*kok/o PV

*koko

1.
AGR Subspecio (Gallus gallus domesticus) el la genro koko, bredata kiel kortobirdo en multaj rasoj pro la viando kaj la ovoj: antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min [1]; la unua krio de koko (en frua mateno) [2]; putraj ovoj kaj rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj [3]; la koko fiere marŝas kaj gratante serĉas manĝaĵon por siaj kokinoj [4]; eŭropaj bredistoj de kokoj, anseroj kaj meleagroj kutime posedas amason da birdoj [5]; ĉu la malsano ne jam transsaltis ankaŭ al porkoj, kokoj, meleagroj, anseroj [6]? al feliĉulo eĉ koko donas ovojn PrV ; bovo prenita, koko donita kaj ― kvita PrV ; (frazaĵo) (malofte) trompita koko (trompita edzo); (vd kokri) Koko krias jam!“ (novelaro de Ferenc Szilágyi) [7]. VD:meleagro, numido
2.
ZOO Genro el familio fazanedoj (Gallus), birdo kun ruĝa kresto sur la kapo.

vira koko
VD:lagopo, tetro, urogalo
1. La Nova Testamento, Mateo 26:34
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
5. Monato, Stefan Maul: Paniko, 2006
6. Stefan Maul: Memdetrua homaro, Monato, 2001/02, p. 4
7. Szilágyi F.: Koko krias jam!, 1955
angle:
chicken
beloruse:
1. певень 2. курыца (від)
bretone:
1. kilhog, kog
bulgare:
1. петел
ĉeĥe:
kohout, kokus, kulovitá bakterie
ĉine:
鸡, tr. 雞 [jī]
france:
1. coq (domestique)
germane:
1. Hahn 2. Huhn
hispane:
2. Gallo (vira koko), gallina (por kokino)
hungare:
tyúk
ide:
hano
indonezie:
ayam
itale:
gallo 1. gallo (domestico) 2. gallo (selvatico)
japane:
ニワトリ [にわとり]
latinece:
1. Gallus gallus domesticus 2. Gallus
nederlande:
hoen
pole:
1. kura domowa 2. kura
rumane:
1. găină 2. găină
ruse:
1. петух 2. курица
slovake:
guľovitá baktéria, kokus
turke:
1. horoz 2. tavuk
ukraine:
півень, курка
volapuke:
gok

kokido

Ido de koko: la maljuna korta kokino […] kvin fojojn elkovis kokidojn [8]; ĉiuj malgrandaj kokidoj forte tremis [9]; ni rostas hodiaŭ junajn kokidojn [10]; estas malsaĝe kalkuli la kokidojn antaŭ la elkoviĝo [11]; se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn PrV .
angle:
chick (young chicken)
beloruse:
кураня
bretone:
poñsin
bulgare:
пиленце
ĉeĥe:
kuřice
ĉine:
小雞 [xiǎojī], 雞苗 [jīmiáo]
france:
poussin, poulet
germane:
Küken
hispane:
pollo, polluelo
itale:
pulcino
japane:
若鶏 [わかどり], ひよこ
nederlande:
kuiken
pole:
kurczę, kurczak
rumane:
pui
ruse:
цыплёнок
slovake:
sliepka
tibete:
བྱ་སྡི་
ukraine:
курча

*kokino [12]

Inseksa koko1: kokinejo [13]; sur la korto staras koko kun tri kokinoj [14]; la kokinoj kaj kokidoj kuris sur la sterkamason, ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko [15]; mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn [16]; al kokino la ovo lecionojn ne donu PrV ; eĉ blinda kokino povas trovi grajnon PrV .
angle:
hen
beloruse:
курыца
bretone:
yar
bulgare:
кокошка
ĉeĥe:
coquina
ĉine:
母雞 [mǔjī]
france:
poule
germane:
Huhn auch ein blindes Huhn findet manchmal ein Korn.
hispane:
gallina
ide:
hanino
itale:
gallina
japane:
めんどり
nederlande:
hen (zn.)
pole:
kura
rumane:
găină
ruse:
курица
slovake:
coquina
ukraine:
курка
volapuke:
jigok

kokejo, kokinejo

Stalo por kokoj: la vulpoj konis ĉiujn kokejojn en la ĉirkaŭaĵo [17]; la marista lernanto prenis ĝin kaj enfermis ĝin en la kokinejon, al la kokinoj, anasoj kaj meleagroj, la kompatinda cikonio tute timigite staris meze de ili [18]; du grandegaj muritaj kolonoj […], el kiuj unu enhavis ĉambron, kiu evidente estis uzata kiel kokinejo [19].
angle:
henhouse
ĉine:
雞籠 [jīlóng], 雞舍 [jīshè]
france:
poulailler
germane:
Hühnerstall

virkoko

Virseksa koko1: [ili] estas bonaj soldatoj, sed ankoraŭ pli bonaj virkokoj QuV ; ni incitas la noblajn bumbukojn unu kontraŭ la alian, kiel la virkokojn en areno VaK .
angle:
cock, rooster
beloruse:
певень
ĉine:
公雞 [gōngjī]
france:
coq
germane:
Hahn
hispane:
gallo
ide:
hanulo
itale:
gallo
japane:
おんどり
nederlande:
haan
pole:
kogut
rumane:
cocoș
ruse:
петух
ukraine:
півень
volapuke:
higok

kokoformaj

ZOO Ordo el la klaso birdoj (Galliformes).
beloruse:
курападобныя (атрад)
ĉeĥe:
hrabaví, kurovití
ĉine:
雞形目 [jīxíngmù]
france:
galliformes
germane:
Hühnervögel
hispane:
galliformes
hungare:
tyúkalakúak
itale:
galliformi
latinece:
Galliformes
nederlande:
hoenderachtigen
pole:
grzebiące, kuraki
rumane:
zgârierea, galliformes
ruse:
куриные (отряд)
slovake:
kurovití

akvokoko, marĉokoko

(komune)
ZOO Fuliko, galinolo aŭ simila birdo: Ĥufu […] ordonas dekapigon de […] akvokoko [20].
angle:
coot
beloruse:
лыска
bretone:
duanenn
ĉeĥe:
lyska, slípka zelenonohá
ĉine:
白骨頂 [báigǔdǐng], 鷭 [fán]
france:
foulque, poule d'eau
germane:
Blessralle, Teichralle, Teichhuhn
hungare:
szárcsa
itale:
folaga
nederlande:
koet
pole:
łyska
rumane:
lișiță
ruse:
лысуха
slovake:
sliepka zelenonohá
ukraine:
комишниця, водяна курочка

ventokoko, ventkoko

MET Turniĝanta koko-silueta ventomontrilo ordinare starigita sur firsto...: la tegoloj falis malsupren, sed la ventkoko sidis firme, ĝi eĉ ne turnis sin [21]; (figure) li ventokokas laŭ la politikaj ventoj interne de sia partio [22].
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
22. Izumi Y.: Nova kabineto de Tanaka-Nakasone, Monato, 1983:1, p. 22a-23a
beloruse:
баньдзера, флюгер (у выглядзе пеўня)
ĉine:
風信雞 [fēngxìnjī]
france:
girouette (en forme de coq)
germane:
Wetterhahn
japane:
風見鶏 [かざみどり]
ukraine:
флюґер

administraj notoj

~oformaj: Mankas dua fontindiko.
~oformaj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.