*gard/i PV

*gardi

(tr)
1.
Atenti kaj okaze de bezono agi kontraŭ danĝero.
a)
(iu) Atenti, zorgi por eviti al iu aŭ io minacantan danĝeron aŭ eblan malbonon: gardu min kiel la pupilon de la okulo [1]; li lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj flaman glavon por gardi la vojon [2]; gardi iun kontraŭ malrespekto [3]; por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj surprizoj... Paroloj ; por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj ili konstruis potencajn digojn [4] kontraŭ sufero Vi min gardos [5]; la Eternulo gardos vian piedon kontraŭ reto [6]; estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon [7]; gardu vin de tia malpaciĝo; bone gardanta hundo; ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas [8]; ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo [9]; gardi (prizorgi) la interesojn de iu; ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo [10]. VD:protekti
b)
(iu) Atenti, zorgi, por eviti, ke iu farus malbonon aŭ kaŭzus danĝeron: gardi krimulon, malliberulon; kiu gardas sian langon, tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj [11]; MIL gardu vin (atentu).
c)
(io) Ŝirmi, forteni, evitigi danĝeron aŭ malbonon: remparo gardas la urbon; tuko gardis la nukon kontraŭ la suno; la severa netuŝebleco de la „Fundamento“ gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo [12].
2.
Teni2 sendifekta.
a)
(iu) Konservi por baldaŭa uzo; teni neŝanĝita por difinita destino: gardu kandelon por la noktoPrV ; gardi lokon por plua enskribo; gardu miajn vortojn en via memoro; gardu miajn konsilojn en via koro; konservu miajn vortojn, kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn [13]; gardu vian monon, mi ne bezonas ĝin; kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon [14].
b)
Konservi, reteni: gardi sekreton, pozon, dokumenton; gardi fidelecon al iu, la memoron pri bonfaro; mi gardas la esperon, ke venos pli favoraj tempoj; gardi sian personan dignon Marta ; gardi sian opinion, konvinkon.
angle:
guard
beloruse:
вартаваць, сьцерагчы, пільнаваць, ахоўваць
ĉeĥe:
hlídat, ochraňovat, opatrovat, střežit
ĉine:
据守 [jùshǒu], 警備 [jǐngbèi], 守 [shǒu], 卫 [wèi]
france:
garder
germane:
1.a schützen 1.b bewachen 1.c schützen 2.a aufheben, behalten 2.b bewahren
hispane:
guardar 1.a cuidar 1.b vigilar 1.c proteger 2.a reservar 2.b mantener
hungare:
1.a őriz, vigyáz rá 1.b őriz 1.c őriz, véd 2.a megőriz 2.b megőriz, megtart
japane:
見張る [みはる], 番をする [ばんをする], 守護する [しゅごする], 護衛する [ごえいする], 監視する [かんしする], 警戒する [けいかいする], 守る [まもる], 保存する [ほぞんする], 保管する [ほかんする]
nederlande:
1.a beschermen 1.b bewaken 1.c beschermen 2.a bewaren 2.b bewaren
portugale:
guardar 1.a cuidar 1.b vigiar 1.c proteger 2.a reservar 2.b manter
ruse:
охранять, стеречь, караулить, хранить, беречь
slovake:
strážiť
tibete:
སྲུང་
tokipone:
awen
turke:
gözetlemek, korumak
ukraine:
берегти, оберігати, обороняти, боронити, хоронити, охороняти, стерегти, пильнувати, вартувати, остерігатися, берегтися, бути обережним

garde

1.
Gardante, por gardi: en la posta nokto staris garde la dua filo [15].
2.
Gardeme, atente al eblaj danĝeroj: li sidis sur la dorso de la orienta vento, kiu tre garde lin tenis [16]; garde porti pakaĵeton.
beloruse:
1. насьцярожана 2. асьцярожна, абачліва
ĉeĥe:
garde (v šachu)
ĉine:
仔細地 [zǐxìde], 謹慎小心 [jǐnshènxiǎoxīn], 留心地 [liúxīnde]
france:
de garde, précautionneusement
germane:
wachsam, vorsichtig
hispane:
de guarda, con precaución (adv.)
hungare:
1. őrizve, őrködve 2. óvatosan
japane:
番をして [ばんをして], 用心深く [ようじんふかく]
nederlande:
waakzaam, voorzichtig
portugale:
de guarda (adv.)
ruse:
1. настороже 2. осторожно
slovake:
garde (v šachu)
ukraine:
на варті, на сторожі, насторожі, обережно

