superlativo
- 1.
-
Komparacia grado
esprimanta ekstreman (maksimuman aŭ
minimuman) eneston de la koncerna kvalito:
La superlativo relativa esprimas, ke iu, io posedas kvaliton pli aŭ
malpli ol ĉiuj aliaj. Tiun ideon oni esprimas per la adverbo
plej aŭ malplej, metita antaŭ la adjektivo
[1];
la komparativo estas farata per la
vorto ‚pli‘, la superlativo per ‚plej‘
FK
;
(figure)
la malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo
[2].
komparacioRim.: Paŭsante gramatikaĵojn germana-francajn, Zamenhof ofte artikolis adverban superlativon, ekz‑e la kreinto de Esperanto, kiu
laplej multe laboris por kaj en Esperanto… [3]. En la moderna lingvo tio estas arkaika kaj nepre evitenda. - 2.
- (figure) (malofte) (evitinde)
La plej alta imagebla grado:
paroli kun li estis la superlativo de ŝiaj deziroj
[4];
tia superlativo de la impertinento kolerigis min
[5];
tiu superlativo de la stulto min tiom konsternis, ke dum kelkaj momentoj mi ne povis
respondi
[6].
pinto,
ekstremo2,
kulmino2Rim.: Kvankam etmologie superlativo signifis, proksimume, „la plej alta grado“ (pli laŭvorte, „superen portita“), tamen en la norma Esperanto ĝi havas nur la specialan signifon gramatikan. Uzi ĝin en la ĝenerala senco „la plej alta grado“ estas same malkonvene, kiel diri „akuzativa“ anstataŭ „akuza“, aŭ „geometro2“ anstataŭ „termezuristo“. Cetere, la vortaroj (i.a. PV, la PIV-oj) ĉi tiu misuzon ignoras. [Sergio Pokrovskij]
1.
Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §73
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
3. La Bulonja Deklaracio
4. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
3. La Bulonja Deklaracio
4. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
- angle:
- superlative
- beloruse:
- 1. найвышэйшая ступень параўнаньня 2. максымум, вяршыня
- ĉeĥe:
- 3. stupeň, superlativ
- ĉine:
- 綦 [qí]
- france:
- superlatif
- germane:
- Superlativ
- hispane:
- superlativo
- hungare:
- felsőfok, szuperlatívusz
- itale:
- superlativo
- japane:
- 最上級 [さいじょうきゅう]
- nederlande:
- superlatief, overtreffende trap
- perse:
- صفت عالی، صفت برین
- pole:
- superlatyw, stopień najwyższy
- ruse:
- 1. превосходная степень (прилагательного, наречия)
- slovake:
- superlatív
- ukraine:
- найвищий ступінь
absoluta superlativo
-
Superlativo1 indikanta ekstreman
gradon de la koncerna eco senriate al iu referenca grupo.
Rim.: Tipa ekzemplo de tia absoluta superlativo estus Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido [7]. En ĉi tiu ekzemplo „plej“ sinonimas kun „tre“, kaj tial en iuj nacilingvaj gramatikoj (precipe latinidlingvaj, kaj ankaŭ en PV kaj PIV) oni aplikas la terminon „absoluta superlativo“ al ĉiaj formoj sinonimaj; ekz‑e la PIV-oj ilustras ĉi tiun terminon per la ekzemplo lia edzino estas tre laborema, sed ŝi estas ankaŭ tre kriema. Tio estas samkiel nomi prepozicijn „akuzativo“, ĉar ofte la signifro de prepozicio eblas esprimi per akuzativo. Cetere, eĉ se akcepti tian metonimion, pli konvena termino latineca estus „elativo“ (gradus elativus); aŭ eble maldiminutivo (aŭgmentativo). [Sergio Pokrovskij]
7.
Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
- angle:
- absolute superlative
- beloruse:
- найвышэйшая ступень абсалютная
- pole:
- stopień najwyższy bezwzględny
- ruse:
- превосходная степень абсолютная
relativa superlativo
- Superlativo1 indikanta ekstreman gradon de la koncerna eco ene de (riate al) iu limigita grupo: la suplemento de adjektivo en formo de relativa superlativo estas enkondukata per el aŭ inter [8].
- angle:
- relative superlative
- beloruse:
- найвышэйшая ступень адносная
- pole:
- stopień najwyższy względny
- ruse:
- превосходная степень относительная