Aldoni tradukojn al ReVo:

1nod/o PV

nodo

serĉi 'nodo'
[nod.0o]
1.
[nod.0o.TEKS]
Firma kunligo de unu aŭ pluraj ŝnuroj kreita per bukligo kaj traŝovo laŭ iu el multaj diversaj manieroj, ĉu por fiksi, kunligi, marki, teniĝi kc: nigraj haroj, ligitaj en nodo [1]; la flikilo […] trenis post si longan fadenon, kiu […] ne havis nodon [2]; se la ŝipisto malligas unu nodon, li ricevas bonan venton, se li malligas la duan, tiam blovas akra vento, kaj se li malligas la trian kaj la kvaran, tiam fariĝas tia ventego [3]; najlis noditajn ŝnurojn sur la sidplaton, pro kies nodoj oni ne povis sursidiĝi VaK ; kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo troviĝis duone kaŝita sub pinto de la kolumo CKv ; oni povas uzi elakvigan ŝnuregon kun nodoj por helpi la eliradon el la glacitruo [4]; nur fortranĉo povis malligi la gordian nodon [5]. VD:banto, buklo2, maŝo, plektaĵo
2.
[nod.0o.implikajxo]
(figure) Implikaĵo: [tiu simpla] rakonto […] ne enhavas misteran nodon de intrigo Marta ; la rava virina animo, kiu […] incitas la viron persiste ĉassekvi […] por ŝin ekkapti kaj por solvi la nodon de la rebuso VaK ; [jen] vico da spiritaj nodoj, per kies malligo neniu ĝis nun okupiĝis QuV ; (figure) kvazaŭ nodo en lia koro solviĝus kaj degelus je larmoj [6]. VD:dilemo2, intrigo, senelirejo2
3.
[nod.0o.tubero]
Tubero, ŝvelaĵeto: reŭmatismo faris [al ŝi] nodojn sur la brakoj LGA ; la palisoj de la barilo [havis] nodojn kaj tuberojn [7]; dikegajn ulojn kun kurbaj kaj nodoplenaj branĉegoj kiuj dum jarcentoj kaj jarmilo eltenis ŝtormojn ViV .
4.
[nod.0o.vojnodo]
Vojnodo: okcidente de la minejo de Sinai sin etendas nodo de valoj kaj montoj [8]; min ravis bela ligna konstruaĵo, kiu situas ĉe la nodo de vojetoj [9]; mezvoje inter Vieno kaj Budapeŝto en strategie grava nodo de vojoj, fervojoj kaj riveroj [10].
5.
[nod.0o.centro]
Centro, plej grava punkto: Kosovo estas ja la nodo, kie interplektiĝas ĉiuj tiuj interesoj [11]; ĉe nodopunkto de transport-linioj tra Belgio de kaj al Francio, Nederlando, Germanio kaj Luksemburgo [12]. SUB:nabo2VD:reto2
6.
[nod.0o.MEZ]
MAR Mezurunuo de rapido, origine mezurita per nodhava logo; nombro de marmejloj trairitaj dum 1 horo (1 nodo = 1,85 km/h): kiam ŝi ekplugis, ŝi veturis kvar nodojn, kaj se ŝi rapidis, kvar kaj duonon MortulŜip ; ĝi […] povas veturigi 1000 pasaĝerojn aldone al la kargo [kun] krozada rapideco 15 nodoj [13].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 3a
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009
5. Monato, David Galadí-Enríquez: Israelo 60-jara (10), 2008
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
9. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
10. Monato, Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56, 2006
11. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
12. Monato, Ivo Durwael: Ponto per tunelo subfosita, 2010
13. Monato, Saliko: Krozi laÅ­ la norvega marbordo, 2015
angle:
knot 6. knot
beloruse:
вузел
ĉeĥe:
kolénko, nodus, uzel, uzlina
ĉine:
纈 [xié], 缬 [xié], 締 [dì], 缔 [dì], 繩結 [shéngjié], 绳结 [shéngjié], 紇 [gē], 纥 [gē], 結 [jié], 结 [jié], 節 [jié], 节 [jié], 節子 [jiēzi], 节子 [jiēzi], 纇 [lèi], 颣 [lèi], 扣襻 [kòupàn]
france:
nœud
germane:
Knoten
hispane:
nodo 6. nudo
hungare:
1. csomó 4. csomópont 5. gócpont 6. csomó
indonezie:
1. simpul 6. knot
japane:
結び目 [むすびめ], 結び [むすび], 交点 [こうてん], 交差点 [こうさてん], 要所 [ようしょ], 核心 [かくしん], 節 [せち], こぶ, 結節 [けっせつ], 節点 [せってん], ノット, ノード
nederlande:
1. knoop 4. knooppunt 5. knoop 6. knoop
pole:
węzeł 1. węzeł 6. węzeł
portugale:
nó
rumane:
nod 1. nod 6. nod
ruse:
узел
slovake:
kolienko, nodus, uzlina, uzol
ukraine:
вузол