gardo

1.
Restado por protekti ion aŭ iun: ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili [17]; la domo [...] estas sub lia gardo [18]; fari noktogardon.
2.
(evitinde) Gardantaro: arestitoj [...] ĉirkaŭitaj de forta grandanombra gardo [19].
angle:
watch, guard, safeguard, watch
beloruse:
варта, ахова
ĉeĥe:
držení stráže, hlídání, strážení
ĉine:
[shào]
france:
garde
germane:
Wache
hispane:
custodia
hungare:
őrség 1. őrzés, vigyázás, megőrzés
japane:
見張り [みはり], 警備 [けいび], 護衛 [ごえい], 監視 [かんし], 警戒 [けいかい], 保管 [ほかん]
nederlande:
wacht
portugale:
guarda (ação de guardar)
ruse:
охрана, караул
slovake:
držanie stráže, stráženie
turke:
nöbetçi
ukraine:
під охороною, під вартою

gardado

Aranĝita, longa zorgado pri iu aŭ io por ĝin konservi kaj protekti: tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro [20].
20. L. L. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
angle:
vigil, guard, safeguard, watch
beloruse:
варта, ахова
ĉeĥe:
držení stráže, hlídání, strážení
ĉine:
看管 [kānguǎn], 照料 [zhàoliào]
france:
garde
germane:
Obhut
hispane:
guardia (acción de guardar)
hungare:
őrizet
nederlande:
bewaking, wacht
portugale:
guarda (ação de guardar)
ruse:
охрана
slovake:
držanie stráže, stráženie
ukraine:
охорона, оборона, вартування, оберігання, пильнування

gardilo

PIV1 ELE Instalaĵo, kiu interrompas cirkviton ĉe tro alta kurento: fandogardilo.
angle:
circuit breaker fando~ilo: fuse.
beloruse:
засьцярожнік, забясьпечнік, засьцерагальнік
ĉine:
保险装置 [bǎoxiǎnzhuāngzhì], 保护措施 [bǎohùcuòshī]
france:
disjoncteur fando~ilo: fusible.
germane:
Sicherung fando~ilo: Schmelzsicherung.
japane:
通行証 [つうこうしょう], 回路遮断器 [かいろしゃだんうつわ]

gardisto

Homo kies okupo, ofico estas gardi: la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj [21]; ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj [22]; arbargardisto; gardisto de muzeo. VD:provoso, vokto
angle:
guard
beloruse:
вартаўнік
bulgare:
охрана
ĉeĥe:
gardista, hlídač, strážce, strážný
ĉine:
看守者 [kànshǒuzhě], 守护者 [shǒuhùzhě], 閽 [hūn], 哨 [shào]
france:
garde (gardien, subst.), gardien (subst.)
germane:
Bewacher, Wache, Wächter
hispane:
guardia (guardián, subst.), guardián (subst.)
hungare:
őr arbar~isto: erdőkerülő. teremőr.
japane:
番人 [ばんにん], 護衛 [ごえい], 警備員 [けいびいん], ガードマン
nederlande:
bewaker, opzichter, wachter arbar~isto: boswachter.
portugale:
guarda (pessoa)
ruse:
сторож, охранник
slovake:
strážca, strážnik
tibete:
ཁང་སྲུང་བ་
ukraine:
сторож

gardistejo

Loko aranĝita por ke gardistoj tie restu, ofice aŭ ripoze inter gardotempoj: antaŭ ĉiu pordego troviĝis gardistejo kun urbaj soldatoj [23]; eniru en la gardistejon [24].
23. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la Poŝto
angle:
guard house
beloruse:
вартаўнічая будка, каравульня
ĉeĥe:
strážnice
france:
loge de gardien, salle de garde
germane:
Wachhaus
hispane:
caseta de guardia, sala de guardia
japane:
見張り所 [みはりしょ], 番小屋 [ばんごや], 警備員詰所 [けいびいんつめしょ]
ruse:
караульное помещение, караульная
slovake:
strážnica

