reflekti
(tr)
- 1.
- Reĵeti radion aŭ ondon: polurita, netrairebla surfaco, kiel ekz. de spegulo, reflektas la radiojn de la lumo; ŝi eraris: estis ŝia propra vizaĝo tio, kion reflektis la spegulo [1]; tuniko de ametista koloro […] reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon [2]. refrakti, speguli1
- 2.
- (figure) Redoni4, reprodukti2: la analizoj postulis nenian diskuton, ĉar ili tuj reflektis la komunan opinion [3]; tiuj kelkaj vortoj reflektas la kvintesencon mem de la tuta demando [4]; Henriko Faŭsto, en la teatraĵo faranta kontrakton kun tiu diablo, ne reflektas sole la historian figuron Johanon Faŭston, sed ankaŭ la kuraciston kaj filozofon Henricus Cornelius Agrippa de Nettesheim [5]; la okcitana lingvo, pere de sufiksoj, ofte samtempe diminutivaj kaj plifortigaj, pli bone reflektas la homajn sentojn, ĉu pozitivajn, ĉu aĉigajn [6]; rakontoj, kantoj, reflektis la tutan vivon [7]; ambaŭ statistikoj reflektas la viglecon de la propra eldonado de UEA [8]. ekvivalenti, imiti, kapti3, kopii, reprezenti3, speguli2, traduki2
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 29
6. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
7. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 29
6. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
7. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
- angle:
- reflect
- beloruse:
- адлюстроўваць, адбіваць
- ĉeĥe:
- odrazit, odrážet
- ĉine:
- 反映 [fǎnyìng], 反射光 [fǎnshèguāng], 反射 [fǎnshè], 映 [yìng], 映照 [yìngzhào]
- france:
- réfléchir (lumière etc.), renvoyer (lumière etc.)
- germane:
- wiedergeben, wiederspiegeln, reflektieren, zurückwerfen
- hispane:
- reflejar
- hungare:
- visszaver, visszatükröz
- japane:
- 反射する [はんしゃする], 反映する [はんえいする], 反響する [はんきょうする], 再現する [さいげんする]
- katalune:
- reflectir
- nederlande:
- weerkaatsen, reflecteren
- perse:
- بازتاباندن، منعکس کردن
- pole:
- odbijać (promienie, fale)
- ruse:
- отразить, отражать
- slovake:
- odraziť, odrážať
- ukraine:
- відбивати (світло, звук і т.п.), рефлектувати, відображати
reflekto
- 1.
- La fenomeno, per kiu radioj kaj ondoj estas reflektataj; efiko, bildo tiel estigata: li plej facile vidus […] la reflektojn en akvo kaŭzitajn de homoj [9].
- 2.
- PIV2 simetrio
- 3.
- Reprodukto: spirita kulturo ĝenerale estas reflekto de la koncerna socio [10]; tiu degenero nur spegulas la degeneron de nia socio nuntempa, ĝi estas reflekto kaj sekvo de ĉi lasta [11].
9.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
10. Monato, Nikolao Gudskov: Porkonkursa reflekto, 2013
11. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
10. Monato, Nikolao Gudskov: Porkonkursa reflekto, 2013
11. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
- angle:
- 1. reflection
- beloruse:
- адбітак, адлюстраваньне
- ĉeĥe:
- odraz (světla), reflex, zrcadlení
- ĉine:
- 3. 鏡像 [jìngxiàng], 镜像 [jìngxiàng], 反射作用 [fǎnshèzuòyòng]
- france:
- 1. réflexion (phys.)
- germane:
- 1. Reflektion, Spiegelung, Reflexion 3. Wiedergabe, Reflex, Spiegelbild
- hispane:
- 1. reflexión
- hungare:
- 1. visszaverődés, visszatükrözés, reflexió 2. visszatükrözés
- japane:
- 反射 [はんしゃ]
- katalune:
- 1. reflex
- perse:
- 1. بازتاب، انعکاس
- pole:
- 1. odbicie 2. symetria
- ruse:
- отражение
- slovake:
- odraz (svetla), reflex, zrkadlenie
- ukraine:
- відбиття, відображення, рефлексія
reflektilo
- Ĉia ilo, kiu reflektas kaj eventuale direktas elektromagnetajn ondojn (lumradiojn kc): faru tion per sanga ruĵo sur la nepreja spegulo – sed kion mi grafitiu sur la tualeteja reflektilo [12]? mi bezonis du apartajn parabolajn reflektilojn por povi ricevi televidstaciojn sur ambaŭ […] satelitoj [13]. spegulo1reflektoro
12.
Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
13. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
13. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
- angle:
- reflector
- beloruse:
- рэфлектар
- ĉine:
- 反射鏡 [fǎnshèjìng], 反射镜 [fǎnshèjìng], 反射体 [fǎnshètǐ], 反射體 [fǎnshètǐ]
- germane:
- Reflektor
- japane:
- 反射器 [はんしゃうつわ], 反射鏡 [はんしゃきょう]