dinosaŭr/oj PV

dinosaŭro

PALZOO Iu el dinosaŭroj.
angle:
dinosaur, dino
beloruse:
дыназаўр
ĉine:
恐龍 [kǒnglóng]
france:
dinosaure
germane:
Dinosaurier
japane:
恐竜 [きょうりゅう]
nederlande:
dinosaurus, dinosauriër, dino
pole:
dinozaur

dinosaŭroj

PALZOO Grupo de vertebruloj, kiuj dominis de la meza triaso tra ĵuraso ĝis la fino de kretaceo, karakterizitaj per malgranda kranio, kruroj vertikale starantaj sub la korpo kaj forte disvolvitaj malantaŭaj kruroj, grandaj inter grandeco de kato ĝis dekkvinmetra alto kaj kvardekmetra longo, de kiuj plu vivas hodiaŭ nur la birdoj: dinosaŭroj ne kreskis je konstanta rapido kiel mamuloj, sed pli rapide kreskis dum varmaj periodoj; pro tio, oni povas vidi jarringojn en la ostoj [1]; ĉiuj roloj en la ekosistemo, kiuj antaŭe estis plenigitaj de bestoj kiel nebirdaj dinosaŭroj, subite estis malplenaj kaj tio donis eblecojn al aliaj bestoj [2].
1. F. van Hertrooij: La gigantoj de la pratempo, Scivolemo, 2018-02-28
2. F. van Hertrooij: Krokodiloj pli mirindas ol vi pensas, Scivolemo, 2019-07-03
angle:
dinosaurs, Dinosauria nebirdaj ~oj: non-avian dinosaurs.
beloruse:
дыназаўры
france:
dinosaures, Dinosauria nebirdaj ~oj: dinosaures non aviaires.
germane:
Dinosaurier, Dinosauria nebirdaj ~oj: Nichtvogeldinosaurier.
hungare:
dinoszauruszok
japane:
恐竜類 [きょうりゅうるい] nebirdaj ~oj: 非鳥類型恐竜 [ひちょうるいけいきょうりゅう].
latinece:
Dinosauria
nederlande:
dinosauriërs, Dinosauria
pole:
dinozaury
portugale:
dinossauros
ruse:
динозавры
ukraine:
динозаври

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.