1pozitiv/a JED pozitivaserĉi 'pozitiva' [poziti.0a] 1.[poziti.0a.konfirma] Konfirma: li kredas, ke eĉ unu sola el ili povis subteni sian opinion per pozitiva argumento [1]; eĉ la unuopuloj, kies aparta individueco estas tre akcentita en pozitiva aŭ en negativa senco, estos trenitaj de la amaso kaj kunfandiĝos kun ĝi [2]; tio havis pozitivan efikon: daŭra ekonomia kresko kun inflacio neglektinda [3]; senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe [4]; ŝi ne dubis, ke ŝi ricevos pozitivan reagon [5]. aproba, instigi1.a, jesa, kuraĝigi, optimisma 2.[poziti.0a.praktike] Reala, praktike efektiviĝinta aŭ efektivebla: pozitivaj rezultatoj; la grado de konscieco havas tamen signifon – pozitivan – koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de leĝeco reganta la lingvoevoluon, des pli taŭga, des pli perfekta la kreaĵo! [6]; donante negativan kritikon por tiuj mankoj li ne kapablis fari konkretajn pozitivajn proponojn por ilia forigo [7]; nur celon, estantan en la reala vivo oni povas nomi pozitiva, ĉar atingebla estas nur tio, kio ekzistas [8]; oni ne povas starigi pozitivajn postulojn pri la aspekto de la oratoro [9]. pragmata, praktika 3.[poziti.0a.FIL] Bazita nur sur realaĵoj, faktoj, eksperimentoj (kontraste al teoria, normiga): pozitiva filozofio, scienco; ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj [10]! Marr starigis esence novan, materialisman teorion, sed eluzis, kompreneble, tiujn pozitivajn rezultojn, kiujn atingis la lingvistiko ĝis lia krea epoko [11]; la unuanaskito pozitiva kaj praktika mire ensorbis la sciencojn [12]; mi estas homo pozitiva, neinteresa [13]. aplikata, objektiva2 4.[poziti.0a.GRA] Asertanta simple la kvaliton, sen ia komparo: pozitiva adjektivo. komparacio, komparativo, superlativo 5.[poziti.0a.TEK] Difinanta unu el du komplementaj statoj (kontraste al negativa). a)[poziti.0a.SCI] (testrezulto) Konfirmanta ĉeeston de ekzamenata kvalito, malsano kc: tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj [14]. b)[poziti.0a.FOT] Karakterizas bildon, kies koloroj kaj helecoj respondas al tiuj de la reproduktita bildo: kiam fotografisto prezentas du pozitivajn provojn de sama negativa kliŝaĵo, unuavide tiuj du portretoj ŝajnas identaj [15]. c)[poziti.0a.ELE] Karakterizata de ŝargo kontraŭa al tia de elektronoj (pozitiva ŝargo, elektrodo, poluso ktp): protonoj havas pozitivan elektran ŝargon kaj ke elektronoj havas negativan elektran ŝargon [16]. negativa3 6.[poziti.0a.MAT] a)[poziti.0a.nombro] [17] (p.p. nombro aŭ p.p. elemento en orda, adicie signata monoido) Pli granda ol nulo: pozitiva kvanto povas esti signata per la signo + (ekz-e +3 aŭ simple 3); kvadrato de reelo estas ĉiam pozitiva. negativa4.aRim.: Kiel por ĉiu ordo-rilato ekzistas ambigueco, ĉu oni konsideras ĝin strikte aŭ malstrikte. Laŭ la kunteksto eblas konsideri, ke 0 estas pozitiva aŭ ne. b)[poziti.0a.izometrio] (p.p. afina izometrio) Tia, ke la determinanto de ĝia asociita endomorfio estas pozitiva 6.a. negativa4.bdelokigoRim.: Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por tiu ĉi termino, sed aspektas, ke inter ĉiuj nacilingvaj metaforaĵoj pozitiva, rekta, propra... tiu ĉi estas la plej facile pravigebla kaj oportuna por krei malasencan terminon. 1. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto3. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 84. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 156. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto7. Ernest Drezen: Zamenhof, Idealismaj kontraŭdiroj de Zamenhof8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, II11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria13. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVII14. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua16. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 201117. