1pozitiv/a PV

pozitiva

1.
Konfirma: li kredas, ke eĉ unu sola el ili povis subteni sian opinion per pozitiva argumento [1]; eĉ la unuopuloj, kies aparta individueco estas tre akcentita en pozitiva aŭ en negativa senco, estos trenitaj de la amaso kaj kunfandiĝos kun ĝi [2]; tio havis pozitivan efikon: daŭra ekonomia kresko kun inflacio neglektinda [3]; senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe [4]; ŝi ne dubis, ke ŝi ricevos pozitivan reagon [5]. VD:aproba, instigi1.a, jesa, kuraĝigi, optimisma
2.
Reala, praktike efektiviĝinta aŭ efektivebla: pozitivaj rezultatoj; la grado de konscieco havas tamen signifon – pozitivan – koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de leĝeco reganta la lingvoevoluon, des pli taŭga, des pli perfekta la kreaĵo! [6]; donante negativan kritikon por tiuj mankoj li ne kapablis fari konkretajn pozitivajn proponojn por ilia forigo [7]; nur celon, estantan en la reala vivo oni povas nomi pozitiva, ĉar atingebla estas nur tio, kio ekzistas [8]; oni ne povas starigi pozitivajn postulojn pri la aspekto de la oratoro [9]. VD:pragmata, praktika
3.
SCIFIL Bazita nur sur realaĵoj, faktoj, eksperimentoj (kontraste al teoria, normiga): pozitiva filozofio, scienco; ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj [10]! Marr starigis esence novan, materialisman teorion, sed eluzis, kompreneble, tiujn pozitivajn rezultojn, kiujn atingis la lingvistiko ĝis lia krea epoko [11]; la unuanaskito pozitiva kaj praktika mire ensorbis la sciencojn [12]; mi estas homo pozitiva, neinteresa [13]. VD:aplikata, objektiva2
4.
GRA Asertanta simple la kvaliton, sen ia komparo: pozitiva adjektivo. VD:komparacio, komparativo, superlativo
5.
TEKSCI Difinanta unu el du komplementaj statoj (kontraste al negativa).
a)
SCI (testrezulto) Konfirmanta ĉeeston de ekzamenata kvalito, malsano kc: tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj [14].
b)
FOT Karakterizas bildon, kies koloroj kaj helecoj respondas al tiuj de la reproduktita bildo: kiam fotografisto prezentas du pozitivajn provojn de sama negativa kliŝaĵo, unuavide tiuj du portretoj ŝajnas identaj [15].
c)
ELEFIZ Karakterizata de ŝargo kontraŭa al tia de elektronoj (pozitiva ŝargo, elektrodo, poluso ktp): protonoj havas pozitivan elektran ŝargon kaj ke elektronoj havas negativan elektran ŝargon [16].
ANT:negativa3
6.
MAT
a)
[17] (p.p. nombro aŭ p.p. elemento en orda, adicie signata monoido) Pli granda ol nulo: pozitiva kvanto povas esti signata per la signo + (ekz-e +3 aŭ simple 3); kvadrato de reelo estas ĉiam pozitiva. ANT:negativa4.a
Rim.: Kiel por ĉiu ordo-rilato ekzistas ambigueco, ĉu oni konsideras ĝin strikte aŭ malstrikte. Laŭ la kunteksto eblas konsideri, ke 0 estas pozitiva aŭ ne.
b)
(p.p. afina izometrio) Tia, ke la determinanto de ĝia asociita endomorfio estas pozitiva 6.a. ANT:negativa4.bVD:delokigo
Rim.: Ni ne trovis aŭtoritatan fonton por tiu ĉi termino, sed aspektas, ke inter ĉiuj nacilingvaj metaforaĵoj pozitiva, rekta, propra... tiu ĉi estas la plej facile pravigebla kaj oportuna por krei malasencan terminon.
angle:
6.a positive 6.b proper (movement, motion)
beloruse:
пазітыўны, станоўчы, дадатны
ĉeĥe:
kladný, pozitivní
ĉine:
正面 [zhèngmiàn], 积极 [jījí], 積極 [jījí]
france:
positif 6.b (isométrie) directe, (isométrie) positive
germane:
2. fühlbar, greifbar, tatsächlich 3. positiv, positivistisch 4. positiv 5.b positiv 5.c positiv 6.a positiv 6.b eigentlich (-e Bewegung)
hispane:
4. positivo
hungare:
pozitív
japane:
積極的な [せっきょくてきな], 建設的な [けんせつてきな], 実際的な [じっさいてきな], 現実的な [げんじつてきな], 確実な [かくじつな], 肯定的な [こうていてきな], 実証的な [じっしょうてきな], 陽の [あきらの], 正の [せいの], N極の [えぬきょくの], ポジの
katalune:
positiu
nederlande:
positief
pole:
6.a dodatni 6.b (izometria) parzysta
portugale:
positivo
ruse:
1. позитивный, утвердительный 2. позитивный, положительный 3. позитивный 4. положительный (о степени сравнения) 5.b позитивный 5.c положительный 6.a положительный 6.b собственное (движение)
slovake:
kladný, pozitívny
tibete:
གཏན་ཁེལ་པོ་
tokipone:
pona
ukraine:
позитивний, додатний (про число), ствердний, схвальний

