*rev/i Fab1

*revi

(x)
Imagi tion, kion oni forte deziras: se estus mi riĉa! ― tre ofte mi revis, kaj ofte pri tio eĉ preĝon mi levis [1]; li […] revis nun, ke li ripozas sub fagoj [2]; li […] aŭskultis la kantojn […] de la pastrino kaj revis pri ŝi [3]; bona kaporalo revas esti generalo (kp ambicii) PrV ; Kristo revis pri frateco de la homaro [4]. VD:aspiri, deziri, sonĝi, kastelo, aero.
angle:
dream, daydream, muse, be in a reverie
beloruse:
марыць
bulgare:
мечтая
ĉeĥe:
snít, toužit
france:
rêver de (fortement désirer)
germane:
ersehnen, erträumen, träumen (von)
hispane:
soñar (despierto), imaginar, fantasear, aspirar, anhelar
hungare:
ábrándozik, álmodozik
itale:
sognare (a occhi aperti), fantasticare, vagheggiare
japane:
空想する [くうそうする], 夢想する [むそうする], 夢みる [ゆめみる]
nederlande:
dagdromen, mijmeren
pole:
marzyć
portugale:
sonhar, devanear, fantasiar
ruse:
мечтать
slovake:
rojčiť, sniť
ukraine:
мріяти

reva

Absorbata en dolĉa pensado: reva rigardo Marta ; lumo reala aŭ reva [5]; utila studo, ne revaĵoj VivZam ; en sia reva mondo la bonkoraj humanistoj volas eviti la ideon de kolektiva respondeco [6].
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Moderna Anĝeluso
6. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
dreamy, lost in thought, in a reverie
beloruse:
летуценны, мройлівы
bulgare:
замечтан
ĉeĥe:
snivý, snílkovský
france:
rêveur (adj.)
germane:
verträumt
hungare:
ábrándos, álmodozó
japane:
空想的な [くうそうてきな], 夢のような [ゆめのような]
pole:
marzycielski
ruse:
мечтательный
slovake:
snívajúci
ukraine:
мрійливий

revo

Imago de feliĉigaj, dezirataj aferoj: plekti revon; dronanta en revoj [7]; mi konvinkiĝis, ke ĝi ne indis revojn kaj dezirojn IK ; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj [8]; nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi [9]; en tiu momento el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo [10]; la fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovranta la revojn de ŝia koro IK . VD:aperaĵo, fantazio, iluzio, utopio, sonĝo, vizio
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
angle:
dream, daydream, reverie
beloruse:
мара
bulgare:
мечта
ĉeĥe:
sen, touha
ĉine:
梦想
france:
rêverie, rêve (éveillé)
germane:
(Tag-)Traum, Schwarm (Traum)
hispane:
sueño (aspiración), anhelo, aspiración, ilusión
hungare:
ábránd, álom (ábránd)
itale:
sogno (aspirazione), fantasticheria, illusione
japane:
空想 [くうそう], 夢 [ゆめ], 願望 [がんぼう]
pole:
marzenie
ruse:
мечта
slovake:
sen, túžba
ukraine:
мрія

revema

Ema al revado; kvazaŭ mense foresta; montranta revan animstaton: tiu vojaĝanto havis […] revemajn okulojn kaj strange noblajn trajtojn [11]; revemaj iom brulantaj brunaj okuloj [12]; rigardoj […] sopiraj aŭ revemaj Marta ; ŝi venkis la revemon, saltis el la lito IK .
beloruse:
летуценны, мройлівы
bulgare:
мечтателен
ĉeĥe:
snivý, snílkovský
france:
rêveur (adj.)
germane:
verträumt, schwärmerisch
hispane:
soñador (despierto)
japane:
空想癖の [くうそうくせの], 夢みがちの [ゆめみがちの]
pole:
rozmarzony
slovake:
snivý
ukraine:
мрійливий

reviga

Favoranta dolĉan, revan animstaton: verdaj revigaj valoj [13]; la reviga trankvileco de la paŝtejoj [14].
beloruse:
натхняючы на мары
ĉeĥe:
vyvolávající snění
france:
évocateur (qui fait rêver), suggestif (qui fait rêver)
germane:
träumerisch
hispane:
inspirador, evocador, ilusionante
hungare:
andalító
pole:
zachęcajacy do marzeń
slovake:
vyvolávajúci snenie

