3maksimum/o maksimumoserĉi 'maksimumo' [maksim1.0o] en: 1.[maksim1.0o.KOMUNE] en: Plejgranda atingebla kvanto aŭ grado: maksimumo da malvarmo dum vintro estis 32 gradoj sub nulo; tio estas maksimuma prezo; mi forestos maksimume du tagojn; vi devos maksimume penadi; post ĉiu historia maksimumo rapide venas nova prezaltiĝo [1]; demokratio estas la regmaniero, kiu al la plejparto de iu ajn popolo garantias eblan maksimumon de justeco kaj bonfarto [2]; maltrankviligas la fakto, ke la jara inflacia indico en la lando povas superi la maksimumon, permesatan laŭ la Traktato de Mastriĥto [3]. minimumo. 2.[maksim1.0o.MAT] en: [4] (de orda aro `(bb E,le)`) Tia elemento `M` en `bb E`, ke ĉiuj aliaj estas malpli grandaj ol ĝi (`x le M` por ĉiu ajn `x` en `bb E`); simb. `M=max bb E`: la reela intervalo `(0,1)` ne havas maksimumon; la eventuala maksimumo estas unika; (absoluta) maksimumo de funkcio (t.e. de ĝia bildaro); (loka) maksimumo de funkcio (t.e. de la bildo de iu ĉirkaŭaĵo). minimumo;ekstremumo.Rim.: La difino de Bricard estas pli larĝa ol nia. Li distingas inter „tuŝata maksimumo“ (nia „maksimumo“) kaj „netuŝata maksimumo“ (nia „supremo“, se ĝi ne estas ankaŭ maksimumo). 1. Monato, Roland Rotsaert: Petrolo: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj2. Monato, Werner Schad: Putrantaj demokratioj3. Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18, 20 angle: maximum beloruse: максімум ĉeĥe: maximum france: maximum germane: Maximum, Höchststand, Höchstwert hungare: 1. maximum, legtöbb 2. legnagyobb elem itale: massimo (sost.), massimale (sost.) nederlande: maximum pole: 2. maksimum, element największy (zbioru) portugale: máximo ruse: максимум slovake: maximum, najviac ukraine: максимум, вищий ступінь maksimumaserĉi 'maksimuma' [maksim1.0a] en: 1.[maksim1.0a.KOMUNE] en: Atinganta la plej alte atingeblan gradon: la maksimuma temperaturo de forno; reptilioj kreskas dum sia tuta vivo, ĝis kiam ilia korpovolumeno iĝas tiom ĝena ke ili suferas (kaj mortas) pro ĝi, tio limigas ilian maksimuman grandecon [5]; la maksimuma almonta rapideco estas 10 km/h, valen nur 8 km/h [6]; ĝi regule distranĉis la vortojn ĝisatinge de maksimuma mistifiko [7]; historio instruas nin, ke la vojo de „maksimuma nacia intereso“ gvidas popolon al la limo de ekzista minimumo [8]. minimuma. 2.[maksim1.0a.MAT] en: a)[maksim1.0a.elemento] en: (p.p. elemento de orda aro `(bb E,le)`) Tia, ke ne ekzistas elemento de `bb E` strikte pli granda ol ĝi: la eventuala maksimumo de orda aro estas maksimuma, sed maksimuma elemento ne nepre estas maksimumo. minimuma. b)[maksim1.0a.idealo] en: (p.p. idealo de ringo `bb R`) Tia, ke ĝi estas maksimuma 2.a rilate inkluzivecon en la aro de ĉiuj idealoj strikte inkluzivitaj en `bb R`. Rim.: Troveblas tiu termino en MatVort , sed sen difino estas malfacile taksi, ĉu la intencata senco estas nur „plej granda, estanta maksimumo“ (kiel en „ekvaciaro de maksimuma ordo“), aŭ ĉu ĝi povas aplikiĝi ankaŭ en la supre menciitaj kuntekstoj. 5. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo6. Monato, Aŭstrio: Etŝpuraj spuroj7. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda8. Monato, S. Maul: Edukaj gutoj angle: 1. maximal 2.a maximal (element) 2.b maximal (ideal) beloruse: максімальны ĉeĥe: maximální, nejvyšší, největší france: 1. maximal 2.a (élément) maximal 2.b (idéal) maximal germane: 1. maximal 2.a maximal (-es Element) 2.b maximal (-es Ideal) hungare: 1. maximális, maximum- 2.a maximális (elem) 2.b maximális(ideál) maximal itale: 1. massimo (agg.), massimale (agg.) 2.a (elemento )massimale 2.b (ideale) massimale nederlande: 1. maximaal pole: 2.a (element) maksymalny 2.b (ideał) maksymalny ruse: 1. максимальный , наибольший 2.a максимальный (элемент) 2.b максимальный (идеал) slovake: maximálny, vrcholný ukraine: максимальний, найвищий, граничний maksimume serĉi 'maksimume' [maksim1.0e] en: Ne pli ol: dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo Marta ; mi aŭskultas maksimume ses aŭ dek [homojn], sed tio ne estas petantoj, ili estas la grandaj skribistoj, intendantoj kaj ministroj [9]; la rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon [10]. 9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj angle: at most france: au maximum, au plus germane: höchstens hungare: maximum, legfeljebb itale: al massimo, tutt'al più ukraine: максимально maksimumejoserĉi 'maksimumejo' [maksim1.0ejo] en: PIV2 maksimumiganto. ĉeĥe: maximum, maximální bod slovake: maximum ukraine: точка максимуму maksimumigantoserĉi 'maksimumiganto' [maksim1.0iganto] en: [11] (de bildigo kun valoroj en orda aro) Punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo atingas maksimumon. Rim.: Ial PIV2 preferas nomi tion „maksimumejo“, eble imite al la germana. Ni tamen ne vidas firman kialon por rompi la tradicion ĉi-koncerne, des malpli ke „-ejo“ aŭ „loko“ pensigas pli pri aro da punktoj, ol pri ununura punkto. 11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20 angle: point of maximum beloruse: пункт максімуму ĉeĥe: argument m maxima france: point de maximum germane: Maximumstelle hungare: maximumhely itale: maggiorante (mat.) ruse: точка максимума slovake: argument m maxima administraj notoj ~ejo: Mankas dua fontindiko. ~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~iganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.