gardestari, gardostari

(ntr)
Garde deĵori starante ĉe posteno: la pastroj [...] gardostaris ĉe la sojlo [25].
angle:
stand guard, keep watch
beloruse:
стаяць на варце
ĉeĥe:
stát na stráži
ĉine:
守汛 [shǒuxùn], 守汛 [shǒuxùn]
france:
monter la garde
germane:
Wache stehen
hispane:
hacer la guardia
hungare:
őrt áll, őrködik
japane:
立ち番する [たちばんする], 歩哨に立つ [ふ哨にたつ]
nederlande:
op wacht staan
portugale:
montar guarda
ruse:
нести караул
slovake:
stáť na stráži
turke:
nöbet tutmak
ukraine:
стояти на варті/чатах, бути на посту, вартувати, сторожити

gardostaranto

MIL Soldato, kiu deĵoras gardante ĉe sia posteno, gardosoldato: la lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto [26].
angle:
guard, sentinel, sentry
beloruse:
вартавы, каравульны
ĉeĥe:
gardista, hlídač, strážce, strážný
ĉine:
[shào]
france:
sentinelle
germane:
Wache
hispane:
sentinela
hungare:
őrszem
japane:
見張り番 [みはりばん], 歩哨 [ほしょう]
nederlande:
wachter
portugale:
sentinela
ruse:
караульный
slovake:
strážca, strážnik

antaŭgarda

Kiu evitas eblajn malbonojn antaŭ ilia apero: la rabista knabino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon [27]; vi do devas [...] trovi antaŭgardajn rimedojn [28].
angle:
precautionary, protective
beloruse:
асьцярожны, пільны
ĉine:
謹慎小心 [jǐnshènxiǎoxīn], 留心地 [liúxīnde], 能預料 [néngyùliào], 老謀深算 [lǎomóushēnsuàn]
france:
précautionneux, prévenant, de prévention, de protection
germane:
vorsichtig, vorausschauend, präventiv
hispane:
prevenido, cauteloso, alerta
portugale:
prevenido (adj.)
ruse:
осторожный, предусмотрительный
turke:
sakingan, çekingen, titiz

antaŭgardi

(tr)
Neebligi la efikon de malbonaĵo jam antaŭ ĝia apero: antaŭgardu la Izraelidojn kontraŭ ilia malpureco [29]; ni ĵuras fidele [...] ne ekripozi pli frue, ol ni antaŭgardos niajn sanktajn urbojn de la malamikoj [30]; MED kinino antaŭgardas de febro; MED infanoj antaŭgarditaj kontraŭ difterio per injektoj; eble ni troas nian antaŭgardon kontraŭ la pastraj viperoj [31]. VD:antaŭmalhelpi, antaŭsavi, preventi
angle:
guard, preserve, protect, take precautions
beloruse:
засьцерагаць, рабіць захады (дзеля засьцярогі)
france:
avertir (d'un danger), détourner (d'un danger), mettre en garde (contre), précautionner, prémunir, prévenir (un danger) antaŭ~o: circonspection, précaution.
germane:
schützen (vor)
hispane:
advertir, prevenir, proteger antaŭ~o: prudencia, cautela.
hungare:
megóv
nederlande:
beschermen tegen
portugale:
prevenir
ruse:
предохранить, предохранять
ukraine:
запобігати, охороняти, уберігати

arbargardisto

Homo kiu protektas arbaron kontraŭ ŝtelo de arboj, plantoj, bestoj ks: ŝtataj arbarogardistoj estas bezonataj por protekti la bestojn – ekz-e ursojn kaj tigrojn – kontraŭ ĉasbanditoj [32].
32. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
angle:
park ranger
beloruse:
лясьнічы
ĉine:
守护巡逻人 [shǒuhùxúnluórén]
france:
garde forestier
germane:
Wildhüter

arestgardisto, karcergardisto

Gardisto kiu prizorgas malliberigitojn kaj malhelpas ilian fuĝon: vespere ni elaĉetis la knabinon, kiu cetere estus iĝinta seksmatraco de la arestgardistoj, ĉar tiel kutimas formiĝi la virinsorto [tie] [33]; li memoris la acidan rimarkon de la karcergardisto [34].
angle:
prison officer
beloruse:
цямнічнік, турэмшчык
ĉine:
狱卒 [yùzú], 监狱官 [jiānyùguān], 看守 [kànshǒu]
france:
gardien de prison
germane:
Gefängniswärter, Justizvollzugsbeamter, Schließer