nodi

serĉi 'nodi'
[nod.0i]
(tr)
1.
[nod.0i.KOMUNE]
Ligi, kunligi, fermi per nodo: ŝi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn ŝi nodis MkM ; mi nodis naztukon ĉirkaŭ ŝia buŝo, por ke ŝi ne kriu [14]; li portis netan kompleton kun aŭdace helverda kravato, kvazaŭ peco de la gazono nodita ĉirkaŭ la nuko [15]. VD:plekti, triki, teksi
2.
[nod.0i.FIG]
(figure) Impliki, kunigi diversajn elementojn en kunteniĝan tuton: li scias nodi intrigon [16].
VD:impliki,
14. K. Boye, trad. G. Gällmo: Kallokaino, 2012
15. Monato, Steven K. Smith: La Helpanto, 2009
16. La Ondo de Esperanto, Tridek „mondoj“ en unu volumo
beloruse:
1. Ð·ÑŒÐ²ÑÐ·Ð²Ð°Ñ†ÑŒ вузлом, завязваць у вузел 2. Ð¿Ð»ÐµÑÑŒÑ†Ñ– (напр. інтрыгу)
ĉine:
結 [jié], 结 [jié], 打結 [dǎjié], 打结 [dǎjié], 打了結 [dǎliǎojié], 打了结 [dǎliǎojié], 有小結 [yǒuxiǎojié], 有小结 [yǒuxiǎojié], 有結節 [yǒujiéjié], 有结节 [yǒujiéjié]
france:
nouer
germane:
verknoten
japane:
結ぶ [むすぶ], 結び目をつくる [むすびめをつくる]

malnodi

serĉi 'malnodidisnodi'
[nod.mal0i]
(tr)
1.
[nod.mal0i.KOMUNE]
Malfari nodon, senigi je nodo: li […] komencis malnodi la ŝnuron, kiu ĉirkaŭis la valizeton KrM ; ŝi malnodis la buŝtukon, Anjo tenis la juvelon tuj antaŭ la okuloj MkM ; li ne povas malnodi sin de la ŝnuro MortulŜip .
2.
[nod.mal0i.FIG]
(figure) Malimpliki, disigi konfuzitajn aferojn: li […] malnodas misterojn [17].
VD:malimpliki, malkonfuzi, malplekti, solvi1
beloruse:
развязваць (вузел), расплятаць
ĉine:
解 [jiě], 解开 [jiěkāi], 解開 [jiěkāi]
france:
dénouer
germane:
entknoten, lösen (Knoten)
japane:
ほどく, 解く [ほどく]
tibete:
གྲོལ་
ukraine:
розв’язувати вузол, розплутувати вузол

ennodiĝo

serĉi 'ennodiĝo'
[nod.en0igxo]
[nod.en0igxo.BELE]
BELETEA Komenco, deirpunkto de intrigo2: post longa enkonduko, en la 3a ĉapitro finfine ni alvenas al la ennodiĝo de la ĉefintrigo; ĝuste tiam ŝi konatiĝas kun ceteraj roluloj kaj okazas ennodiĝo de la rakonto [18]; la mito pri la pomo de malkonkordo prezentas la ennodiĝon de la tuta Troja ciklo.
beloruse:
завязка
ĉine:
复杂化 [fùzáhuà], 複雜化 [fùzáhuà]
germane:
Schürzung des Knotens, Komplikation (Drama), Epitase
hispane:
enredo
hungare:
bonyodalom kezdete (pl. drámában)
ruse:
завязка (в романе, драме)

