ~o: Mankas dua fontindiko.
vad~oj, vado~oj: Mankas dua fontindiko.