*polico
- Administracio komisiita por prizorgi la publikan ordon kaj sendanĝerecon: li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico [1]; policoficisto [2]; la policokapitan' al vi venas por enketo [3]; reĝo donacis, sed polico minacas PrV ; virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico venis tro malfrue, tiam ĝi kaptis min, kaj ĝi tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi [4]; Arturon arestis la polico, […] li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo FK ; oni diras, ke el najbaraj stratoj estas senditaj grandaj taĉmentoj de la polico Metrop .
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la karaj
braceletoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
- angle:
- police
- beloruse:
- паліцыя
- bulgare:
- полиция
- ĉeĥe:
- policie
- ĉine:
- 警察 [jǐngchá]
- france:
- police
- germane:
- Polizei
- hispane:
- policía (cuerpo de)
- japane:
- 警察 [けいさつ]
- katalune:
- policia
- nederlande:
- politie
- pole:
- policja
- portugale:
- polícia
- rumane:
- poliție
- ruse:
- полиция
- slovake:
- polícia
- svede:
- polis
- tibete:
- སྐུར་སྲུང་བ་
- ukraine:
- поліція
policano
- Homo oficanta en polico: nia urbo havas bonajn policanojn [5]; policanoj malfermas la ambaŭ duonojn de la pordo [6].
5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
- beloruse:
- паліцыянт
- bulgare:
- полицай
- ĉeĥe:
- policista, strážník
- ĉine:
- 警察 [jǐngchá], 警员 [jǐngyuán], 警員 [jǐngyuán], 警官 [jǐngguān], 巡警 [xúnjǐng], 乾警 [gànjǐng], 干警 [gànjǐng], 警务人员 [jǐngwùrényuán], 警務人員 [jǐngwùrényuán], 警务员 [jǐngwùyuán], 警務員 [jǐngwùyuán], 女警 [nǚjǐng], 女警官 [nǚjǐngguān]
- france:
- policier
- germane:
- Polizist
- hispane:
- guardia, policía
- japane:
- 巡査 [じゅんさ]
- nederlande:
- politieagent
- pole:
- policjant
- rumane:
- polițist
- ruse:
- полицейский
- slovake:
- policajt, strážnik
- ukraine:
- поліцай, поліцейський (ім.), полісмен
policejo
- Polica administrejo gardanta distrikton: ĉar [neniu] loĝanto de la strato alkonfesis [la aĵojn] al si, oni forportis ilin en la policejon [7]; mi rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la policejon kaj tuj en la malliberejon [8].
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 2a
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 2a
- beloruse:
- пастарунак
- bulgare:
- полиция, полицейско управление
- ĉine:
- 警察局 [jǐngchájú], 警局 [jǐngjú], 派出所 [pàichūsuǒ]
- france:
- commissariat de police
- germane:
- Polizeirevier
- japane:
- 交番 [こうばん], 巡査派出所 [じゅんさはしゅつじょ], 警察署 [けいさつしょ]
- nederlande:
- politiekantoor
- pole:
- posterunek policji, komisariat policji
- rumane:
- secție de poliție, comisariat
- ruse:
- отделение полиции, комиссариат полиции
- ukraine:
- поліцейська дільниця
policestro, ĉefpolicano
- Policano, ĉefulo de policejo aŭ de polica departemento: nia urbo havas […] ne sufiĉe energian policestron [9]; la princo […] ne forlasis ankoraŭ la palacon, kiam la policestro jam sciis pri la mortigo de la infano [10]; li ordonis lokigi la senkulpajn filojn de la ĉefpolicano […] sub la eŝafodon tial ke la varma sango de la patro ŝpruciĝu sur ilin [11].
9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
- beloruse:
- начальнік паліцыі
- bulgare:
- полицейски началник
- ĉeĥe:
- náčelník policie
- france:
- commissaire de police
- germane:
- Polizeikommissar
- japane:
- 警察署長 [けいさつしょちょう]
- nederlande:
- commisaris
- pole:
- naczelnik policji, komendant policji
- rumane:
- șeful poliției, comandant poliție
- ruse:
- полицмейстер, комиссар полиции, начальник отделения
- slovake:
- náčelník polície
- ukraine:
- начальник поліції, поліцмейстер
policisto
- Policano, precipe tiu, kiu laboras enkete, garde, helpe por la publiko: aperis en la hotelo kvara gasto, […] kriminala policisto el Parizo [12]. la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan policiston FK ; la policistoj regalis per bastonoj la batalantojn [13].
12.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
- beloruse:
- паліцыянт
- bulgare:
- полицай
- ĉeĥe:
- policista, strážník
- ĉine:
- 警察 [jǐngchá], 警员 [jǐngyuán], 警員 [jǐngyuán], 警官 [jǐngguān], 巡警 [xúnjǐng], 乾警 [gànjǐng], 干警 [gànjǐng], 警务人员 [jǐngwùrényuán], 警務人員 [jǐngwùrényuán], 警务员 [jǐngwùyuán], 警務員 [jǐngwùyuán], 女警 [nǚjǐng], 女警官 [nǚjǐngguān]
- france:
- policier
- germane:
- Polizist
- japane:
- 警察官 [けいさつかん], 警官 [けいかん]
- nederlande:
- politiebeambte
- pole:
- policjant
- rumane:
- polițist
- ruse:
- полицейский
- slovake:
- policajt, strážnik
- tibete:
- ཉན་རྟོག་པ་
- ukraine:
- поліцай, поліцейський (ім.), полісмен, городовий
kaŝpolicano, kaŝpolicisto
- Policano persekutanta krimulojn sen uniformo: [li] ankaŭ en la ekzilo restis kritikanto de la nazioj nesciante ke kaŝpolicano observadis lin [14]; Ŝvejk kaj la kaŝpolicisto [15]. persekutisto, spiono1 Vd rimarkon ĉe detektivo
- beloruse:
- паліцыянт у цывільным
- germane:
- Zivilstreife
- japane:
- 私服警官 [しふくけいかん]
- nederlande:
- stille politieagent, politieagent in burger, geheime politieagent, detective
- pole:
- detektyw
- rumane:
- detectiv
- ukraine:
- поліцейський у цивільному
kontraŭtumulta polico
- Polico taskata pri sekurigo de publikaj lokoj okaze de manifestacio, ribelo, tumulto, eventuale per uzo de forto: la kontraŭtumulta polico […] arestis kelkajn homojn kaj evakuis iom perforte la konstruaĵon [16].
16.
-:
Usona ambasadejo bruligita, eventeo, 2008-02-21
- ĉine:
- 特警 [tèjǐng]
- france:
- CRS, police antiémeute
- pole:
- oddziały prewencyjne policji
- rumane:
- poliția preventivă
sekreta polico
-
Polica Organizo, kiu kaŝe prispionas civitanojn por malkovri krimojn:
jam de 1999 kaŝobservis lian loĝejon […] la sekreta polico
[17];
antaŭ la vizito la sekreta polico arestis la tradukiston „pro propagando
kontraŭ la popola ŝtatpotenco“
[18].
Rim.: Ne konfuzu kun sekretservo, kiu spionas eksterlande.
17.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Ni neniam konos la veron, 2003
18. Monato, Bardhyl Selimi: Por plori, por ridi, 2008
18. Monato, Bardhyl Selimi: Por plori, por ridi, 2008
- beloruse:
- сакрэтная паліцыя
- ĉine:
- 秘密警察 [mìmìjǐngchá]
- germane:
- Geheimpolizei
- pole:
- tajna policja
- rumane:
- poliție politică