ĉasgardisto

Homo, komisiita por gardi ĉasejon: por eviti ŝtelĉasadon oni uzas ie la servojn de ĉasgardisto kaj aliloke publikajn gardistojn [35].
angle:
gamekeeper
france:
garde-chasse
germane:
Jagdaufseher
hispane:
guarda de caza
hungare:
vadőr
nederlande:
jachtopziener
ruse:
сторож охотничьих угодий

ĉevalgardisto

Gardisto kiu protektas la ĉevalojn: alveninte en la kastelon, li rapide ĵetis al la ĉevalgardisto la bridon [36].
beloruse:
стаёвы, конюх
ĉine:
庄客 [zhuāngkè], 农场工人 [nóngchǎnggōngrén], 馬伕 [mǎfū]
germane:
Stallbursche

civitangardisto

Speco de policisto, kiu servas kiel unua kontakto al civitanoj ĉe iuj problemoj: li renkontis du civitangardistojn kaj, dum li ankoraŭ pripensis ĉu voki ilian helpon aŭ foriri sen veki atenton, la gardistoj vidis lian teruritecon, alpaŝis [37].
37. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
germane:
Bürgerpolizist
nederlande:
wijkagent

domgardisto

Tiu, kiu gardas, prizorgas domon: du noktojn ili pasigis en kelo, zorge kaŝante sin de la domgardisto [38].
VD:pordisto
38. Lidia Zamenhof: Halinjo, Literatura Mondo, 1931:1 (1)
angle:
caretaker
france:
gardien (de maison)
germane:
Hauswart

kampogardisto

AGR Homo komisiita por kontrole trairi la kamparon, zorgi pri erarantaj homoj aŭ brutoj, entruduloj, sovaĝaj bestoj, difektoj: kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin [39].
angle:
field guard
ĉeĥe:
hlídač úrody na polích
france:
garde-champêtre
germane:
Feldwächter
hispane:
guarda de campo
hungare:
mezőőr, csősz
nederlande:
veldwachter
slovake:
strážca úrody na poliach
ukraine:
польовий сторож, об’їждчик

kluzogardisto

Gardisto kiu zorgas pri la funkciado kaj bonstato de kluzo: ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la kluzogardisto loĝanta apud „la Digo“ ĉe la kanaleto [40].
angle:
lock keeper
france:
éclusier
germane:
Schleusenwärter

korpogardisto

Protektisto, kiu akompanas gravulon kaj defendas lin kontraŭ atakoj: la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano [41].
angle:
bodyguard, bodyguard
beloruse:
целаахоўнік
bulgare:
лична охрана
ĉeĥe:
osobní strážce, tělesný strážce
ĉine:
保镖 [bǎobiāo]
france:
garde du corps
germane:
Leibwächter
hispane:
guardaespaldas
hungare:
testőr
japane:
ボディーガード, 護衛 [ごえい], 用心棒 [ようじんぼう]
portugale:
guarda-costas
ruse:
телохранитель
slovake:
telesný strážca

noktogardisto

Dumnokte deĵoranta gardisto: mi diris al vi, ni bezonas noktogardistojn [42].
42. S. Larbar: Karuseloj, 1987
angle:
night watchman, night guard
ĉeĥe:
noční hlídač
ĉine:
守夜人 [shǒuyèrén], 守夜者 [shǒuyèzhě], 値夜 [zhíyè]
france:
gardien de nuit
germane:
Nachtwächter
hispane:
vigilante nocturno
japane:
夜番 [やばん], 夜警 [やけい]
slovake:
nočný strážnik
ukraine:
нічний сторож

limgardejo

MIL Loko, kie deĵoras gardistoj de landlimo: la Teŭtona Kastelo […] siatempe estis limgardejo protektanta la komercan itineron el la sudo al Baltiko kaj inverse [43];
VD:doganejo
43. -: Pollando invitas: Szczytno, Pola Radio, 2008-03-01
ĉine:
检查站 [jiǎncházhàn], 交叉点 [jiāochādiǎn]
france:
poste-frontière
germane:
Grenzübergang, Grenzposten
japane:
国境検問所 [くにざかいけんもんしょ]

