2negativ/a PV

negativa

1.
Malkonfirma: Jacques Bardoux alvenis kun la instrukcio ekspluati la negativan respondon de la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado por „definitive elpuŝi Esperanton“ [1]; la baza biblia sinteno al interezo estas negativa laŭ la malnova testamento: „se vi pruntedonos monon al iu […], ne metu sur lin procentojn“ [2]. VD:nea1, nega
2.
Malfavora, malaproba, malbona: ĉu […] vi parolis pri diversaj negativaj flankoj, por igi la disputojn pli viglaj? Metrop ; tiuj provoj estas kondamnitaj al senduba malsukceso, kvankam provizore, sub la premo de la politika potenco, ili povas havi kelkajn rezultojn – negativajn kompreneble [3]; aparta individueco estas tre akcentita en pozitiva aŭ en negativa senco [4]; donante negativan kritikon por tiuj mankoj li ne kapablis fari konkretajn pozitivajn proponojn por ilia forigo [5]; mia sinteno al la Manifesto de Raŭmo estas negativa [6]; la ĉefa metodo de SAF estas projekcio de iu negativa nuntempa fenomeno en estontecon [7]; baziĝante sur tiuj negativaj spertoj, ni rifuzas projekton de kreado de liberŝanĝa zono en Amerikoj [8]. ANT:aproba, favora
3.
Inversa de pozitiva.
a)
Indikanta maleston de io serĉata: kian rezulton donis la parafina testo […]? ― la rezulto estas negativa [9].
b)
ELE La malo de elektre pozitiva5.c; malpozitiva2: la pozitiva klemo de pilo.
c)
FOT Rilata al fota negativo; malpozitiva3 fotografisto prezentas du pozitivajn provojn de sama negativa kliŝaĵo [10].
4.
MAT
a)
[11] (pri nombro aŭ pri elemento en orda, adicie signata monoido) Malpli granda ol nulo: negativa kvanto povas esti signata per la signo ‚-(ekz-e -3); la kvadrato de negativa reelo estas pozitiva. ANT:pozitiva
Rim.: Kiel por ĉiu ordo-rilato ekzistas ambigueco, ĉu oni konsideras ĝin strikte aŭ malstrikte. Laŭ la kunteksto eblas konsideri, ke 0 estas negativa aŭ ne.
b)
(p.p. afina izometrio) Tia, ke la determinanto de ĝia asociita endomorfio estas negativa 4.a. ANT:pozitiva
Rim.: Vidu rimarkon sub „pozitiva“.
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
2. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Ernest Drezen: Zamenhof, Idealismaj kontraŭdiroj de Zamenhof
6. C. Piron: Kien esperanto?, Prelego kasede prezentita okaze de kunveno en Cully, Svislando, 1994-09
7. J. Muraŝkovskij: Pritakso de fantastikaj verkoj, 1985
8. -: Konstrui la vojojn al alia mondo: ni tutmondigu rezistadojn, [2000?]
9. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
angle:
4.a negative 4.b improper (movement, motion)
beloruse:
нэгатыўны, адмоўны
ĉeĥe:
negativní, záporný
ĉine:
否定 [fǒudìng], 負面 [fùmiàn], 负面 [fùmiàn], 消极性 [xiāojíxìng], 消極性 [xiāojíxìng], 負的 [fùde], 负的 [fùde], 负电 [fudiàn]
france:
négatif (adj.) 4.b (isométrie) rétrograde, (isométrie) négative
germane:
negativ 4.b uneigentlich (-e Bewegung)
greke:
αρνητικός
hungare:
negatív (fotó) 1. nemleges 2. negatív, visszautasító 3.a negatív 3.b negatív (elektr.) 3.c negatív (fénykép) 4.a negatív (pl. szám) 4.b negatív (izometria)
japane:
消極的な [しょうきょくてきな], 否定的な [ひていてきな], 陰の [かげの], 負の [ふの], S極の [えすきょくの]
nederlande:
negatief (adj.)
pole:
1. przeczący, odmowny 2. negatywny, odmowny 3.a negatywny 3.b ujemny 3.c negatywowy 4.a ujemny 4.b (izometria) nieparzysta
portugale:
negativo
ruse:
1. отрицательный, негативный 2. отрицательный, негативный 3.a отрицательный 3.b отрицательный (эл.) 3.c негативный (фот.) 4.a отрицательный 4.b несобственное (движение) 4. отрицательный
slovake:
bezvýsledný, negatívny, záporný
svede:
negativ (adj.)
tokipone:
2. ike
ukraine:
неґативний, від’ємний

negativo

FOT Bildo en kiu la koloroj aperas kiel komplementaj al la originalo; speciale, sur nigra-blanka bildo la helaj partoj aperas malhele, kaj inverse: sendu leterojn […] sen aldonaĵoj krom eventuale fotoj, pli bone negativoj [12]; la Esperanto-muzeo nuntempe konservas kaj disponigas jenan havaĵon: 40 000 faldfolioj […] 22 000 fotoj kaj fotonegativoj [13].
12. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
13. B. Tuider: Vizitrekordo ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno, libera folio, 2018-01-16
beloruse:
нэгатыў (фатаздымка)
ĉeĥe:
negativum
ĉine:
底片 [dǐpiàn], 阴图片 [yīntúpiàn], 陰圖片 [yīntúpiàn]
france:
négatif (photog.)
germane:
Negativ
greke:
αρνητικό (φωτογραφίας)
hungare:
negatív (fényképészet)
japane:
陰画 [いんが], ネガ
nederlande:
negatief (foto.)
pole:
negatyw
portugale:
negativo
ruse:
негатив
slovake:
negatívum
svede:
negativ (foto.)
ukraine:
неґатив (фото)

nenegativa

MATMatVort
(pri nombro) Pli granda ol 0 aŭ egala al ĝi.
Rim.: Ĉi tiun vorton oni uzas por eviti la ambiguecon de „pozitiva“... sed, kompreneble, oni devas fronti tiun de „negativa“, kiu reaperas, kiam oni analizas la kunmetaĵon.
angle:
non-negative
beloruse:
неадмоўны
ĉeĥe:
nenegativní
france:
non négatif
germane:
nichtnegativ
hungare:
nemnegatív
nederlande:
niet-negatief
pole:
nieujemny
ruse:
неотрицательный
slovake:
nie negatívny

administraj notoj

ne~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.