pozitivo PIV1

1.
FOT Pozitiva5.b bildo, kopio.
2.
GRA La neŭtra grado komparacia, asertanta simple la kvaliton, sen ia ajn komparo: en „bona tago“, „malgranda infano“, „flue paroli“, „rapide iri“ la adjektivoj kaj adverboj aperas en pozitivo. VD:komparacio, komparativo, superlativo
angle:
2. positive degree
ĉine:
1. 形容詞原形 [xíngróngcíyuánxíng], 形容词原形 [xíngróngcíyuánxíng], 幻灯影片 [huàndēngyǐngpiān], 幻燈影片 [huàndēngyǐngpiān], 透明正片 [tòumíngzhèngpiàn]
germane:
1. Positiv 2. Grundstustufe, Positiv
hispane:
positivo
japane:
陽画 [ようが], ポジ, 原級 [げんきゅう]
ruse:
1. позитив 2. положительная степень сравнения

pozitivismo

FIL Doktrino, kiu forpuŝas metafizikon kaj allasas nur eksperimentajn faktojn, kontraste al spiritualismosubjektivismo: mi legis pri ekzistencialismo, materialismo, pozitivismo [18].
angle:
positivism
beloruse:
пазітывізм
ĉeĥe:
pozitivizmus
ĉine:
实证主义 [shízhèngzhǔyì], 實證主義 [shízhèngzhǔyì]
france:
positivisme
germane:
Positivismus
hungare:
pozitivizmus
japane:
実証主義 [じっしょうしゅぎ]
katalune:
positivisme
nederlande:
positivisme
ruse:
позитивизм
slovake:
pozitivizmus
ukraine:
позитивізм

pozitivisto

Pozitivismano: Zamenhof, klerisma pozitivisto, ateisto, laboris cetere en la cenzura aparato por la caro [19].
angle:
positivist
beloruse:
пазітывіст
france:
positiviste
germane:
Positivist
hungare:
pozitivista
japane:
実証主義者 [じっしょうしゅぎしゃ]
katalune:
positivista
nederlande:
positivist
ruse:
позитивист
ukraine:
позитивіст

malpozitiva

1.
Malkonfirma: malpozitiva reago [20]; kio estas pozitiva al unuj estas malpozitiva al aliaj [21].
2.
ELE (Malo de pozitiva 5.c). SIN:negativa 3.b
3.
FOT (Malo de pozitiva 5.b). SIN:negativa 3.c
20. Claude Piron: La bona lingvo, 3. Natura Sin-Esprimado
21. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
angle:
negative
beloruse:
нэгатыўны, адмоўны
ĉine:
否定 [fǒudìng], 負面 [fùmiàn], 负面 [fùmiàn], 消极性 [xiāojíxìng], 消極性 [xiāojíxìng], 消极 [xiāojí], 消極 [xiāojí], 負 [fù], 负 [fù], 負電 [fùdiàn], 负电 [fùdiàn]
germane:
negativ
hungare:
negatív
katalune:
2. negatiu (elect.) 3. negatiu (fotog.)
ruse:
отрицательный, негативный

nepozitiva

MATMatVort (p.p. nombro) Malpli granda ol 0 aŭ egala al ĝi.
Rim.: Vd rimarkon sub nenegativa.
angle:
non-positive
beloruse:
недадатны
france:
non positif
germane:
nichtpositiv
hungare:
nem pozitív
katalune:
no positiu
nederlande:
niet-positief
pole:
niedodatni
ruse:
неположительный

administraj notoj

~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ne~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.