metafiziko
- Parto de la filozofio, kiu studas la unuajn kaŭzojn kaj principojn de ĉio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj: mi ne aŭdacas komenti liajn poemojn: mi estas homo malproksima de metafiziko, kiu eĉ nebone scias, kio estas tio [1]; ĉiu scienca pensado estas bazita sur la observado de similaĵoj kaj diferencoj […], ankaŭ metafiziko devas trovi sian originon en tia hipotezo de analogioj [2].
1.
Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto
2. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj
2. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj
- angle:
- metaphysics
- beloruse:
- мэтафізыка
- ĉine:
- 形而上学 [xíngérshàngxué], 形而上學 [xíngérshàngxué]
- france:
- métaphysique
- germane:
- Metaphysik
- hispane:
- metafísica
- hungare:
- metafizika
- japane:
- 形而上学 [けいじじょうがく]
- katalune:
- metafísica
- nederlande:
- metafysica
- pole:
- metafizyka
- portugale:
- metafísica
- ruse:
- метафизика
- slovake:
- metafyzika
- ukraine:
- метафізика
metafizika
- Koncernanta metafizikon; ne spertebla, ne perceptebla; supernatura: li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo […] sinjoro[n] en funebro [3]; oficiro, […] kies edukiteco, tamen, ne transiris la limojn de lia profesio, estis fanfarone skeptika pri metafizikaj aferoj [4]; matematika teoriado ankoraŭ estis parto de metafizikaj studoj [5].
3.
Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
5. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
5. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep
- angle:
- metaphysical
- beloruse:
- мэтафізычны
- ĉine:
- 形上 [xíngshàng]
- france:
- métaphysique
- germane:
- metaphysisch
- japane:
- 形而上学の [けいじじょうがくの], 形而上の [けいじじょうの], きわめて抽象的な [きわめてちゅうしょうてきな]
- pole:
- metafizyczny