dogano
- 1.
- Imposto, starigita pri iuj komercaĵoj, kiam ili eniras teritorion: ĉiu ŝtato protektis sian industrion per altaj doganoj kontraŭ importo [1]; pro granda korupteco, oni forrabas ĉiujare 800 milionojn da eŭroj per doganoj [2]; Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco [3]; kastelaj sinjoroj, kiuj postulis impostojn kaj doganojn por si mem [4]. doganimposto, limimpostoakcizo
- 2.
- Administracio zorganta pri la doganaferoj; doganejo: Svislando refariĝis nura ligo de suverenaj ŝtatoj, havantaj apartajn landlimojn, doganojn, poŝtojn [5]; la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon [6]; ĉe la dogano nek Morris nek Brown trovis ian malfacilaĵon [7].
1.
Franz Josef Braun: Ĉu kapitalismo
disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, 1998/09, p. 20
2. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
3. Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 2006
4. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
5. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
6. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Virino ĉe landlimo
7. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro III.
2. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
3. Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 2006
4. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
5. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
6. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Virino ĉe landlimo
7. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro III.
- angle:
- customs
- beloruse:
- 1. мыта 2. мытная служба
- bulgare:
- 1. мито 2. митница
- ĉeĥe:
- celní poplatky, clo, douane, mýtné
- ĉine:
- 2. 驗關 [yànguān]
- france:
- 1. droit de douane, douane (droit de douane) 2. douane (administration)
- germane:
- 1. Zoll(gebühr) 2. Zollbehörde
- hispane:
- 1. arancel
- hungare:
- 1. vám 2. vámhatóság
- japane:
- 関税 [かんぜい], , 税関 [ぜいかん]
- katalune:
- 1. aranzel 2. duana
- nederlande:
- 1. invoerrechten, tol (invoerrechten) 2. douane (dienst)
- perse:
- گمرک
- portugale:
- 2. alfândega, aduana
- ruse:
- 1. таможенная пошлина 2. таможенная служба
- slovake:
- clo, hraničný poplatok, mýtne
- svede:
- tull
- ukraine:
- мито, митниця
doganejo
- Oficejo, ĉe kiu oni pagas limimposton: ili ne havis ian ĝenon ĉe la doganejo, tuj oni aranĝis la detalojn kaj ili forveturis de la kajo [8]; ŝoforoj de kamionoj pro la longaj vicoj ĉe la doganejo volonte venadis manĝi en […] apudlimaj kafejoj [9]; informsistemo, kiu devas kunligi la doganejojn de la Balkan-landoj [10].
8.
John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
9. Monato, last: Libereco, ĝojiga ne por ĉiuj, 2008
10. Evgeni Georgiev: Elektronika borso de investoprojektoj, Monato, 2002/05, p. 9
9. Monato, last: Libereco, ĝojiga ne por ĉiuj, 2008
10. Evgeni Georgiev: Elektronika borso de investoprojektoj, Monato, 2002/05, p. 9
- angle:
- customs office
- beloruse:
- мытня
- bulgare:
- митница
- ĉeĥe:
- mýto (místo výběru)
- ĉine:
- 海关官员 [hǎiguānguānyuán]
- france:
- bureau de douane
- germane:
- Zollamt
- hebree:
- בית המכס
- hungare:
- vámhivatal
- japane:
- 税関事務所 [ぜいかんじむしょ]
- katalune:
- duana
- nederlande:
- douanekantoor
- perse:
- ادارهٔ گمرک
- ruse:
- таможня
- slovake:
- mýto (miesto výberu)
- ukraine:
- митниця
doganisto
- Oficisto de la dogana administracio: doganistoj […] en siaj ruĝaj surtutoj, kun blankaj bastonetoj kaj blankaj vizaĝoj saltadis de ŝipo al ŝipo [11]; la doganisto asertis, ke mia kompatinda muelilo estas tia impostbezona varo [12].
11.
Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
12. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997/08, p. 5
12. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997/08, p. 5
- angle:
- customs officer
- beloruse:
- мытнік
- bulgare:
- митничар
- ĉeĥe:
- celní úředník, celník
- france:
- douanier
- germane:
- Zollbeamter
- hebree:
- פקיד מכס
- hungare:
- vámos, vámhivatalnok
- japane:
- 税関吏 [ぜいかんり], 税関職員 [ぜいかんしょくいん]
- katalune:
- duaner
- nederlande:
- douanebeambte, douanier, douaneambtenaar
- perse:
- گمرکچی، مأمور گمرک
- ruse:
- таможенник
- slovake:
- colník
- svede:
- tulltjänsteman
- ukraine:
- митник, митний службовець