1metafizik/o metafiziko serĉi 'metafiziko' [metafi.0o] Parto de la filozofio, kiu studas la unuajn kaŭzojn kaj principojn de ĉio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj: mi ne aŭdacas komenti liajn poemojn: mi estas homo malproksima de metafiziko, kiu eĉ nebone scias, kio estas tio [1]; ĉiu scienca pensado estas bazita sur la observado de similaĵoj kaj diferencoj […], ankaŭ metafiziko devas trovi sian originon en tia hipotezo de analogioj [2]. 1. Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto2. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj angle: metaphysics beloruse: мэтафізыка ĉine: 形而上学 [xíngérshàngxué], 形而上學 [xíngérshàngxué] france: métaphysique germane: Metaphysik hispane: metafísica hungare: metafizika japane: 形而上学 [けいじじょうがく] katalune: metafísica nederlande: metafysica pole: metafizyka portugale: metafísica ruse: метафизика slovake: metafyzika ukraine: метафізика metafizika serĉi 'metafizika' [metafi.0a] Koncernanta metafizikon; ne spertebla, ne perceptebla; supernatura: li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo […] sinjoro[n] en funebro [3]; oficiro, […] kies edukiteco, tamen, ne transiris la limojn de lia profesio, estis fanfarone skeptika pri metafizikaj aferoj [4]; matematika teoriado ankoraŭ estis parto de metafizikaj studoj [5]. 3. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX5. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Sep angle: metaphysical beloruse: мэтафізычны ĉine: 形上 [xíngshàng] france: métaphysique germane: metaphysisch japane: 形而上学の [けいじじょうがくの], 形而上の [けいじじょうの], きわめて抽象的な [きわめてちゅうしょうてきな] pole: metafizyczny administraj notoj