limgardisto

MIL Tiu, kiu gardas limon1, precipe soldato landlimon: limgardisto haltigis lin kaj faris demandon al la suspektinda pasaĝero [44]; [la] taĝika flanko […] diras ke kirgizaj trupoj pafis kontraŭ taĝikaj limgardistoj ĉe akvodistribuejo Golovnoj [45].
VD:doganisto
angle:
border guard
ĉine:
边防军 [biānfángjūn], 守卫边境 [shǒuwèibiānjìng]
france:
garde-frontière
germane:
Grenzschützer, Grenzbeamter
japane:
国境警備員 [くにざかいけいびいん], 国境警備隊員 [くにざかいけいびたいいん]
ukraine:
прикордонник

pacgardisto

Homo kiu en konflikta regiono zorgu pri konservado de paco: nur por siaj pacgardistoj en Bosnio, Afganio kaj Irako la popolo malriĉa albana devas elspezi 7 milionojn ĉiujare [46]; Blunt, brito, deĵoris antaŭ kelkaj jaroj en Kosovo kiel komandanto de la tieaj britaj pacgardistoj [47].
46. Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado, 2005
47. Monato, Bardhyl Selimi: Kanonoj, kanzonoj, 2009
angle:
peacekeeper
france:
force de maintien de la paix
germane:
Friedenswächter

plaĝogardisto

Tiu, kiu gardas plaĝon, zorgas pri sekureco de plaĝumantoj: plaĝogardistoj estas singardaj, malmultaj el ili scias naĝi [48].
48. M. Proust, trad. Ĵ. Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
angle:
lifeguard (beach)
ĉine:
救生员 [jiùshēngyuán]
france:
maitre-nageur
germane:
Strandwächter, Schwimmeister, Rettungsschwimmer

pordogardisto

Gardisto kontrolanta enirantojn: la reĝo ordonis al la […] pordogardistoj, ke oni elportu el la templo […] ĉiujn objektojn [49];
angle:
bouncer
ĉine:
守門人 [shǒuménrén], 閽 [hūn], 监门 [jiānmén], 門衛 [ménwèi], 看門人 [kànménrén]
france:
videur
germane:
Türsteher, Pförtner, Einlasser

relgardisto

FER Tiu, kiu gardas fervojon, ordinare loĝante apud kruciĝo kun strato kaj tie regante la trafikon: malgranda Relgardista Domo kun kolombejo [50].
50. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
angle:
crossing guard (railway)
france:
garde-barrière
germane:
Schienenwärter
japane:
保線手 [ほせんて]

sengardulo, nesingardulo

Tiu, kiu ne gardas sin, ne atentas danĝeron, insidon: oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon Prv . VD:facilanima
france:
imprudent (subst.)
germane:
Leichtsinniger
hispane:
imprudente
hungare:
hebehurgya, hűbelebalázs
japane:
不用心な人 [ふようじんなじん]
portugale:
imprudente (pessoa)
ruse:
неосторожный (сущ.)

sin gardi

Esti atenta kaj eviti danĝeran aŭ malbonan agon: sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo Marta ; oni devas [...] sin gardi, ke ili ne eniru Egipton [51]; gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia [52]; gardu vin, ke vi tion ne faru [53]; li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco [54]; Dio nin gardu [55].
Rim.: Sin-verbojn en senrompa formo malaprobas ekzemple PMEG, 2016-07-14: „sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo“ Tiuj, kiuj havas unuvortajn derivaĵojn, kiel „sin gardi“ > „singarda“, tamen iafoje ricevas unuvortan literumon, kaj estas eĉ troveblaj en unua aŭ dua persono, tiel ke „sin-“ funkcias prefikse laŭ senco simila al tiu de „mem-“: vi singardu kaj atentu la averton [56]. Tian formon PMEG konsideras erara. [ĵv]
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
52. La Nova Testamento, Al la Galatoj 5:15
53. La Nova Testamento, Apokalipso 19:10
54. La Nova Testamento, La agoj 23:35
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
56. Bahà’u’llàh, trad. É. Coffinet: Lawh-i-aqdas, [vidita en 2017]
angle:
to be careful, to take care, to be wary, to be circumspect, to be prudent
ĉine:
小心 [xiǎoxīn]
france:
prendre garde, être prudent
germane:
sich vorsehen

