vokto
- En feŭda socio, kontrolisto, intendanto, ofte mem nobelo, respondeca ankaŭ por juĝado kaj defendado en sia areo: landa, eklezia, urba, forsta, alpa, diga vokto; eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: […] [1]; sub tiu regado koĉero kaj servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon pro plej malgranda eraro al perdo de lia kampo kaj al vergoj sub la malhonora kolono [2]; kiam intervenas la vokto por reirigi lernejanojn en la klasĉambrojn, aŭdiĝas la reago: […] ni bezonas pli da spaco, por ke ĉiu libere kopiu siajn lecionojn [3]. landestro, urbestro, ŝiparestro, guberniestro, vojevodo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:10
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. Monato, Gbeglo Koffi: Mur-muroj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. Monato, Gbeglo Koffi: Mur-muroj
- angle:
- bailiff, reeve
- beloruse:
- наглядчык, намеснік
- ĉeĥe:
- dohlížitel, dozorce
- ĉine:
- 法警 [fǎjǐng], 地方長官 [dìfangzhǎngguān], 地方长官 [dìfangzhǎngguān]
- france:
- bailli, surveillant, contremaitre
- germane:
- Vogt, Sachwalter
- hispane:
- intendente, alcalde, alguacil
- hungare:
- ispán, pallér, munkafelügyelő
- japane:
- 監督者 [かんとくしゃ], 監視人 [かんしじん]
- nederlande:
- opziener
- pole:
- wójt, namiestnik
- portugale:
- intendente, alcaide, bailio, zelador,, fiscal
- ruse:
- надсмотрщик, управитель, наместник
- slovake:
- dohliadač, dozorca, intendant, kontrolór
- ukraine:
- наглядач, війт
ĉasvokto
- Ĉasgardisto: ekiris aro da junuloj kaj maljunuloj, aro da virinoj kaj viroj sub gvido de la ĉasvokto, en longa vico, por serĉi ĉirkaŭe en la arbaro [4]; la plej superaj oficistoj de la urbo estis ŝulthajso, urbestro, ĉefvokto, ĉasvokto, kestomajstro, kongregacia kaj hospitala ĉefadministranto, ĉefarkitekto kaj 18 gildomajstroj [5].
- france:
- garde-chasse
- germane:
- Pirschvogt
- hispane:
- guarda de caza
- hungare:
- vadőr
- nederlande:
- jachtopziener
- pole:
- łowczy
- ruse:
- сторож охотничьих угодий