3dogan/o PVEF doganoserĉi 'dogano' [dogan.0o] 1.[dogan.0o.imposto] Imposto, starigita pri iuj komercaĵoj, kiam ili eniras teritorion: ĉiu ŝtato protektis sian industrion per altaj doganoj kontraŭ importo [1]; pro granda korupteco, oni forrabas ĉiujare 800 milionojn da eŭroj per doganoj [2]; Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco [3]; kastelaj sinjoroj, kiuj postulis impostojn kaj doganojn por si mem [4]. doganimposto, limimpostoakcizo 2.[dogan.0o.administracio] Administracio zorganta pri la doganaferoj; doganejo: Svislando refariĝis nura ligo de suverenaj ŝtatoj, havantaj apartajn landlimojn, doganojn, poŝtojn [5]; la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon [6]; ĉe la dogano nek Morris nek Brown trovis ian malfacilaĵon [7]. 1. Franz Josef Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, 1998/09, p. 202. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 63. Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 20064. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 165. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto6. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Virino ĉe landlimo7. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro III. angle: customs beloruse: 1. мыта 2. мытная служба bulgare: 1. мито 2. митница ĉeĥe: celní poplatky, clo, douane, mýtné ĉine: 2. 驗關 [yànguān] france: 1. droit de douane, douane (droit de douane) 2. douane (administration) germane: 1. Zoll(gebühr) 2. Zollbehörde hispane: 1. arancel hungare: 1. vám 2. vámhatóság japane: 関税 [かんぜい], , 税関 [ぜいかん] katalune: 1. aranzel 2. duana nederlande: 1. invoerrechten, tol (invoerrechten) 2. douane (dienst) perse: گمرک portugale: 2. alfândega, aduana ruse: 1. таможенная пошлина 2. таможенная служба slovake: clo, hraničný poplatok, mýtne svede: tull ukraine: мито, митниця doganejoserĉi 'doganejo' [dogan.0ejo] Oficejo, ĉe kiu oni pagas limimposton: ili ne havis ian ĝenon ĉe la doganejo, tuj oni aranĝis la detalojn kaj ili forveturis de la kajo [8]; ŝoforoj de kamionoj pro la longaj vicoj ĉe la doganejo volonte venadis manĝi en […] apudlimaj kafejoj [9]; informsistemo, kiu devas kunligi la doganejojn de la Balkan-landoj [10]. 8. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 49. Monato, last: Libereco, ĝojiga ne por ĉiuj, 200810. Evgeni Georgiev: Elektronika borso de investoprojektoj, Monato, 2002/05, p. 9 angle: customs office beloruse: мытня bulgare: митница ĉeĥe: mýto (místo výběru) ĉine: 海关官员 [hǎiguānguānyuán] france: bureau de douane germane: Zollamt hebree: בית המכס hungare: vámhivatal japane: 税関事務所 [ぜいかんじむしょ] katalune: duana nederlande: douanekantoor perse: ادارهٔ گمرک ruse: таможня slovake: mýto (miesto výberu) ukraine: митниця doganistoserĉi 'doganisto' [dogan.0isto] Oficisto de la dogana administracio: doganistoj […] en siaj ruĝaj surtutoj, kun blankaj bastonetoj kaj blankaj vizaĝoj saltadis de ŝipo al ŝipo [11]; la doganisto asertis, ke mia kompatinda muelilo estas tia impostbezona varo [12]. 11. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II12. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997/08, p. 5 angle: customs officer beloruse: мытнік bulgare: митничар ĉeĥe: celní úředník, celník france: douanier germane: Zollbeamter hebree: פקיד מכס hungare: vámos, vámhivatalnok japane: 税関吏 [ぜいかんり], 税関職員 [ぜいかんしょくいん] katalune: duaner nederlande: douanebeambte, douanier, douaneambtenaar perse: گمرکچی، مأمور گمرک ruse: таможенник slovake: colník svede: tulltjänsteman ukraine: митник, митний службовець administraj notoj