elnodiĝo

serĉi 'elnodiĝo'
[nod.el0igxo]
1.
[nod.el0igxo.BELE]
BELETEA Finiĝo de intrigo2 en rakonta verko, en kiu decidiĝas la sortoj de la roluloj aŭ solviĝas la enigmo kiu tenis la intereson de la spektantoj aŭ legantoj: la memreprezentaĵo de socio devas sekvi la aristotelajn dramaturgajn regulojn, tio estas, tritempa progresado: unue, la raporto, poste, la klimakso, kaj fine la elnodiĝo [19]. VD:dramo1, katastrofo
2.
[nod.el0igxo.FIG]
(figure) La fina stadio en la evoluo1 de io, la fina rezulto de komplikita sinsekvo da eventoj: oni povas en la ukraina politika krizo vidi la dramecan elnodiĝon de financa itinero, kiu fariĝis neeltenebla [20]; tio signif[u]s la elnodiĝon de […] homaraj esencaĵoj: finon de komuna homeco, finon de la kuranta fataleco de la morto, finon de la individuiĝo [21]. VD:solvo
angle:
denouement
beloruse:
разьвязка
ĉine:
結幕 [jiémù], 结幕 [jiémù], 分辨率 [fēnbiànlǜ], 結論 [jiélùn], 结论 [jiélùn], 解像力 [jiěxiànglì], 解法 [jiěfǎ]
france:
dénouement
germane:
Auflösung 1. Dénouement, Lysis (Drama)
hispane:
desenredo, desenlace
hungare:
végkifejlet 1. kifejlet (pl. drámában)
japane:
大団円 [だいだんえん], 解決 [かいけつ]
ruse:
развязка, завершение, исход 1. Ñ€Ð°Ð·Ð²ÑÐ·ÐºÐ° (в романе, драме)
ukraine:
розв’язка

gordia nodo

serĉi 'gordia nodo'
[nod.gordia0o]
1.
[nod.gordia0o.MIT]
MIT Arta kaj komplika nodo el bastfibroj, kiu laŭmite ligis la batalĉaron de Gordio kaj kiun perglave trabatis Aleksandro la Granda: nur katastrofo povas solvi ĉi tiun problemon, same kiel nur fortranĉo povis malligi la gordia nodon [22].
2.
[nod.gordia0o.FRAZ]
(frazaĵo) Komplikita problemo, kiun eblas solvi nur per kruda forto: ĉi tiu vidpunkto tranĉas la Gordian Nodon […] kaj forigas multajn malfacilaĵojn [23].
angle:
Gordian knot
beloruse:
гордзіеў вузел
france:
nœud gordien
germane:
Gordischer Knoten
pole:
węzeł gordyjski
rumane:
nodul gordian
ukraine:
гордіїв вузол

limfonodo

serĉi 'limfonodo'
[nod.limfo0o]
[nod.limfo0o.ANA]
ANA Ĉe la mamuloj kaj birdoj, ĉiu el la molaj tuberetoj grupe situantaj en certaj lokoj laŭlonge de la limfa angio kaj filtrantaj la limfon: dikiĝo de unu flanko de la kolo estas kaŭzita de ŝveliĝo de limfonodoj aŭ dentodoloro [24]; karakterizaj simptomoj estas pligrandiĝintaj doloraj limfonodoj, precipe en la malantaŭa kola kaj okcipita regionoj [25]; krom en la cerbo, tiuj prionoj povas aperi en limfonodoj, lieno, okulbulboj [26].
24. Ĉina Radio Internacia: Fruaj simptomoj de malsanoj, 2005-03-18
25. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas, 2012
26. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
beloruse:
лімфавузел
ĉine:
淋巴結 [línbājié], 淋巴结 [línbājié], 淋巴腺 [línbāxiàn]
france:
ganglion lymphatique
germane:
Lymphknoten
hispane:
ganglio linfático
hungare:
nyirokcsomó
itale:
linfonodo
japane:
リンパ節 [リンパせつ]
katalune:
gangli limfàtic
latinece:
nodus lymphaticus
nederlande:
lymfeknoop
pole:
gruczoł limfatyczny
ruse:
лимфоузел, лимфатический узел
ukraine:
лімфовузол

vojnodo

serĉi 'vojnodo'
[nod.voj0o]
[nod.voj0o.TRA]
TRA Vojkruciĝo kie kuniĝas multaj direktoj, ofte kun aldonaj interpasejoj de najbaraj vojoj: li alvenis ĉe la ĉefa vojnodo, proksime de la lago [27]; Zhengzhou [estas] unu el la plej ĉefaj fervojnodoj en Ĉinio [28]. VD:trafikrondo, vojkruciĝo
beloruse:
транспартная разьвязка
france:
échangeur routier
pole:
węzeł drogowy

administraj notoj