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7 angle: 6.a positive 6.b proper (movement, motion) beloruse: пазітыўны, станоўчы, дадатны ĉeĥe: kladný, pozitivní ĉine: 正面 [zhèngmiàn], 积极 [jījí], 積極 [jījí] france: positif 6.b (isométrie) directe, (isométrie) positive germane: 2. fühlbar, greifbar, tatsächlich 3. positiv, positivistisch 4. positiv 5.b positiv 5.c positiv 6.a positiv 6.b eigentlich (-e Bewegung) hispane: 4. positivo hungare: pozitív japane: 積極的な [せっきょくてきな], 建設的な [けんせつてきな], 実際的な [じっさいてきな], 現実的な [げんじつてきな], 確実な [かくじつな], 肯定的な [こうていてきな], 実証的な [じっしょうてきな], 陽の [あきらの], 正の [せいの], N極の [えぬきょくの], ポジの katalune: positiu nederlande: positief pole: pozytywny, twierdzący, dodatni, potwierdzający 6.a dodatni 6.b (izometria) parzysta portugale: positivo ruse: 1. позитивный, утвердительный 2. позитивный, положительный 3. позитивный 4. положительный (о степени сравнения) 5.b позитивный 5.c положительный 6.a положительный 6.b собственное (движение) slovake: kladný, pozitívny tibete: གཏན་ཁེལ་པོ་ tokipone: pona ukraine: позитивний, додатний (про число), ствердний, схвальний pozitivo PIV1 serĉi 'pozitivo' [poziti.0o] 1.[poziti.0o.FOT] Pozitiva5.b bildo, kopio. 2.[poziti.0o.GRA] La neŭtra grado komparacia, asertanta simple la kvaliton, sen ia ajn komparo: en „bona tago“, „malgranda infano“, „flue paroli“, „rapide iri“ la adjektivoj kaj adverboj aperas en pozitivo. komparacio, komparativo, superlativo angle: 2. positive degree beloruse: 1. пазітыў (выява) 2. пазітыў (грам.), станоўчая ступень параўнаньня ĉine: 1. 形容詞原形 [xíngróngcíyuánxíng], 形容词原形 [xíngróngcíyuánxíng], 幻灯影片 [huàndēngyǐngpiān], 幻燈影片 [huàndēngyǐngpiān], 透明正片 [tòumíngzhèngpiàn] germane: 1. Positiv 2. Grundstustufe, Positiv hispane: positivo japane: 陽画 [ようが], ポジ, 原級 [げんきゅう] pole: stopień równy, pozytyw ruse: 1. позитив 2. положительная степень сравнения pozitivismoserĉi 'pozitivismo' [poziti.0ismo] [poziti.0ismo.FIL] Doktrino, kiu forpuŝas metafizikon kaj allasas nur eksperimentajn faktojn, kontraste al spiritualismo aŭ subjektivismo: mi legis pri ekzistencialismo, materialismo, pozitivismo [18]. 18. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, IV angle: positivism beloruse: пазітывізм ĉeĥe: pozitivizmus ĉine: 实证主义 [shízhèngzhǔyì], 實證主義 [shízhèngzhǔyì] france: positivisme germane: Positivismus hungare: pozitivizmus japane: 実証主義 [じっしょうしゅぎ] katalune: positivisme nederlande: positivisme pole: pozytywizm ruse: позитивизм slovake: pozitivizmus ukraine: позитивізм pozitivistoserĉi 'pozitivisto' [poziti.0isto] [poziti.0isto.FIL] Pozitivismano: Zamenhof, klerisma pozitivisto, ateisto, laboris cetere en la cenzura aparato por la caro [19]. 19. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto angle: positivist beloruse: пазітывіст france: positiviste germane: Positivist hungare: pozitivista japane: 実証主義者 [じっしょうしゅぎしゃ] katalune: positivista nederlande: positivist pole: pozytywista ruse: позитивист ukraine: позитивіст malpozitivaserĉi 'malpozitiva' [poziti.mal0a] 1.[poziti.mal0a.malkonfirma] Malkonfirma: malpozitiva reago [20]; kio estas pozitiva al unuj estas malpozitiva al aliaj [21]. 2.[poziti.mal0a.ELE] (Malo de pozitiva 5.c). negativa 3.b 3.[poziti.mal0a.FOT] (Malo de pozitiva 5.b). negativa 3.c 20. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-Esprimado21. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67) angle: negative beloruse: нэгатыўны, адмоўны ĉine: 否定 [fǒudìng], 負面 [fùmiàn], 负面 [fùmiàn], 消极性 [xiāojíxìng], 消極性 [xiāojíxìng], 消极 [xiāojí], 消極 [xiāojí], 負 [fù], 负 [fù], 負電 [fùdiàn], 负电 [fùdiàn] germane: negativ hungare: negatív katalune: 2. negatiu (elect.) 3. negatiu (fotog.) pole: negatywny ruse: отрицательный, негативный nepozitivaserĉi 'nepozitiva' [poziti.ne0a] MatVort (p.p. nombro) Malpli granda ol 0 aŭ egala al ĝi. Rim.: Vd rimarkon sub nenegativa. angle: non-positive beloruse: недадатны france: non positif germane: nichtpositiv hungare: nem pozitív katalune: no positiu nederlande: niet-positief pole: niedodatni ruse: неположительный administraj notoj ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ne~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.