spiritual/a NePiv , 2spiritualism/o, 2spiritualist/o

spirituala

FIL Atenta al filozofiaj metafizikaj demandoj aŭ al religiaj, precipe mistikaj spertoj: la materiala kaj spirituala tutoj de la […] Vivo [1]; la spiritualaj dancoj […] celas krei ligon inter la dancisto kaj dia ento, spirito [2].
1. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
2. C. Orsinger: La afrikaj dancoj, genalogio de la supervivo, SAT Kulturo, [vidita en 2013]
angle:
spiritual
beloruse:
сьпірытуалістычны
ĉeĥe:
duchovní
ĉine:
心灵上 [xīnlíngshàng], 心靈上 [xīnlíngshàng]
france:
spirituel (phil., rel.)
germane:
geistig, spirituell
pole:
spirytualny
slovake:
duchovný

2spiritualismo

FIL Ĉia doktrino, kiu ne limigas sin al pozitiva kono aŭ socia utilo, sed agnoskas memstarecon aŭ pligravecon de spiritualaj demandoj: por materiistoj malakceptiĝas – ĉar simple subjektivaj – ĉiaj religioj kaj spiritualismo [3]; bergsonismo estis influa spiritualisma movado kontraŭa al pozitivismo [4].
a)
Filozofia doktrino laŭ kiu la animo konsistigas substancan realaĵon ekzistantan aparte kaj sendepende de la korpo kaj materio.
b)
Filozofia doktrino, laŭ kiu la menso estas nereduktebla al la materio.
c)
(evitinde) VD:idealismo1
ANT:pozitivismo
Rim.: Ne konfuzu kun spiritismo.
3. Monato, David Kelso: Kompreno en kunteksto ...
4. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „Bergsonismo“, [1999?]
angle:
spiritualism
beloruse:
сьпірытуалізм
ĉeĥe:
spiritualizmus
france:
spiritualisme
germane:
Spiritualismus
hungare:
spiritualizmus
nederlande:
spiritualisme
pole:
spirytualizm
ruse:
спиритуализм
slovake:
spiritualizmus

2spiritualisto

FIL Homo inklina al spiritualaj temoj, ano de ia spiritualismo: spiritualisto ĉiam iras kontraŭ la socia fluo por povi iri laŭ la kosma fluo [5]. ANT:pozitivisto
5. G. Riudor: Al Bil pro miskompreni, Esperanto en Kolombio, 2005-09-10
angle:
spiritualist
beloruse:
сьпірытуаліст
ĉeĥe:
spiritualista
france:
spiritualiste
germane:
Spiritualist
hungare:
spiritualista
nederlande:
spiritualist
pole:
spirytualista
ruse:
спиритуалист
slovake:
spiritualista

administraj notoj