Aldoni tradukojn al ReVo:

*son/i UV

*soni

serĉi 'soni'
[son.0i]
(ntr)
1.
[son.0i.SON]
Estigi aŭdeblan aervibradon: barelo malplena sonas plej laŭte (tiu plej fanfaronas, kiu malplej meritas) PrV ; ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre Marta ; sonis tamburoj kaj flutoj [1]; [tio] sonis kiel kvakado de ranoj, tio sonis kiel plenda kriado de birdoj [2]; la horloĝo sonis tri kvaronojn [3]; denove eksonis krakoj [4]; la Alpa korno sonis profunde melankolie [5]; eksonis voko FK ; eksonis rapidaj paŝoj [6]; tiu ĉi frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj EE ; aplaŭdoj tondre rulsonis tra la plenega salono. VD:brui
2.
[son.0i.impresi]
Aŭdeble iel esprimiĝi: en la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco Marta ; jen la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua [7]; denove sonos en la urbo la lingvo de Zamenhof; tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere […] [8].
afrikanse:
klink
albane:
amhare:
ድምጽ
angle:
sound
arabe:
صوت
armene:
հնչել
azerbajĝane:
səs
beloruse:
гучаць
bengale:
শব্দ
birme:
သံကို
bosne:
zvuk
ĉeĥe:
znít, zvonit, zvučet
dane:
lyd
estone:
heli
eŭske:
soinua
filipine:
tunog
france:
sonner
galege:
son
germane:
erklingen, ertönen, klingeln, einen Ton abgeben, einen Laut von sich geben
guĝarate:
ધ્વનિ
haitie:
son
haŭse:
sauti
hinde:
ध्वनि
hispane:
sonar
hungare:
hangzik, szól (hangzik)
igbe:
ada
indonezie:
berbunyi, bersuara
irlande:
fuaim
islande:
hljóð
itale:
suonare
japane:
聞こえる [きこえる]
jave:
muni
jide:
ℷעזונט
jorube:
dun
kanare:
ಧ್ವನಿ
kartvele:
ხმის
kazaĥe:
дыбыс
kimre:
sain
kirgize:
тыбыш
kmere:
សំឡេង
koree:
소리
korsike:
sonat
kose:
isandi
kroate:
zvuk
kurde:
rengdan
latine:
tuba canerent
latve:
skaņu
laŭe:
ສຽງ
litove:
garso
makedone:
звучи
malagase:
feo
malaje:
bunyi
malajalame:
ശബ്ദം
malte:
ħoss
maorie:
tangi
marate:
आवाज पातळी
mongole:
сонсогдож
nederlande:
klinken
njanĝe:
kumveka
panĝabe:
ਆਵਾਜ਼
paŝtue:
غږ
ruande:
ijwi
ruse:
звучать
samoe:
leo
sinde:
آواز
sinhale:
ශබ්ද
skotgaele:
fuaim
slovake:
znieť, zvoniť, zvučať
slovene:
zvok
somale:
dhawaaqu
ŝone:
rira
sote:
utloahala e
sunde:
disada
svahile:
sauti
taĝike:
садо
taje:
ส่งเสียง
tamile:
ஒலி
tatare:
тавыш
telugue:
శబ్దము
tokipone:
kalama
ukraine:
звук
urdue:
آواز
uzbeke:
ovozli
vjetname:
âm thanh
zulue:
kuzwakale