revulo

PSI Homo ema al revado, eventuale ne praktikema aŭ ne atenta al situacioj: mi volas fari portreton de amiko, — skribis van Gogh al sia frato, — pentriston, revulon, kiu laboras same, kiel najtingalo kantas [15]. veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon VivZam ! VD:idealisto, utopiisto
15. J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien fluas roj’ Castalie?, 1984-1987
beloruse:
летуценьнік, мройнік
bulgare:
мечтател
ĉeĥe:
snílek
france:
rêveur (subst.), tête-en-l'air (subst.)
germane:
Traumer, Schwärmer, Traumtänzer
hispane:
sognatore(persona), illuso
japane:
空想家 [くうそうか], 夢想家 [むそうか]
pole:
marzyciel
slovake:
rojko

elrevigi, senrevigi

(tr)
Sobrige remeti antaŭ la realon kaj senigi je vanaj esperoj: mi bedaŭrinde senrevigos vin [16]. SIN:seniluziigi
16. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
angle:
disillusion, disappoint, disenchant
beloruse:
расчароўваць
bulgare:
разочаровам
ĉeĥe:
probudit ze snění, rozčarovat, zklamat
france:
détromper, désillusionner
germane:
enttäuschen, aus einem Traum reißen
hispane:
decepcionar, desilusionar
hungare:
kiábrándít
itale:
deludere, disincantare
japane:
空想から目を覚まさせる [くうそうからめをさまさせる]
pole:
pozbawić marzeń, rozczarować
ruse:
разочаровать
slovake:
rozčarovať
ukraine:
розчаровувати

elreviĝi

(tr)
Seniĝi je agrablaj, eble trompaj imagoj: elreviĝante, li devis konstati, ke turkaj kamparanoj detruis ĉiujn armenajn domojn en lia kvartalo [17]; [ili] ne plu havas plenan fidon de siaj elreviĝintaj voĉdonantoj [18]. SIN:seniluziiĝi
17. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro, 2013
18. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010
angle:
become disillusioned, become disappointed, become disenchanted
beloruse:
расчароўвацца
bulgare:
разочаровам се
france:
se détromper, perdre ses illusions
germane:
austräumen
hispane:
decepcionarse
hungare:
kiábrándul, csalódik
japane:
空想からさめる [くうそうからさめる]
pole:
rozczarować się
ruse:
разочароваться

elreviĝo, *disreviĝo [19], senreviĝo

Dolora konstato, ke revo ne realiĝas, ne okazos: dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disreviĝoj [20]; tiu ĉi elreviĝo estis amara, preskaŭ tiel dolora kiel la perdo de patro [21]; grandega estis la senreviĝo [22]! li bone montras la evoluon de la senrezerva katolikeco al plena senreviĝo pri la eklezio pro ĝia konduto kontraŭa al la sana morala sento [23].
angle:
disillusionment, disappointment, disenchantment
beloruse:
расчараваньне
bulgare:
разочарование
france:
déception, désillusion
germane:
Enttäuschung
hispane:
decepción, desilusión
hungare:
kiábrándulás
itale:
delusione
japane:
幻滅 [げんめつ], 失望 [しつぼう], 落胆 [らくたん], 期待外れ [きたいはずれ]
nederlande:
ontgoocheling, teleurstelling
pole:
rozczarowanie
ruse:
разочарование
ukraine:
розчарування

forrevi

(tr)
Revante forgesi zorgon: la almozulo […] refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon [24].
angle:
dream away
beloruse:
прамарыць
ĉeĥe:
ukolébat někoho (do snění)
france:
oublier (en rêvant d'autre chose)
germane:
fortträumen
hispane:
distraerse de
hungare:
elfelejt (bajt), megfeledkezik (bajról)
pole:
opuszczać marzenia
slovake:
ukolísať niekoho (do snenia)
ukraine:
промріяти, провести у мріях

prirevi

(tr)
Revi pri..., imagi, mense bildigi: trinku iom da brando antaŭ ol dormi kaj prirevi feliĉaĵojn [25]; nur desegnaĵoj de la prirevataj varoj [26]; la plano tamen apenaŭ mencias la vortojn „sendependeco“ kaj „suvereneco“, kiujn la albanoj en Kosovo longe prirevas kaj atendas [27]; kelkaj homoj prirevas simplan laboron kun bona salajro kaj kiel eble plej malmultaj respondecoj [28].
25. M. Ahado: Ebriiĝu, 2012-10-18
26. Monato, Ulrich Lins: Nokta aventuro en Pjongjango, 2005
27. Monato, Bardhyl Selimi: Duonkore donata, 2007
28. Monato, Roberto Pigro: Ulo dormanta salajron ja kaptas, 2015
beloruse:
марыць аб чымсьці, уяўляць
france:
rêver de
germane:
erträumen
pole:
myśleć o marzeniach

administraj notoj