1komparativo
- Gramatika rimedo, per kiu oni modifas adjektivon aŭ adverbon, por signifi, ke la econ esprimatan de ili posedas laŭ diversaj gradoj du komparataj objektoj aŭ personoj, aŭ ke unu sama objekto aŭ persono posedas tiun econ pli aŭ malpli aŭ samgrade ol alian komparatan econ: la komparativo estas farata per la vorto ‚pli‘, […kaj] oni uzas la prepozicion ‚ol‘ [1]; supereca komparativo (esprimata per adv.: pli... ol); malsupereca komparativo (esprimata per adv.: malpli... ol); egaleca komparativo (esprimata per adv.: tiel... kiel, same kiel). komparacio, pozitiva4, superlativo
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- angle:
- comparison
- beloruse:
- параўнальная ступень
- ĉeĥe:
- 2.st. příd. jmen, komparativ
- france:
- comparatif (subst., gramm.) supereca ~o: comparatif de supériorité. malsupereca ~o: comparatif d'infériorité. egaleca ~o: comparatif d'égalité.
- germane:
- Komparativ, erste Vergleichsstufe
- japane:
- 比較級 [ひかくきゅう]
- katalune:
- comparació
- nederlande:
- comparatief, vergelijkende trap
- pole:
- stopień wyższy
- portugale:
- comparativo
- rumane:
- comparativ
- ruse:
- сравнительная степень
- slovake:
- komparatív
- ukraine:
- порівняльний ступінь