3maksimum/o

maksimumo

1.
Plejgranda atingebla kvanto aŭ grado: maksimumo da malvarmo dum vintro estis 32 gradoj sub nulo; tio estas maksimuma prezo; mi forestos maksimume du tagojn; vi devos maksimume penadi; post ĉiu historia maksimumo rapide venas nova prezaltiĝo [1]; demokratio estas la regmaniero, kiu al la plejparto de iu ajn popolo garantias eblan maksimumon de justeco kaj bonfarto [2]; maltrankviligas la fakto, ke la jara inflacia indico en la lando povas superi la maksimumon, permesatan laŭ la Traktato de Mastriĥto [3]. ANT:minimumo.
2.
MAT[4] (de orda aro `(bb E,le)`) Tia elemento `M` en `bb E`, ke ĉiuj aliaj estas malpli grandaj ol ĝi (`x le M` por ĉiu ajn `x` en `bb E`); simb. `M=max bb E`: la reela intervalo `(0,1)` ne havas maksimumon; la eventuala maksimumo estas unika; (absoluta) maksimumo de funkcio (t.e. de ĝia bildaro); (loka) maksimumo de funkcio (t.e. de la bildo de iu ĉirkaŭaĵo). ANT:minimumo;SUP:ekstremumo.
Rim.: La difino de Bricard estas pli larĝa ol nia. Li distingas inter „tuŝata maksimumo“ (nia „maksimumo“) kaj „netuŝata maksimumo“ (nia „supremo“, se ĝi ne estas ankaŭ maksimumo).
1. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
2. Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 7
3. Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18, 20
angle:
maximum
beloruse:
максімум
ĉeĥe:
maximum
ĉine:
最大 [zuìdà], 极大值 [jídàzhí], 極大值 [jídàzhí], 最高位 [zuìgāowèi], 最高水准 [zuìgāoshuǐzhǔn], 最高水準 [zuìgāoshuǐzhǔn], 絕對最高水平 [juéduìzuìgāoshuǐpíng], 绝对最高水平 [juéduìzuìgāoshuǐpíng], 頂峰 [dǐngfēng], 顶峰 [dǐngfēng], 峰 [fēng], 极大 [jídà], 極大 [jídà]
france:
maximum
germane:
Maximum, Höchststand, Höchstwert
hungare:
1. maximum, legtöbb 2. legnagyobb elem
itale:
massimo (sost.), massimale (sost.)
japane:
最大限 [さいだいげん], 最大量 [さいだいりょう], 最高度 [さいこうど], 最高値 [さいこうち], 極限 [きょくげん], 最大 [さいだい], 極大 [きょくだい]
nederlande:
maximum
pole:
2. maksimum, element największy (zbioru)
portugale:
máximo
ruse:
максимум
slovake:
maximum, najviac
ukraine:
максимум, вищий ступінь

maksimuma

1.
Atinganta la plej alte atingeblan gradon: la maksimuma temperaturo de forno; reptilioj kreskas dum sia tuta vivo, ĝis kiam ilia korpovolumeno iĝas tiom ĝena ke ili suferas (kaj mortas) pro ĝi, tio limigas ilian maksimuman grandecon [5]; la maksimuma almonta rapideco estas 10 km/h, valen nur 8 km/h [6]; ĝi regule distranĉis la vortojn ĝisatinge de maksimuma mistifiko [7]; historio instruas nin, ke la vojo de „maksimuma nacia intereso“ gvidas popolon al la limo de ekzista minimumo [8]. ANT:minimuma.
2.
MAT
a)
(p.p. elemento de orda aro `(bb E,le)`) Tia, ke ne ekzistas elemento de `bb E` strikte pli granda ol ĝi: la eventuala maksimumo de orda aro estas maksimuma, sed maksimuma elemento ne nepre estas maksimumo. ANT:minimuma.
b)
(p.p. idealo de ringo `bb R`) Tia, ke ĝi estas maksimuma 2.a rilate inkluzivecon en la aro de ĉiuj idealoj strikte inkluzivitaj en `bb R`.
Rim.: Troveblas tiu termino en MatVort, sed sen difino estas malfacile taksi, ĉu la intencata senco estas nur „plej granda, estanta maksimumo“ (kiel en „ekvaciaro de maksimuma ordo“), aŭ ĉu ĝi povas aplikiĝi ankaŭ en la supre menciitaj kuntekstoj.
5. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
6. Walter Klag: Etŝpuraj spuroj, Monato, 2000/09, p. 11
7. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
8. Dinko Matkovič: Edukaj gutoj, Monato, 2000/10, p. 34
angle:
1. maximal 2.a maximal (element) 2.b maximal (ideal)
beloruse:
максімальны
ĉeĥe:
maximální, nejvyšší, největší
ĉine:
1. 最大量 [zuìdàliàng], 极大 [jídà], 極大 [jídà]
france:
1. maximal 2.a (élément) maximal 2.b (idéal) maximal
germane:
1. maximal 2.a maximal (-es Element) 2.b maximal (-es Ideal)
hungare:
1. maximális, maximum- 2.a maximális (elem) 2.b maximális(ideál) maximal
itale:
1. massimo (agg.), massimale (agg.) 2.a (elemento )massimale 2.b (ideale) massimale
japane:
最大限の [さいだいげんの], 最高度の [さいこうどの], 極限の [きょくげんの]
nederlande:
1. maximaal
pole:
2.a (element) maksymalny 2.b (ideał) maksymalny
ruse:
1. максимальный , наибольший 2.a  максимальный (элемент) 2.b  максимальный (идеал)
slovake:
maximálny, vrcholný
ukraine:
максимальний, найвищий, граничний

maksimume

Ne pli ol: dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo Marta ; mi aŭskultas maksimume ses aŭ dek [homojn], sed tio ne estas petantoj, ili estas la grandaj skribistoj, intendantoj kaj ministroj [9]; la rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon [10].
angle:
at most
beloruse:
максімальна, на максімуме, сама болей, максімум
ĉine:
最多 [zuìduō], 頂多 [dǐngduō], 顶多 [dǐngduō], 至多 [zhìduō], 充其量 [chōngqíliàng], 至高 [zhìgāo], 撐死 [chēngsǐ], 撑死 [chēngsǐ]
france:
au maximum, au plus
germane:
höchstens
hungare:
maximum, legfeljebb
itale:
al massimo, tutt'al più
japane:
最大で [さいだいで], 最大限に [さいだいげんに]
ukraine:
максимально

maksimumejo

beloruse:
пункт максімуму
ĉeĥe:
maximum, maximální bod
slovake:
maximum
ukraine:
точка максимуму

maksimumiganto

MAT[11]
(de bildigo kun valoroj en orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo atingas maksimumon.
Rim.: Ial PIV2 preferas nomi tion „maksimumejo“, eble imite al la germana. Ni tamen ne vidas firman kialon por rompi la tradicion ĉi-koncerne, des malpli ke „-ejo“ aŭ „loko“ pensigas pli pri aro da punktoj, ol pri ununura punkto.
angle:
point of maximum
beloruse:
пункт максімуму
ĉeĥe:
argument m maxima
france:
point de maximum
germane:
Maximumstelle
hungare:
maximumhely
itale:
maggiorante (mat.)
ruse:
точка максимума
slovake:
argument m maxima

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.