sono

serĉi 'sono'
[son.0o]
[son.0o.SON]
Aŭdebla aervibrado: harmoniaj sonoj; poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono PrV ; vi aŭdos la sonon de trumpeto [9]; kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj […], tiam ataku [10]; de malproksime alflugis sonoj de flutoj kaj kornoj [11]; bronzaj sonoj [12]; la sono de rulfalanta ŝtono [13]; la sonoj de l' pluvo [14]; mia plej alta sono Hamlet ; la pordo sensone glitis flanken [15]; ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte[16]; [lingvo estas] sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj EE ; la fina leĝo por nia ortografio estos: „por unu sono unu litero“ [17]. sonoj
angle:
sound
beloruse:
гук
ĉeĥe:
hláska
france:
son (audible)
germane:
Ton, Klang, Laut, Schall
hispane:
sonido
hungare:
hang
indonezie:
bunyi, suara
itale:
suono
japane:
[おと], 物音 [ものおと], 音響 [おんきょう], 音声 [おんせい]
nederlande:
klank, geluid
rumane:
sunet
ruse:
звук
slovake:
hláska
taje:
เสียง
tibete:
སྒྲ་
tokipone:
kalama
ukraine:
звук, шум

sonanto

serĉi 'sonanto'
[son.0anto]
1.
[son.0anto.silabiga]
FONPIV1 Silabiga parolsono. VD:silabo, vokalo,
2.
[son.0anto.sonoranto]
FONPIV2 =sonoranto
angle:
1. syllabic consonant, vocalic consonant 2. sonorant, resonant
beloruse:
санант
ĉeĥe:
slabikotvorná hláska, sonanta
france:
1. consonne sonante
germane:
1. Sonant 2. Sonorant, Sonorlaut
hispane:
1. sonante
hungare:
1. magánhangzó
indonezie:
1. konsonan suku kata 2. sonoran, resonan
japane:
鳴音 [なおと]
nederlande:
1. klinker, sonant
ruse:
сонант
slovake:
hláska (slabikotvorná)
ukraine:
сонант, сонорний звук

sonigi

serĉi 'sonigi'
[son.0igi]
(tr)
[son.0igi.KOMUNE]
Tuŝi, frapi, movi, tiel ke estiĝas sono; ludi2.a: la pianisto sonigis la preludon, kiun ŝi sciis parkere [18].
18. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: Sur la Vojo de Svan, 2015-2017
angle:
make a sound, play (an instrument), ring (a bell)
beloruse:
утвараць гук (прыладай, інструмэнтам)
france:
faire sonner
germane:
zum Klingen bringen, spielen (ein Instrument), klingeln, läuten
indonezie:
membunyikan
japane:
立てる [たてる], 鳴らす [ならす]
ukraine:
видавати звук, голос, викликати звучання

bonsona, belsona

serĉi 'bonsona'
serĉi 'belsona'
[son.bon0a]
[son.bon0a.SON]
Agrabla por la orelo: ili interkonsentis, ke Luzita Louice Jenkins estas bela kaj bonsona nomo, kiu ne sonas kvazaŭ ĝi apartenus al ĉek-falsigistino aŭ bankrabistino [19]; aktuala, belsona muzikaĵo, facile kantebla de grupoj [20]. VD:harmonia, melodia, orelplaĉa
19. U. Sinclair, trad. R. Stridell: La gnomaûto, 2001
20. P. R. Kern: Espero kaj Plenumo
angle:
euphonious, good-sounding, beautiful-sounding
beloruse:
мілагучны
france:
euphonique
germane:
wohlklingend
indonezie:
enak didengar, eufonik
japane:
音色のよい [ねいろのよい], 音の美しい [おとのうつくしい]
taje:
ไพเราะ
tibete:
སྙན་པོ་
ukraine:
милозвучний, благозвучний