*singarda, sigarda

Atenta por eviti malbonon, havanta singardon: singarda kontraŭ [57]; singarda pri; esti singarda kun la fajro Marta ; ho, kun li oni devas esti singarda [58]! esti singarda, ne rapidi [59]; estu singarda, ke vi ne faligu ĝin [60]; ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia perfektigado de la lingvo [61]; sigarde li premis sur la klinkon [62].
angle:
careful, cautious, circumspect, wary, prudent
beloruse:
асьцярожны, пільны
ĉeĥe:
bdělý, opatrný, ostražitý
ĉine:
謹慎小心 [jǐnshènxiǎoxīn], 留心地 [liúxīnde], 愼密 [shènmì], 把細 [bǎxì], 翼翼 [yìyì], 机灵地 [jīlingde]
finne:
varova(inen)
france:
prudent
germane:
vorsichtig
hispane:
prudente
hungare:
óvatos, ébers
japane:
用心深い [ようじんぶかい], 慎重な [しんちょうな]
nederlande:
voorzichtig, waakzaam
ruse:
осторожный
slovake:
obozretný, opatrný, ostražitý

singardo

Atento, prizorgo, detenemo pri siaj agoj aŭ paroloj por eviti malbonon; saĝeco, per kiu oni senkulpe kaj sendanĝere kondutas: havu singardon kontraŭ la fajro; oni devas kutimi al granda singardo por trapasi la stratojn de la modernaj urbegoj.
angle:
caution, precaution, circumspection, wariness, prudence
beloruse:
асьцярожнасьць
ĉeĥe:
ostraha
ĉine:
警惕程度 [jǐngtìchéngdù], 戒心 [jièxīn]
france:
prudence
germane:
Vorsicht, Wachsamkeit
hispane:
prudencia
hungare:
óvatosság, éberség
nederlande:
voorzichtigheid, waakzaamheid
ruse:
осторожность
slovake:
ostraha

singardeco

Singardo: mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi en ĉiu horo [63]; pro sia propra nesingardeco [li] enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon Marta .
angle:
caution, precaution, circumspection, wariness, prudence
beloruse:
асьцярожнасьць
ĉeĥe:
opatrnost (vlastnost), ostražitost
ĉine:
警惕程度 [jǐngtìchéngdù], 戒心 [jièxīn]
france:
prudence
germane:
Vorsicht, Wachsamkeit
hispane:
la prudencia
hungare:
óvatosság, éberség
japane:
用心深さ [ようじんぶかさ], 慎重さ [しんちょうさ]
nederlande:
voorzichtigheid, waakzaamheid
ruse:
осторожность
slovake:
opatrnosť, ostražitosť
ukraine:
обачність, обережність

singardema

Ĉiam atenta, provanta eviti misojn aŭ danĝerojn: juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida [64]; kritiki oni devas singardeme Metrop !
angle:
careful, cautious, circumspect, wary, prudent
beloruse:
пільны, асьцярожны
ĉeĥe:
bdělý, opatrný, ostražitý
ĉine:
小心 [xiǎoxīn], 謹慎小心 [jǐnshènxiǎoxīn], 留心地 [liúxīnde], 愼密 [shènmì]
france:
avisé, prudent
germane:
vorsichtig, scheu
hispane:
prudente
portugale:
prudente (adj.)
ruse:
осторожный
slovake:
bdelý, opatrný
ukraine:
обачний, бережений

turgardisto

Gardisto kiu avertu kontraŭ danĝero (fajro, malamiko) staranta sur turo: la turgardisto estas tre severa, kiu ajn alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos [65]; en efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre [66]; mia patro estis lumturgardisto [67].
beloruse:
вартавы (ля дзьвярэй), вахцёр
germane:
Türmer lumtur~isto: LEuchtturmwärter.
japane:
塔の番人 [とうのばんにん], 見張番 [みはばん]

administraj notoj

pri ~ostaranto:
     Movi ~estari + ~ostaranto al artikolo star'
  
~ilo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sin~o: Mankas dua fontindiko.
sin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.