*bonsoneco, belsoneco

serĉi 'bonsoneco'
serĉi 'belsoneco'
[son.bon0eco]
[son.bon0eco.MUZ]
FONMUZ Kvalito de tio, kio agrable sonas aŭ kunsonas, eŭfonio: oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton [21]; pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la „ĉi“ antaŭ la montra vorto [22].
angle:
phonaesthetics, euphony
beloruse:
мілагучнасьць
ĉeĥe:
správný zvuk (nástroje)
france:
euphonie
germane:
Wohlklang
indonezie:
eufoni
itale:
eufonia
japane:
音の美しさ [おとのうつくしさ], 好音調 [こうおとちょう]
nederlande:
welluidendheid, eufonie
ruse:
благозвучие, эвфония
slovake:
správny zvuk
taje:
ความไพเราะ

forsoni

serĉi 'forsoni'
[son.for0i]
[son.for0i.SON]
Soni pli kaj pli mallaŭte, ĝis silento: forsonis la tondro de la kanono [23]; liaj paŝoj forsonis sur la ŝtuparo [24]; kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub ŝiajn piedojn Marta . VD:dampi
23. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
24. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
angle:
fade away (sound), fade out (sound)
beloruse:
адгучаць
france:
s'éteindre (son), mourir (son)
germane:
verklingen
indonezie:
memudar (ttg suara dsb.), menghilang (ttg suara dsb.)
ruse:
отзвучать

malbonsona, malbelsona

serĉi 'malbonsona'
serĉi 'malbelsona'
[son.malbon0a]
[son.malbon0a.SON]
Kiu sonas malbone, malagrable: je kio propre la vorto “kaj” estas kulpigata? ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa? ne preciza? [25]; tiam la Mikado respondante al la Mikadino diris: „kia malbelsona vorto! por kio vi diras Hayasagari, Sinjorino?“ [26];
25. L. L. Zamenhof: Pri la vorto “kaj”, La Esperantisto, 1891, p. 49
26. Princo Toneri k.a., trad. K. Nohara: Kroniko Japana
angle:
cacophonous, bad-sounding, ugly-sounding
beloruse:
немілагучны, дысанансавы
france:
dissonant
germane:
misstönend, übeltönend, hässlich klingend
indonezie:
kakofonik
ukraine:
немилозвучний, дисгармонійний, фальшивий

malbonsoneco, malbelsoneco

serĉi 'malbonsoneco'
serĉi 'malbelsoneco'
[son.malbon0eco]
[son.malbon0eco.SON]
Malbona, malagrabla kvalito de sono: vortojn kunmetitajn mi proponas fari el plenaj vortoj, por eviti malbonsonecon [27]. VD:kakofonio,
27. L. L. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, Esperantisto, 1894-02, 2 (50), p. 17a-21a
angle:
cacophony
beloruse:
немілагучнасьць, дысананс
france:
dissonance
germane:
Missklang, Kakophonie, Kakofonie, Katzenmusik
indonezie:
kakofoni

resoni

serĉi 'resoni'
[son.re0i]
(x)
[son.re0i.KOMUNE]
Resendi la sonon: la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj [28]; „bonan nokton“ resonigis la amaseto FK ; nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn [29]; la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime [30]; (figure) la terura novaĵo resonadis de la plej kvietaj kortoj en la centro [31]; la malespero resonadis ankoraŭ ĝeme en lia animo [32]; kia sono, tia resono PrV . VD:eĥi
angle:
resound, echo
beloruse:
рэзаніраваць
ĉeĥe:
rozléhat se (zvuk)
france:
résonner
germane:
widerhallen
hispane:
resonar
hungare:
visszhangzik, rezonál
itale:
rimbombare, riecheggiare, risonare, risuonare
japane:
反響する [はんきょうする]
nederlande:
weerklinken
ruse:
отдаваться (о звуке), резонировать, дать отзвук
slovake:
hlaholiť, ozývať sa, znieť, zvučať
ukraine:
віддаватися луною, відгукуватися

resonado

serĉi 'resonado'
[son.re0ado]
1.
[son.re0ado.KOMUNE]
Malforta eĥo, resendo, reflekto de brila sono: la malgranda birdo […] tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon [33].
2.
[son.re0ado.FIZ]
FIZ Resonanco: li ŝanĝis sian pozicion, direktante sian voĉon al la fundo de la bankuvo por atingi basan resonadon [34]; la metodoj, kiuj baziĝas je kernomagneta resonado, estas gravaj en la medicina diagnostiko [35].
angle:
resonance
beloruse:
1. водгук 2. рэзананс
ĉeĥe:
odraz zvuku, ohlas, ozvěna
france:
résonance
germane:
1. Nachhall 2. Resonanz, Widerhall,
hispane:
resonancia
hungare:
1. rezonancia 2. rezonancia, együttrezgés
indonezie:
1. gaung, gema, kumandang 2. resonansi
itale:
1. rimbombo, risonanza (riecheggio) 2. risonanza
nederlande:
1. resonans 2. weerklank, resonantie
ruse:
1. отзвук 2. резонанс
slovake:
ohlas, ozvena, ozvuk, rezonancia

resonilo

serĉi 'resonilo'
[son.re0ilo]
[son.re0ilo.TEK]
FIZTEK Aranĝaĵo por estigi resonadon: cikonioj […] bruege klakadas per beko […], tiu fraposono estas amplifikita en la gorĝa sako, kiu funkcias kiel resonilo [36].
a)
[son.re0ilo.kamero]
Malplena kamero kies dimensioj ebligas estigon de akustika aŭ elektromagneta resonado: ĝi (la katodo) estas ĉirkaŭigita per kupra anoda bloko, kaj en tiu anod-ringo situas resoniloj [37].
b)
[son.re0ilo.cirkvito]
Elektra cirkvito aranĝita tiel ke elektra oscilado de dezirata frekvenco atingu maksimuman amplitudon: li amplifis sian gitaron kiel akompaninstrumento per resonilo [38].
36. Vikipedio, Blanka cikonio
37. SEC de UEA: Radioteknika artikolaro, 1984
38. Vikipedio, Eddie Durham
angle:
resonator 1.a cavity resonator, resonating chamber
beloruse:
рэзанатар, контур вагальны, контур хістальны
ĉeĥe:
ozvučnice mikrofonu
germane:
1.a Resonanzboden, 1.b Schwingkreis Resonator, Resonanzkörper
hungare:
rezonátor
ruse:
резонатор 1.b колебательный контур
slovake:
ozvučnica mikrofónu
ukraine:
резонатор

postsoni

serĉi 'postsoni'
[son.post0i]
[son.post0i.MUZ]
MUZ Plu soni post la ĉesigo de la impulso estiginta la sonon: la voĉo […] ankoraŭ postsonis en lia memoro [39]; la dampiloj ne ĉesiĝas rigore la sonon, sed lasas la kordojn ankoraŭ iomete postsoni [40]. SIN:sonori
39. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
40. Vikipedio, Prapiano
angle:
reverberate
beloruse:
рэвэрбэраваць
france:
se réverbérer(son)
germane:
nachklingen, nachhallen
hungare:
utánhangzik, utánzeng
itale:
riverberare
japane:
響く [どよめく]
ruse:
реверберировать
slovake:
ozývať sa, zvučať

sensoneco

serĉi 'sensoneco'
[son.sen0eco]
[son.sen0eco.SON]
Foresto de sono, silento: silento estas senbrueco, sensoneco, do la foresto de ĉia aŭdebla aervibrado [41]; ŝajnis al li kvazaŭ malsanktigo rompi tiun sensonecon [42].
41. Vikipedio, Silento
42. S. Engholm: Al Torento, 1930
angle:
soundlessness, silence
beloruse:
бязгучнасьць, цішыня, маўчаньне
france:
absence de son
germane:
Stille, Geräuchlosigkeit, Lautlosigkeit
indonezie:
keheningan, kelengangan, kesepian, kesunyian

supersoni

serĉi 'supersoni'
[son.super0i]
(tr)
[son.super0i.SON]
Soni pli laŭte, pli aŭdeble ol io alia: ĉiam pli laŭtiĝanta bruo plenigis la aeron, […] ĝi supersonis la ruliĝadon de la maro [43]; la kornistoj ludas la finan temon starantaj, por supersoni la […] simfoniorkestron [44]; ili baldaŭ estis supersonataj de laŭta knarado de neĝo sub la glitveturilo [45].
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
44. Vikipedio, 1-a simfonio (Mahler)
45. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
drown out (sound)
beloruse:
перакрываць (гук гукам)
france:
couvrir (un autre bruit)
germane:
übertönen
itale:
coprire (di suono)
japane:
大きな音を立てる [おおきなおとをたてる]
ukraine:
покривати, перекривати, глушити

parolsono

serĉi 'parolsono'
[son.parol0o]
[son.parol0o.FON]
FON Ĉiu el la sonoj uzataj en homa lingvo, la studobjekto de fonetiko: ĉiu fonemo do estas klaso de parolsonoj (aŭ „familio da sonoj“) uzataj en iu lingvo en tia maniero, ke la diferencoj inter ili ne estas ekspluatataj por distingi vortojn [46]; parolsintezaj sistemoj bone funkcias ĉe lingvo kiel la japana, kies parolsonoj estas normigitaj [47].
46. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1989
47. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
angle:
phone
beloruse:
гук мовы
ĉeĥe:
hláska, mluvený zvuk
france:
phone
germane:
Laut (einer Sprache), Sprachlaut, Phon
hispane:
fono
indonezie:
fon, bunyi bahasa
ruse:
фона
slovake:
hláska
ukraine:
звук мови

sonsento

serĉi 'sonsento'
[son.0sento]
[son.0sento.MUZ]
MUZ Homa kapablo rekoni muzikajn sonojn sen instrumento. SUB:absoluta sonsento, relativa sonsento.
angle:
perfect pitch
beloruse:
слых (музычны)
germane:
Tonhöhengedächtnis
hispane:
oído (musical)
hungare:
hallás (képesség)
indonezie:
tala sempurna
itale:
orecchio> musicale
japane:
音感 [おんかん]
nederlande:
gehoor
ruse:
музыкальный слух

absoluta sonsento

serĉi 'absoluta sonsento'
[son.absoluta0sento]
[son.absoluta0sento.MUZ]
MUZ Homa kapablo rekoni absolutan alton de pura muzika sono (tono, senrilate al aliaj tonoj): homoj kun absoluta sonsento alkutimiĝ[…]as al diferencaj ĉambrotonoj depende de sia regiona kaj socia deveno kaj siaj aŭskultadkutimoj [48].
Rim.: Do, tio ne estas sinonimo por „perfekta sonsento“; oni povas havi malbonan absolutan sonsenton. Fakte, por muzikisto pli gravas la relativa sonsento.
angle:
absolute pitch
beloruse:
абсалютны слых
ĉeĥe:
absolutní sluch
germane:
absolutes Gehör
hispane:
oído absoluto
hungare:
abszolút hallás
indonezie:
tala mutlak, tala absolut
itale:
orecchio> assoluto
japane:
絶対音感 [ぜったいおんかん]
nederlande:
absoluut gehoor
rumane:
ureche muzicală
ruse:
абсолютный слух

relativa sonsento

serĉi 'relativa sonsento'
[son.relativa0sento]
[son.relativa0sento.MUZ]
MUZ Homa kapablo rekoni malsimplajn muzikajn sonojn (intervalojn kaj akordojn).
angle:
relative pitch
beloruse:
адносны слых
germane:
relatives Gehör
hispane:
oído relativo
hungare:
relatív hallás
indonezie:
tala nisbi, tala relatif
itale:
orecchio relativo
japane:
相対音感 [そうたいおんかん]
nederlande:
relatief gehoor
ruse:
относительный слух

administraj notoj

~anto: Mankas verkindiko en fonto.
~sento: Mankas dua fontindiko.
~sento: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
relativa ~sento: Mankas dua fontindiko.
relativa ~sento: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.